КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно 

Vere aŭ fantazie [Claude Piron] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Vere aŭ fantazie



ANTAŬPAROLO



Kara leganto,



Vi komencis lerni esperanton. Kaj nun vi volas iri plu antaŭen. Vi deziras plibonigi (pli-bon-igi) vian scion de la lingvo. Ĉi tiu libro estas por vi. Por povi uzi la lingvon pli bone, kaj por ĝin pli bone kompreni, vi bezonas lerni novajn vortojn. La libro, kiun vi nun tenas per la mano, povos servi al vi tiucele: ĝi iom post iom venigos vin al la kompreno de la mil vortoj aŭ vorto-partoj, kiujn oni plej multe uzas en Esperanto, kaj per kiuj oni povas fari multajn milojn da aliaj vortoj, kiuj, fakte, ebligas paroli kaj skribi pri ĉio.



***



Dum mia vivo, mi havis la grandan feliĉon multe vojaĝi tra la mondo kaj labori en landoj plej diversaj. Ĉie mi parolis kun la lokanoj kaj provis kompreni iliajn vivojn, iliajn zorgojn, iliajn feliĉojn. Kaj ĉie mi aŭdis rakontojn; ili raportis kelkfoje pri veraj okazaĵoj, alifoje estis rakontoj, kiujn homoj elpensis*, kaj, ofte, kiujn gepatroj transdonas al siaj gefiloj, jam de multaj jarcentoj. Kiam mi havis la ideon havigi lego-libron al personoj, kiuj antaŭ nelonge komencis lerni la lingvon, mi pensis: ”Mi uzos kelkajn el tiuj rakontoj.” Tion mi faris. Al tiuj mi aldonis aliajn, kiujn mi elpensis mem kaj ankaŭ aferojn, kiuj okazis al mi, aŭ pri kiuj iu informis min. Kiam mi rakontis ion veran, mi kompreneble enmetis la ŝanĝojn necesajn, por ke neniu rekonu la personojn, pri kiuj mi parolas. Tiel naskiĝis ĉi tiu rakontaro.



***



Mia granda zorgo estis rakonti per vortoj, kiujn vi povos plejparte kompreni, kaj vi certe pardonos min, se mi nun prenos iom de via tempo por klarigi, kiel mi faris. Ni rigardu, ekzemple, la vorton "malbona". Ĝi havas tri partojn: mal, bon, a. Same, "nekompreneble" havas kvar partojn: ne, kompren, eble, e. Ni povas nomi tiajn partojn subvortoj. Vi verŝajne konas, pli malpli, 400 subvortojn, ĉar ilin instruas preskaŭ ĉiu lernolibro. Fakte, persono, kiu lernis per la Zagreba Metodo, lernis 620 subvortojn; iu, kiu uzis la libreton Gerda Malaperis!, lernis 744; kaj leganto, kiu povas kompreni la plej facilan parton de la revuo Kontakto, konas 520. Nur 405 subvortoj aperas en ĉiuj tri vortaretoj, tio estas: en la vortareto de Kontakto kaj en la du ĉi-supre nomitaj lernolibroj. Mi prenis tiujn 405 kiel komencan vort-havaĵon. Mi deiris de la ideo, ke tiujn vi sufiĉe facile komprenos, kaj ke vi do ne bezonos serĉi ilin en vortaro. Ĉi tiu antaŭparolo uzas nur subvortojn, kiuj troviĝas inter tiuj 405. Ĉu vi ĝin komprenas? Se jes, mi invitas vin daŭrigi la legadon de la tuta libro. Fakte, se vi legos ĉiun rakonton unu post la alia, vi lernos ĉiufoje dudekon aŭ dudekkvinon da novaj subvortoj. Ĉar ili troviĝas kun multaj, kiujn vi konas, vi jam scios ĉion necesan por povi kompreni 97 aŭ 98 elcentojn de ĉiu rakonto. Post ĉiu rakonto mi skribis tiujn novajn subvortojn, kiujn vi bezonos por kompreni ĝin tute. Tiel vi povos serĉi ilin en vortaro aŭ demandi pri ili amikon aŭ instruiston, ĉu antaŭ ol legi la rakonton, ĉu - miaopinie, ĉi tio estas pli bona - post unua legado, dum kiu vi provis kompreni sen zorgi pri tiu aŭ alia vorto, kiun vi ankoraŭ ne konas. Tiuj novaj subvortoj reaperas kaj reaperadas multfoje en la libro. Ili do enskribiĝos en via memoro sen devigi vin multe labori por ilin lerni. La lastaj rakontoj preskaŭ ne enhavas novajn vortojn; ilia celo estas nur doni al vi eblecon revidi ree kaj ree vortojn, kiujn vi antaŭe ne sufiĉe ofte renkontis. Kiam vi alvenos al la fino de la lasta rakonto, vi tiel konos iom pli ol mil subvortojn, per kiuj vi povos paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo.



***



Kelkaj el la rakontoj, kiujn vi legos, jam aperis en Kontakto aŭ en Franca Esperantisto, sed mi faris en ili ŝanĝojn, por ke vi povu, per ĉiu el ili, lerni ion novan lingve.



***



Mi fine diru ankaŭ ion alian, kio por mi gravas: mi provis rakonti bele, iom arte. Tio ne ĉiam estas facila, kiam oni rajtas uzi nur malmultajn subvortojn, sed tamen mi opiniis, ke estas mia devo tion provi. Ĉu mi sukcesis? Ne mi povus diri. Sed mi esperas, ke mia rakontaro estos ne nur instrua al vi, sed ankaŭ plaĉa.



Claude Piron



*elpensi: fari, ne el io vera aŭ fakta, sed el siaj pensoj.



1. BONA RESTORACIO, SED MULTEKOSTA



Ĉu vi jam aŭdis pri Afanti? Afanti estis ano de la ujgura popolo, kiu vivis kaj vivas en Centra Azio. Oni multe rakontas pri li, ĉar li havis tre specialan, tute personan, manieron eliri el malfacilaj situacioj.



Foje, malriĉa amiko venis al li.



"Afanti, kara amiko," li diris, "mi venis peti vian helpon. Hieraŭ mi staris apud la enirejo de restoracio por riĉuloj, sur la ĉefa strato... Ĉu vi scias, pri kiu restoracio mi parolas? Ĝi havas ne-ordinaran nomon: La Brila Suno aŭ La Brila Ĉielo, aŭ ion similan. Vi loĝis en la apuda domo antaŭ kelkaj jaroj, ĉu ne?"



"Jes," respondis Afanti, "mi konas tiun lokon. La Brila Ĉielo estas ĝia nomo."



"Ĝuste. Mi staris tie tute trankvila. Mi faris nenion specialan. Estis muzikistoj ene, kaj mi tie staris por trankvile aŭskulti la muzikon kaj rigardi la homojn, kiuj iris kaj venis sur la strato."



"Kio okazis?"



"Io ne-kredebla. Jen elvenas la restoraciisto, rigardas min, kiel oni rigardus malamikan beston aŭ unu el tiuj kreskaĵoj, kiuj kaŭzas malsanojn, kaj li demandas, kion mi faras tie. Nenion, mi respondas. Jes, jes, vi faras ion, li diras, kaj por tio vi devas pagi..."



"Kion? Li volis, ke vi pagu, ĉu? Ke vi pagu kion?"



"Ĝuste tion mi demandis. Kaj ĉu vi scias, kion li respondis?"



"Kiel mi povus?"



"Li respondis: vi staras ĉi tie por senti la bonan odoron de miaj manĝoj; tiun odoron kaŭzas mi; tiu odoro ne ekzistus sen mia laboro; tiun odoron vi do devas pagi al mi."



"Kion vi faris?"



"Mi malkonsentis. Sed tiam li iĝis ege malkontenta. Li pli kaj pli volis, ke mi pagu. Mi plu respondadis: ne. Tiam li decidis iri al la juĝisto. Kaj nun la juĝisto volas, ke mi iru al li! Ĉu vi bonvolos veni kun mi? Mi timas, ke, sola, mi ne sukcesos fari, ke tiu afero finiĝu bone por mi."



Afanti dum minuteto pripensis, nenion dirante. "Estis bona ideo veni peti mian helpon," li fine elparolis. "Tiu afero ne estas ordinara. Ĝi tre interesas min. Venu, ni iru kune al la juĝejo."



Ĉiuj en la urbo konis Afantin. Vidante lin iri al la juĝejo, multaj homoj decidis sekvi. Ili sciis, ke Afanti ĝenerale havas specialan manieron respondi al riĉuloj kaj grand-povuloj, kaj ili volis ne perdi bonan okazon ridi.



Kiam Afanti, lia malriĉa amiko kaj la multaj urbanoj eniris, la juĝisto estis parolanta plej amike kun la restoraciisto. Estis klare, ke tiuj du estas amikoj. Tion tuj montris la unuaj paroloj de la juĝisto:



"Mi aŭdis, ke vi malkonsentas pagi al ĉi tiu restoraciisto la prezon de la odoro, kiun vi enigis en vin ĉe lia restoracio. Tio ne estas akceptebla..."



"Minuteton, sinjoro juĝisto, bonvolu atendi minuteton," Afanti inter-rompis. "Ĉi tiu homo estas mia frato, kaj mi pagos por li."



Afanti havis kun si saketon plenan je mono. Nun li prenis ĝin, iris apud la restoraciiston kaj rapide movadis tien kaj reen la saketon antaŭ lia vizaĝo, tiel ke la mono bele aŭdeble sonis.



"Ĉi tiu saketo estas plena je mono. Ĉu vi aŭdas ĝin? Bone aŭskultu. Ĉu vi aŭdas la monon?" li demandis al la restoraciisto.



"Kompreneble mi aŭdas la monon. Mia aŭd-povo estas tre bona. Kaj eĉ se ĝi ne estus bona, je tia proksimeco, mi ne povus ne aŭdi ĝin. Certe estas multe da mono en via sako. Mi aŭdis pli ol sufiĉe. Mi bezonas, ne aŭdi la monon, sed ricevi ĝin. Donu ĝin al mi. Kion vi atendas?"



"Mi atendas nenion. Mia frato kaptis la odoron de viaj manĝoj. Nun vi kaptis la sonon de mia mono. Vi ricevis pagon similan al tio, kion vi vendis." Afanti turnis sin al la ĉe-estantoj . "Ĉu ne ĝuste?"



"Tute ĝuste!" ĉiuj sam-tempe respondis.



La juĝisto ne plu povis helpi al sia amiko. La popolo videble estis kun Afanti kaj kun la malriĉulo, kontraŭ li kaj lia restoracia kunulo. Ĉiuj eliris el la juĝejo ridante. Sed ne ridis la restoraciisto. Nek la juĝisto.



NOVAJ VORTOJ:



Azio, besto, brili, centro, ĉielo, interesi, juĝi, kaŭzi, kreski, loĝi, muziko, nek, odori, ordinara, prezo, restoracio, rompi, sako, speciala, trankvila, turni, ujguro, vizaĝo.



NOVAJ KUNMETOJ:



e-esti, inter-rompi, kresk-aĵo.



2. LA MIRIGA SKATOLO



Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda San-Organizo, mi ĉeestis multajn mirigajn okazaĵojn, kiujn eĉ post longa pripensado mi ne sukcesas kompreni. Jen unu.



Foje mi estis en vilaĝo kaj unu el la junuloj tie ek-malsan-iĝis. Li ne plu povis stari. Se oni starigis lin, li falis. Kaj li preskaŭ ne plu povis movi sin. Nur malfacile li parolis. Ne temis pri ŝajnigo, ekzemple pro deziro ne labori, aŭ io simila. La eŭropa doktoro, kiu tie troviĝis kun mi, faris ĉiujn provojn necesajn en tia okazo por certiĝi pri la vero. Estus neeble kaŝi al li la veron, ĉar li konis ĉiujn eblecojn kaj sciis, kiamaniere agi por ricevi certecon. La eŭropa doktoro faris multajn demandojn al la juna malsanulo kaj longe, stude, rigardis ĉion en li el ĉiuj flankoj, sed li povis nur diri:



"Mi ne komprenas. Ĉio devus funkcii bone. Vi ŝajne estas en bonega sano. Vi devus povi stari kaj moviĝi, sed vi ne povas, kaj mi ne komprenas, kial."



Iu amiko de la junulo decidis viziti tiun-kiu-havas-povon-pri-nevid-eblaĵoj — la fakulon pri super-naturaj aferoj: la sorĉiston — kaj li akceptis, ke ni iru kun li.



"Nun ni vidos ion interesan," la doktoro diris al mi. Mi jesis. Mi min demandis, kian metodon la sorĉisto uzos por provi re-sanigi la junulon.



La sorĉisto estis maljuna viro, kiu bonvenigis nin plej amike. Tio iom mirigis min, ĉar mia antaŭa sperto estis, ke vilaĝaj sorĉistoj ne ŝatas eŭropajn doktorojn. Nia kunulo rakontis pri la malsano. Dum longa tempo la sorĉisto diris kaj faris nenion.



Fine li ekstaris por iri preni brilan aĵon, kiu troviĝis ie en lia hejmo. Mi diras "aĵon", ĉar mi vere ne povus priskribi ĝin. Estis eta afero kun multaj brilaj flankoj, kiuj donis al ĝi malsimplan formon. Kiam oni vidis tiun aĵon, oni tute ne povis bildigi al si, kio povas esti ĝia uzo.



Tiun aĵon li metis sur tableton kaj rigardis tre forte, sen-move. Neniam li turnis sin al ni aŭ al la vilaĝano. Li nur rigardis la aferon. Post du aŭ tri minutoj, li komencis eligi tre malaltajn sonojn, pli malpli kantajn. Ĉu estis kanto, ĉu estis poemo, ĉu estis simple rediraĵo, kiun li ree kaj ree ripetis, mi ne povas sciigi al vi, ĉar ni ne komprenis la vortojn. Eĉ la vilaĝano ne komprenis. La sono, fakte, estis tre malforta, preskaŭ ne aŭdebla. Eble eĉ ne estis vortoj, nur sonoj sen lingva signifo.



Dum li tiel elkantis siajn ekster-ordinarajn sonojn, li malrapide movis sin. Li restis sida, kompreneble, sed la supra duono de li moviĝis dekstren kaj maldekstren, tien kaj reen, fojfoje ankaŭ antaŭen kaj malantaŭen. La movoj kuniris kun la kanto.



Dum li tiel faris, li ĉiam rigardis same forte la brilan formon antaŭ si. La supra parto de li moviĝis, sed lia rigardo restis sam-direkta: ĉiam ĝin tenis la brilaĵo.



Kiom da tempo ni restis tie, senmove, senparole, mi ne povus diri. Estis tag-meze ekstere, kaj en la ĉielo brilis varmega suno, sed en la sen-fenestra hejmo, kie ni sidis, oni povus pensi, ke nun estas nokto, ĉar preskaŭ nenio videblis: nur tiu brila dudek-flanka afero, kaj, iomete, la sorĉisto, kiu movis sin malrapide per movoj, kiuj kunfunkciis kun la muziko de lia nekomprenebla kanto.



Kaj jen li finis sian mirigan agadon. Dum minuto li restis senmova. Nenio aŭdiĝis. Iom post iom li aperis kiel homo, kiu malrapide eliras el dormo. Li ekrigardis nin, kaj ŝajnis, ke li ne estas tute certa, kie li troviĝas kaj kiuj sidas apud li. Li diris kelkajn vortojn en la loka lingvo. Nia kunulo tradukis:



"La malsanon kaŭzis lia fratino," li diris, "la fratino de la junulo."



"Kiel?", "Kial?" ni du diris samtempe.



"Kial? Ĉar, ŝia-opinie, li agis malbone, kaj ŝi sentis fortan malamon al li. Ŝi ne akceptas, ke li amas la knabinon, kun kiu li pli kaj pli ofte pasigas la tempon."



"Kion ŝi faris por malsanigi sian fraton?" "Ŝi kaptis lian volon, metis ĝin en ujon, kaj kaŝis ĝin ie en la naturo."



"Lian volon, ĉu?" Ni ne komprenis, sed venis neniu respondo.



"Kion ni faru?" demandis la doktoro. La sorĉisto ekstaris.



"Ni iru viziti la fratinon, kaj paroligu ŝin." Kiam ni eliris el lia nokto-plena hejmo, la suno igis nin unu-minute senvidaj, tiel brila ĝi estis. Ni eksekvis la sorĉiston al dometo. Tie la fratino loĝis.



La sorĉisto alprenis plej timigan sin-tenon, gravulan. Oni sentis, ke li estas ulo grand-pova, kiun oni ne kontraŭ-staru, se oni deziras plu vivi bonan vivon.



"Mi scias, kion vi faris al via frato," li diris. Videble, ŝi ege ektimis.



"Mi devus scii, ke vi venos, kaj ke utilos al nenio fari mian faron," ŝi respondis. Ŝia sinteno montris, ke ŝi unu-flanke sub-metas sin, dum ali-flanke ŝi plej forte deziras malakcepti la inter-venon de "la ulo kun la povoj". Sed kion ŝi povus fari? Al sorĉisto oni ne povas kontraŭ-stari. "Diru, kien vi metis ĝin!"



Ŝi ne demandis, pri kio li parolas. Ŝi ne miris pri lia diro. Ŝi eligis tre simplajn vortojn: "Venu kun mi!"



Ni forlasis la vilaĝon. Post longa irado, komence sur mallarĝa vojeto, poste inter altaj kreskaĵoj, kie neniu vojo plu troviĝis, ni alvenis apud rivereton. Ŝi montris ter-levaĵon, malgrandan monteton, kiun iuj bestetoj faris el tero kaj pecoj de malnovaj kreskaĵoj.



"Mi ĝin kaŝis en tio," ŝi diris.



Ni ĉiuj staris flanke, dum la sorĉisto malkonstruis la altaĵeton. El ĝi li fine eligis la ujon: tre etan skatolon, kiu ne povus enhavi pli ol ion ege malgrandan.



Mi esperis, ke li tuj malfermos ĝin, sed tion li ne faris. Nia grupeto samvoje revenis vilaĝen. Tuj ni iris al la loĝejo de la malsana viro. Li kuŝis sur la tero ĉe sia pordo, duone ene, duone ekstere. La sorĉisto alparolis lin:



"Vian volon forprenis via fratino, kaj ĝin kaŝis, sed ni devigis ŝin redoni ĝin al ni. Tamen, antaŭ ol vi rajtos ĝin ricevi, mi devas unue scii, kion vi volas, ke okazu al via fratino."



La frato restis senparola. Li movis sin eĉ ne iomete. Malrapide li turnis la rigardon al la fratino. En ĝi estis nek miro nek malamo.



"Nenio speciala okazu al ŝi," li fine diris, ege malrapide. Ŝajnis, ke li ne havas forton sufiĉan por fari la etajn movojn necesajn por paroli. Kaj li aldonis: "Ŝi komprenos. Eble jam nun ŝi komprenis. Tio sufiĉas."



La sorĉisto transdonis la skatolon. La malsanulo ĝin malfermis. Mi staris tute proksime kaj tre bone povis vidi: en ĝi estis nenio.



Dum la junulo rigardegis plu kaj plu tiun nenion, lia maniero sin teni ŝanĝiĝis. Lia senbrila rigardo refariĝis brila; li, antaŭe senmova, komencis moviĝi; vivo revenis en homon tri-kvarone en-dorman. Fine, li facil-move ekstaris kaj larĝe ridetis al ni. Li dankis nin kaj komencis paroli tute rapide. El la timiga malsano restis nenio plu.



Longe la eŭropa doktoro kaj mi priparolis tiun okazaĵon, sed ni ne trovis respondon al niaj sin-demandoj. Miriga okazaĵo, kiu aldoniĝis al aliaj mirigaĵoj, kiujn ni tra-vivis en Afriko. Eĉ hodiaŭ mi ne scias, kion opinii pri ĝi. Kaj vi, amiko leganto, ĉu vi spertis similajn aferojn aŭ aŭdis pri ili de ver-ama persono, kiun vi bone konas kaj al kiu vi povas kredi? Kion vi opinias?



NOVAJ VORTOJ:



Afriko, Eŭropo, fako, formo, konstrui, lingvo, levi, metodo, pasi, poemo, ripeti, rivero, signifi, skatolo, sorĉi, sperti, temo, traduki, utila, vilaĝo.



NOVAJ KUNMETOJ:



bon-ven-igi, pri-skribi, sin-teno, sub-meti.



3. LA RIĈULO, KIU VOLIS DONI



Tan Fu estis tre riĉa, tiel riĉa, fakte, ke li ne konis la ĝustan valoron de sia mono. Sed mono kontentigas nur la bezonon havi, ĝi ne liberigas el la deziro esti. Kaj Tan Fu sentis tiu-rilate mankon, kiu forprenis multon el lia viv-plezuro. Mankis al li universala famo. Li opiniis, ke oni ne sufiĉe konsideras lin. Li forte deziris, ke ĉiuj ordinaraj homoj trovu lin ekster-ordinara. Li volis, ke la tuta urbo rigardu lin grava kaj bona, ke la tuta regiono pri-kantu lin kiel altan mult-povulon. Li bezonis senti, per la diroj de la sam-urbanoj, ke li estas rimarkinda homo.



Proksime al li vivis malriĉa Ĝjaŭ. Ĉi-lasta lin konis bone, sed neniam vizitis sian riĉan proksimulon. Pro tio Tan Fu ege malkontentis. Li vidis en tio superecan sintenon de Ĝjaŭ al li.



'Se li venus', li pensis, 'mi donus al li monon, grandule, kaj li certe rakontus pri mia bona koro en la tuta regiono. Oni ĉie pri-kantus mian altan valoron. Li bel-parolus al mi pri mi, kun la espero ricevi pli, kaj tiel sentigus al mi mian grandegan povon. Estus plaĉe ricevi lian dankan rigardon. Kaj ne nur rigarde li dankus, sed ankaŭ bel-vorte. Li amus min kaj li raportus al la tuta loĝantaro, kiel bon-kora mi estas. La homoj salutus min estime kiel bon-faranton. Kaj tut-lande mia famo fine brilus kiel suno.'



Sed Ĝjaŭ neniam venis.



Tamen foje, nevole, ili renkontiĝis.



"Kial vi neniam vizitas min?" Tan Fu demandis. "Mi estas riĉa. Mi ŝatas doni, kaj vi bezonas monon. Se vi nur venus kaj petus... Estas granda feliĉo en la fakto senti sin dankinda. Se tiun plezuron vi havigus al mi, vi ricevus multe. Multe pli ol vi antaŭ-vidus. Mi ja sci-povas larĝe doni. Mi havas grandan koron."



"Certe, certe," Gjaŭ respondis. "Vi havas multe da mono. Sed el viaj paroloj klaras, ke vi ne volas doni senpage. Vi pretas, ne doni, sed inter-ŝanĝi vian monon kontraŭ plezuro: la plezuro ricevi dankojn kaj senti vin bona. Se mi poste rakontus, ke vi ŝatas doni pro simpla amo doni, pro pura ŝato igi homon feliĉa — kaj nur tio estas homa boneco, ĉu ne? — tiam mi dirus malveron. Ĉu dono, kiun la ricevanto devas pagi, eĉ se nur per vortoj, ankoraŭ estas dono?"



'Li ne komprenas mian bon-korecon', Tan Fu pensis. 'Por lin devigi ekkoni ĝin, mi prezentos al li ideon tiel mirigan, ke li ĵetos sin al miaj piedoj por elmontri danko-plenan miron'.



"Mi pretas doni al vi," li diris, "tutan kvinonon de miaj riĉaĵoj. Vi tiam ne povos nei, ke mi estas granda bonulo. Vi iros rakonti ĉie la feliĉon, kiun mi kaŭzis al vi. Oni diras, ke vi brile poemas. Certe vi verkos pri mi poemon, kiun la tuta lando ripetos al si."



Sed Gjaŭ ne konsentis:



"Mi timas, sinjoro mult-monulo, ke vi ne havas ĝustan komprenon pri la situacio. Kiel eblus fari, kion vi deziras? Ni tute ne estos egalaj. Ni eĉ estos tro malegalaj. Vi havos kvar kvinonojn, mi havos nur unu. Mi sentos tiel forte mian subecon! Mia situacio aperos al mi malplaĉa rilate al la via. Mi ne povos ne pensi multe pri tiuj kvar kvinonoj, kiujn vi havos. Pripensu do: vi estos kvaroble pli riĉa ol mi! Kiel mi povus tion ŝati? Mi malamos vin pro tio, ke la pli grandan parton de via riĉo vi tenis por vi. Ne. Mi ne povus poeme prezenti vin bonulo."



"Kaj se mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo?"



"La duonon, ĉu vere? Tio kompreneble estas io alia. Ekde tiam, niaj situacioj estos samaj. Pri tio mi estos vere feliĉa. Mi plezure sentos min riĉa. Mi ĝojos. Sed ve! Mi ne povos grand-paroli pri via ekster-ordinara graveco, kiel vi deziras, ĉar ĝi ne plu estos io speciala. Mi estos same riĉa, same ekster-ordinara, ĉar mi iĝos riĉa en unu minuto, dum vi longe laboris komerce por riĉigi vin. Mi povos daŭre pensi kaj pensadi, mi ne trovos en vi superecon, kiun mi povus prikanti."



"Bone, bone," Tan Fu diris, pli kaj pli malkontenta. "Mi donos al vi ĉion, kion mi havas."



"La tuton, ĉu vere?"



"La tuton."



"La tutan tuton, ĉu?"



"La tutan tuton, ĉion."



"Ĉion, ĉion, ĉion?"



"Ĉion, ĉion, ĉion."



Ĝjaŭ larĝe ridetis.



"Bone. Bonege. Mi estos ege riĉa. Tio estas bonega ideo. Mia koro estos en paco, ĉar mi ne plu havos zorgojn pri mono. Kaj eble ankaŭ via koro estos paca, ĉar vi ne plu havos zorgojn pri famo. La tuta lando ja certe parolos pri vi, ĉu ne?"



"Tute certe, jes. Mi fin-fine ricevos la famon, kiun mi indas ricevi."



"Jes, vi ege ĝojos. Ankaŭ mi ĝojos. Kiam mi montriĝos publike, la tuta ĉeestantaro salutos min kun granda estimo. Homoj ja ĝenerale alte konsideras riĉulojn. Mi ĝojos pri tiu ĝenerala konsiderado, kiun dank' al vi mi ricevos, same kiel mi ĝojas nun pri la propra mem-estimo, pri mia bona sano kaj pri mia propra rid-plena maniero konsideri la vivon. Mi nur povos senti min vere danka al vi, ĉu ne?"



Tan Fu ridetis, kvankam li sentis sin iom malĝoja kaj ne sciis, kiel reagi al la paroloj de Ĝjaŭ.



"Jes, certe," li respondis. "Danka al mi."



"Tio ĝojigos vin, kiu tiom ŝatas dankojn. Donu do al mi vian tutan riĉon, mi plezure akceptos. Vi havos plu nenion. Kaj mi, tiel supera al vi en la rigardo de la socio, ne bezonos bel-vorti pri vi. Kial mi tion farus? Vi ja estos nur senhava malriĉulo. Mi plezure poemos pri la propra feliĉo. Sed kiu venos por prikanti la grandecon de la alia, kun forta espero tiel ricevi iom da mono? Kiu venos eldiri sian grandan estimon kaj altan konsideradon? Venos vi, ĉu ne? Ĉu ne mirige, ke kun aŭ sen mono, mi ĉiam kontentas pli?"



NOVAJ VORTOJ:



egala, estimi, famo, ĝoji, ja, komerco, konsideri, koro, kvankam, paco, plezuro, preta, propra, publiko, regiono, socio, universala, ve, verki.



NOVAJ KUNMETOJ:



re-koni, sci-povi.



4. SERĈAS LETERAN AMIKON



Atentu, amiko leganto! Ĉi tiu rakonto estas longa. Se vi trovos ĝin tro longa, legu hodiaŭ nur la unuan duonon. Se vi sukcesas legi ĝin ĝisfine en unu fojo, tio signifas, ke vi jam havas bonan komprenon de esperanto.



Kial Anjo opiniis, ke ŝi estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, ŝi ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus ŝin sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed ŝi estis plaĉa, kaj nenie, kiam ŝi aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam ŝi eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al ŝi. Kaj kion ili vidis, tio plaĉis, ĉiu-foje. Rigardi Anjon ĉiam estis plezuro.



Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum ŝi tria-foje legis la leteron, kiun ŝi antaŭ nelonge ricevis el trans-mara lando, ŝi sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al ŝi, ja diris: "Bonvolu sendi foton de vi".



Tiu letero estis respondo al peto, kiun ŝi presigis en revuo kun la celo interŝanĝi leterojn en la nova lingvo, kiun ŝi komencis lerni. Ŝi deziris plibonigi sian scion de la lingvo; ĉu devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al ŝi, montriĝis mult-rilate inda fariĝi amiko. Sed lia peto pri foto - eĉ se plej natura kaj komprenebla - metis ŝin en malplaĉan situacion. Ŝi ne sciis, kion fari.



"Ne gravas," ŝi fine decidis; "li loĝas tiel malproksime, ke neniam ni renkontiĝos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron." Kaj, kontenta pri tiu ideo, ŝi enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmiĝo sian tut-vivan okupon, aŭ, se tion ŝi ne sukcesos, ĉiu-tage montriĝi televide. Antaŭ ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: "Mi ĉi-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe baldaŭ adresos al mi, mi trovos vian foton."



* * *



Ivo multrilate feliĉis pri la letero de Anjo. Ŝi skribis simple, sed ŝiaj vortoj estigis en li ian senton de varma kontenteco, kiun li ne povis bone klarigi, sed kiu ege plaĉis al li. Longe li rigardis ŝian foton. Ŝi estis nekredeble bela. Ne tute natura, eble, sed... foto estas nur foto. Sed nun li devis sendi sian bildon. Pri tio li malkontentis. Kiam li skribis al ŝi, lia sci-volo estis pli forta ol ĉio. Li duone sentis, ke ne estas ĝuste peti foton sen sendi propran, sed tiun penson li forĵetis malproksimen de si, kaj li ne provis bildigi al si, kio okazos, kiam venos ŝia respondo. Kaj nun, li ne povis elturni sin el la neceso kontentigi ŝin: sendi foton al ŝia adreso li devis. Sendi foton, jes ja, sed ĉu necese sian? "Mi havas ideon," li pensis, "mi sendos foton de Alberto."



Eble vi opinias, ke Ivo havis problemon similan al Anjo. Tute ne. Kontraŭe, eĉ. Ivo sciis, ke li estas bela, tre bela. Tion lia patrino multfoje diris al li. Kaj ofte li rimarkis, ke, kiam iu lin unuafoje ekvidas, tiu eksentas... kiel diri?... frapon. Ivo sentis, ke li disradias ian sun-brilon, ian ĉielan plaĉon, tiel bela li montriĝas. Li ne estis homo, li estis vida poemo pri beleco. Kiam Naturo naskis lin, ĝi certe faris ĉef-verkon.



Se vi kredas, ke estas facile akcepti, ke oni estas mirindaĵo de la naturo, vi malĝuste opinias. Kun sia beleco Ivo ne povis repaciĝi. Ĉie, kien li iris, li sentis la rigardojn. Lin rigardis mez-junaj sinjorinoj, kaj li rimarkis, ke lia vido ekturnas iliajn sentojn ĉiu-direkte. Lin rigardis knabinoj, kiuj miris kaj tuj pretis ami. Lin rigardis viroj, pli diverse: kelkaj, tute certe, sentis deziron amikiĝi, sed al multaj Ivo ne malpli certe vidiĝis kiel io troa, kion necesus forigi, ĉar lia ĉeesto nur povos ŝanĝi la situacion rilate al knabinoj. Ĉe kelkaj viroj li eĉ preskaŭ sentis, ke ili dezirus kapti lian belecon kaj ĝin proprigi al si. Ĝis malamo tio kelkfoje iris. Tial al Ivo ne plaĉis la propra neordinara beleco.



Nun mankus nur — por malsimpligi lian vivon - ke Anjo, pro foto, enamiĝu al li, aŭ eĉ nur rigardu lin kiel iu eksterordinara. Tion li ne povus akcepti. Li ne deziris amon, eble eĉ ankaŭ ne veran amikiĝon. Li deziris informojn. Li deziris scii pri ŝia lando, pri la situacio tie, pri la tiea popolo kaj ĝia pens-maniero. Li studis en universitato, kaj la leter-aferon li aliris kun universitata sinteno: studi kaj informiĝi estis liaj celoj.



Pri Alberto vi demandas, ĉu? Ene, kaj en-vere, Alberto estis bona knabo, ĉiam preta doni kaj helpi, kun forta sento pri respondecoj kaj kun povo ĝuste agi en malfacilaj situacioj, eĉ se, ofte, lia unua reago estis timo. Sed ekstere, en apero, li montriĝis sen-forma dikulo, ŝajne ne tute homa, bestego plej malplaĉa al rigardo. Li estis tiel malbela, fakte, ke lia foto nur povos forigi la eblecon, ke Anjo eksentu amon al sia leter-kunulo. Skribante la adreson, Ivo ridis al si: li sukcesis trovi kontentigan eliron el sia problemo.



* * *



Letero sekvis leteron, el ĉi tiu lando al tiu alia, el tiu alia al tiu ĉi. Kun ĉiu letero plifortiĝis la intereso de Anjo al Ivo, de Ivo pri Anjo. Jes, vi bone legis. Ivo, nia universitatulo, kiu deziris nur informiĝi, trovis pli kaj pli da plezuro en la leteroj de Anjo. Iom post iom io ŝanĝiĝis en li. Iom post iom sentoj okupis kampon, kie antaŭe vivis nur pensado.



La lingvon ili uzis pli kaj pli bone. Venis la tago, kiam, same en tiu lando kiel en ĉi tiu, Anjo kaj Ivo akceptis respondecojn en siaj prilingvaj junularaj organizoj.



Kaj kiam la gravuloj de la internacia asocio decidis, ke tut-monda junul-kongreso okazos en la urbo de Anjo, ĉiuj en la lando de Ivo opiniis, ke li estos ilia plej bona homo por paroli tie nome de la landa organizo. "Ni pagos al vi la vojaĝon kaj ĉiujn loĝ- kaj manĝo-kostojn", ili diris. Ĉu eblus al tio diri: ne? Ivo kompreneble jesis.



* * *



"Anjo!"



La nomo, kiun li elparolis kun forto, resonis plu en la granda salonego. Sed ŝi eĉ ne turnis sin al li. Li rapidis post ŝi.



"Anjo! Pardonu, ke mi alparolas vin tiel... tiel... kiel proksimulo, kiel amiko aŭ familiano, dum al vi ŝajnas, ke vi ne konas min, sed mi vin konas. Ni fakte konas unu la alian. Mi klarigos ĉion. Estas granda plezuro por mi renkonti vin."



"Se vi konus min, sinjoro, vi scius, ke mi nomiĝas Lenjo, ne Anjo. Mi konas iun Anjon, sed ŝi tute ne similas al mi, kaj vi ne povus vere preni min por ŝi. Via maniero aliri knabinojn povas plaĉi al kelkaj, sed ne al mi. Lasu min, mi petas. Mi havas multegon por fari en ĉi tiu mil-homa kongreso."



Ŝi parolis tiel malvarme, superule, forĵete, ke Ivo sentis sin kiel eta infano, al kiu la patrino timige eldiras sian nekontentecon. Ne ĉiufoje, ŝajnas, lia beleco igis virinojn ami lin.



* * *



Antaŭ ol la kongreso malfermiĝis, Anjo multe pensis kaj pensadis pri la situacio, en kiun ŝin lokis la ideo fote malveri al Ivo. Ŝi fine decidis ne tuj diri la veron, sed serĉi lin, igi lin amika al ŝi kaj iom post iom venigi lin al kompreno pri ŝia vera esto.



Nun montriĝis bona okazo. La malbela juna solulo, kiu sidis ĉe tablo antaŭ preskaŭ malplena glaso, tiel similis la foton, ke Anjo estis plej-plej certa. Ŝi aliris lin.



"Mi scias, el kiu lando vi venis", ŝi diris al li tuj post sia saluto.



Li volis ekparoli, sed antaŭ ol li povis, jam ŝi interrompis lin: ŝi nomis la landon.



"Kiel vi scias?" li demandis.



"Tion mi eksciis per unu rigardo al via tuta persono, sed ĝenerale mi bezonas studi manon por ĉion scii pri homo. Donu al mi vian maldekstran", ŝi diris, kaj ĝin prenis mem.



"Haha! Mi vidas! Mi vidas multon!" diris ŝi, kaj ŝi metis en sian parol-manieron ian gravecon, kiu igis Alberton miri preskaŭ time.



'Kia eksterordinara knabino!' li pensis, sed jam ŝi daŭrigis:



"Via mano informas min pri multego. Mi scias, kie vi loĝas, kie vi naskiĝis, kion vi faras en la vivo, mi volas diri: kian okupon vi havas. Mi scias, kiel nomiĝas viaj frato kaj fratino. Mi scias, ke vi havis fraton, kiu mortis antaŭ du jaroj, kaj mi povas eĉ diri al vi, kiel". Kaj ŝi diris al li ĉion. Ne estis malfacile, ĉar Ivo multe rakontis pri sia persona kaj familia vivo en siaj leteroj, kaj ŝi ĉion bone memoris.



Ŝi rimarkis, ke la malbela junulo aperas pli kaj pli tima kaj senkomprena, sed tio venis, ŝia-opinie, de la ĝusteco de ŝiaj in-formoj. Sed post kiam ŝi finis, li rigardegis sian manon kun tia tim- kaj mir-plena malcerteco, preskaŭ malamike, ke ankaŭ ŝi iĝis necerta pri si. Tamen kun ŝajna mem-certeco ŝi ekdiris:



"Ĉu io malplaĉas al vi? Ĉu vin timigas la fakto, ke mi scias tiom pri vi?" Ŝi komencis ridi. "Ne timu, estas nur ludo, mi tuj klarigos!" Kaj ŝi ridis plŭ.



Sed li ne, kaj lia senrideco malhelpis ŝin daŭrigi. Nur post senvorta minuto li ekparolis, per malfortaj, malaltaj sonoj, kiuj ŝajnis direktiĝi pli al li mem ol al ŝi. Aŭdeblis, ke li malfacile sukcesas akcepti la propran penson:



"Ŝajnas, ke tiu ĉi mano estas ne mia, sed tiu de mia samklubano Ivo."



Nun mirege lin rigardis ŝi.



* * *



"Ĉu vi do ne estas Ivo?" ŝi demandis.



"Rigardu min," li respondis, ne tre kontente. "Ĉu vi iam vidis pli malbelan viron? Mi scias, kia mi aperas, kaj tio ĝenerale faras nenion al mi. Sed Ivo estas alta fortulo, bela vir-besto, kiu certe nur povas dolĉi al virinaj rigardoj. Vi montris, ke al vi mankas neniu informo pri tiu knabo. Kiel vi povus ne-scii, al kio li similas? Sed mi ne komprenas vian ludon. Kion vi celas? Kial rakonti al mi lian tutan vivon, kaj ŝajnigi, ke ĝi estas mia? Via ag-maniero troviĝas trans mia komprenpovo."



Dum longa minuto ŝi restis senparola. Kiel ŝi povus klarigi la aferon?



"Kompreneble, se vi ne estas Ivo, mia far-maniero ŝajnas al vi plej miriga..." ŝi komencis. Sed tuj ŝi interrompis sin, ĉar ŝi ne sciis, kiel daŭrigi. Tamen post kelka tempo ŝia pensado ekfunkciis pli klare kaj ŝi provis ĉion rakonti. Dum ŝi parolis, ŝi pli kaj pli sentis, ke ŝiaj klarigoj ne estas tre verŝajnaj. Interalie, ŝi ne povis klarigi, kial Ivo sendus kiel sian la foton de Alberto. Kiu kaŭzo povus igi belan knabon ŝajnigi sin malbela? Sed kion fari? Kiam, post sia longa malsimpla vortigado, ŝi fine diris "ĝis revido", ŝi sentis, ke li ne kredas ŝin.



* * *



Ĉar ŝi laboris por la kongreso, Anjo facile povis trovi, kie loĝas ĉiu membro, kiu parto-prenas en ĝi. Malfeliĉa pri sia renkonto kun Alberto, ŝi decidis telefoni al Ivo. Post kelkaj sensukcesaj provoj — li ne estis en sia ĉambro — ŝi fine decidis atendi ĝis la morgaŭa tago. Sed ĝuste tiam ŝia telefono eksonis. Estis li.



"Anjo, mi ege bezonas paroli kun vi, aŭ mi ne sukcesos dormi ĉi-nokte. Dum la tuta nokto mi provos trovi respondon al miaj demandoj. Kial vi estis tiel malvarma? Kial vi tiel maldolĉe parolis al via letera amiko? Vere mi ne komprenas. Kaj tiu ne-kompreno malhelpas min vivi."



Rapidaj, neklaraj, sed fortaj sentoj turniĝis en Anjo. Komence, ŝi ne sciis, kion pensi. Sed baldaŭ ŝin kaptis deziro ridi. Ŝi pretiĝis paroli, kiam liaj vortoj eĉ pli rapide ekflugis, sento-plene:



"Anjo, kial vi restas senparola? Kio okazis? Jes ja, mi malbone agis pri la foto. Bonvolu pardoni min. Tio estis malbona ideo. Kiam vi vidis min, vi ne povis kompreni. Sed klarigo ekzistas, kaj mi volas doni ĝin al vi. Tamen, mi petegas vin, unue diru, ke vi min ne malamas."



"Atendu, Ivo, atendu, mi certiĝu, ke mi aŭdis vin bone. Vi vidis min, ĉu ne tion vi diris?"



"Certe mi vidis vin, ĝuste pro tio..."



Ŝi interrompis:



"Se vidi min metis vin en tian sento-movan situacion, ke pro ĝi vi ne povos dormi ĉi-nokte, mi... mi... mi unue bezonas kompreni. Rakontu do, kion mi diris, kia mi estis."



"Al mi ne plaĉas memori pri tio. Kial vi ludas per miaj sentoj? Letere ni amikiĝis. Kial ŝanĝi tiun rilaton? Tion mi pensis, kiam vi respondis al mi, ke vi ne konas min kaj ke mia metodo por aliri knabinojn ne sukcesos kun vi. Mi nur volis klarigi, kiu mi estas, kaj kial mi ne similas al la foto, kiun mi sendis."



"Ivo kara, mi povus lasi vin paroli plu, tio eble igus min ridi, kaj okazon ridi oni neniam perdu, ĉu? Sed mi ne volas esti malbon-kora. Vi rajtas scii la veron. Mi neniam malvarme kaj malkontente reagis al vi pro plej simpla kaŭzo: ni neniam renkontiĝis. La persono, kiun vi prenis por mi, certe estas Lenjo, amikino mia. Kiam vi petis foton, mi adresis al vi ŝian, ĉar mi estas tre malbela. Mi pensis: nia rilato estos nur letera, kaj ni vivas tiel malproksime unu de la alia! Kial ne kredigi min pli bela ol mi estas? Sed ne estas plaĉe paroli pri ĉio ĉi telefone, kial ni ne renkontiĝus? Mi ja ankaŭ devas raporti al vi mian sperton kun tiu malbela sed aminda Alberto. Ĉu vi povus troviĝi en la kongresa trinkejo post duon-horo?"



"Jes, jes, kun granda plezuro, sed kiel ni rekonos unu la alian, se vi ne estas la knabino sur mia foto?"



"Mi certe tuj rekonos vin. El la vortoj de Alberto mi komprenis, ke vi estas rimarkinde bela viro, da kiaj estas tre malmulte, ĉu ne vere?"



"Je-e-es."



"Mi certe alvenos antaŭ ol vi, ĉar mi loĝas tuj apude. Mi do atendos vin. Mi legos numeron de "Kontakto", tiel vi tuj scios, kiu mi estas. Sed eĉ sen tio vi scius: nur elektu la plej malbelan knabinon."



* * *



Kiam Ivo eniris la trinkejon, li sentis - kiel ĝenerale - ke ĉiuj rigardoj direktiĝas al li. Dum ĉe la plimulto el la ĉeestantoj la rigardado daŭris kelk-tempe, bela knabino, sola ĉe tablo, nur ĵetis al li etan rapidan rigardon, kiu tuj revenis al ŝia legado. Li ĉirkaŭ-rigardis. Kontakto montriĝis kvar-loke, ĉe apartaj tabloj. Kvar knabinoj ja, du solaj, du kun gekunuloj, sidis kun numero de tiu revuo, ĉu en la mano, ĉu apud si surtable. Unu el la solulinoj estis ege malbela kaj rigardis lin sen kaŝi sian intereson. Ŝi ridetis al li, espere. Li decidis ŝin aliri.



"Anjo, mi ĝojas..." li komencis, sed la junulino tuj inter-rompis:



"Mi ne estas Anjo," ŝi diris, kaj io ete malfeliĉa bildiĝis tie, kie antaŭ nelonge brilis espero. "Ne, mi ne estas Anjo, sed mi scias, ke la knabino tie havas tiun nomon. Eble ŝin vi serĉas." Ŝi montris la alian solulinon. Ivo pardon-petis kaj turnis sin tien. Li rigardis la knabinon, nekomprene. Estis tiu, kiu ĵetis al li tiun rapidan rigardon, kiam li eniris.



Kiel ŝi povus esti Anjo? Ĉi tiu estis bela. Fakte, li trovis ŝin pli bela, multe pli bela ol Lenjo, ĉar kun beleco pli natura. Lenjo havis la belecon de filmulino. Estis io grand-urbana en ŝi, kio tute ne respondis al la Iva kompreno pri beleco. Anjo sia-flanke estis plezuro por la vido: ŝi belis pli simple, pli hejmece, pli vilaĝe. Sed tiu natura est-maniero ne malpliigis ŝian plaĉ-povon. Tute male.



"Ĉu vi estas Anjo?" li necerte demandis.



"Jes, sinjoro, tio estas mia nomo. Kiel mi povas utili al vi?"



"Ĉu vi ne komprenas, kiu mi estas? Ivo, kun kiu vi telefonis antaŭ duon-horo!"



"Ivo! Vi! Ĉu vere?" Ŝi longe rigardis lin. "Sed vi estas tute ordinara persono!"



Tiujn vortojn Ivo vere ne atendis, sed ĝuste ili kaŭzis en li senton, kiun li sen-scie atendis jam de longe. Io tre paca, plaĉa, dolĉa trairis lian tutan estaĵon. Ĝojo, kian li neniam spertis antaŭe. Ŝi plu parolis, sed li ne aŭskultis ŝin. Li ekkomprenis, ke dum sia tuta vivo li atendis ĉi tiun minuton: esti ordinara, esti kiel la aliaj. Kia ĉiela dono! Kia ĝojo sensimila!



"Ĉu vi ne aŭskultis min?"



Li rerigardis ŝin, plej amike, kaj dolĉa-sone respondis:



"Ne, pardonu, mi ne aŭskultis. Mi pripensis. Mi provis kompreni. Kial vi diris malveron? Vi estas ege bela. Multe pli bela ol tiu malvarma altulino, kiu rigardis min de supre kiel malutilan, malsan-portan, mortigindan besteton. Anjo! Kiel eblas koni sin tiel malĝuste? Vi bildigas vin al vi mem tute alia ol vi fakte estas..."



"Kaj ankaŭ vi vin, se vi trovas vin belega!" ŝi tuj diris.



Ili ekridis samtempe.



Tiel komenciĝis persona interrilato ankoraŭ pli plaĉa ol la jam plaĉa letera.



* * *



En Eŭropo, malnovaj rakontoj ĝenerale finiĝas per la vortoj: ili geedziĝis, estis feliĉaj, kaj havis multajn infanojn. Ĉu tiel fini ĉi tiun? Ne. Ĉar tio estus diri malveraĵon.



Ili ne geedziĝis. Post kiam la kongreso finiĝis kaj Ivo revenis hejmen, ili dum iom pli ol unu jaro daŭrigis sian leteran kontakton. Poste ili iom post iom forgesis unu la alian.



Sed antaŭ ol disiĝi, fine de la kongreso, ili renkontiĝis kun Alberto kaj Lenjo, al kiuj ili rido-plene rakontis la aferon. Pasis ok jaroj.



Nun Alberto kaj Lenjo ege feliĉas. Kune kun siaj sep infanoj.



NOVAJ VORTOJ:



adreso, aparta, asocio, ĉirkaŭ, elekti, filmo, frapi, ha, klubo, kongreso, kontakto, membro, okupi, presi, radio, revuo, salono, studi, telefono, televido.



NOVAJ KUNMETOJ:



ĉef-verko, el-paroli, el-turni sin, preni por, re-agi, re-pac-iĝi, re-koni, respond-eco, sen-helpa.





5. AL MONDO TRANSA



Jam de longe la Tero ne plu videblis. Ili forlasis ĝin antaŭ tiom da tempo, ke la surtera vivo ŝajnis ne plu ekzisti. Ĝi estis nur memoro. La vera vivo estis en ĉi tiu vojaĝilo, kiu traflugis la senfinon kun nepensebla rapideco. Baldaŭ ili alvenos. Kaj refoje ili kune sin demandis, kia estos tiu mondo, al kiu ili nun proksimiĝas.



"Mi timas," diris Joĉjo. "Ni estas frenezaj. Ni iras tien kiel la unuaj eŭropanoj al Afriko, sed la situacio estas tute malsama. Kontraŭ la bestegoj, kiujn ni renkontos, kion ni povos fari? Eble du minutojn post nia alveno ni jam ne plu vivos. Ĉi tio estas ne vojaĝo, nur sinmortigo, freneza sinmortigo."



"Kial bestegoj?" Sjaoli demandis. "Kial ne ĉefe estaĵoj, kiuj pensas?"



"Se ili pensas, ili plej verŝajne akceptos nin malamike. Kaj ili estos en la propra lando, en lokoj, kiujn ili konas senmanke, kun aĵoj, bestoj, kiujn ili povos utiligi kontraŭ ni, dum ni restos senhelpaj. Ili plej facile kaptos nin, antaŭ ol ni havos la tempon rimarki, kio okazas. Sed eĉ se nenio vivas tie, kiel scii, kontraŭ kio ni devas esti pretaj? Kiel ni povos agi lerte ĉe plej simpla problemo? Mi min demandas, kial mi konsentis veni. Tiuj, kiuj nin sendis, ne havas senton pri respondeco. Aŭ ili estas same frenezaj, kiel ni."



"Mi komprenas vin," diris Rajmondo, "sed mi vidas la aferon tute malsame."



"Mi scias, mi scias, kaj mi ne povas kompreni vian mankon de timo. Pardonu, se mi diros ion malplaĉan, sed miaopinie io malbone funkcias en vi: via manko de timo estas manko de pri-penso."



"Mi ne konsentas. Miaj ideoj aperas al mi plej verŝajnaj. Rigardu ĉi tiun regionon, ĉi tiun ĉielon, en kiun ni envenas. La sunoj ĉi tie estas sufiĉe proksimaj unu al la aliaj, dum la nia estas flanka suno, soleca. Kaj preskaŭ ĉiu el tiuj multaj sunoj havas siajn terojn, enloĝeblajn. Kial ne estus ĝuste opinii, ke iliaj loĝantoj, dank' al tiu proksimeco, havas longan historion de inter-rilatoj? Kaj tio necese ege antaŭenigis ilian komprenon pri la mondo, pri ĉio. Krome, niaj sciencistoj diras, ke ili ekzistas de pli longe ol ni. Ili do havis pli da tempo por fariĝi lertaj kaj spertaj pri ĉio, por plibonigi sin, siajn metodojn, sian sciencon kaj sian socion."



Joĉjo videble ne samopiniis, sed li diris nenion.



"Certe," Rajmondo daŭrigis, "ĉe ili ekzistas ĉiu-kampe maŝinoj kun funkciado supera al ĉio, kion ni konas. Eble maŝino ne estas ĝusta vorto. Maŝino estas tro malsimpla. Verŝajne ili uzas malgrandajn iletojn, preskaŭ ne videblajn, sed kun grandega povo. Mi ne mirus, se ili povus transsendi sian penson sen eldiri aŭ skribi ĝin. Malĝojiga fakto estas, ke ili certe havas formon tre malsimilan al ni, tiel ke ili aperos al ni malbelaj. Tiun senton ni espereble iom post iom sukcesos superi. Sed pri ilia scienca supereco mi estas tute certa."



Tiel ili parolis, plu kaj plu, ĝis venis la horo ĉion pretigi por la alveno. Antaŭe, ili estis lacaj pro la longa neni-faro. Nun ĉio ŝanĝiĝis. Ili plenis je nova energio. Ili sentis sin gravaj antaŭ tiu historie signif-plena minuto: baldaŭ ja okazos la unua ekrilato de homoj kun mondo ali-ĉiela.



* * *



Montriĝis, ke Joĉjo, kun sia timo al bestegoj kaj al malamika akcepto, faris al si tre malĝustan ideon pri la nova mondo, kien ili venis. Sed ne malpli Rajmondo, kun sia bril-kolora, scienc-bilda pensado.



"Rigardu!" Sjaoli mire ekdiris. "Ĉu ne urbo?"



"Urbeto!" Joĉjo pliĝustigis.



Ili igis la vojaĝilon alpreni la irmanieron de malrapida flug-maŝino kaj direktis ĝin al la flanko de la malgranda urbo. Bela loko prezentiĝis por facila alteriĝo. Ili aliris ĝin senprobleme. Time kaj sci-vole, ili finfine eliĝis. La urbo ne estis malproksima, kaj ili decidis pied-iri al ĝi. Grandeco kaj pluraj aliaj ecoj igis ĉi tiun mondon tre simila al la fora Tero, de kie ili venis. Tial oni elektis ĝin kiel unuan trans-sunan celon. Kaj tial ili nun povis movi sin facile, senlace, preskaŭ kiel hejme.



Ili iris ne multe pli ol kvin minutojn, kiam ili ekvidis la unuan lokanon. Estis viro. Homo kiel vi kaj mi. Li rigardis ilin kun timo kaj miro, kaj unue ŝajnis, ke li deziras ilin alparoli, sed li ŝanĝis sian decidon kaj turnis sin kiel por ŝajnigi, ke la alvenantoj ne interesas lin.



Ili eniris en la urbon. La loĝantoj, pli kaj pli multaj, rigardis ilin sen kaŝi sian miron. Viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, sam-grandaj kiel ni, direktis al ili rigardojn, en kiuj legiĝis jen timo, jen deziro ekrilati, jen gravaj sindemandoj, kiuj samtempe invitis kaj malhelpis al kontakto.



La tiumonda suno brilis kaj la ĉielo estis plej pura. Sur la stratoj malrapidis veturiloj, kiujn bestoj tiris. La tri alvenis al larĝa, plaĉa loko, kie floroj multkoloris en tre bela kunmeto. Inter la floroj kaj aliaj kreskaĵoj, dolĉaj al la vido, seĝoj kaj tabloj staris. Ĉe multaj sidis lokanoj. Videble tio estis publika trinkejo. La teranoj rigardis mire. Ĉe unu tablo, kvar kvindek-jaruloj kart-ludis.



Certe ne estis kartoj tute-tute similaj al la niaj, sed la movoj de la viroj, la esprimo de la vizaĝoj, la maniero teni la dik-paperaĵojn enmane, ride paroli unu al la alia kaj ĵeti sur la tablon finan karton por ĉion lerte kolekti kun la brila rigardo de tiu, kiu super-fortis la kunludantojn en plej paca militeto, ĉio ĉi estis tiel nature terana, ke niaj amikoj preskaŭ ne povis kredi, ke estas vera vidaĵo.



Iu amike alparolis ilin. Ne necesas diri, ke la lingvon ili ne komprenis. Sed la movo de la mano, la rideto, la rigardo estis sufiĉe klaraj. Li invitis ilin al sia tablo.



Kiam oni volas komprenigi sin pri simplaj aferoj, oni ofte sukcesas. Manoj, movoj, sonoj, rigardoj povas kune agi por esprimi multegon. Tiel okazis inter la teranoj kaj la invitanto. Post kelk-vorta parolo de ĉi-lasta, servisto alportis plaĉan trinkaĵon kun eta ujo plena je manĝaĵetoj. La teranoj komencis lerni la lingvon: montri, demandi, aŭskulti, ripeti, kune ridi pri malĝustaĵoj, kio estas pli facila? Iom post iom, la ĉirkaŭa paco envenis ilin, kaj pli-kaj-pli okupis ilian tutan estaĵon. Fakte, ili lasis sin eniĝi en amindan senzorgecon, kiam ne-atendeble...



Malantaŭ ili eksonis fortaj paroloj, malplaĉaj, malamikaj. Ektimo rekaptis la tri teranojn. Ili estis tiel feliĉaj, kaj jen! Dekono de minuto sufiĉis, por ke la paca sento malaperu for. Kio okazos? Zorgo-plene, pretaj kontraŭi al ĉia perforta ago, ili turnis sin al la direkto de la sonoj.



Fakte, estis nur malpaco en grupeto de trinkantoj. Iu aŭdeble ege malkontentis pri la samtabluloj. Tiu ekstaris, rigardis la kunulojn kun malamo, kaj ekfrapis la tablon kun tia forto, ke glaso falis teren, rompiĝe. Dum ĉiuj rigardoj turniĝis al li, li forlasis la ejon. Lia maniero foriri plej sukcese esprimis lian egan malkontenton.



La tri teranoj rigardis unu la aliajn. Sen vere scii tute klare, kial, ili kune ekridis, ridegis, ridadis dum pluraj longaj, ĝojaj minutoj.



Kompreneble. La vojaĝo estis tiel longa, la atendo tiel problem-plena, la sentoj tiel fortaj kaj neordinaraj! Tro longe necesis pli forti ol la scio pri sia eteco, ol la timo troviĝi senpova en novaj situacioj. Ne facilis estri sin, igi sin kiel eble plej paca, serĉi en si la povon elporti la senrespondajn demandojn, de kiuj vivo dependos. Kaj nun ĉio montriĝis tiel plaĉa kaj natura! Ilia rido verŝajne estis reago al la nefacile eltenebla malcerto, kiu ilin tiel longe okupis kaj kiu deprenis de ili pli da forto, ol ili konsentis klar-diri al si.



Ili ĉirkaŭrigardis. Ili estigis, videble, ĝeneralan intereson. Ilia samtablulo ridetis. Neniu montris malamikan sintenon.



"Mi atendis ĉion, krom tio: senti min hejme," diris Joĉjo. Dum li parolis, li faris unu el tiuj movoj, kiajn ni faras sencele kaj eĉ sen ilin rimarki: li metis la maldekstran manon malantaŭ sin. Kaj jen li tie sentis ion, kontakton preskaŭ nesenteblan. Ree ek-timo lin prenis. Kio denove? Zorga, preta reagi kiel necesos, li turnis sin.



Estis knabineto. Ŝi prezentis tri florojn al li.



Dum la lasta horo, tro da sentoj sekvis unu la alian kun tro rapidaj ŝanĝoj: timo, espero, sentimiĝo, zorgo, ekĝojo... Tro estas tro. Li ne povis elteni plu.



"Dankon," li diris. Kaj ekploris.



NOVAJ VORTOJ:



energio, esprimi, estro, floro, freneza, karto, kolekti, laca, lerta, maŝino, pendi, plori, pluraj, tiri.



NOVAJ KUNMETOJ:



de-pendi, el-porti, el-teni, per-forto.





6. LA VOJO LIBERECEN



Ĉu estas vi, sinjoro, kiu kolektas rakontojn pri faktoj veraj, sed eksterordinaraj? Jes, ĉu? Kion mi travivis, tio do interesos vin. Mi donos al vi ĉiujn necesajn informojn, por ke vi povu certiĝi, ke mi diras la veron. Sed estas plej verŝajne, ke vi ne kredos min.



Mi estas tio, kion oni nomas "kredanto", tio estas: mi kredas je iu ekstertempa, nevidebla Senfinulo, kiu estas pli alta, pli bona, pli multpova ol ĉiu kaj ĉio sur nia Tero, kaj kiun oni ĝenerale nomas Dio. Mi facile akceptas, ke aliaj homoj malsamopinias, sed, tiel longe, kiel mi kaŭzas malbonon al neniu, mi devus havi la rajton kredi, kion mi kredas, kaj vivi, kiel mi elektis vivi, ĉu ne?



Malfeliĉe, mi vivis en lando, kie tio ne eblas. La ŝtato tie havas sian idearon, kaj ne akceptas la mian. Eĉ se ĝi ofte diras la malon al la ekstera mondo, ĝi fakte volus, ke la tuta popolo akceptu ĝiajn teoriojn. Tiu politiko estis ege malfacila por mi. Ĉu mi vere elektis kredi je Dio? Mi ne povus diri. Sed mi kredas kaj ne povas forĵeti mian kredon. Ĝi havigas al mi enan pacon kaj feliĉon, kaj mi rigardas ĝin altvalora.



Sed ĝi ankaŭ kunportas devojn en la ĉiutaga vivo, kaj ne eblis sin teni je tiuj devoj, ĉar la leĝoj de nia ŝtato tion multrilate malhelpas. Resti tie kaj devi vivi en maniero kontraŭa al la devoj de mia kredo, tio fariĝis pli kaj pli neeltenebla. Sed nia ŝtato ne permesas al ŝtatanoj forlasi sian landon por iri vivi aliloke. Refoje kaj refoje mi petis permeson foriri. Neniam mi ricevis ĝin.



Finfine, post longa pripensado, mi decidis foriri senpermese. Miaj samkreduloj diras: "Gravas la volo de Dio, ne la diroj de la homoj". Mi havas familion, kaj ĉiuj akceptis la ideon foriri: edzino, gefiloj, frato, lia edzino, ni entute estis sep. Ni sciis, ke ne estos facile, ĉar la ŝtato organizis ĉion plej bone por malhelpi ellandiĝon. Sed ni ne plu povis resti tie kaj ni opiniis, ke estas preferinde morti aŭ retroviĝi en malliberejo ol vivi kontraŭe al tio, kio por ni estas kredo kun devoj. Krome, mia frato iam laboris en regiono, kie, laŭ lia opinio, devus esti eble translimiĝi. Ni decidis iri tien.



La vintra aero estis nekredeble malvarma, kiam, post longa vojaĝo envagone, ni alvenis al la monta regiono, kie ni intencis ellandiĝi. Mi ne rakontos la tre multajn okazaĵojn, pro kiuj nia irado estis plej malplezura sinsekvo de timoj kaj zorgado. Kiom da fojoj ni devis kaŝi nin, ĉar kelkloke konstante alvenis anoj de la polico, kiu kontrolas la regionon por ne ellasi ŝtatanojn el la lando senpermese! Kiom ofte en la montaro kelkaj el ni ektimis sur la mallarĝaj vojetoj, kaj tamen necesis plu iri kaj ne fari iun sonon, por ke neniu sciu, ke ni tie senpermese iradas! Eĉ neintence faligi plej etan ŝtonon estis neakcepteble. Kaj mi ne parolos pri tiuj fortegaj, malamikaj bestoj, kiujn ni jen kaj jen renkontis, kaj kiuj rigardis nin tiel timige, ke ni estis certaj - verŝajne malĝuste - pri ilia deziro nin manĝi.



Dum multaj longaj tagoj ni piediris en la senfina naturo, sur altaj montoj, en konstante malvarma vento.



Kaj jen finfine, post semajnoj, dum kiuj ni nin ripete demandis, ĉu ni havos sufiĉajn fortojn por alveni al nia celo, jen finfine ni staris tute proksime al ĝi. Estis froste, sed la aero estis pura, la suno brila, kaj plej bela la vidaĵo. Ni staris iom alte kaj rigardis malsupren.



"Tie estas la limo," mia frato diris.



Li konis la lokon. Kiam li loĝis en ĉi tiu regiono pro sia laboro, li jam deziris foriri eksterlanden, kaj interesiĝis pri la eblecoj tion organizi.



"Mi povus," li diris tiutempe, "sed mi ne volus tion fari sen la edzino, kaj ŝia ĉeesto malsimpligas la problemon,"



Ĉi-foje, li kaj mi preparis ĉion kiel eble plej kontentige por sukcesi ankaŭ kun la familio. Ni prenis en konsideron ĉion, kion ni sciis pri similaj faroj, kaj la bona kono, kiun mia frato havis pri la regiono, estis plej utila. Sed kvankam, niaopinie, ni ĉion konsideris, kaj kvankam ni provis plani plej bone, tamen restis demandoj, al kiuj ni povos trovi respondon nur surloke. Kaj surloke ni nun preskaŭ estis.



"Rigardu," li plu diris. "Tiu rivero markas la limon inter la du landoj."



"Kiom da tempo ni bezonos por alveni malsupren, laŭ via opinio?"



"Ne pli ol du horojn. Sed tiam ni devos trairi la riveron, kaj tio min zorgigas. Mi sciis, kie ni povus trovi ĉion necesan tiucele, sed tio estis antaŭ pluraj jaroj, kaj ĉio eble ŝanĝiĝis."



Ni decidis resti supre dum tuta tago kaj atendi la nokton. Ni estis senfortaj pro la longa surmonta piedirado, kaj niajn fortojn ni certe plej plene bezonos. La virinoj decidis pasigi la tutan tagon en preĝo. Fakte, ankaŭ ni, la mezjunaj viroj, preĝis. Kaj same la gejunuloj.



Kiam venis la nokto, ni malsupreniris ĝis la rivero. Ĉiujn malhelpilojn, kiujn la ŝtato metis, ni sukcesis trairi. Ĉiu en nia grupeto ja plenis je ideoj kaj povis fari preskaŭ ĉion per siaj manoj. Krome ni kunprenis multajn utilajn ilojn. Tiuj ebligis, ekzemple, forpreni la teron de sub unu ege larĝa kaj longa vojfermilo por povi transiri sub ĝi: malrapida laboro, ne facila ankaŭ pro la neceso agi kaŝe, sed ni ĝin faris ĝisfine. Mi ne rakontos ĉion, kion ni devis prizorgi. Gravas nur, ke ni sukcesis.



Sed la lasta malhelpo estis natura. Ne estis unu el tiuj riveretoj, kun malmulte da akvo, kiujn eblas trairi piede. Krome, ĝi estis tiel rapida kaj frosta, ke naĝi ne estus eble, kun la portaĵoj. Malfeliĉe, la ejo, en kiu mia frato opiniis, ke li trovos ŝipeton por transporti nin transen, ne plu ekzistis. Ni serĉis ĉie, sed nenie trovis ion, kio povus helpi.



Tiel proksime al la landlimo, la ŝtata interesiĝo pri eblaj senpermesaj el- kaj en-landiĝoj estis aparte viva: anoj de la landlima polico iradis kaj venadis, tiel ke ni ree kaj ree devis nin kaŝi. Ke ili ne vidu nin, ni tute bone sukcesis, sed nenion alian. Ĉiuj niaj provoj trovi metodon por transiri montriĝis senutilaj. Ni uzis ĉion uzeblan por fari al ni transirilon, ni ege laboris, sed ni ne sukcesis konstrui ion sufiĉe fortan, por ke ni certe alvenu al la alia flanko.



Ni faris ĉion por ne perdi la esperon, sed ĝi tamen iom post iom malaperis. Ni trovis bonan kaŝejon, en kiu ni povis tranokti, certaj, ke neniu nin vidos, sed ni ege zorgis pri la morgaŭo. Kiel mi diris, ni estas homoj kun tre viva kredo al Dio. Sen ĝi, ni ne povus ekfari vojaĝon plenan je tiom da necerteco. Ni decidis lasi al Dio la zorgon trovi metodon por nin irigi transen. "Pro Vi ni volas vivi alilande," ni infanece diris. "Manieron nin alvenigi tien bonvolu trovi Vi." Ni kune longe preĝis.



Mi scias, ke vi ne kredos min. Sed kion mi povas fari, se ne diri la veron? La postan matenon, ni trovis nin en la apuda lando. Neniu el ni komprenis, kiel ni tien transportiĝis. Ni kuŝiĝis nia-lande, ekdormis, kaj kiam ni eldormiĝis, ni estis sur la transa flanko de la rivero. La afero ŝajnas nekredebla al vi, ĉu? Sed kiom pli al ni, kiuj ĝin travivis! Tamen, fakto restas fakto, eĉ se ne klarigebla.



La homoj tie estis ege bonkoraj al ni. Ili donis manĝi kaj trinki, kaj poste la vilaĝestro veturis kun ni al la plej proksima urbo. Tie oni havigis al ni lokon por tranokti kaj atendi la sekvon. Dum pluraj tagoj, grava policestro venigis mian fraton kaj min multfoje al sia oficejo por pridemandi nin. Li volis scii, kiamaniere ni transvenis. Ni povis diri nur: "Ni ne scias. Ni preĝis, ni endormiĝis, kaj la morgaŭon jen ni estis via-lande." Sed li ne povis kredi.



Post kelkaj tagoj, li montris al ni fotojn, kiujn liaj subuloj faris. Sur la fotoj tre bone videblas la markoj faritaj de niaj piedoj: la tero enhavis iom da akvo, kaj niaj piedoj klare markiĝis en ĝi sur la du flankoj de la rivero, sur la nia-landa kaj sur la alia.



"Ŝajnas, ke vi flugis," la policestro diris al ni. "Se vi uzus ion, kio iras sur la akvo, vi alvenus al iom pli malalta loko; vi ne povus alveni ĝuste vid-al-vide de la deirloko, kiel montras la piedmarkoj. Kaj kompreneble ne eblas piediri en la rivero. Sen paroli pri ĝia neelportebla malvarmeco. Vi ankaŭ ne naĝis. Pri tio ni havas certecon, ĉar ni bonege studis la lokon kaj viajn irmarkojn. Vi do flugis. Kian flugmaŝinon vi uzis? Kiu funkciigis ĝin?"



Feliĉe, la fakto, ke ni ne povis respondi kontentige, ne ŝanĝis lian sintenon rilate al ni. Li plu akceptis nin kiel homojn kun bona volo kaj kun puraj kialoj por ellandiĝi. Li fine komprenis, ke utilos al nenio nin pridemandi plu. Post tio, ĉio iris plej bone por ni. Nun ni atendas forflugon al Kanado, kie ni komencos novan vivon.



Dankon, ke vi aŭskultis min. Mi vidas, ke vi min ne kredas. Sciu, ke eĉ mi preskaŭ ne povas kredi min. Sed mi estas ĉi tie, kaj tio sufiĉas al mi. La vivo enhavas pli da nekompreneblaj okazoj ol homoj povas elpensi. Se la afero vin interesas, jen la nomo kaj adreso de tiu policestro. Li montros al vi la fotojn, kaj certe raportos, al kio alvenis finfine ilia serĉado kaj ilia ĉia-metoda provado kompreni. Mi ne mirus, se li sukcesis eltrovi respondon akcepteblan por ordinara homa pensado. Se tiel, la respondo estas malvera. Nenion pli mi povus aldoni. Forto supera al ĉi-mondo nin translokis. Al Tiu iras nia plej ama, plej pura, plej sentoplena danko.



NOVAJ VORTOJ:



dio, frosto, intenci, -it-, konstanta, kontroli, laŭ, leĝo, limo, marko, naĝi, ofico, plano, polico, politiko, preĝi, prepari, ŝtato, ŝtono, teorio, vagono, vento, vintro



NOVAJ KUNMETOJ:



tiel longe, kiel; vid-al-vide





7. PLEJ MULTAJ FELIĈU



Antaŭ jarcento tie estis vilaĝo, antaŭ kvindek jaroj urbeto, nun urbego staras kaj grandiĝas pli kaj pli.



Eŭropanoj ja venis, kun siaj scienco kaj iloj. Kaj ene de la tero ili trovis grandegan riĉon: metalon. Ili vidis, ke elterigi ĝin oni povos dum jarcentoj. Helpe de multa laboro, jes ja, sed tio ne estis problemo: ne mankis laborforto surloke. La metalon oni do komencis elpreni. Tiel, antaŭ kvindek jaroj, aperis la unuaj domoj eŭropecaj. Hodiaŭ videblas pli kaj pli da altaj domegoj. Al ĉi tiu loko afrika, ŝajnas, Ameriko venis.



Kun la transmaranoj venis laboro kaj mono, kaj kun mono ĉio ŝanĝiĝis. En tiu urb-komenca tempo, la kamparanoj, kiuj foje venis, malfacile povis kredi la propran vidadon, tiel mirinda ĉio estis. Aperis belaj magazenoj, kie oni trovis ĉion, eĉ aĵojn, pri kiuj antaŭe neniu povus pensi. Ĉiu magazeno plena je mirindaĵoj havis montro-fenestron, kiu lumis nokte. Kaj en kelkaj eĉ pli mirigaj ejoj, oni povis sidi en mallumo sur plaĉa seĝo kaj rigardi brilan rakonton, en kiu ŝajnis, ke ĉiu kaj ĉio vivas kaj ekzistas en-vere. Filmo oni tion nomis.



Ĝis malproksimaj vilaĝoj alvenis la famo, ke tie en la urbo mirindaĵoj ĉie videblas, kaj ke tie oni povas labori, ricevi monon, kaj per la mono aĉeti la mirindaĵojn. Tial la iama urbeto kreskis, kreskis kaj plu kreskas.



Nun, bicikloj, aŭtobusoj, aŭtoj veturas kiel eble plej rapide sur ĝiaj stratoj bru- kaj mov-plenaj. Kaj la homoj forlasas siajn kampojn. Kial daŭrigi fortoprenan laboron, malpurigan al la manoj, por malriĉe vivi en seninteresa loko, dum tie ĉio belas kaj brilas? Kial militadi al malamika naturo, dum ekzistas aŭtoj kaj televido, maŝinoj por purigi, maŝinoj por kuiri, maŝinoj por tio kaj tio ĉi, mirindaĵo apud mirindaĵo? Ne ĉiu sukcesas trovi laboron, tute certe, sed iamaniere oni elturniĝas. Vilaĝe, ĉion decidas maljunuloj, kaj libereco tute mankas. Kaj en vilaĝo, verdire, preskaŭ ne vidiĝas mono.



Mono! Pri ĝi multege pensis Mbagema, malkontente. Jam de pluraj jaroj li petis, ke lia terpeco, en bona loko ĉe-urba, ricevu la urbajn akvon kaj elektron. Pro la ne-ago de la urbaj oficistoj pri tio respondecaj, lia terpeco ne havis la valoron, kiun ĝi indus havi. Jam ofte, de pluraj flankoj, oni petis lin vendi ĝin, por tie konstrui magazenojn, riĉulan hotelon aŭ domegon multloĝejan. Kaj ĉiufoje oni pretis pagi tiom da mono, ke simple ne eblas bildigi al si, kion ĝi fakte signifus en la vivo.



Sed ree kaj ree la esperoj ekfalis ĉe la sama demando: "Ĝi havas urbajn akvon kaj elektron, ĉu ne?", al kiu, ree kaj ree, Mbagema nur povis respondi: "Ne".



Ĉi-foje ne plu eblis atendi. La lasta persono, kiu deziris aĉeti, pretis doni tiel altan pagon, ke tio aperis donaĵo de la dioj. Ĉu al la dioj oni malamik-vortu? Refoje respondi "ne" estus direkti al la dioj la plej malbelan parolon eblan en la lingvo. Mbagema decidis viziti la sorĉiston.



"Montru al mi la terpecon," petis ĉi-lasta. Surloke, li longe rigardis, kaj restis same longe senvorta.



"Revenu viziti min, kiam la luno rekomencos kreski," li fine diris.



Ĉe tiu dua vizito li havis respondon.



"Mi rilatis kun la supernaturaj estaĵoj, kiuj amikas al mi, kaj ili informis min," li diris tre malrapide, kiel parolas gravulo. "Mi nun scias, ke tiun terpecon havis via patro. Post lia morto vi prenis ĝin por vi sola. Sed vi havas du fratojn kaj tri fratinojn."



"Kiam mortis mia patro," Mbagema respondis, "li treege malkontentis pri miaj gefratoj, ĉar ili malbon-agis al li. Tial li decidis, ke tiu terpeco estos nur mia. Tion ili scias, eĉ se ili diras la malon."



"Eble tiel estas. Sed viaj fratoj kaj fratinoj malamas vin pro tio, kaj ili metis sorĉaĵon en vian teron, kaj dum tiu sorĉaĵo tie restos, nenio utila al vi eblos pri via terpeco."



"Kio estas tiu sorĉaĵo?"



"Pli bone, ke vi ne sciu. Sed ĉu estas tre grave por vi, ke oni alligu vian terpecon al la urbaj akv- kaj elektro-servoj?"



"Kompreneble, estas treege grave. Mi tion deziregas."



"Mi povas forpreni la sorĉaĵon, sed tio kostos al mi multe, ĉar la supernaturaj estaĵoj tre amas sian povon tie, kaj mi devos aĉeti multegon al ili por igi ilin konsenti pri forlaso de tiu povo."



Sekvis longa interparolado pri mono. Mbagema ne sciis, kion fari. Se li akceptos pagi, li ricevos el la vendo de la terpeco ege multe malpli, ol pagos tiu, kiu deziras aĉeti. Sed ĉu ne preferindas iom ol nenio? Mbagema fine jesis.



Post nur unu semajno la oficejo, kiu zorgis pri tiuj aferoj, informis lin, ke jam la morgaŭan matenon komenciĝos la laboroj por havigi al lia terpeco urbajn akvon kaj elektron. Post nelonge la vendo okazis.



Mbagema plej feliĉis. Li ricevis tiom da mono, ke eĉ ne estis vere malagrable transdoni grandan parton de ĝi al la "faranto de miraĵoj".



Ankaŭ feliĉis la sorĉisto, al kiu Mbagema pagis tiel bele. Sed ne nur tiuj du feliĉis. Feliĉis krome la greko, per kiu la vendo okazis. Li ja transdonis al Mbagema nur la dekonon de la mono, kiun li ricevis de la araba aĉetanto. Feliĉis la arabo, certa pri bona uzo de tiu mono, kiu jar-post-jare havigos al li plian kaj plian riĉon. Feliĉis multaj lokanoj, ĉar, oni-dire, la novaj riĉulaj hotelo kaj magazenoj ebligos al ili trovi agrablan laboron. Feliĉis la urbestro kaj aliaj urbaj gravuloj: ili ricevis belajn mon-donojn de la araba aĉetanto kaj de lia greka peranto, ĉar tiuj du tre deziris certigi al si bonajn rilatojn por la posta tempo. Feliĉis la loka UN-funkciulo, kiu povis verki plian raporton pri sia utila agado surloke, kiun ekzempligis tiu nova riĉigo de la urbo, tiu nova labordona konstruado.



Kiuj aliaj feliĉis, viaopinie? Ĉu la gefratoj? Ne. Bona urba sorĉisto scias kapti la necesajn informojn sen konigi sian celon. La gefratoj de Mbagema eĉ ne sciis, ke ilia malamo havas monan valoron kaj ke ĝin uzas "faranto de miraĵoj".



Sed feliĉis la urbaj oficistoj respondecaj pri akvo kaj elektro. La sorĉisto ja alte pagis ilin por ilia kunlaboro, same utila por ilia mona situacio, kiel por viv-teni la gravecon de la sorĉista funkcio, tiu alta kultura valoraĵo. Se finfine ĉion konsideri, ĉu ne li, la sorĉisto, dank' al sia povo super homoj, estas la granda urbofeliĉiganto? Kaj kio estas pli bela ol feliĉigi la homfratojn? Tiel pensis nia sorĉisto, kaj tiu penso igis lin eĉ pli feliĉa pri si. Estas agrable senti sin bona, ĉu ne?



NOVAJ VORTOJ:



agrabla, Ameriko, arabo, aŭtobuso, biciklo, brui, elektro, greko, hotelo, kuiri, kulturo, ligi, lumi, luno, magazeno, metalo, preferi, UN



NOVAJ KUNMETOJ:



peri, per-anto



8. AĈETU MIAN KAFEJON!



Ekstere estis ege malvarme. Kiel longe daŭris la vintro! Ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos. Kaj anstataŭ iom post iom ŝanĝiĝi al printempo, kiel ĝi devus en ĉi tiu tempo de la jaro, ŝajnis, ke ĉiu mateno alportas pli vintran vintron ol ekzistis en la antaŭa vespero.



En la kafejo estis plaĉe varme. Sed ne por la koro de Paŭlo. Paŭlo sentis, ke li povus baldaŭ plori. Kial havi kafejon, se neniu vizitas ĝin?



Li ĉirkaŭrigardis. Ne estis necese: li sciis tute bone, kion li vidos. Sed tamen li ĉirkaŭrigardis. La kafejo — lia kafejo, kiun li tiom amis — estis tute senhoma. Kiel hieraŭ. Kiel antaŭhieraŭ.



Kiel ĉiutage, ekde kiam... Estis malesperige. Eĉ nun, en ĉi tiu horo, kiam en ĉiuj aliaj trinkejoj de la ĉefurbo estis preskaŭ neeble trovi sid-lokon, ĝi estis plorige malplena.



Se diri la veron, tiu kafejo neniam estis plena antaŭe, eĉ tiu-hore, sed ĝi sufiĉe ofte estis duon-plena, kaj tiu duonpleneco almenaŭ havigis sufiĉe da mono por pagi la kostojn kaj vivi. Paŭlo deziris nur vivi simple, sen-probleme. Riĉula vivo ne interesis lin. Nek Monikan.



La penso pri Monika igis lin ege malĝoja. Ree, li preskaŭ ekploris. Pro ŝia foresto la kafejo nun estas senhoma. Kial ŝi foriris? Kial? Kial?



Li neniam komprenos. Li neniam trovos la respondon al tiu timiga demando, kiu forprenis de li lian enan pacon. Li amis ŝin. Estis klare, ke li ne malplaĉis al ŝi. Kaj tute certe, ŝi amis la kafejon. Ŝi ŝatis la trinkantojn. Ŝi sciis diri la ĝustajn vortojn, kiuj igis ĉiun senti sin bone. Ŝi vivigis la lokon. Pro ŝi, nur pro ŝi, ĝi estis plaĉa, kvankam ĝi ne estis speciale bela kaj kvankam la strato, kie ĝi staris, troviĝis en ne tre vizitinda parto de la urbo.



Sed pensi pri Monika utilis al nenio. Ŝi lin forlasis, kaj malĝojaj pensoj ne revenigos ŝin. Ŝi ne estas unu el tiuj virinoj, kiuj faras decidon, kaj tuj poste ŝanĝas ĝin, neniam certaj, ĉu ili decidis ĝuste aŭ malĝuste. Li ne pensu pri ŝi, li pensu pri la vendo. Tio ja estas la grava afero nuntempe.



La ŝancoj havi eblecon vendi la kafejon preskaŭ ne ekzistis antaŭ unu semajno. Tio estis la plej malesperiga aspekto de lia situacio. Sed hieraŭ, Fredo informis lin, aĉetanto prezentiĝis. Gravas ne lasi tiun for. Necesas, necesegas, ke li aĉetu la kafejon. Se la situacio daŭras kiel nun, sen vendo de eĉ kafeto dum tuta tago, Paŭlo perdus tiom da mono, nur pro la daŭraj kostoj, ke li baldaŭ ne plu povus vivi. Eĉ pli: li ne plu povus pagi la monon, kiun li ankoraŭ devas pagi, kaj tiam... Ne. Pri tio, kio tiam okazus, li preferis ne pensi.



Sed tiu persono, kiu havas la strangan ideon aĉeti kafejon en ĉi tiu malplaĉa urbo-parto, certe perdos ĉian deziron tion fari, kiam li vizitos la ejon kaj trovos ĝin nekaŝeble senhoma. Neniu aĉetas vendejon, en kiu nenio vendiĝas! Sed kiel plenigi kafejon, kiu ne plu plaĉas al la iamaj trinkantoj? Sen-elira situacio!



Feliĉe, tiu ulo estas for, Fredo diris. Li nun vojaĝas eksterlande. Ĝis li revenos, ĉu ne eblus organizi ion? Inviti amikojn, eble, ĉu? Ankaŭ tiu penso estis malĝojiga. Post kiam Monika foriris, kiam la kafejo komencis perdi sian vivon kaj la homoj ĉesis veni pasigi la tempon en ĝi, ankaŭ la amikoj malaperis. Kio montras, ke ili ne estis amikoj.



La sola amiko, kiu nun restas, estas Fredo, kara, bona, aminda Fredo. Sed Fredo ne povas, sola, plenigi tutan kafejon! Tiu penso estis tiel ploriga, ke Paŭlo dum kelka tempo simple ĉesis pensi.



Strangas la funkciado de homo. Antaŭ kelkaj minutoj, Paŭlo preskaŭ ploris. Poste venis tiu senpensa daŭro. Kaj nun li sentis, ke li baldaŭ ridos. Ideo ja naskiĝis en li.



"Jes, tio estas bonega ideo," Fredo diris. "Mi helpos vin. Vi estas bon-ŝanca: la homo, kiu volas aĉeti, nun decidis pri la vizito. Li telefonis al mi. Li venos la 15-an de marto vespere, je la 21-a, por rigardi, kia aperas la trinkejo. Tio lasas al ni sufiĉe da tempo por ĉion organizi laŭ via ideo."



"Ĉu vi ne trovas stranga, ke homo, kiu volas aĉeti kafejon en ĉi tia seninteresa urboparto, vojaĝas eksterlande? Vojaĝi, tio kostas monon!"



"Stranga, ne stranga, mi ne scias. Verŝajne li bezonas kafejon por siaj propraj celoj, kiuj eble tre interesus la policon, se tiu ilin ekscius. Sed tio ne estas nia afero. Nia problemo estas plenigi la kafejon. Ni organizu la laboron inter ni."



* * *



Ili skribis multajn leterojn, jen sen subskribo, jen kun la nomo de iu alia, laŭ la enhavo. Ili telefonis al la polico, sen nomi sin, kaj diris nur kelkajn frazojn, fermante la telefonon, antaŭ ol la policano havis la tempon ion demandi. Ili telefonis al diversaj ŝtataj servoj, sammaniere. Ili presigis plurajn anoncojn kaj skribis leterojn responde al la respondoj. Unuvorte, ili multe laboris.



"Bele! Ĝi estas plenplena!" diris la ulo, kiu volis aĉeti.



"Jes, jes," Paŭlo diris plej simple. Laŭ lia voĉo ŝajnis, ke tio estas plej ordinara okazaĵo.



"Estas kelkaj tabloj kun du personoj, sed preskaŭ ĉiu sidas sola ĉe propra tablo, strange," la ulo miris.



"Ne strange por mi," Paŭlo respondis. "Tio estas tute ordinara ĉi tie. Estas kafejo, kiu plaĉas al soluloj."



"Tute ne gravas. Tio ne interesas min. Ne pro tio mi ŝanĝos la prezon, kiun mi diris al vi eĉ antaŭ ol vidi, kiel ĉio aspektas ene de via kafejo. Se vi akceptos mian prezon, mi aĉetos. Se ne, vendu al iu alia. Ne povus esti pli simple kun mi."



La prezo estis sufiĉe alta kaj Paŭlo ne opiniis ebla ricevi pli. Kion li timis, tio estis, ke vidante malplenan kafejon, la aĉetanto ĉesos interesiĝi pri ĝi. Sed nun, videble, tio ne plu povus okazi.



"Ne estas problemo, tiu prezo taŭgas al mi," li respondis per plej kontenta voĉo.



"Ni do interkonsentas. Bone. Necesos subskribi la interkonsenton kaj prizorgi la paperojn, kiuj necesas laŭ la leĝo. Ĉu morgaŭ matene ni povus renkontiĝi en mia oficejo...?"



Nun, kiam la aĉetanto estis for, post momento de grandega ĝojo, Paŭlo rigardis la sidantojn kaj eksentis timon. "Ĉu povus okazi io?" "Kial?Kio?" Fredo responde demandis. "Nu, neniu el ili sukcesos havi tion, kion li venis trovi ĉi tie!"



"Tiuj, ĉu?" Kaj per larĝa man-movo Fredo montris al la tuta sidantaro. "Ne zorgu pri ili. Mi konas la homojn. Kelkaj eble malkontentos enkore, sed ili diros nenion."



Ne tre juna vireto, malgranda, malforta, proksimiĝis al ili. "Ĉu vi ne vidis," li demandis, kaj ia timo aŭdiĝis en lia voĉo, "junulinon ne tre altan, kun verdaj okuloj kaj brunaj haroj, kiu..."



"Ne. Mi rigardas la koloron de ĉiuj okuloj," Fredo diris, rimarkante, ke Paŭlo aperis ne tre certa pri si. "Neniu kun verdaj okuloj venis ĉi-vespere. Sed bonvolu atendi plu. Ne zorgu. Virinoj ofte malfruas, ĉu ne? Ĉu eble gazeto helpus vin pasigi la tempon? Jen..." Kaj li iris preni por la vireto la gazeton de tiu vespero. Paŭlo ne sciis, kiel danki sian amikon.



"Feliĉe, ke vi venis! Mi neniam povus respondi al ili tiel bele, kiel vi. Tio estis unu, al kiu ni sendis respondon al lia anonco pri edziĝ-deziro, ĉu ne?" Li ekridis. "Ha jes! Mi memoras, kiel belan virinan skribmanieron vi uzis en la letero, per kiu vi petis lin veni ĉi tien por renkonti... vin! Se li scius, ke lia Aminda estas vi, kaj vi lia Aminda!"



Li turnis la rigardon al alia loko.



"Kaj viaopinie, kiuj estas tiuj tri ĉe la sama tablo tie? Estas strange, ke tri venis kune, kiuj konas unu la alian."



"Tiuj estas homoj el la polico. Kiam ni sennome telefonis, ke ĉi tie venos Rikardo-la-Kantisto kaj du el liaj kunlaborantoj, kiujn la polico serĉadas sensukcese jam de pluraj monatoj, ekde kiam ili perforte forprenis la tutan monon el la hotelo, kie la doktoroj kongresis, la polico certe decidis, ke ĝi bezonos almenaŭ tri virojn por sekvi ilin, se ili disiros post la renkontiĝo ĉi tie..."



"Kaj kion vi opinias pri tiu virino, tute sola?"



"Ĉu vi ne rekonas ŝin laŭ ŝia foto? Estas unu, kiu respondis al anonco nia kaj al kiu ni skribis, ke ŝi venu ĉi tien por renkonti la sinjoron, kiu povos havigi al ŝi oficon kun alta pago kaj ne-multe da laboro, sed kun iom specialaj devoj..."



"Ŝi videble malkontentas. Mi demandas min, ĉu..."



"Lasu ŝin malkontenti. Kion ŝi povas fari? Se ŝi deziras iom specialan oficon, kun multe da mono kaj malmulte da laboro, ŝi prenu sur sin la respondecon de siaj decidoj. Sed tiu alia, kiu ankaŭ sendis al ni sian foton laŭ nia peto, fariĝos eble tro malkontenta. Necesus agi. Aŭskultu, iru apuden kaj telefonu ĉi tien. Diru, kion vi volos; ne gravas, kion. Gravas nur, ke ŝi aŭdu la telefonon. Rapidu!"



Paŭlo eliris, nekomprene, kaj iris telefoni al la propra kafejo. Ĝuste kiam li revenis, la sinjorino malfermis la pordon de la kafejo, elirante.



"Kio okazis?" li demandis Fredon.



"Kiam la telefono eksonis, vi aŭdis, ĉu ne?, ke mi respon-das: jes, jes, bone, mi tuj diros al ŝi. Mi tuj iris al ŝia tablo, kaj demandis, ĉu ŝi estas s-ino Delfonto. Ŝi diris: jes. Tiam mi informis ŝin, ke s-ro Igor ĵus telefonis, ke li havas problemon kaj ne povos veni, kaj ke li petis min diri al ŝi, ke li rekontaktos ŝin poste. Ŝi foriris tute kontenta."



"Feliĉe, ke ni notis ĉiun nomon kaj ĉiufoje la kialon de la venigo ĉi tien, kaj petis fotojn kiel eble plej ofte," Paŭlo diris. Sed videble, la timo ne plene forlasis lin.



Tamen, kiam li rigardis du ge-kvardek-jarulojn, kiuj interparolis kun videbla plezuro, iom da paco revenis en lin.



"Pri tiuj du mi miris," diris Fredo, kiu sekvis lian rigardon, "ĉar ŝajnis tute normala renkontiĝo. Ĉu ili estas homoj, al kiuj ni skribis?"



"Jes. Tion faris mi," Paŭlo klarigis. "Tiuj du respondis al niaj edziĝ-anoncoj kaj el iliaj leteroj estis klare, ke ili sufiĉe bone taŭgas unu al la alia. Mi do skribis al la viro uzante la nomon de la virino. Do, ŝajnigante, ke mi estas ŝi, mi petis lin veni ĉi tien hodiaŭ vespere, kaj mi aldonis: por ke mi tuj komprenu, al kiu tablo mi iru, bonvolu aĉeti florojn en la florvendejo de Odeon kaj meti ilin sur vian tablon, tiel ke ili estu bone videblaj. Kaj al ŝi mi skribis, kompreneble kun la nomo de la viro: por ke vi tuj sciu, kie mi sidas atendante vin, mi havos sur mia tablo florojn en travidebla papero kun la nomo 'Florvendejo de Odeon'. Kiam ŝi eniris, ŝi tuj vidis la florojn, iris iom time al li, kaj ili interkoniĝis."



"Bonega ideo. Vi vidas, ke estas senutile timi. Ĉio finiĝos plej bone. Rigardu, jam unu foriras. Estas certe unu el tiuj, al kiuj mi skribis: se mi ne kontaktis vin antaŭ tiu aŭ tiu alia horo, mi ne venos, mi rekontaktos vin pli poste."



lom post iom, ili foriris.



La lastaj, kiuj eliris, estis ne tre juna geo.



"Mi ĝojas, ke vi venis, kaj mi trovas vin vere aminda," la viro diris al la virino. "Sed vere, mi ne komprenas, kial vi petis min veni al ĉi tiu stranga trinkejo, en ĉi tiun malplaĉan urboparton..." Parolante, ili iris plu, ekstere. Lia voĉo perdiĝis en la nokto.



Paŭlo fermis la pordon, feliĉa. La respondon li preferis ne aŭdi.



NOVAJ VORTOJ:



almenaŭ, anonci, anstataŭ, aspekto, bruna, ĉesi, ĉia, frazo, gazeto, haro, kafo, normala, noto, okulo, printempo, stranga, ŝanco, taŭgi, verda, vetero, voĉo.





9. TIMO HAVIGAS FLUGILOJN



Ĉu vi scias, kiel oni nomas la fakton movi sin rapidege antaŭen per la propraj fortoj, piede? Tion oni nomas kuri.



Peĉjo povis kuri ege rapide. Li estis naŭ-jara. En la tuta lernejo ne ekzistis unu knabo, nek unu knabino, kiu kapablis kuri same rapide kiel li. Kial li havis tiun kapablon? Eble ĉar li ne estis tre forta, kompare kun la aliaj knaboj. Sekve, se okazis batalo, li ne povis superforti ilin. Li nur povis forkuri. Tial li iom post iom plibonigis sian kur-kapablon. Nun, neniu el la fortuloj de lia lernejo povis ĝiskuri lin. Sufiĉis, ke li ekkuru: neniu tuŝos lin.



Tiaj batal-situacioj prezentiĝis sufiĉe ofte — knaboj ja estas knaboj, ĉu ne? — kaj ĉiufoje Peĉjo kuris pli bone. Sekve, lia koro fortiĝis, li havis pli kaj pli bonan spiron, kaj la forton, kiu mankis al liaj manoj, liaj piedoj kaj kruroj ricevis.



Ĝenerale, kiu postkuris Peĉjon, tiu post nelonge devis forlasi la iradon, ĉar li baldaŭ ne plu povis spiri, tiel rapide Peĉjo devigis lin iri. Peĉjo tiam rigardis post sin kaj plezure rimarkis, ke la postkuranto, spirante pli kaj pli malfacile, komencas perdi la rapidecon. Dume, la knabo mem daŭre spiris senprobleme kaj pli kaj pli malproksimiĝis.



Tiel estis, ordinare. Sed ne ĉi-foje. Ĉi-foje la viro, kiu postkuris Peĉjon, estis ne nur alta, forta kaj timiga. Li estis ankaŭ rapida.



Peĉjo timis. Okazis miskompreno. La afero komenciĝis, kiam Peĉjo, ridante kun kelkaj kunuloj, eliris el la lernejo. Li nevole ektuŝegis viron, kiu ĝuste tiumomente troviĝis tie, kiam Peĉjo estis diranta ion al sam-klasano uzante vortojn, verdire, kiujn oni devus neniam uzi. La viro miskomprenis, ke la ne tre belaj — sed vivplenaj! — paroloj de Peĉjo direktiĝas al li. Li ege malkontentis. Li estis eĉ multe pli ol malkontenta: kolera. Kiam li turnis sin al Peĉjo kaj ekdiris per malamika voĉo ion, kion la knabeto tute ne komprenis, ĉi-lasta jam eksentis teruran timon. Sed kiam la grandulo, verŝajne ĉar Peĉjo, ne komprenante, ne reagis kiel li volis, eklevis la manon por frapi lin, la lernejano ekrapidis for kun la tuta rapideco de siaj junaj kruroj.



Kaj jen ĝi okazis. Kio okazis, vi demandas? La nekredeblaĵo. Sed antaŭ ol diri al vi, pri kio temas, mi devas priskribi la lokon, ĉar tio estas grava.



Peĉjo, kurante, turnis sin al mallonga kaj mallarĝa strateto, en kiu estas neniu pordo, neniu fenestro, same sur la dekstra flanko, kiel sur la maldekstra. Estas nur longaj muroj. Unuflanke ja tie staras malliberejo kaj aliflanke iu industria laborloko.



En tiu mallonga strateto la nekredeblaĵo okazis: Peĉjo flugis.



Mi komprenas, ke vi ne estas certa, ĉu vi bone legis, ĉar la afero estas eksterordinara. Sed tamen vi legis ĝuste. La knabo ekflugis. Kiel birdo flugas. Ne, ne tute kiel birdo, multe pli rekte, multe pli laŭ-cele.



Lia celo ja estis klara: forkuri for de la terura sekvanto, kiu, laŭ neniam okazinta sperto, kuris same rapide, se ne pli rapide ol li. Peĉjo estis diranta al si: "Se mi nur povus jam esti ĉe la fino de ĉi tiu strateto, antaŭ ol tiu ulo sin turnos en ĝin, li ne scius, ĉu mi iris dekstren aŭ maldekstren." Liaj kruroj ne povus porti lin tien sufiĉe rapide, por ke la postkuranto ne vidu lin. Sed li tiom deziris jam troviĝi tie, tiom streĉis ĉiujn fortojn, tiom kunigis siajn tutajn volon kaj povon, ke... Nu, li ne scias, kion li faris. Li deziris, li volis. Kaj jen li rimarkis, ke li flugas.



Post momento, antaŭ ol la kolera fortegulo alvenis al tiu strateto, Peĉjo jam troviĝis ĉe ĝia angulo. Post la angulo, sufiĉos trairi vojon, kaj li estos en parko. En la parko, ĉio fariĝos facila, ĉar tie estas tiom da vojetoj, kiuj turne iras ĉiudirekte, ke ne plu eblos lin trovi. En tiu parto de la parko, plej proksima al la angulo de la strateto, kie la ekflugo okazis, neniam estas multaj personoj. Hodiaŭ estis neniu. Neniu por helpi, eble, sed ankaŭ neniu por malhelpi. Kiu povas scii? Plenkreskuloj ofte agas tiel strange kun infanoj!



Ne rigardante post sin, Peĉjo volis kuri plu en la parko. Kaj jen ree li flugis. Ne alte. Pro tio ne estus ĝuste kompari lin al birdo. Eĉ ne tutan metron super la vojeto. Sed liaj piedoj ne tuŝis la teron dum eble dek kvin metroj. Kiam, de malproksime, li ekvidis iun, kiu enparke promenis, li re-alteriĝis (re-al-ter-iĝis).



"Mi nun ne plu bezonas kuri," li pensis. "Li ne plu trovos min."



Peĉjo decidis atendi kelkan tempon en la parko, antaŭ ol reveni hejmen, por lasi al la kolerulo la tempon perdi sian koleron kaj reiri al siaj aferoj. Promenante en la parko, li miris pri tio, kio okazis al li. "Mi kapablas flugi!" li ripetis al si, ĝoje. Li sin demandis, ĉu tio envere okazis. "Estas nur unu maniero certiĝi," li diris al si, "mi reprovu". Li ne volis tion fari antaŭ homoj kaj decidis trovi lokon, kie promenas neniu. Tian trovinte, li ekkuris, rapidiĝis kaj ek! Jen li flugis dum kelkaj metroj.



Vi kaj mi pri tio tiel miras, ke ni simple ne kredus lin, eĉ se ni lin vidus. Sed por infano ĉio estas pli simpla. Peĉjo facile akceptis la fakton. La ideo, ke li verŝajne estas la sola homo sur Tero, kiu kapablas flugi, ŝanĝis nenion en li. Li eĉ pensis, ke se tio okazis al li, simila sperto verŝajne prezentiĝas al multaj aliaj infanoj.



Reveninte hejmen, li ne sciis, ĉu paroli pri tio aŭ ne. Unuflanke, li tre deziris, ke la aliaj sciu kaj rekonu lian neordinaran kapablon. Aliflanke, li estis certa, ke oni ne kredos lin. Li devos montri. Sed montri en la domo ne estos eble. Li do devos venigi la tutan familion eksteren al taŭga loko. Kaj se tiam la afero ne plu funkcios? Kiu scias? Li sentis tiun povon kiel ne plene certan, ne necese daŭran. Eble ĝi estis nur momenta helpo de la dioj, kiu ne ripetiĝos.



Post la manĝo, li rakontis la aferon al sia frato. Tiu kompreneble ne volis kredi. "Venu, mi montros al vi," Peĉjo diris, kaj li kondukis lin al la industria kaj mallibereja strateto, en kiu, ĉar ne estis fenestroj, certe neniu lin vidos.



Li ekkuris, kunstreĉis la fortojn kaj... falis teren eĉ antaŭ ol forlasi la vojon. Li provis refoje. Nova malsukceso. Post la tria kaj lasta provo li sentis sin ridinda kaj malfacile sukcesis ne plori. Sed plori antaŭ la frato ne estus akcepteble.



Post kiam ili revenis hejmen, li ne povis resti tie kun sia malĝojo. Li bezonis pli certiĝi. Li decidis reiri, sola, al la strateto. Li ekkuris eĉ antaŭ ol alveni al ĝi. Tuj post la angulo li rapidiĝis, kaj ek! Li senprobleme flugis ĝis la alia angulo.



Li sentis sin multe pli bone kaj iris al la parko. En ĝia senhoma parto li ree ekflugis plej facile. Sed, anstataŭ plaĉe al-teriĝi, kiel antaŭe, li falis teren. Kial? Ĉar virino alvenis kaj komencis turni la okulojn al li. Kiam la rigardo de tiu sinjorino tuŝis lin, li jam estis falinta. Tiam li komprenis: "Mi kapablas flugi, sed nur kiam neniu rigardas min". Kaj la terura sekvo de tiu rimarko tuj venis: "Neniam oni kredos min."



Kiam Peĉjo revenis hejmen, li sentis sin sola, terure sola. Li sciis, ke li neniam havos amikojn, al kiuj li povos diri ĉion, vere ĉion, kune kun ĉi tiu plej miriga parto de lia personeco. Li estis ĝoja, ke li kapablas flugi. Sed li estis malĝoja, ke tiun veron li devos porti en si kiel kaŝaĵon ĝis la fino de sia vivo.



Kaj eĉ mi, la instruisto, kiun li tiom amis, ke finfine, post longaj jaroj de kaŝa vivo, li sentis, ke jen homo, al kiu li povas raporti la faktojn, eĉ tiu amika kaj por li aminda viro, mi, ne sukcesis kredi lin.





NOVAJ VORTOJ:



angulo, batali, birdo, -int-, industrio, kapabla, klaso, koleri, konduki, kompari, kruro, kuri, metro, momento, muro, nu, parko, promeni, rekta, spiri, streĉi, teruro, tuŝi



NOVAJ KUNMETOJ:



flug-ilo, plen-kresk-ulo





10. ĈU DIRI LA VERON?



La ĉina verkisto Lusin foje rakontis, ke, kiam li estis lernejano, li iam diris al la instruisto, ke li ŝatus verki. Li petis lian helpon. "Kiel oni verkas?" li demandis. "Malfacile," la instruisto respondis, "jen mi rakontos al vi ion por klarigi."



lam (la instruisto rakontis) estis familio, en kiu infano naskiĝis. Vira infaneto. Ĉiuj familianoj, amikoj, samstratanoj venis por rigardi la etulon kaj gratuli la gepatrojn. Ĉiuj estis tre ĝojaj. Ĉiuj ankaŭ serĉis vortojn plej plaĉajn por kontentigi la gepatrojn.



"Rigardante lin," unu diris, "mi vidas, ke li estos feliĉa. Li riĉiĝos. Li havos multe da mono. Kaj dank' al tiu riĉeco, li povos havigi al siaj gepatroj plej feliĉan maljunecon. Jes, vi estas bonŝancaj: tiu estos vera riĉulo."



La gepatroj havis larĝan, brilan rideton, kiam ili dankis la parolinton pro tiuj belaj vortoj, kiuj ilin ĝojigis. Alia vizitanto proksimiĝis al la liteto.



"Ho jes, vi estas bonŝancaj," li diris. "Nur rigardu tiun vizaĝon! Kia inteligenteco! Kia volforto! Tiu certe fariĝos iu grava en la ŝtata oficistaro. Li iros alten, alten. Estas klare pri li, ke li atingos tre altan lokon en la ŝtato, proksime al la ŝtatestro mem. Eble mi troigas pri ĉi-lasta punkto, sed pro tiu inteligenta vizaĝo oni povas antaŭvidi, sen povi erari, ke li atingos plej bonan situacion, kiu ajn la vojo, sur kiun la vivo lin irigos."



"Espereble, espereble," diris la patro. "Mi dankas vin pro tiuj belaj pensoj kaj vortoj."



"Mi nur diras la veron, kiun mi legas sur ĉi tiu vizaĝo," la viro respondis.



"Vi estas vera amiko," la patrino belvoĉis. "Viaj paroloj tuŝis rekte mian koron, mi sentas min tute dankoplena."



Ambaŭ gepatroj ridetis. Iliaj vizaĝoj elmontris plej profundan ĝojon.



Venis la vico de tria persono. Estis juna viro. Longe li rigardis la infaneton.



"Vi diras nenion, ĉu?" la patro diris.



"Ĉu vi aŭdis, kiel bele parolis pri li niaj amikoj, kiuj ĵus esprimis siajn pensojn?" demandis la patrino. Sed la juna viro plu rigardis senvorte.



"Nu, nu, ne estu timema," la patro diris. "Certe ankaŭ vi havas ideojn pri tio, kio okazos al ĉi tiu nia karuleto. Rigardu lin bone. Certe vi ekscios ion pri li."



Post refoje silenta momento, la viro rigardis al la gepatroj rekte en la okulojn.



"Jes. Mi estas tute-tute certa pri io, kio koncernas lin. Pri tio mi scias, ke ĝi estas la plej senmanka vero."



La patro ridete reparolis:



"Diru do, diru do. Se vi scias kun plena certeco, tio ege interesos nin."



"Mi scias, ke li mortos," diris la juna viro.



Peza silento ekokupis la ĉambron. La homoj ne plu kapablis paroli, tiel ili miris, tiel nepermesebla ili trovis la sintenon de la junulo.



Kaj post tiu silenta minuto, ili ĉiuj ekparolis kune, forte, tre forte, kelkaj eĉ vere kriis.



"Ne eblas!", "Kia sinteno!", "Mi neniam imagus...", "Plej netaŭga diro!", "Nekredeble!" oni aŭdis, kun multaj aliaj krioj kaj paroloj, kiuj superis unu la alian, tiel ke nenio klare kompreniĝis.



La gepatroj rigardis la viron pli malame ol malĝoje, kvazaŭ li estus rompinta ilian mondon kaj pro tio indus morti. La plimulto el la vizitantoj simple ne povis elteni la situacion. Ili komencis frapi la junulon, kaj forkurigis lin, sekvante lin eksteren kun krioj plenaj je malamo.



"Ĉu ne interese," la instruisto daŭrigis, "ke tiuj, kiuj diris malveraĵojn ĝojigis la gepatrojn kaj la tutan ĉeestantaron, kvankam ĉiuj sciis, ke ili parolas pri aferoj, kiujn ili ne povas scii? Kaj la sola, kiu kuraĝis diri la solan aferon, kiu estis tute-tute certa, tiun oni frapis kaj kurigis for! Vi volas verki, vi diris. Ĉu vi volas priskribi la veron? Aŭ diri malveraĵojn, por ke oni danku kaj gratulu vin?"



"Mi volas diri nenion malveran," Lusin decide respondis.



"Sed," li aldonis post pripensa momento, "mi ankaŭ ne ŝatus, ke oni frapu min, kriu al mi, kaj min perforte elkurigu. Kion mi povus fari en simila situacio?"



"Se vi volas ne diri malveron, kaj tamen agi tiamaniere, ke certe oni ne frapos vin, restas al vi nur unu eblo: rigardu la infaneton, ridetu, kaj diru: Ha, tiu knabeto! Ho, kia infaneto! Ha-ha! Ho-ho!"



NOVAJ VORTOJ:



ambaŭ, ajn, atingi, ema, erari, gratuli, ho, imagi, inteligenta, ĵus, koncerni, krii, kuraĝa, kvazaŭ, lito, pezi, profunda, punkto, silenti, vico





11. DUA RAKONTO PRI AFANTI



(Por ke vi ne tro lacigu vian kapon provante kompreni malfacilajn verketojn, ni prezentos al vi de tempo al tempo rakonteton pri la kara Afanti, kiun vi ekkonis komence de ĉi tiu libro. Tiuj rakontoj enhavos nur du aŭ tri novajn vortojn.)



La reĝo foje demandis al Afanti:



"Afanti, se oni diras al vi: vi povas ricevi unu el du aferoj, monon aŭ justan koron, kion vi elektus?"



Afanti eĉ ne prenis la tempon pripensi.



"Monon," li tuj respondis.



La reĝo ege miris.



"Ĉu vere tion vi farus?" li diris. "Mi ne komprenas vin. Mi tute certe elektus justecon. Mono, mono, tio estas plej ordinara. Sed justeco estas io alia. Vi povas travojaĝi la mondon: vi rimarkos, ke justajn korojn oni ne trovas facile."



"Ho granda reĝo!" sonis la voĉo de Afanti. "Homo ĉiam deziras havi tion, kio mankas al li, ĉu ne? Kion vi elektus, tio povas esti nur, kio al vi mankas..."



NOVAJ VORTOJ:



justa, reĝo



NOVAJ KUNMETOJ:



de tempo al tempo; preni la tempon





12. LA VIRO POR ŜI



"Li estas tre malfeliĉa, vi scias."



"Ho jes, mi scias. Mi tro scias. Sed tio ŝanĝas nenion. Mi ne plu povis resti kun li."



"Kial?"



Ŝi rigardis sian amikinon. Ŝi ĉiam alte estimis ŝiajn opiniojn kaj ne bone komprenis, kial, ĉi-foje, ŝi ne estis certa, ĉu ŝi volas aŭ ne volas daŭrigi la interparolon.



"Mi malestimas lin. Oni ne povas vivi kun iu, kiun oni malestimas, ĉu?"



"Verŝajne ne. Sed mi ne komprenas, kiel povis okazi, ke vi ĉesis lin estimi. Li..."



"Li ne estas viro," ŝi interrompis. "Kaj mi bezonas viron. Veran viron."



"Ne viro, li, ĉu? Tia sportulo!"



"Ĝuste. Ĉiuj eraras pri li pro lia sportula aspekto. Kiam li sportas, li ŝajnas forta kaj kuraĝa, klare, sed fakte..."



"Mi ne kapablas imagi, ke li montriĝas alia en la ĉiutaga vivo. Mi ĉiam trovis lin plej kara."



"Ĝuste. Vi uzas ĝustan vorton. Li estas kara. Li estas aminda. Li estas bonkora. Li estas ĝoja kaj feliĉa. Li ĉiam estas prava. Tio kolerigas min!"



"Mi ne komprenas. Ĉu ne estas agrable esti kun aminda, bonkora kaj ĝenerale prava junulo?"



"Estas plej malagrable. Oni sentas, kvazaŭ oni estus, ne kun viro, sed kun servisto. Kion ajn mi petas, li faras tuj. Li neniam kontraŭstaras. Li neniam decidas. Ĉiam estas mi, mi, mi. 'Kiel vi volas, mia kara, kiel vi volas' (ŝi diris tion per moka, knabineca voĉo). Tio igas min kolera. Ŝajnas, ke li ne havas propan personecon. Li ne vivas, li obeas."



La amikino ŝin rigardis per brilaj okuloj.



"Nu, al mi tio certe plaĉus," ŝi diris. Kaj enpense ŝi ĝojis pri la fakto, ke li nun iĝis libera.



"Eble vi..." ŝia kunulino komencis diri, kaj malestima esprimo bildiĝis sur ŝia vizaĝo. "Sed tian personecon mi ne elportas. Li estas tro mola. Viro, kiu estas mola, ne estas viro, ĉu? Se li ne kapablas kontraŭstari min, kiel li povus defendi min en la vivo? Viro devas esti forta, kaj forto estas io alia ol kapablo porti kaj levi pezajn objektojn. Forto estas kapablo kontraŭstari al premo. Mi ne povas diri, ke mi premis lin forte, sed neniam li faras ion alian ol akcepti mian vidpunkton."



En la kafejo, ili sidis ĉe sia kutima tablo. Ili ne rimarkis, ke Ivano, la viro, kiu servis la trinko-dezirantojn, staris kiel kutime malantaŭ ili kaj subaŭskultis. Ĉiusemajne la du amikinoj renkontiĝis tiuloke. Kaj ĉiusemajne ili interesis, kaj, ofte, amuzis lin. Ili ja ĉiam venis je horo, kiam li havis malmulton por fari. Ili estis trankvilaj en sia kutima kafeja angulo. Kaj li ĝojis, ke ili ĉiam tiel interese plenigas tiun por li malplenan duonhoron.



Samkafeje, samtable, samhore, ses monatojn poste.



"Mi aŭdis, ke vi disiĝis."



"Jes. Mi ne povis resti kun li. La vivo ne eblas kun tia ulo."



"Kial? Vi ĉiam diris, ke vi volas virojn tre virajn. Ĉu li ne estas tia?"



"Se vi nur scius! Ne estis eble igi lin agi laŭ miaj deziroj. Li volas ĉiam ordoni. Li volas esti la estro. Mi bezonas liberecon, mi bezonas kontentiĝon. Sed se io ne plaĉis al li, ĉu vi opinias, ke li venis al mi kun propono fari laŭ mia bontrovo? Tute ne. Li volis, ke mi faru laŭ lia deziro."



"Ĉu li neniam konsideris vin, viajn dezirojn, viajn gustojn?"



"Jes, jes, se tio taŭgis por li. Sed ne ĉiam. Se ni havis la saman ideon, ne estis problemo. Sed kiam mi deziris ion, kaj li ion alian, li ne akceptis aliĝi al mia deziro. Li trovis, ke li estas la estro en la paro, kaj ke kiam niaj voloj batalas, li devas superforti min."



"Almenaŭ tiu ne estas mola!"



"Li imagas, ke ordoni kaj estri, tio estas agi virece. Sed mi ŝatas viron, kiu havas konstantan konsideradon al la virino, kun kiu li estas. Tiu virisma sinteno estas plej malagrabla. Konstante ŝajnis al mi, ke mi troviĝas antaŭ muro. Muro senporda. Oni ne povas movi lin pli ol muron, oni povas fari nenion, nur sekvi. Li ĉiam antaŭiras, ĉiam proponas, ĉiam decidas, ĉiam organizas. Li igis min senti min infano."



Kiel kutime, Ivano troviĝis malantaŭ ŝi kaj aŭskultis kun intereso, sed nek ŝi nek ŝia amikino rimarkis lin.



"Li ĉiam postulas tion aŭ tion ĉi," ŝi daŭrigis. "Ĉu vi povus vivi kun postulema viro?"



"Tio dependus de lia personeco, de lia maniero postuli. Kelkfoje postulemo devigas onin pliboniĝi."



"Viaj pensoj estas strangaj, fojfoje," ŝi diris kun miro, kun kiu miksiĝis iom da malestimo. "Por mi, tio estas neakceptebla; fino; fina punkto. Jen vi nun scias la kaŭzon, pro kiu ni disiĝis. Ne estis eble daŭrigi."



Kiam ili revenis la postan semajnon okazis io stranga al Ivano. Kiel kutime, li troviĝis je sia loko, de kie li superrigardis la kafejon, atendante la mendojn. Sed ĉi-foje, la du junulinoj ne povis havi la kutiman tablon, ĉar iu jam sidis tie. Kaj anstataŭ vidi ilin de malantaŭe, kiel kutime, Ivano vidis ilin rekte antaŭ si. Neniam antaŭe li vere rimarkis, kiel bela ŝi estas.



Dum li rigardis ŝin, lia koro batis pli kaj pli rapide. Sentoj turniĝis en li, strangaj sentoj, kiajn li antaŭe neniam spertis. Li deziris esti kun ŝi. Li deziris teni ŝin en siaj brakoj, premi ŝin forte al si, tuŝi ŝin per amoplenaj manoj. Amplenaj, ĉu? Jes, li ekkomprenis, preskaŭ terure: li amas.



Kaj jen li ekridetis al si. Li aŭdis ŝin tiel ofte! Li sciis tre ĝuste, kian viron ŝi deziras. Li estos tia viro. Estos facile, konante tiel bone ŝiajn gustojn. Li skribis kelkajn vortojn sur papero, kiun li transdonis al ŝi. Tia agmaniero kaŭzos en ŝi miron, kiu certe tuŝos ŝian koron. Estis invito vespermanĝi kun li.



"Ivano ne plu laboras ĉi tie, ĉu?"



"Ne. Kiam mi forsendis lin, dirante, ke li ne estas viro taŭga por mi, li sciis, ke ne plu estus eble vidi min ĉi tie ĉiusemajne. Mi komprenigis al li, ke mi ne ŝanĝos mian kutimon kaftrinki ĉi-loke kun vi, nur pro tio, ke li kaj mi dum kelka tempo estis kune. Li do serĉis ion alian. Li nun laboras en la stacidoma trinkejo."



"Jen plia knabo, kiu ne sukcesis kontentigi vin!"



"Kiel Ivano povus? Kelkfoje li provis ludi la estron. Li alprenis ordonajn sintenojn, volis ĉion direkti. Li aspektis forta en tiaj okazoj, sed kun forteco malagrabla por mi, ĉar li sentigis al mi ian superecon. Sed tion li rimarkis, kaj tiam li iĝis mola kiel printempa floro en vespero somera. Li faris ĉion, kion mi volis, li montriĝis tiel ema plaĉi al mi, ke nenio plu restis el lia bela vira supereco. Tiu knabo estas tro ŝanĝiĝema. Mi bezonas iun, kiu konstante restas si mem. Mi neniam povus kutimi vivi kun tia ulo."



"Kaj jen vi retroviĝas sola, ĉu ne terure?"



"Terure jes. Mi ne elportas solecon. Tiom pli terure estas, ĉar ĉiuj miaj amikinoj havas knabon, kun kiu ili sentas sin bone. Kial tiu feliĉo neniam okazas al mi? Vere mi ne komprenas. Kial mi devas ĉiam retroviĝi sola, sola, sola, dum mi tiom bezonas iun?"



La alia nenion diris. Ŝi konis sian amikinon sufiĉe bone por scii, ke tiu ne estis preta akcepti la veron pri si.



'Ŝi ne akceptas la Teron', ŝi pensis, 'ŝi ne akceptas la vivon sur ĉi tiu nia Tero, en ĉi tiu nia mondo. Ŝi ne akceptas la regulojn de la vivo. Oni povas kontentiĝi nur, se oni deziras ion, kio estas ebla. Kaj ĉio, kio estas ebla, sur ĉi tiu Tero, estas mankohava.



Kiel ŝi povas tion ne vidi? Ĉu eble la vivo estis tro facila por ŝi? Aŭ tro malfacila? Sed ŝi neniam sentas sin bone, ĉiam dezirante, kion ŝi ne elportas, kaj ne elportante, kion ŝi deziras. Ĉu sian kontraŭdiron ŝi iutage vidos? Ĉu tio igos ŝin ŝanĝi sian sintenon?'



La rigardo, kiun ŝi direktis al sia samtablulino, estis plena je amikeco. Sed en la kunulinaj okuloj legiĝis responde nur malestimo, pliafoje.



Senvorte ŝi ekstaris, kaj iris for.



NOVAJ VORTOJ:



amuzi, bati, brako, defendi, gusto, kutimi, mendi, miksi, moki, mola, obei, objekto, ordoni, paro, postuli, prava, premi, proponi, regulo, somero, sporto, stacio



NOVAJ KUNMETOJ:



kontraŭ-diri, kontraŭ-stari, vid-punkto





13. LA RESANIGO



La urbeto estis belega sub la suno. Malproksime, la suproj de la alta montaro brilis, blankaj pro neĝo. Sed kie ni sidis, la verdaĵoj montriĝis plej printempaj, kaj la penso, ke tie supre povas esti malvarme, eĉ ne prezentiĝis al ni. Jes, de sur tiu altaĵo, kie ni sidis, ni havis larĝan vidon al la malnovaj domoj, al la mallarĝaj stratoj, al la tuta dormema urbeto, kaj tiun vidon mi ĝuis. Beleco ĉiam forte tuŝas mian koron.



La sono, kiun subite eligis mia kunulo, estis kvazaŭ dolora, kaj mi streĉe ekrigardis lin. Li estis mezjuna indiano, ne tre parolema, kiel multaj el tiuj indianoj en la Ameriko, kiun ni nomas latina, kvankam ĉi-lande la latineco ne estis tre videbla, se ĝi entute ekzistis. Inter la moviĝemaj, rapidvortaj, ridemaj italoj, kiujn mi konis - kaj al kiuj min pensigis, eble malprave, la vorto "latina" — kaj ĉi tiu malrapida, silenta, serioza popolo mi ne vidis multon komunan.



"Ĉu vi sentas vin bone?" mi demandis. "Ĉu io doloras al vi?"



Lia vizaĝo esprimis teruran doloron, doloron tiel fortan - mi pensis - ke li eĉ ne povis aŭdi miajn vortojn.



"La indianoj povas travivi terurajn dolorojn sen esprimi ion ajn," antaŭe diris al mi blanka loĝanto de la ĉefurbo. "Ili restas senmovaj, senesprimaj, eĉ kiam ili ege suferas." Eble. Mi ne rajtus tion priparoli, kun tiom malmulte da sperto ĉi-lande. Sed jam plurfoje mi rimarkis, ke inter tio, kion diras la homoj en la ĉefurbo, kaj la vera vivo vilaĝa ekzistas konsiderinda diferenco.



"Kio okazas al vi?" mi plu demandis. "Vi aspektas, kvazaŭ vi ege suferus."



Li rigardis min kun tia dolora esprimo, ke mi eksentis profundan kompaton al li. Sed kompato neniam helpas, ĝi eĉ ofte estas iom supereca sento, kaj mi bedaŭris tiun mian naturan reagon. Neniakoste mi akceptus, ke li sentu sin malsupera.



Liaj okuloj tenis la miajn en tiel prema rigardo, ili tiel forte petegis pri helpo, ke mi sentis egan malkomforton. Iu, tre profunde en li, vokis min kvazaŭ per forta kria voĉo, sed tiu voĉo estis silenta, kaj la voko esprimiĝis nur per la rekta rigardo de la nigraj okuloj, per la nehome dolora vizaĝo.



Mi prenis lian manon, tenis ĝin en mia, metante en miajn movetojn kiel eble plej multe da amikeco. Ŝajnis, ke la doloro iomete malpliiĝas.



"Ĉu vi povas diri ion nun? Ĉu vi povas klarigi?"



"Dankon," li nur diris komence. Sed lia stato pliboniĝis, ĉar rideto — mallarĝa, certe, sed tamen vera — subite formiĝis.



"Vi timas, ĉu ne?" li diris. "Vi volus helpi, kaj ne scias, kion fari. Vi sentas kompaton. Kaj via senhelpeco ĝenas vin."



Mi miris, kiel ĝuste li komprenis miajn sentojn.



"Vi tute pravas," mi respondis. "Mi volus helpi, sed ne scias kiel, kaj tio ĝenas min."



"Vi blankuloj ĉiam volas fari ion. Agi. Batali. Superi. Vi neniam lasas la aferojn fariĝi mem. Vi ne scias meti vin en la manojn de Dio. Kaj pro tio vi multege suferas."



Mi ne sciis, kion respondi, kaj restis silenta.



"Ne zorgu," li post momento diris. "Mi scias. Estas ĉiufoje simile. Jen nun ĝi malaperas."



"Kio?"



"La malbono."



"Kion vi volas diri?"



"Vi venis ĉi tien por studi la indianan arton sanigi, ĉu ne? Nu, vi ĉeestis sanigadon." Li profunde spiris plurfoje, tre malrapide, kaj plu diris:



"Jes, jes, mi venigis ĝin al mi, kaj nun mi ĝin eligas, iom post iom. Ni atendu ankoraŭ iomete, ĉar mi estas tro malforta por iri tien tuj."



Mi ne komprenis multon el liaj paroloj. "Iri kien?" mi demandis.



"Al Panĉo. Vi vidis lin, ĉu ne?"



Ho jes, mi vidis Panĉon. Homo plej kompatinda. Mi ne priskribos al vi lian malsanon, ĉar vi ne konas la fakajn vortojn, kaj estus tro malsimple. Mi nur diru, ke li havis tre gravan malsanon, malfacile kuraceblan, sed ege dolorigan. Rezulte de tiu malsano, li perdis la etan laboron, kiun li havis, kaj pro la manko de mono, lia familio danĝere ekiris la vojon, kiu iras de terura malriĉeco al eĉ pli terura neni-havo.



Ni restis duonhoron silentaj. Mi rigardis la montojn kun la blankaj suproj, tie fore, kaj mi trovis stranga la ekziston de videbla neĝo ĉe tiu varmo. Por mi, kiu venis el Centra Eŭropo, simila varmo ne povis kunekzisti kun neĝo. Mi ĝuis la purecon de la aero, la bluan ĉielon, la belecon de tiu urbeto, aŭ vilaĝego, kompatinde malriĉa, sed bela, dum mi konis tiom da riĉaj urboj, kiuj ege malbelis.



Estas malfacile priskribi, kion mi sentis. La vorto "alteco" tion eble elvokas. Mi sentis min en ia alteco. Ne ĉi-monda, ne ĉi-tera, kiel diri? Preĝa. La ĝua rigardo al belaĵoj, la plena silento, la kunsento kun la eksterordinara sperto de mia kunulo, la ideo, ke mi nenion komprenas, sed multon sentas pri li, ĉio ĉi estis iurilate kvazaŭ kontakto kun iu supernatura ekzistejo. Kaj ĉu ne tion oni nomas preĝo? Jen kiel eble pli bone mi povus traduki tiun travivaĵon: mi sentis, pli forte ol iam ajn antaŭe, la ĉeeston de bono ĉirkaŭ mi. Tiu indiano disradiis plej altan kaj profundan bonon, kaj ankaŭ la tuta ĉirkaŭaĵo iel diskantis pri boneco al mi.



Li ekstaris. "Mi estas sufiĉe forta nun, ni povas iri."



Kiam ni atingis la dometon de Panĉo, tiu staris ĉe-porde, atendante lin. Panĉo, kiu kuŝis dum pluraj semajnoj, nin akceptis kun ĝojplena vizaĝo.



"Mi estas ankoraŭ malforta," li klarigis, "sed ĝi estas for, mi sentas, ke ĝi estas for."



"Ne reiru labori tuj," la sanigisto diris. "Povus esti nur la penso: vi povus malveri al vi pro troaj espero kaj deziro. Ni atendu certiĝi. Mi revenos."



Post du tagoj, kiam ni revenis, estis klare, ke Panĉo resaniĝis. Li estis preta reiri labori.



"Jen, por vi," li diris al mia kunulo. Kaj li enmanigis al li ion. Estis poto, poto el tero, belega, kun eksterordinaraj koloroj. Videble ĝi estis la plej bela havaĵo, kiu restis al li.



La sanigisto ĝin redonis. "Ne," li diris. "La tagon, kiam mi akceptos pagon por mia sanigado, la povo forlasos min. La kapablo resanigi estas dono, kiun mi ricevis, kaj mi ne rajtas ricevi pagon por ĝi, sub iu ajn formo. Mia pago estas la feliĉo, kiun mi legas el viaj okuloj."



Ni foriris.



Survoje mi demandis lin, kvankam mi estis preskaŭ certa, ke li ne volos respondi:



"Kiel vi faras? Kio estas via metodo?"



"Mi ne rajtas diri. Sed eĉ se mi dirus, vi ne komprenus, vi ne kredus. Vi ja ne kredas je la ekzisto de tiuj fortoj, kiujn mi alvokas. Mi povas diri nur ĉi tion: kiam mi de malproksime resanigas iun, mi devas dum iu daŭro suferi tre forte la doloron de la malsanulo. Kiam la malsano forlasas lin, ĝi devas pasi tra mi. Tio estas terura horo, ĉar mi sentas en sufiĉe nelonga tempo la tuton de la sufero de la alia."



"Kaj vi neniam akceptas pagon, ĉu?"



"Mi ne povus. Mi perdus la povon."



"Eĉ ne donon de objekto?"



"Eĉ ne aĵojn."



"Vi estas bona homo," mi diris.



Kaj li respondis kun kortuŝa simpleco:



"Mi ne scias."



NOVAJ VORTOJ:



bedaŭri, blanka, blua, danĝero, diferenco, dolori, ĝeni, ĝui, indiano, italo, kazo, komforto, kompati, komuna, kuraci, latina, neĝo, nigra, poto, rezulti, serioza, stato, subita, suferi, voki





NOVAJ KUNMETOJ:



el-voki





14. LEONA SUKCESO



Ne malproksime de vilaĝo, sed ankaŭ ne proksime al ĝi, samloke vivis homo kaj besto. La homo estis virino, la besto leonino.



Videblis, ke la virino baldaŭ naskos infanon, kaj same ankaŭ la leonino havis en si idon, kiu certe naskiĝos post ne tre longe.



Fakte, ambaŭ inoj naskis samtempe, tiel ke la knabeto kaj la leonido komencis sian vivon unu apud la alia. Ĉiumatene la virino kaj la leonino foriris por serĉi manĝaĵon, kaj la infano restis kun la leonido. Ambaŭ ludis kune kaj bone amuziĝis. Ambaŭ lernis la multegajn aferojn, kiujn vivo instruas al tiuj, kiuj ĉiutage interrilatas kun naturo.



Tiel la ido de homo kaj la ido de leono kune kreskis. Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos. La leonido sciis, ke ĝi estas la pli forta, kaj ĝi promesis al la hometo, ke ĝi defendos lin kontraŭ ĉiaj danĝeroj, kontraŭ ĉiaj malamikoj.



Sed venis terura tago. Foje, ja, la leonino ne sukcesis trovi beston, kiun ĝi povis mortigi por alporti al la ido, tiel ke ambaŭ povu sate manĝi ties viandon. La du malsatis, kaj malsato kaŭzas suferon. Ĉi-foje ĝi krome kaŭzis koleron: la leonino koleris pri sia malsukceso trovi viandon, kaj ankaŭ pro la timo perdi sian famon de bona viando-donanto por sia ido. La kolero perdigis al ĝi la kapon. La leonino saltis sur la virinon, kaj ŝin mortigis. Ĝi alportis la korpon al sia leonido, por ke tiu satiĝu manĝante el ĝi.



Sed la leonido siavice ekkoleris kaj malkonsentis manĝi. Ĝia amiko, al kiu ĝi sin ligis per por-tut-viva promeso, ploris kaj ploregis. Kaj tio igis la leonidon tiel malfeliĉa, ke ĝi decidis mortigi la propran patrinon. Jes, ĝis tio ĝin venigis la promeso resti por ĉiam korligita al sia amiko. Alsaltita de la ido, la leonino baldaŭ mortis.



Vi certe komprenos, ke la du amikoj ne plu povis vidi la lokon, kie okazis tiuj teruraĵoj, kvankam estis la loko, kie ili kune travivis sian infanecon kun multe da ludoj, ridoj kaj plezuro. Ili do decidis foriri.



Tiel okazis, ke la du junuloj, la homa kaj la leona, iutage alvenis ĉe alia vilaĝo, kaj nek proksime al ĝi, nek malproksime, ili konstruis sian loĝejon. Tie ili plu grandiĝis kune kaj iĝis pli kaj pli spertaj en la arto plej bone vivi en plena, senhoma naturo.



Foje la knabo, nun plenkreska, iris preni akvon ĉe fonto, kaj tie troviĝis, kiam alvenis knabino neimageble bela. Li salutis ŝin, kaj ŝi respondis per tre malforta voĉo, timeme mallevante la kapon.



Sed post momento ŝi relevis ĝin kaj ekrigardis lin rekte en la okulojn. Ankaŭ ŝi trovis lin ŝatinda. Lia natura aspekto, lia videbla forto kaj io tre bonkora, kio legiĝis el lia esprimo, ege plaĉis al ŝi. Ili ridetis unu al la alia. Ili ekridis. Ili kune parolis, pli longe ol ŝi devus laŭ la ordono de la patro. Sed ili ne disiĝis antaŭ ol decidi, ke ili revidos unu la alian.



Ekde tiu tago, ili regule renkontiĝis. La leono foje venis kun sia amiko kaj komprenis la amon, kiu disvolviĝis inter la du gejunuloj. Kaj ĉar li kapablis ĝuste juĝi la homojn, kaj ŝatis belecon, li plene konsentis kun la ideoj de sia amiko.



"Ĉu vi konsentus iĝi mia edzino?" la junulo foje kuraĝis demandi.



"Vi scias, ke mi trovas vin agrabla. Mi scias, ke vi amas min kaj ke vi estus bona edzo. Sed la afero certe ne eblas, ĉar vi ne estas riĉa. Kiel vi povus pagi mian patron?" ŝi diris, ege malĝoja.



"Mi ne estas riĉa je aĵoj, sed mi scias multegon pri la naturo, kaj ĉiuj bestoj amikas al mi. Ĉu tio ne estas riĉeco? Kaj se vi scius pri la kantoj en mia koro, la pensoj en mia kapo, la dancoj en mia tuta korpo, vi trovus tie riĉecon, kiun vi ne trovus eĉ... eĉ en... eĉ en... nu, kiun vi trovus nenie."



"Sed mia patro..."



"Ne temas pri via patro," li diris. "Temas pri vi kaj mi. Ĉu vi povus vivi kun mi en naturo, aŭ ĉu vi bezonas la komforton de vilaĝo?"



"Mi pretus vivi kun vi en naturo. Ĉia-okaze, vi ne loĝas malproksime de la vilaĝo kaj mi facile konigus miajn amikinojn al vi. Sed vi ne komprenas la problemon. Mi estas la filino de la vilaĝestro. Li ne ellasos min senpage."



Kaj ŝi subite ekploris.



"Mi trovos solvon al la problemo," li diris. "Mi promesas al vi. Vi vivos kun mi kaj estos feliĉa. Ne ploru, ne malĝoju. La vivo estos bela por ni. Mi trovos solvon en mia ena riĉo aŭ en la riĉo de miaj amikoj la bestoj."



Reveninte hejmen, li rakontis la aferon al la leono. Ambaŭ longe pripensis. Solvon ili efektive trovis.



Post kelkaj tagoj, la filino de la vilaĝestro promenis kune kun aliaj knabinoj el la vilaĝo. La leono paŝis malantaŭ ŝi, kaŝante sin malantaŭ la arboj aŭ aliaj kreskaĵoj, por ke ŝi ne vidu lin. Ĝi tion faris bone. Ŝi tute ne supozis, ke iu interesiĝas pri ŝi.



Kiam ili alvenis ĉe la rivero, tie, kie la virinoj, kun multaj gajaj interparoloj kaj ridoj, purigas la vestojn, ĝi decidis agi. Ek! ĝi saltis sur ŝin. La aliaj virinoj, kun krioj de teruro, diskuris for. La leono zorgis kaŭzi al la belulino neniun doloron, sed ĝi tenis ŝin tre forte, tiel forte, ke ŝi ne povis liberigi sin. Ŝi ege timis, ne komprenante, kio okazas. Tamen, mire, ŝi rimarkis, ke tiu leona teno tute ne dolorigas ŝin.



La virinoj iris raporti al la vilaĝestro, kio ĵus okazis. Li sendis la plej fortajn virojn al la rivera lavejo, sed neniu sukcesis superforti la leonon. Tiu eligis tiel terurajn sonojn, kaj montris sin ĉiurilate tiel timiga, ke ĝi senkuraĝigis eĉ la plej sentimajn el la vilaĝa viraro.



Ĉiuj viroj formis rondon por diskuti pri la afero, ne tro proksime al la leono, sed tamen en loko, kie tiu estis bone videbla.



Kaj jen alvenis nia amiko, aŭ pli ĝuste la amiko de la leono. Li salutis la vilaĝestron kaj diris:



"Se vi volas, mi povas liberigi vian filinon."



"Ĉu vere?" la ĉefo diris. Li ne sciis, kian sintenon alpreni. Unu-flanke, li malestimis tiun strangulon, kiu vivis sola ekster la vilaĝo. Sed aliflanke, tiu knabo, vivanta tiel proksime al naturo, eble pravis, kiam li parolis pri sia kapablo deleonigi lian filinon.



"Se vi tion povas fari, fara. Mi profunde dankos vin."



"Mi faros tion nur je unu kondiĉo," la junulo respondis. "Ke vi akceptu min kiel edzon de via filino."



"Kion? Vi volas edziĝi al mia filino, ĉu? Vi, ĉu vere?"



Tio estis tro. La vilaĝestro koleregis. Kiel tiu juna knabo, kiu venas de oni-ne-scias-kie, sen patro, sen patrino, vivanta kiel besto, senscia pri homaj kutimoj kaj pri la devo montri per sia sinteno malsuperecon al la ĉefo, kiel tia ulo kuraĝas peti fordonon al li de vilaĝestra filino, tio estis nekomprenebla, neimagebla, tio estis bato al la tuta socia vivo vilaĝa.



"Kion vi respondas? Ĉu jes? Ĉu ne?" la junulo diris.



"Unue iru lerni, ke oni ne parolas tiamaniere al vilaĝa ĉefo," vizaĝfrapis la respondo.



Multaj koleraj vortoj interbatiĝis en la kapo de la junulo, sed li silentigis ilin. Ne estus bone respondi en maniero, kiu igos la patron malamika al li.



"Se vi preferas, ke ŝin liberigu viaj militistoj, mi konsentas. Mi tute ne volis devigi vin uzi miajn servojn," li diris per afabla voĉo, sentima kaj senkolera. "Estis nur propono."



Kaj li foriris.



La vilaĝanoj provis fari ion, sed ili timis, ke se ili tro malkontentigas la leonon, ĉi-lasta mortigos la knabinon. Tia rezulto estus pli malbona ol ŝia nuna mallibereco.



La vilaĝestro longe enpensiĝis. Sed kiel ajn li tumis la problemon en sia kapo, ne troviĝis alia solvo ol voki la junulon. Almenaŭ tiu provu. Eble, se oni devigos lin fari ion, li montriĝos ne pli kuraĝa, ne pli kapabla ol la vilaĝanoj. Li sendis iun voki lin.



Kiam la junulo revenis, ĉiuj vilaĝanoj sekvis lin, ne tute proksimen, sed sufiĉe por vidi, kio okazos. Li paŝis rekte al la leono, venis tute proksimen al ĝi, rigardis ĝin en la okulojn. Kiam li metis la manon sur ĝian kapon, el la ĉeestantaro aŭdiĝis sono de estima ekmiro.



"Amiko leono," li diris per voĉo samtempe forta kaj tute trankvila, "bonvolu ellasi ŝin. La vilaĝestro diris, ke ŝi estos mia edzino."



La leono tiam, laŭ la antaŭa aranĝo kun sia amiko, ellasis ŝin. Kiam ŝi ekkuris en liajn brakojn, la tuta vilaĝo miris pliafoje. Ili pensis, ke ŝi unue iros al sia patro. Sed la senpeziĝo de la koroj estis tiel granda, ke ĉiuj forgesis pri la streĉiĝo inter la estro kaj la ekstervilaĝa junulo.



Longe oni dancis tiunokte. Ĝis kapo-perdo.





NOVAJ VORTOJ:



afabla, aranĝi, arbo, danci, diskuti, efektiva, fonto, gaja, ido, kapo, kondiĉo, korpo, lavi, leono, paŝi, promesi, rondo, salti, sata, socio, solvi, supozi, ties, vesto, viando, volvi



NOVAJ KUNMETOJ:



dis-volvi; perdi la kapon; plen-kreska





15. INSTRUISTO DUNGGŬO RENKONTAS LUPON



La okazaĵoj, kiujn mi rakontos al vi hodiaŭ disvolviĝis antaŭ multaj jarcentoj, en tempo, kiam la lando, kiun oni nun nomas Ĉinio, konsistis el pluraj ŝtatoj, kiuj militis inter si.



Ekster la muroj de la ĉefurbo de unu el tiuj — Pu-lando — staris fama lernejo, kies instruisto estis la ne malpli fama Dunggŭo. Junuloj, kiuj deziris fariĝi oficistoj, komercistoj, ŝtat-funkciuloj, venis el la tuta lando por lerni ĉe li.



Instruisto Dunggŭo estis ege bonkora homo, kaj lia instruado ne estis nur konkreta kaj praktika. Ĝi krome celis komprenigi al la lernantoj, kial valoras la penon agi bone kaj provi vivi kiel "vera homo", kiel oni tiutempe diris en Ĉinio.



Foje, instruisto Dunggŭo ekfaris longan vojaĝon. Li piede iris, unue en la kamparo, kaj tuj poste en la senhomejo. En tiu regiono, forlasinte la urbon, oni unue pasis tra vilaĝoj kaj kampoj, sed ne necesis iri tre longe antaŭ ol atingi landoparton, kie neniu homo vivis. S-ro Dunggŭo paŝis trankvile apud sia azeno, sur kiu troviĝis sako plena je libroj.



La tago estis bela, agrable malvarmeta, kaj s-ro Dunggŭo tre ĝuis tiun piedan vojaĝon. Kvankam en la senhomejo vivis lupoj kaj aliaj danĝeraj bestoj, li ne timis. Iel li opiniis, ke, ĉar li ŝatas ĉiujn bestojn kaj ĉiam malkonsentis mortigi eĉ plej malgrandan, la bestoj tion sentos kaj ne endanĝerigos lin.



Kaj jen subite alkuris lupo. Tuj estis klare, ke la lupo tute ne deziras ataki instruiston Dunggŭon. Kontraŭe. Ĝi montris sin malforta kaj petema. La vojaĝanto tuj sentis, ke tiu bezonas helpon, kaj li pretis helpi ĝin.



"Sinjoro, rapide, rapide, savu min," la lupo diris. "Mi sentas, ke vi estas bonkora homo. Nur vi povas helpi min ne perdi la vivon."



"Kio okazas? Kio estas tiu bruo?" demandis la instruisto. Oni aŭdis malproksiman bruon, malfortan, ne vere tre aŭdeblan, sed sufiĉan por iel elvoki danĝeron.



"Tio estas ĉevaloj. Oni postkuras min surĉevale."



"Oni, ĉu? Kiuj?"



"Soldatoj. Estas granda grupo da soldatoj. Ili aperas tre koleraj. Anstataŭ ataki la homajn malamikojn, ili volas mortigi nin lupojn. Sed vi estas tro parolema. En momento de danĝero, oni agu, ne parolu. Se vi bonvolos permesi, ke mi kaŝu min..."



"Tamen lasu min pripensi, kie mi povus kaŝi vin."



"Ni ne havas la tempon pripensi. Ĉu vi ne aŭdas la bruon de la ĉevaloj, kiel ili proksimiĝas? Rapidu. En la sakon mi iru. Sur via azeno ili ne serĉos min."



S-ro Dunggŭo forprenis el la sako la librojn, provis meti la lupon en ĝin, sed estis neeble, la besto estis tro granda.



"Ne eblas," li diris.



"Jes, eblos," la lupo rebatis, kaj ĝi streĉis antaŭen la kvar piedojn. "Ligu miajn piedojn per ŝnuro, tiel mi facile eniĝos."



Tion faris instruisto Dunggŭo. Li ligis la krurojn de la lupo, bone streĉis la ŝnuron, kaj metis la beston en la sakon. Poste, por pli bone kaŝi ĝin, li almetis sur ĝin kelkajn librojn.



Tiumomente alvenis surĉevale soldatoj.



"Ĉu vi ne vidis lupon?" la estro demandis.



"Ne."



"Mi ne komprenas. Ĝi venis ĉi tien."



"Rigardu, ĉu vi vidas tiun arbaron tie? Mi bone konas la lokon. Mi scias, ke en ĝi estas multaj etaj vojetoj. Ĝi verŝajne forkuris arbaren. Kio estus pli normala? Sed se jes, ne estos facile por vi, ĉar vi ne scios, kiun vojeton ĝi elektis. Ĝis ĉi tiu loko ĝi ne alvenis."



"Bone, dankon. Ni traserĉos la arbaron."



Kaj li ordonis al la soldataro sekvi lin tien.



Kiam la bruo de la ĉevaloj sciigis, ke ili estas sufiĉe malproksime, s-ro Dunggŭo eligis la lupon el la sako. La lupo rigardis ĉiudirekten, ĉu restas soldatoj aŭ aliaj homoj, certiĝis, ke estas neniu, kaj ekdiris kun aĉa rideto:



"Mi estas ege malsata. Mi dankas, ke vi savis min. Sed kiam oni savas iun, oni devas tiun savi ĝisfine, alie la savo nenion valoras. Permesu do, ke mi manĝu vin."



Kaj tion dirinte, ĝi eksaltis al s-ro Dunggŭo.



Feliĉe, ĉi-lasta sukcesis flanken salti kaj iris kaŝi sin mal-antaŭ la azeno. La lupo ree kaj ree provis salti sur la instruiston, sed ĉiufoje malsukcesis. Tamen, kompatinda Dunggŭo sentis, ke li pli kaj pli malfacile spiras. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed li ne pli estis juna viro, kaj tute ne kutimis sporti. La konstanta tro rapida movado pli kaj pli forprenis liajn fortojn, ĝis li sentis, ke ne plu longe li eltenos.



Li ege bedaŭris sian kompaton. Li koleris same al si kiel al la lupo. Sed bedaŭro neniam praktike helpas en danĝera situacio, kaj li komencis malesperi, kiam alvenis maljuna kamparano, trankvile paŝanta sur la vojo.



"Sinjoro maljunulo, sinjoro maljunulo!" li vokis. "Helpu min, savu min!"



"Kio okazas?" la maljunulo demandis.



"Tiu lupo, tiu malbona bestaĉo... Mi savis ĝin de la soldatoj, kiuj volis ĝin mortigi, kaj ĝi volas manĝi min."



"Nevere! Nevere! Kiel vi kuraĝas tion diri, vi malaminda malverulo!" la lupo kriis. "Li ligis miajn krurojn per ŝnuro, li metis min en sakon, li aldonis librojn sur min: klare, li volis min mortigi. Necesas liberigi la mondon je tia danĝera homaĉo. Tion mi volis fari manĝante lin."



"Aĉulo! Vi aĉa bestaĉo! Eĉ ne unu vorto via esprimas plej simplan veron. Mi..."



"Silentu," la maljunulo diris. "Mi estos la juĝisto. Mi kredas nek vin, nek vin," li diris plu, turnante sin jen al s-ro Dung-gŭo, jen al la lupo.



"Sed..." la lupo komencis.



"Silentu, mi diris!" La maljunulo ne lasis ĝin paroli. En lia voĉo estis tiom da personeca forto, ke la lupo ne provis daŭrigi.



Ĝi fakte elmontris timon.



"Mi kredas neniun el vi," la kamparano ripetis. "Kaj la kaŭzo de mia nekredo estas, ke ne eblus meti tian grandan lupon en tian malgrandan sakon."



"Ho jes, estas eble, tio okazis," la lupo diris, kolera, ke oni ne kredas ĝuste tiun parton de lia rakonto, kiu estas vera.



"Ne. Tion mi ne povas kredi. Mi bezonus vidi propraokule."



"Se vi volas..." la lupo diris. Kaj li ekkuŝis sur la tero, prezentis la krurojn al s-ro Dunggŭo, lasis tiun ligi ilin kaj ilin forte premi per la ŝnuro, kaj poste enigi ĝin en la sakon.



Tiam la maljuna kamparano sin turnis al la instruisto:



"Jen. Nun, ĝi ne plu povas fari malbonon al ni. Ni batu ĝin ĝis-morte."



Tion ili faris.



"Mi rekonis vin," la maljunulo klarigis. "Vi estas instruisto Dunggŭo, la homo plej bonkora al ĉiuj bestoj. Bonkori estas plaĉe al la koro, ĉu ne? Oni sentas sin granda kaj valora kaj pura. Kaj tio ofte estas bonega sinteno. Sed kredu min, bonkori al malbonulo, tio estas kuraĝigi lin malboni eĉ pli. Espereble la instruon vi memoros, instruisto!"



Kaj li paŝis for eĉ ne atendante dankon.



NOVAJ VORTOJ:



-aĉ-, aĉa, ataki, azeno, ĉevalo, Ĉinio, konkreta, konsisti, lupo, peni, praktiko, savi, soldato, ŝnuro



NOVAJ KUNMETOJ:



arb-aro, re-bati





16. TRIA RAKONTO PRI AFANTI



Afanti sidis hejme ĝuante la ĉirkaŭan pacon. Antaŭ kelkaj tagoj, li havis teruran dento-doloron, sed finfine la malsana dento falis kaj li nun sentis sin tute bone. El la dento-doloro restis nur memoro, kaj la memoro de tiu maldolĉa sperto igis la plezuron senti sin bone, eĉ pli plaĉa.



Ve! La paco ne daŭris longe. Alvenis vizitanto. Afanti rekonis lin eĉ antaŭ ol li atingis lian domon. Estis vendisto de spicoj.



"Ho Afanti, vi ĉiam estas plej bonkora, ĉu ne?" la spicisto komencis post plej ĝentila saluto.



Afanti pensis: tiu tuj vortigos peton; homoj konstante ĝenas min per petoj; ĉu ili ne kapablas mem fari siajn aferojn?



"Ĉu mi estas bonkora, vi demandas. Nu, tia estas mia famo," Afanti respondis. "Sed ĉu ĝi estas vera, ĉu ĝi estas malvera, kiel eblus scii?"



"Ho Afanti, ne ŝajnigu vin pli senscia, ol vi estas. Mi scias, ke vi estas bonkora. Kaj tion certe scias ankaŭ vi."



"Se vi antaŭe sciis, kial vi demandis? Kial ne diri tuj, kion vi deziras?"



"Estimata Afanti, ne estas facile peti ion de homo, speciale de famulo. Tial ĝenerale oni aliras la aferon nerekte. Mi aŭdis, ke vi scias skribi, ĉu tio estas vera?"



"Jes. Mi scias skribi. Nun via peto fariĝas iom pli klara: vi deziras, ke mi skribu ion por vi, ĉu ne?"



"Jes, ho estimato! Mia frato loĝas en la urbego, norde, kaj mi bezonas informi lin pri io. Temas pri malsimpla afero rilata al spicoj. Li havas okazon aĉeti spicojn je plej interesa prezo, kaj li proponas tion fari por mi. Estus grave por mia spic-komerco. Sed mi devas klarigi al li la aranĝojn, kiujn mi proponas por la transporto el la norda regiono ĉi tien. Ĉu vi bonvolos skribi por mi la leteron?"



"Mi plezure tion farus, se mi havus tempon. Sed mi ne havos la tempon iri norden al la urbo."



"Vi miskomprenis min. Mi ne petas vin iri tien. Mi ne volus ĝeni vin, petante vin viziti mian fraton. La aranĝon oni povas proponi skribe, ĉu ne? Mi petis nur, ke vi skribu leteron al li."



"Mi perfekte komprenis vin jam la unuan fojon," Afanti klarigis. "Sed neniu, krom mi, sukcesas kompreni mian skribon. Se mi ne ĉeestos por legi mian leteron al li, via frato ne povos ĝin kompreni. Pro tio mi diris, ke mi devus iri norden ĝis la urbo."



NOVAJ VORTOJ:



dento, nordo, spico





17. KOMERCA ALIRO



— Kredu min, estas granda plezuro revidi vin kaj paroli kun vi pri la pasinta tempo.



— Ĉu vere? Vi mirigas min. Vi estas tiel malsama! Mi restis tio, kio mi estis, kiam ni ambaŭ estis knabinoj en la sama lernejo, sed vi fariĝis riĉulino. Vi vivas en socia rondo, kiun mi eĉ ne povas imagi. Vi konas famulojn. Mi miras pri via nekredebla socia antaŭeniro. Ofte, aŭdante pri vi, mi min demandis: kiel eblas? Kiel ŝi sukcesis plibonigi sian vivon tiel eksterordinare, ŝi, kiu sidis apud mi en la klaso?



— Estas tre simple. Nur necesas aliri la aferon komerciste.



— La aferon? Kiun aferon? Aferoj ne taŭgas al mi. Mi tute ne povus sukcesi en komercaj aferoj.



— Mi ne parolas pri komercaj aferoj. Mi parolas pri komercista maniero aliri edzinecon.



— Edzinecon, ĉu? Mi malpli kaj malpli komprenas.



— Jes. La plej malfacila parto de la supreniro estas la unua. Vi devas trovi viron kun sufiĉe da mono kaj tiri lin al vi. Por tio vi uzu la rimedojn de via imago. Necesas tiri rezulton el ĉio, kion vi havas: el beleco, el la maniero paroli, el la inteligenteco, kiun vi povas enmeti en la komprenon de la celo.



— La celo? Ŝajnas al mi, kvazaŭ vi parolus alian lingvon. Mi nenion komprenas. Pri kiu celo vi parolas?



— Mi devus diri: la celato. Jes, la celato, tio estas pli ĝusta. La viro, kiun oni celas. La viro kun iom da mono.



— Kaj per sia beleco, inteligenteco, komprenemo kaj maniero paroli oni trafas la celon! Kion tio signifas? Ke li elektas vin kiel edzinon, ĉu?



— Jes. Li proponas, kaj vi akceptas. Vi scias, ke la geedza vivo ne sukcesos, ĉar vi elektis lin nur pro la mono kaj per laŭ-celaj rimedoj, kiuj neniel rilatas al amo kaj al tiuj aferoj, sur kiuj, laŭdire, oni normale bazas paran vivon. Ĉar la para vivo ne estas kontentiga, li elportas ĝin malpli kaj malpli bone. Sed vi devas esti bona virino, ne tro bona, sed sufiĉe bona, por ke li povu diri nenion malbonan pri vi. Vi devas krei senton, ke li faris eraron petante vin edziniĝi al li.



— Kial? Tio devas esti malfacile akceptebla. Oni certe sentas sin malfeliĉa, ĉu ne?



— Ne. Oni sentus sin malfeliĉa, se oni dezirus ami kaj feliĉi edzine. Sed tio ne estas via celo.



— Jes, estas mia celo.



— Mi volas diri, tio ne estas onia celo. Mi klarigas al vi mian metodon. Mi ne diras "vi" pri vi persone. Mi parolas ĝenerale. Ni do ne serĉas feliĉon. Ni planas. Ni havas longdaŭran planon por altiĝi socie, por atingi la plej suprajn ŝtupojn de la socio. Kaj ni efektivigas nian planon, paŝon post paŝo. Por tio necesas scii, kion oni faras, kaj kial.



— Ĝuste, vi ne respondis, kial oni kreas en la edzo la senton, ke li eraris.



— Por ke li serĉu alian virinon.



— Alian virinon, ĉu vere? Mi ne komprenas.



— Kaj mi ne komprenas, ke eblas ne kompreni. Niaj kapoj funkcias vere tute malsame, Irina. Necesas, ke li serĉu alian virinon, trovu ŝin, kaj enamiĝu al ŝi. Oni eĉ povas faciligi la trovon, se li estas iom stulta pri tio, kiel ofte viroj. Tiuokaze, estas tre simple, oni serĉas mem taŭgan virinon, amikiĝas al ŝi, kaj invitas ŝin hejmen. Mi fojfoje pensis, ke oni eĉ povus antaŭe aranĝi la aferon kun ŝi, sed ĝis tio mi neniam kuraĝis iri. Nu, ĉar la vivo kun vi fariĝis ĉiam sama, egale nekontentiga de tago al tago, li rimarkas tiun virinon, kiun vi invitis. Kompare kun vi, ŝi estas multe pli agrabla. Ambaŭ havas komunajn gustojn. Tion vi devis esplori antaŭ ol venigi ŝin via-hejmen: vi devas serĉi virinon, kiu havas ĝuste tiun guston komune kun li, kiun vi ne havas.



— Kiel planema vi estas! Mi neniam povus.



— Ĝuste ĉar mi kapablas plani mi sukcesis. Sed kelkfoje ne necesas aranĝi tian renkontiĝon. Kelkfoje ili trovas mem. Nu, kiam li trovis, vi bezonas aranĝi la aferojn tiamaniere, ke vi povu igi eĉ la plej stultan juĝiston tute certa, ke, krom gustoj, ankaŭ lito iĝis komuna inter ili. Estas manieroj faciligi tian disvolviĝon.



— Ho jes, oni legas pri tio. Al mi tio ege malplaĉas.



— Nu, al mi ne. Tio estas ludo, kiu min ege amuzas. Do, kiam ne povas esti dubo pri la aĉa agado de tiu kompatinda viro, vi petas eksedziĝon (eks-edz-iĝon).



— Mi komencas kompreni. Sed kiel vi povas tiel malvarme ludi per la sentoj...



— Oni sciu, kion oni volas en la vivo. Vi do petas eksedziĝon. Kaj ĉar vi ĉion bone planis kaj aranĝis, vi sukcesas ricevi rajton je multe da mono, kiun devos pagi li, la aĉulo, kiu havis tiel karan, belan, amindan edzinon, kaj kiu iris samliti kun alia.



— Terure!



— Tre agrable. Estas tre plaĉe ricevi monon ĉiumonate sen labori, sen fari ion ajn. Sed vi devas atenti pri la mono. Vi ne elspezu ĝin tro rapide. Tio estus grava eraro. Kiam oni havas longdaŭran planon, oni devas atenti multajn detalojn. Do, se vi agas saĝe, kaj ne malsaĝe elspezas vian monon, ĝi iom post iom grandiĝas. Ĉiumonate vi atentas elspezi kiel eble plej malgrandan parton de la ricevata mono, tiel ke ĝi amasiĝas.



— Kaj kion vi faras per la amaso da mono?



— Kiam vi amasigis sufiĉe, vi uzas ĝin por perfektiĝi mult-flanke. Tri kampoj tre gravas: la aspekto de la hejmo, la vestoj kaj la kulturo.



— Kial?



— Irina, vere, vi intence montras vin pli stulta ol vi estas. Plej simple ĉar per bela hejmo, taŭgaj vestoj kaj brila kulturo vi povas kapti viron, kiu vivas je pli alta nivelo.



— Kiel vi altigis vian kulturan nivelon?



— En vespera lernejo. Ekzistas vesper-kursoj pri tio, kion ili nomas ĝenerala kulturo. Tio ege helpis min, kvankam tiutempe mi ne vere disvolvis min tiom, kiom mi povis.



— Sed tio sufiĉis, ĉu ne?, por kapti duan viron.



— Ha ha, Irina. Via kapo finfine ne fŭnkcias tiel malsame. Vi rapide lernas. Jes, mi sukcesis iĝi la edzino de nova viro, pli aĝa, pli riĉa, socie pli altnivela. Sen la kursoj pri kulturo, sen la belaj vestoj, kiujn la unua havigis, mi tion neniam sukcesus.



— Kaj vi faris al li vivon ne tre agrablan dum la unuaj monatoj, ĉu ne?



— Jes, tiel ke li necese devis trovi alian virinon. Mi trovis ŝin per anonco.



— Kial? Ĉu vi ne povis trovi per pli simplaj rimedoj?



— Ne. Li amas tre specialan malnovan muzikon, kiun mi vere malŝatas. Kaj tiukampe mi sciis nenion. Mi ne rakontos la detalojn. Sed per anonco mi kaptis ŝin. Mi aranĝis miskomprenon, por ke ambaŭ retroviĝu foje, dum mi "erare" ne ĉeestis. Ne daŭris longe ĝis la eksedziĝo povis okazi, kun vere belaj pri-monaj aranĝoj tute respondaj al miaj interesoj. Kaj ne diru, ke mi ne konsideris liajn sentojn. Li estas tre feliĉa nun jam de multaj jaroj kun sia muzikama edzino. Sen mi li neniam trovus ŝin.



— Pri tio mi ne dubas. Nu, mi supozas, ke tiun monon vi saĝe enmetis en pli belajn vestojn, pli belan loĝejon kaj en edukiĝon, ĉu ne?



— Jes, vi prave supozas. Ĉi-foje mi pagis al mi instruiston pri la arto paroli. Vi scias, el kiu urboparto mi venas: ĝi estas la sama, kiel la via. En niaj laboristaj hejmoj, ni ne lernis elparoli bele, nek bone nin esprimi. Ni estis malriĉaj ne nur mone, sed ankaŭ vorte. Dank' al tiu mono, mi lernis paroli kiel la homoj sur Monstrato. Oni kelkfoje eĉ imagas, ke mi iradis al universitato.



— Kial vi ne iris?



— Tio timigas ilin. Oni devas paroli bele, sed fojfoje iom stulte. Tiel ili sentas sin superaj. Tuj kiam ili demandas, ĉu mi studis universitate, mi rapidas trankviligi ilin. Ne. Danĝeron ili ne timas pri mi tiuflanke. Estas amuze vidi, kiel ili spiras pli trankvile tuj post tia diro.



— Kaj kiom da viroj vi kaptis entute, agante laŭ via plano?



— Mi nun eluzas la sesan.



— Sed kion vi celas finfine? Vi ne plu povas altiĝi pli supren, ĉu?



— Vi pravas. Mi ne scias, kio estas nun mia celo. Mi atingis...



— Ĉu vi estas feliĉa?



— Rigardu min, aŭskultu min. Vi konis min bone, kiam ni estis junaj. Kion vi opinias?



— Jes. Kontraŭe al ĉiuj miaj ideoj, vi aperas tute feliĉa. Mi eĉ kredas, ke vi estas feliĉa. Kaj mi min demandas, kiel estas eble kun tia maniero vivi.



(Longa silento: ambaŭ profunde enpensiĝas).



— Vi trovas en tio amuzon.



— Jes. Trafe. Miaopinie vi pravas. Mi scias nun, kial mi fakte feliĉas. Tio fariĝis sporto. Ĉu vi memoras, kiam ni estis en la lernejo, kiel mi ĉiam deziris esti la unua, antaŭeniri? Mi ne malamis tiujn, kiuj superis min, se mi ne estis la unua, sed la unua-econ mi ege deziris. Estas same nun. Mi malamas neniun. Estas egale al mi, se aliaj inoj sukcesas alveni pli alten. Sed mi tamen aliras la aferon ne komerciste, kiel mi unue diris, sed sportule. Mi kolektas sukcesojn. Kaj la tuta afero estas kvazaŭ ludo, kiu min ege amuzas. Ĉu vi trovas tion stranga?



— Mi ne povus tion fari mem, sed stranga, nestranga, kion tio signifas? Mi iom kompatas la virojn, ĉar vi uzas ilin kiel objektojn. Sed se ili estus iom saĝaj, ili vidus vin, kia vi estas. Ili do ne estas vere kompatindaj. Ili ricevis repagon por tio, kion ili mem elektis. Estas interese, vi sukcesis. Kaj ankaŭ mi kun mia laborista edzo sukcesis. Eble vi ne povus tion kompreni. Sed ni amas unu la alian. Vere. Profunde. Kaj kiom da ĝojo tio donas! Se vi nur scius! Jes, mi feliĉas en geedza vivo. Kaj kelkfoje mi diras al mi, ke niatempe, tio estas rimarkinda sukceso.



NOVAJ VORTOJ:



aĝo, amaso, -at-, atenti, bazo, detalo, dubi, eduki, eks-, esplori, krei, kurso, nivelo, perfekta, rimedo, saĝa, spezi, stulta, ŝtupo, tiri, trafi



NOVAJ KUNMETOJ:



el-spezi, el-uzi, en-tute, foj-foje, (socia) rondo





18. KOMPRENU MIN, SINJORO POLICISTO



— Ĉu vi ne hontas, vi, persono, kies okupo estas plentempe religia?



— Nu, sinjoro policisto...



— Vi devus esti ekzemplo por ĉiuj. Vi estas kiel patro. Pastro, patro, estas preskaŭ la sama vorto, ĉu ne?



— Jes, sinjoro policisto...



— Vi diros al mi: estas novjaro. Kaj novjaron oni festas. Sed ĉu vi ne havas senton pri respondecoj? Oni festu, jes ja, sed kial festi danĝere?



— Nu, sinjoro policisto...



— Kiam via aŭto trafis tiun muron... Imagu, sinjoro pastro, se tie troviĝus iu, vi tiun mortigus. Pastro mortiganto! Terure! Ĉu vi ne pensis pri tio, kion la popolo disdirus pri vi? Kaj vi scias, kiel facile la popolo ĝeneraligas: ili parolaĉus ofende pri la tuta religiularo. Pro vi, nur pro vi.



— Jes, sinjoro policisto, sed...



— Vi ĉiam diras sed kaj se. Tamen, via agmaniero estas plejplej hontinda. Mi apenaŭ sukcesas subpremi mian koleron. Kiam mi pensas, ke miaj infanoj iradas al preĝejo — pro mia edzino, kredu min, ne pro mi! — kaj aŭskultas homojn, kiel vi...



— Vi pravas, sinjoro policisto, vi pravas, kaj mi hontas, sed...



— Sed kio? Ĉu vi parolos fine? Se vi havas klarigon, diru ĝin. Kvankam verdire mi ne povas imagi, kiel vi lavos vin el tiu kulpo. Vi estas kulpa, klare kulpa. Vi trinkis tiom, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Uzi aŭton en tiaj kondiĉoj estas ne nur malsaĝe, estas mortige.



— Mi scias, ke mi devus ne fari ion similan. Tamen...



— Tamen kio? Diru, diru do. Kial vi ne parolas? Je la nomo de Dio!



— Bonvolu ne envoki Dion en tiun ĉi malfeliĉan aferon, sinjoro policisto. Mi plezure klarigus, sed vi ne lasas...



— Mi ne lasas vin, ĉu? Kaj vi iros ripeti al la kredantoj, ke polico vin traktis terure. Tro facile. Mi lasas al vi ĉiun eblecon sciigi la faktojn al mi. Jen. Parolu.



— Jes, sinjoro policisto. Dankon, sinjoro policisto. Mi ne diris, ĉu?, ke mi laboras en malsanulejo.



— Laboras? Kian laboron vi faras tie? Vi okupiĝas pri la animoj, ĉu ne? Mi ne nomus tion laboro.



— Kiel plaĉas al vi, sinjoro policisto. Vorto estas, kia oni difinas ĝin. Vi difinas laboron unumaniere, mi ĝin alimaniere difinas. Sed, ĉu mi laboras aŭ ne, tio ne gravas. Fakto estas, ke mi estas la animzorganto de la urba malsanulejo. Ĉu vi scias, kiel disvolviĝas la novjara nokto en malsanulejo?



— Kiel mi scius? Mi scias, kiel ĝi disvolviĝas en policejo. Ne agrable. Pro stultuloj kiel vi, kun korpo plena je vino, kaj okuloj, kiuj vidas duoble, tiel ke ili mortigas homojn.



— Mi mortigis neniun. Nu, mi estis en la malsanulejo kaj... kiel klarigi? En malsanulejo estas multaj apartaj servoj, kiel oni diras. Servo por kor-malsanuloj, servo por haŭt-malsanuloj, servo por rompitaj ostoj, servo por malsanaj infanoj, ktp ktp (= kaj tiel plu, kaj tiel plu).



— Vi ne bezonas priskribi al mi malsanulejon. Mi konas.



— Nu, mia funkcio estas rondiri al ĉiuj servoj por viziti la malsanulojn, ĉeesti tiun aŭ tiun alian, kiu baldaŭ mortos aŭ eble eĉ estas jam mortanta. Se vi imagas, ke mi faras nenion, iru foje morti en malsanulejo, kaj vi vidos, ĉu tiuhore vi ne bezonas iun apud vi, iun, kiu kapablas aŭskulti, kompreni, teni vian manon. Sed... Pardonu, mi ne deziras ofendi vin. Nu, mi ĉiam volas esti ĝentila. En novjara nokto, ĝentileco postulas, ke la animzorganto iru al ĉiuj servoj por prezenti siajn novjarajn bondezirojn. Tion mi do faris. En ĉiu servo oni festis novjaron. "Venu, Patro, venu, sinjoro animzorganto", oni kriis al mi, tuj kiam oni vidis min alveni. "Venu festi kun ni. Vi ne malakceptos glaseton da ĉampano, ĉu? Tio estus ofende al ni."



— Kaj vi, kvankam pastro, akceptis!



— Kompreneble mi akceptis. Ĉu vi ne povas bildigi al vi la situacion? Diri "ne" estus agi tre malĝentile kaj ofende. Mi ne povas permesi al mi havi malbonajn rilatojn. Kiel pastro povus ofendi homojn je novjara festo? Mi do jesis la unuan fojon.



— Kaj certe ankaŭ la duan, ĉu ne? Kaj la trian.



— Kompreneble. Kaj tiam, mi jam komencis malpli bone estri min. Bedaŭrinde, mi nenion manĝis antaŭe, kaj vino kun ne-manĝo povas esti tre... tre efika.



— Tiel ke je la kvara servo...



— ...mi ne plu havis sufiĉe da volforto por diri "ne".



— Kiom da servoj estas en via malsanulejo?



— Ĝi estas tiom via, kiom mia: ĝi apartenas al la urbo. En nia malsanulejo estas dudek servoj.



— Vi do trinkis dudek glasojn da ĉampano?



— Jes. Tio estis mia unuafoja novjara nokto en malsanulejo. Mi ne sciis, ke ĉiuj servoj estas tiel unuanimaj en sia gusto pri ĉampano. Sed tiel estas. Ĉampanon mi ĉiufoje trinkis.



— Nekredeble!



— Kaj kiam mi alvenis al la elirejo, la du pordistoj min vokis. "Venu trinki, Patro", ili diris. Mi sentis min malforta ĉe la kruroj. "Ĉu vi povus doni al mi kafon, fortan kafon?" mi demandis. Ili estas italoj kaj faras bonegan kafon. "Jes," ili respondis, tute ĝoje, "venu trinki bonan varman kafon, antaŭ ol iri en la malvarmon eksteren".



— Almenaŭ vi faris ion saĝan en tiu nokto.



— Jes. Ili preparis tason da kafo por mi. Kaj lastmomente, ĝuste kiam mi volis preni ĝin, la pli aĝa pordisto elmetis larĝan rideton kaj diris: "Hodiaŭ estas novjaro, oni ne trinkas kafon nur tiel", kaj li faligis en mian kafon belan kvanton da frukt-alkoholaĵo.



NOVAJ VORTOJ:



alkoholo, animo, aparteni, apenaŭ, ĉampano, difini, efiki, festi, frukto, ĝentila, haŭto, honti, kulpa, kvanto, ofendi, osto, pastro, religio, taso, trakti, vino



NOVAJ KUNMETOJ:



bon-deziro, Patro, rond-iri, (ofica) servo, unu-anima





19. ĜUSTECO EN JUSTECO



Sekvu min al Irano hodiaŭ, ĉu vi konsentas? Ni flugu tien kune. Imago estas tiel rapida vojaĝilo! Rigardu: ĉi tiu urbo estas bela, ĉu ne? Ni malsuprenflugu ĝis la nivelo de la tero kaj de la homoj, kaj trankvile paŝu sur la stratoj. Jen. Ni promenu. Sed en kiu tempo ni estas? Mi ne scias, sed certe ne plu estas la dudeka jarcento. Ho, kial tiom da infanoj ariĝis ĉi tie? Ha jes, rigardu! Maljuna viro eldiras rakonton. Eĉ plenkreskuloj staras en la rondo, plejatentaj. Ankaŭ ni aŭskultu.



Kaj nun (la maljunulo diras) mi rakontos al vi pri la malriĉulo en la juĝejo.



Temas pri malriĉulo, kiu atingis tian profundecon de senhavo, ke ne estis alia solvo al la problemo manĝi ol stari sur vojoj kaj stratoj kaj petadi monon de la homoj, kiuj pasis.



La tago estis malbela, kun ĉielo griza pro la multaj nuboj. Rigardante la ĉielon kun tiuj nuboj, kiuj amasiĝis, kaj pli kaj pli transiĝis de grizo al nigro, oni povis nur certiĝi, ke baldaŭ pluvos. Malvarma, rapida vento blovis senkompate tra la rektaj stratoj de la urbo.



La malriĉulo tute ne ŝatis pluvan veteron, nek tiun fortan venton, malvarman, pli ol malvarman, fakte, frostan, tiel frostan, ke ŝajnis, ke ĝi frostigos la korpon ĝis-oste. Kiam la unuaj pluveroj falis, li kuris en la unuan magazenon, kiu prezentiĝis. Estis fruktovendejo. Multaj personoj tie staris. Komence, la malriĉulo tre kontentis, ke neniu atentas lin. Estis bone stari ene kaj vidi, kiel terure pluvas ekstere kaj senti sin trans la atingo de tiu frosta vento.



Sed tre rapide la vento flugigis la nubojn for, kaj baldaŭ la ĉielo rebluiĝis, kaj aperis varma, plaĉa, brila suno. Vidi tiujn fruktojn, aŭdi tiom da homoj aĉeti jen tion, jen tion ĉi, tio igis la malriĉulon konscia pri malsato. La antaŭan tagon, li manĝis ovon, sed de tiam nenion pli. Krome, li ne trinkis de longe kaj sentis malagrablan soifon.



Li ne havis multe da mono, sed tamen iom, kiun li ricevis tuj antaŭ ol ekfalis la unuaj pluvaj akveroj. Li pensis: frukto estas bona por satigi malsatan personon kaj sensoifigi homon, kiu soifas. Ju pli li pensis pri tio, ju pli li rigardis, des pli la fruktoj ŝajnis manĝindaj, des pli lia deziro al ili kreskis kaj kreskadis.



La mastro de la magazeno estis tre okupita pri aliaj aferoj. Multaj aĉetantoj staris tie kaj postulis, ke oni atentu ilin. La malriĉulo atendis kaj atendis, kaj sentis sin pli kaj pli malbone, ĉar oni neniam okupiĝis pri li. 'Riĉuloj ne bezonas, ke oni rapide prizorgu ilin. Sed en mi malsato kaj soifo krias tre laŭte, eĉ se neniu povas aŭdi tiujn kriojn. Mi nepre bezonas manĝi kaj trinki. Ĉu tiu fruktisto ne vidas, ke necesas okupiĝi pri mi?' Jen kiaj pensoj disvolviĝis en lia kapo. Sed la mastro tute ne atentis lin.



Finfine, ne plu eltenante, la malriĉulo kriis:



"Prizorgu min. Mi atendas ĉi tie jam longe, kaj vi okupiĝas pri personoj, kiuj alvenis post mi. Tio ne estas justa."



Sed la malriĉulo estis malbone vestita, li aspektis ne tre pure, kaj el lia korpo malplaĉa odoro disflugis. Pro tio la mastro de la magazeno ne emis aliri lin. Li preferis vendi al la belvestuloj, kiuj konstante envenadis.



Kaj jen alvenis la momento, kiam la malriĉulo tiel koleris, ke li ekĵetis plej aĉajn vortaĉojn al la fruktisto. Ofendita, ĉi-lasta respondis same malĝentile. La aliaj personoj en la fruktovendejo amuziĝis. Ĉu vi rimarkis, ke ofte homoj trovas amuzon, kiam diskuto ŝanĝiĝas al vorta batalo? Sed al la malriĉulo ege dolorigis la malĝentilaj parolaĉoj de la fruktovendisto. Li forprenis de sia piedo ŝuon kaj frapis la mastran kapon per ĝi.



"Tio estas tro," kriis la frapito, tenante la kapon per siaj du manoj. "Vi ne povas ataki min senpune. Ŝuon al mia kapo! Ŝuon odoraĉan de odoraĉa vi! Mi iras tuj plendi al la juĝisto."



Al la juĝisto li rakontis la tutan aferon. La juĝisto kompreneble pridemandis la ŝu-uzinton:



"Kial vi batis lin per via ŝuo?"



"Ĉar li parolaĉis al mi. Li traktis min kiel hundon. Hundaĉo mi ne estas. Li ne rajtas ĵeti al mi tiajn nomaĉojn. Mi estas homo. Kiel diras nia saĝo-libro Piv sur paĝo 1126-a, "ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne havas?" Kontraŭ liaj ofendoj mi devis reagi. Ĉu vi ne trovas, ke lecionon li bezonis?"



"Sed li estas tiel malpura kaj malbonodora, ke la homoj ne plu venis en mian magazenon," la fruktisto stulte respondis. Stulte, ĉar se li, en la magazeno, okupiĝus pri la malriĉulo, tiu pli frue forirus.



"Tio ne estas vera," ĉi-lasta tuj rebatis. "Lia magazeno plenis je riĉaj aĉetantoj."



"Silentu!" la juĝisto interrompis. "Ke vi estas malriĉa, tio ne pravigas malpravan agon. Vi tre malbone agis frapante la mastron per via ŝuo kaj vi meritas punon. Vi volas doni lecionojn al la aliaj, ĉu? Ankaŭ vi ricevu lecionon. Tamen, ĉar vi estas tre malriĉa, mi kompatos vin kaj estos bonkora. Donu duonon de ki-rano al ĉi tiu fruktisto kaj foriru." (kirano estas la nomo de tiu-tempa irana monero).



"Kostas duonon de kirano, ĉu?" la malriĉulo demandis, kaj lia voĉo estis tiel stranga, ke neniu komprenis, kion li vere celas.



"Vi aŭdis min," diris la juĝisto. "Duonon de kirano vi pagu!"



"Jen mi havas tutan kiranon," la senhavulo diris, eltirante moneron el sia poŝo. "Prenu ĝin tute," li aldonis direktante siajn vortojn al la juĝisto. Kaj, antaŭ ol iu ajn povis kompreni, kion li faras, li tiris de sia piedo ŝuon, frapis al la juĝisto la kapon per ĝi, kaj diris:



"Se tio estas justeco, tenu duonon de kirano por vi, kaj donu la alian duonon al tiu fruktisto."



NOVAJ VORTOJ:



blovi, des, -er- (ero), griza, hundo, ju, konscii, laŭta, leciono, mastro, meriti, nepre, nubo, ovo, plendi, pluvi, poŝo, puni, soifi, ŝuo, kirano



NOVAJ KUNMETOJ:



ar-iĝi





20. KOMUNECA SPIRITO



Ali kaj Aŭdu kune revenis de komitata kunsido. Ili estis tre parolemaj junuloj, kaj ankaŭ ĉiuj iliaj amikoj ŝatis paroli. Tial la kunvenoj ĉiufoje daŭris longe. Ne estis facile interkonsenti pri la programo, tamen finfine ili sukcesis. La fakulo, kiu venis por ilin helpi fari la decidojn, ŝajnis al ili iom freneza, sed, nu, ĝenerale tiel estas. Tiuj homoj studis longe en universitatoj, multe legis en bibliotekoj, ili iras de lando al lando por prelegi, sed ĉu ili vere komprenas la regionajn kondiĉojn? Multon pri la loka vivo ĉi tie ili ne vere scias.



Tamen estis interese aŭdi, kiel li proponas organizi la vendon de freŝaj fruktoj kaj legomoj al kelkaj landoj, kiuj ilin ege deziras, havas monon por ilin pagi, sed ne povas ilin produkti mem. Tio estas plej konkreta propono. Se ĝi bone sukcesos, eble okazos sufiĉa evoluo de la regiono, por ke ĝi iom post iom tiri sin el sia ankoraŭ tro malalta vivnivelo.



Krome, estis agrable ekscii, ke internacia organizaĵo povus preni sur sin la kostojn de reklamado, almenaŭ komence. Sen reklami, oni ne povas vendi nuntempe, Kaj vendi je kiel eble plej altaj prezoj la lokajn produktojn nun estas la ĉefa afero, kiun necesos fari por evoluigi la regionon.



"Estis amuze, kiel tiu eksterlandano volis meti ordon en nia diskuto, ĉu ne?" Ali diris.



"Jes. Li ne komprenas, kiel ni ŝatas paroli ĉi tie. Ni alvenus al sama rezulto, sed post pli da tempo, kaj alimaniere."



"Estis ridinde, kiel li volis gvidi la diskuton al jam preparita celo. Li ne akceptis niajn ideojn. Tamen, se dank' al tiu frenezulo nia regiono evoluos al pli bonaj vivkondiĉoj, ni ne tro moku lin."



"Li ne estas freneza, fakte, li nur aspektas freneze. Tio estas alia afero. Ekzemple lia ideo, ke necesas disvolvi komunecan pensmanieron, kaj labori en komuneca spirito, estas plej saĝa."



"Jes, sed diri tion estas maltrafe ĉi tie, ĉar en nia regiono komuneca spirito jam ekzistas de jarcentoj. Ni ne bezonas fakulojn pri ekonomio aŭ sociaj aferoj por tion lernigi al ni."



"Prave. Tiurilate li estis iom freneza. Ĉe ni komuneca aliro al la problemoj ĉiam estis tute tradicia."



Tiel diskutis Aŭdu kaj Ali revenante el la urbeto vilaĝen.



"Ho, kio estas tio?" Ali diris, vidante ion, kio kuŝis, kvazaŭ kaŝite, flanke de la vojo, sur kiu ili paŝis. Li prenlevis ĝin. Estis sako, kaj ĝi estis peza. Li ĝin malfermis kaj nekredeme vidis, ke ĝi enhavas multajn monerojn el oro.



"Dio estu dankata! Kiel bonŝancaj ni estas!" Aŭdu ĝojkriis.



"Ni, ĉu? Kial ni? Mi vidis tiun sakon, mi prenis ĝin. Mi estis bonŝanca. Pri vi, mi ne scias."



Aŭdu ekhaltis kaj penseme rigardis sian kunulon.



"Tiel vi disvolvas nian komunecan spiriton, ĉu? Bone, kiel vi volas. Se vi kredas, ke Dio ĝin donis al vi kaj nur al vi, konservu ĝin. Mi povas vivi sen oro."



Post kelka tempo, ili atingis la lokon, kie la vojo pasas tra arbaro. Ili plu marŝis silente. Fakte, ili ĉesis diskuti tuj post la vortoj ĉi-supre raportitaj. La silento estis peza. Ambaŭ malkontentis pri la ŝanĝo en iliaj rilatoj. Ali unuflanke sin ĝenis, sed aliflanke ne volis perdi eĉ nur parton de sia trovaĵo. Kaj kiom koncernas Aŭdun, ĉi tiu provis forigi de si la deziron bati sian amikon, por restarigi justecon kaj veran komunecan spiriton inter ili, kvankam profunde en sia koro li ne sciis, kiel li estus aginta, se li estus la trovinto de la orplena sako.



Ili estis tiel profunde perditaj en siaj pensoj, ke, kiam ŝtelistoj saltis de sur la arboj, ili tute ne estis preparitaj al tuja reago. Tamen, junaj, facilmovaj, ili sukcesis ekkuri antaŭ ol la ŝtelistoj ilin kaptis.



"La best-homoj," diris Aŭdu, apenaŭ aŭdeble. Tiu grupo, kiu faris multajn ŝtelojn en la regiono, estis bone konata.



La du junuloj forkuris kiel eble plej rapide. Sed al Ali, pro la peza sako, estis ege malfacile rapidi sufiĉe por vere elsavi sin.



"Jes, la best-homoj," li diris al si kurante. "Mi aŭdis pri ili. Ili estas kruelaj, famaj pro sia granda krueleco. Se mi falos en iliajn manojn..."



Aŭdu nun estis longe antaŭ li. Ali sentis, ke la ŝtelistoj lin baldaŭ atingos. Li decidis forlasi la sakon. Ne estis alia maniero savi sin. Li sentis, kvazaŭ io ŝiriĝus en li, dum li faligis ĝin teren.



La ridoj kaj laŭtaj ĝojaj esprimoj de la ŝtelistaro, kiu haltis, vidante, ke Ali teren ĵetas ion, eĉ pli ol la sakfalo ŝiris lian animon.



"Atendu!" li vokis sian kunulon. "Ili ne plu sekvas nin."



Aŭdu turnis sin, rigardis, vidis, ke Ali diras la veron, kaj atendis, stare sur la vojo.



"Mi... mi... mi devis..." Ali provis diri, sed spiro al li mankis. "Mi devis lasi al ili la sakon, ĝi estis tro peza, mi ne povis kuri kun ĝi."



"Mi trovis tre stranga tiun orplenan sakon lasitan apud la vojo," Aŭdu voĉis. "Nun mi komprenas. Certe iu riĉulo, kiu ĵus traktis plej sukcese gravan komercan aferon, vidis de malproksime la ŝtelistojn kaj, pro ilia famo pri krueleco, preferis lasi sian oron tie ol submetiĝi al ilia doloriga traktado. Li verŝajne pensis, ke, se li revenos iom poste, certiĝinte, ke ne plu..."



Sed Ali ne aŭskultis lin.



"Dio mia! Dio mia!" li vokis, eĉ ne konscia, ke li interrompas sian amikon. "Ĉio iris tiel bone, kaj jen! Jen ni devis pasi sur vojo, kiu gvidis nin rekte al tiuj ŝtelistoj. Kiel malbonŝancaj ni estas!"



"Ni? Ĉu vere vi diris: ni?" Aŭdu rebatis. "Mi perdis nenion. Preĝu Dion, ke li instruu al vi, amiko, kiel malbonŝanca estas vi!"



NOVAJ VORTOJ:



apenaŭ, biblioteko, ekonomio, evolui, freŝa, gvidi, halti, komitato, konservi, kruela, legomo, marŝi, oro, ordo, prelegi, produkti, programo, reklamo, spirito, ŝiri, ŝteli, tradicio



NOVAJ KUNMETOJ:



ĝeni sin, kun-sido, kun-veno, ŝiri (koron, animon), trakti (aferon, demandon; homon)





21. KVARA RAKONTO PRI AFANTI



Foje ŝtelisto enrompis en la domon de Afanti. Afanti ektimis kaj iris meti sin en larĝan keston por sin kaŝi.



La ŝtelisto iris kaj venis en la domo, sed trovis nenion valoran, nenion forprenindan. Afanti ja estis malriĉa.



Finfine la ŝtelisto proksimiĝis al la kesto. Kaptita de plej terura timo, Afanti aŭdis lin stari tie apude. Dum longa, neelportebla minuto, nenio okazis. Afanti aŭdis la ŝteliston spiri. Li ne sciis, kion tiu faras.



'Ŝtelistoj ofte estas kruelaj,' li pensis, 'kaj ĝenerale ili havas kun si tranĉilon, ĉar ili ĝin bezonas por sia hontinda laboro. Ĉu eble li volos tranĉi al mi la kolon? Ĉu li mortigos min?'



Afanti, tre malriĉa, kiel ĵus dirite, havis nenion hejme. Li do timis, ke, kolera pro la malsukceso de siaj penoj, la ŝtelisto havos kontraŭ li plej malbonajn, eble eĉ mortigajn, intencojn. Li sin demandis, kiel reagi plej bone.



Fine la ŝtelisto malfermis la keston kaj vidis Afantin. Lia mano tuj iris al lia tranĉilo: li atendis eksalton, kaj pretis defendi sin. Sed Afanti ne moviĝis.



"Kion vi faras en kesto?" la ŝtelisto mire demandis.



"Nu, nu, estiminda sinjoro..." respondis la eks-kaŝito, pensante, ke antaŭ ĉio necesas trankviligi la ŝteliston per plejaj ĝentileco kaj afableco, "komprenu min. Mi hontis, ke en mia domo troviĝas nenio, kio respondus al viaj estimindaj gustoj. Mi hontis prezentiĝi antaŭ vi kun tiel malplena, malbela, senorda domo. Jen vi vizitas min, kaj mi povas proponi al vi nenion. Hontinde, ĉu ne? Tial mi min kaŝis."



Neniam la ŝtelisto vidis tiel ĝentilan priŝtelaton. Li plej afable salutis, kaj iris for.



NOVAJ VORTOJ:



kesto, kolo, tranĉi



NOVAJ KOMBINOJ:



en-rompi, pri-ŝteli





22. LA SANKTA FIŜO



Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo kaŭzis la morton de homo. Eble nevole, eble nerekte. Liajn intencojn mi ne volas juĝi. Sed fakto estas fakto, kaj la fakton mi konfesas: mia avo estas, iusence, mortiginto, kvankam tion li mem neniam akceptus vidi. Mi tuj rakontos al vi.



Ĉe la flanko de la vojo, kiu foriras oriente de nia regiona centro, direkte al la montoj, staras altega arbo, maljuna, dika, forta. Kiel kelkfoje okazas ĉe tiaj grandegaj arboj, ĝi havas en si larĝan truon. Tiu truo, preskaŭ ebena kaj rimarkinde profunda, troviĝas ĉe loko, kie tri dikaj branĉoj disiĝas.



La vetero estis malbela dum la periodo, pri kiu mi parolas. Pluvis, pluvis, pluvadis senĉese. Ĝis jen, iun tagon, la pluvo finfine ĉesis. Dum tiu unua bela tago, fiŝvendisto laŭiris la orientan vojon ĵus priparolitan. Tenante korbon plenan je ĵus kaptitaj fiŝoj, kiuj ankoraŭ vivis, li plezure marŝis, kontenta pri la freŝa bela vetero, kaj gaje kantetis al si kanton.



Li pasis preter la arbo, kiam brila lumo dum momento trafis liajn okulojn. Li miris. Estis fakte nur sunradio, kiu, falante sur la akvon en la arbotruo kiel sur spegulon, resendis sian lumon al la preterpasanto. Ĉiam interesata pri strangaĵoj, la fiŝvendisto proksimiĝis al la arbo, kaj mire rimarkis la grandan, larĝan, profundan truon, nun plenan je pluva akvo.



Lia gajeco donis al li amuzan ideon. Li ŝerce prenis fiŝon el sia korbo kaj ĝin metis en la akvon de la arbotruo. La fiŝo tuj naĝis kontente. Plu kantante, la fiŝvendisto daŭrigis sian vojon.



Li estis jam for de longe, kiam alvenis ŝafisto, gvidanta grandan ŝafaron. Unu el la ŝafoj apartiĝis de la aro, kaj por iri revenigi ĝin, li pasis preter la arbo. Ankaŭ al li lumo trafis neatendite en la okulon. Proksimiĝinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fiŝo, videble vivanta, tute trankvile naĝas. Tiu fiŝo apartenis al neniu speco de li konata. Kaj, antaŭ minuto, ĝi konigis sian ĉeeston per eksendo de lumo!



'Miraĵo!' li pensis. 'Dia spirito ĉi tie intervenis. Ĉi tiu arbo estas sankta'. Li komence klinis la kapon, kaj baldaŭ troviĝis en preĝa sinteno kun la kapo tuŝanta la teron.



Kiam li revenis hejmen, li rakontis pri la mirindaĵo. Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron. Estis vere. Fiŝo vivis en arbotruo, malproksime de ĉiaj lago, maro aŭ rivero.



Baldaŭ el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe. Ili kliniĝis antaŭ la arbo, bruligis bonodoraĵon, kaj preĝkantis.



Ĉiutage venis novaj homoj por rigardi la miraĵon kaj preĝi ĉe la sankta arbo. Pli kaj pli la homoj venis amase. Mia avo iradis tien ĉiutage.



"Multpova spirito sidas en tiu arbo," li diris. "Mi sentas lin. Estas bonvolema spirito. Li helpas min en la malfacilaĵoj de la vivo. Tion mi sentas tre klare. Tiu miraĵo okazis por nia tuta regiono, por ke ĝi sciu, ke la altuloj el la nevidebla mondo amikas al ni."



Jes, mia avo prenis aparte serioze ĉi tion, kion li rigardis plej certe dia interveno. Ĉar li estis tre maljuna, kaj saĝa multrilate (bedaŭrinde ne ĉiel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris. Foje, li tie staris kun granda homamaso kaj gvidis preĝkantojn, kiam la fiŝvendisto preterpasis.



"Kio okazas ĉi tie?" tiu demandis staranton.



Oni klarigis al li, ke okazis mirindaĵo, ke en tiu loko malproksima je ĉiaj rivero, maro aŭ lago, bela fiŝo vivas kaj naĝas en arbotruo. La fiŝvendisto ekridis.



"Lasu min rigardi ĝin," li diris. "Estas mi, kiu ĝin tien metis! Ĉu ĝi vere plu vivas kaj bonsanas? Amuze!"



Li volis antaŭeniri inter la starantaj homoj ĝis la arbo.



"Mi volas rigardi ĝin; estas mi, kiu ĝin metis tien, mi estas fiŝvendisto," li ripetis. Sed la homoj nur respondis: "Atentu! Ne faru ion ajn. Tiu ĉi loko estas sankta!"



Kiam finfine li sufiĉe proksimis, li kriis ridante: "Mi metis tiun fiŝon tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado. Lasu min repreni ĝin. Ĝi estas mia." Tiam mia avo ekkoleris:



"Forpreni la sanktan fiŝon? Kiu estas tiu ŝtelisto de sanktaĵoj? Ne lasu lin!"



Li parolis ege efike, tiel efike, ke la homamaso eĉ ne havis dubon dum minuto, ke tiu fiŝdeziranto estas malaminda ŝtelisto, kiu volas proprigi al si, por si sola, donaĵon de la dia spirito, kiu decidis marki per miraĵo la sanktecon de ĉi tiu loko.



"Ne lasu lin proksimiĝi," mia avo laŭtvoĉis. "Zorgu, ke li ne venu ĝin ŝteli. Li altirus sur nin ĉiajn malfeliĉojn. Tiu sankta arbo kaj dia fiŝo nin defendas kontraŭ ĉiuj danĝeroj. Ne lasu lin forpreni ĝin. Li povas veni nur de la Plej-Malbonulo!"



"Sed, sed," la fiŝvendisto trankvile respondis, "mi certigas al vi. Post la granda pluvo mi preterpasis ĉi tie kaj vidante la truon en la arbo, mi trovis amuza la ideon vidi..."



Li neniam havis la tempon fini sian frazon. La homamaso koleris kaj lin atakis. Okazis granda malordo. Oni frapis lin, batis lin ĉiamaniere, kun plej kolera forto, kaj kiam li volis forkuri, la homamaso ĵetis ŝtonojn al li. Pluraj ŝtonoj trafis lin al la kapo tiel forte, ke li falis. Post nelonge li perdis la vivon.



Mia avo certe respondecas pri lia morto. Se li ne uzus sian personecan forton kaj la altan konsideron, kiun la amaso havis por li, tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontraŭ tiu fiŝvendisto, tiu certe plu vivus. Sed de kelkaj tagoj jam li enamiĝis al la sankteco de tiu loko. Li ne povis elporti, ke ĝi refariĝu io normala.



Ne estas agrable por mi konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo de la filo de tia ulo, sed tio estas la fakto. Mi esperas, ke Dio, se li aŭ ŝi aŭ ĝi ekzistas, bonvolos pardoni al mia avo kaj ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni plu vivas ie postmorte, repagi al la fiŝvendisto kaj al ties familio la malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senkaŭze suferis.



NOVAJ VORTOJ.



avo, branĉo, bruli, ĉiel, ebena, fiŝo, klini, konfesi, korbo, lago, neniel, oriento, periodo, preter, sankta, senco, speco, spegulo, ŝafo, ŝerci, ŝtono, ties, truo.



NOVAJ KUNMETOJ:



en-am-iĝi, inter-veni





23. NEATENDITA RENKONTIĜO



La vivo estas vere stranga. Mi ne ŝatus esti verkisto, ĉar, kio okazas en mia vivo, tio estas tiel nekredebla, ke neniu leganto akceptus tion trovi en romano, kaj se ne paroli pri la vera vivo, kial entute verki?



Foje mi partoprenis en tutmonda kongreso kun mia bofrato, en Londono. Ni decidis partopreni en unu el la ekskursoj aranĝitaj por la kongresanoj. Tio estis profesia kongreso, sed tiuj similas kelkrilate al la esperantistaj. Ankaŭ en ĉi tiu, kiel en esperanto-kongreso, organiziĝis meze de la semajno serio da ekskursoj por konigi kelkajn aspektojn de la regiono al la diverslandanoj. Ni volis iri al Cambridge kaj Oxford, sed okazis ia fuŝo pri la aŭtobusoj, kaj ni retroviĝis en veturilo, kiu iris aliloken, nome, al Stonehenge kaj Bath. Ni decidis pri la ekskurso lastminute, kaj al ni estis egale, ĉu ni vizitu tiun landoparton aŭ tiun alian. Ni kutimas kongresi, kaj scias, kiel malfacile estas plene eviti fuŝojn, kiam oni aranĝas similajn aferojn. Ni ambaŭ rigardas fuŝojn neevitebla aspekto de la vivo, kaj scias, ke ili okazas precipe, kiam neprofesiuloj provas organizi ion por centoj da homoj el la tuta mondo.



Fakte, mi tre ĝojis pri la fuŝo, ĉar Stonehenge kun siaj altaj ŝtonegoj starigitaj antaŭ jarmiloj per metodo, kiun oni ĝis nun ankoraŭ ne komprenis, interesis min pli ol la du universitataj urboj. Mi konfesas, ke, stulte, antaŭ ol decidi, mi eĉ ne rimarkis, ke la organizantoj proponas ekskurson al Stonehenge. Kiom koncernas min, la fuŝo do ne estis vera fuŝo.



Mi trovis Stonehenge eksterordinara. Mi jam ofte vidis fotojn de ĝi antaŭe, sed la realo estas multe pli impresa ol ĉiaj priskribo aŭ fotoj. Bedaŭrinde, estis amaso da turistoj, kaj ni ne restis sufiĉe longe por ricevi ĝustan impreson pri la loko. La gvidisto rakontis al ni multon pri la diversaj teorioj rilate al tiuj strangaj konstruaĵoj, al ilia celo kaj al la metodoj ilin starigi, sed li parolis en rapida angla lingvo, kiun mi malbone komprenis.



Post Stonehenge ni iris al Bath, kaj tie ni manĝis. La manĝo estis mirige bongusta (mirige por Anglio, anglaj legantoj pardonu min) kaj mi des pli ŝatis tiujn ege plaĉe kuiritajn viandon kaj legomojn, ĉar estis tradicia angla kuirarto, kaj ne kelkaj el tiuj manĝaĵoj, nomataj "internaciaj", kiujn oni tiel ofte ricevas en hoteloj kaj restoracioj, kaj al kiuj tute mankas lokaj odoro kaj gusto.



Tie okazis la neeblaĵo.



Mi sidis kun mia bofrato. Ni diskutis pri la kuirmaniero de la diversaj landoj kaj pri la tradicia angla, malmulte konata, kiam viro alvenis kaj eksidis ĉe eta tablo vid-al-vide de ni.



Li mendis botelon da biero kaj ĉirkaŭrigardis. Mi rimarkis, ke liaj okuloj haltas je la vido de mia bofrato. Li rigardis lin fikse, sindemande. Tiu fiksa rigardo estis iom ĝena por mia bofrato, kiu sentis ĝin antaŭ ol vere rerigardi al ĝi. Sed kiam li turnis la vizaĝon rekte al la rigardanto, ankaŭ li fiksis la okulojn al tiu, kun similaj intereso kaj malcerteco. Finfine, la ĵus-alveninto ekstaris kaj venis al li.



"Senkulpigu min," li diris angle. "Ĉu via nomo ne estas ...?" kaj li diris la nomon de mia bofrato.



Ĉi-lasta respondis en lingvo nekonata de mi, tiel ke eĉ ne unu vorton mi komprenis. Finfine, li turnis sin al mi por prezenti tiun viron: estis lia frato.



Mi eĉ ne sciis, ke mia bofrato havas fraton. Mi malprecize memoris, ke antaŭ multaj jaroj li forlasis sian landon, ĉar la politika situacio tie estis neeltenebla por li, kaj ke li faris al si novan vivon niaregione. Li nun klarigis, ke kiam li eliris el sia lando, la tiea situacio estis plej malsimpla kaj senorda. Lia tuta familio disiĝis. Pluraj familianoj decidis foriri lastminute, kaj ĉio disvolviĝis tiamaniere, ke dum dudek jaroj li ne plu havis informojn pri sia frato. Kaj jen nun, pro neimagebla ŝanco, ambaŭ retroviĝis samloke.



Kiam mi rakontis tiun okazaĵon al amikoj, kelkaj miris, ke la du fratoj ne tuj estis certaj rekoni unu la alian. Mi miris pri ilia miro: dudek jaroj, kun longa tempo da suferado, ja ŝanĝas la vizaĝon de homo.



Sed eble ĉefe malhelpis tujan kontakton la ideo, ke tia retrovo ne povas esti reala. Oni opinias: "Mi eraras. Miaj okuloj rakontas malveraĵojn al mi. Ne estas eble."



Ke tia ŝanca renkontiĝo estas preskaŭ neebla, tion vi komprenos eĉ pli bone, kiam mi diros, ke la koncerna frato fakte loĝas en Aŭstralio. Dum mia bofrato forkuris al Okcidenta Eŭropo, lia frato travojaĝis Azion, laborante jen tie, jen aliloke, sed neniam trovante lokon, en kiu li sentis sin sufiĉe hejme por rekomenci taŭgan vivon. Finfine li iris al Aŭstralio, kie li facile trovis laboron, iom post iom plibonigis sian situacion, edziĝis kun fraŭlino el sama deveno, kaj komencis agrablan familian vivon, en kiu li tenis vivaj la tradiciojn de la patrolando. Li provis kontakti membrojn de la familio, sed nemulte sukcesis. Pri mia bofrato li tute ne povis atingi rezulton, ĉar tiu neniam akceptis partopreni en asocio de samlandanoj. Sian antaŭan vivon en la gepatra lando li nepre volis forgesi. Kaj lia frato provis nur serĉi pere de tiaj asocioj.



Kiel mi diris komence, romanisto, kiu metus tian okazaĵon en verkon sian, estus rigardata kiel uzanta tro facilajn solvojn al siaj verkproblemoj. Kaj tamen la renkonto envere okazis.



Ĝi estas eĉ pli neverŝajna, se konsideri, ke la frato venis de Aŭstralio al Britio tute eksterordinare. Ne li devis veni, sed alia persono, kiu laboris en la sama komerca domo. Tiu malsaniĝis, sed ĉar oni nepre bezonis sendi al Londono iun kapablan fari la necesajn traktadojn, oni lastminute proponis tiun komision al la frato de mia bofrato (t.e. al mia alia bofrato). Estante en Londono kaj disponante libertagon, la frato decidis viziti Stonehenge kaj Bath, sed en ĝenerala turista organizo, ne en la nia, kiu estis nur por la kongresanoj.



Se aldoni, ke ni devus iri, ne tien, sed al Oxford kaj Cambridge, vi komprenos, kiom da ŝancoj necesis por efektivigi la renkonton. Jam estis eksterordinare retroviĝi en Bath samhore, sed estis neniu kaŭzo, ke ni elektu la saman restoracion, ĉar ambaŭflanke la organizantoj lasis la partoprenantojn liberaj tagmanĝi, kie ili deziris.



Krome, ni troviĝis en la supra parto de la restoracio, kiun oni atingis nur suprenirante sur kelkaj ŝtupoj: tiun parton oni ne povis vidi el la enirejo. Kaj nur ŝanco faris, ke la frato decidis rigardi, kiel la manĝoĉambro prezentiĝas supre. Li ricevis tie la lastan liberan sidlokon, kio signifas, ke, se li venus kvin minutojn pli malfrue, oni certe dirus al li: "Ne iru supren, ĉio jam estas okupita."



Kio estas ŝanco? Stranga afero, ĉu ne? Se oni restudas ĉi tiun okazaĵon detalon post detalo, ĉio aperas, kvazaŭ la afero estus planita. Ĉu altaj nevideblaj spiritoj direktas la vivon de homo, almenaŭ en kelkaj momentoj de lia vivo? Ĉu temas nur pri plej ŝanca ŝanco, t.e. pri unu el mirigaj okazaĵoj, kiuj necese prezentiĝas, ĉar la serio de ebloj estas tiel senfina, ke ne povus ne okazi de tempo al tempo io tute neverŝajna? Ĉu la kaŭzo kuŝas en speco de penso-transsendo? Kial ne? Kial inter membroj de sama familio ne ekzistus okazoj, kiam la penso de unu transsendiĝas al la alia, kiel radioprogramoj nevideble traflugas la aeron por fariĝi aŭdeblaj je miloj da kilometroj? Neniu el la du fratoj havis la impreson, ke li ricevas informon transdonitan de malproksime, sed ĉu tiaj aferoj ne povus funkcii senkonscie?



Al ĉiuj ĉi demandoj mi ne havas respondon. Mi nur rakontis la faktojn al vi. Ili estas veraj, eĉ se vi ilin ne kredas. Kaj ili ne ĉesis mirigi min.



NOVAJ VORTOJ:



angla, Aŭstralio, biero, bo-, botelo, Britio, disponi, ekskurso, eviti, fiksi, fraŭlo, fuŝi, impresi, kilometro, komisii, Londono, okcidento, precipe, preciza, profesio, reala, romano, serio, turisto



NOVAJ KUNMETOJ:



parto-preni, patro-lando, sen-kulp-igi, t.e. (= tio estas), radio (radio-programo; sun-radio)





24. LA VERON, MI PETAS!



Al Pablo tute ne plaĉis lia situacio. Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua ĉielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko... Estas ĝene senti sin la centro de ĉies atento, la objekto de ĉies rigardoj.



Li provis rekoni amikojn aŭ almenaŭ konatojn en la homamaso. Li ne sukcesis. Ne estis vizaĝoj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.



La muziko ĉesis. Ĉe signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-vizaĝe marŝis ĝis la loko preparita por la paroladoj. Kiam li komencis vorti, la laŭtparoliloj resonigis lian voĉon inter la domoj, por la knabo plej malplaĉe.



"Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed ĉi tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro. Kuraĝo..."



La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori. Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni. Li estis ege malfeliĉa.



"Tre gravan komunikaĵon li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon. Sed por ilin atingi. necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj. Danĝera tasko, kiun li sindone, inteligente kaj kuraĝe plenumis..."



Akceptis porti, ĉu? Kiel eblas nomi tion akcepto? Li estis dekunujara, kiam la afero okazis. La landon ŝiris terura interna milito. Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton. Soldatoj venis kaj foriris. Veraj soldatoj de la ŝtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj leviĝis kontraŭ la ŝtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj. Vilaĝo apartenis jen al tiuj, jen al tiuj ĉi.



Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendolĉe pridemandi la vilaĝanojn por scii, kiuj transiris al la kontraŭ-ŝtataj unuoj. Aŭ, se la kontraŭ-ŝtatuloj ĉi-foje okupis la vilaĝon, kiuj transiris al la defendantoj de la ŝtato. Ambaŭ flankoj laŭdire defendis liberecon kaj vivon vere homan. Iujn oni nomis bluaj, aliajn ruĝaj. Pablo komprenis nenion el ĉio ĉi.



Iutage, kiam la situacio estis speciale streĉa, alvenis Josй, lia kuzo. Pablo malŝategis tiun kuzon. Li estis kiel besto. Forta kaj timiga, nekapabla kompreni, kiel infano sentas kaj reagas. Plaĉis al li ofendi Pablon, aŭ almenaŭ lin ĝeni. Li aĝis ok jarojn pli kaj jam kiam li estis deksesjara kaj Pablo okjara, jam tiam li tiris plezuron el suferigo al sia eta kuzo. Kaj jen tiufoje dikbrusta, fortbraka Josй alpremis Pablon al muro, en loko, el kie forkuri ne eblis, kaj li diris:



"Vi konas min. Vi scias, ke mi povas suferigi vin. Tutvive, se necesos. Mi havas ordonon por vi, komision. Se vi ne obeos, mi mortigos vin. Sed ne dolĉe, kredu min. Mi pagigos al vi vian malakcepton per teruraj doloroj. Mi do konsilas al vi agi kiel mi diros, plej lerte. Se vi malsukcesos, la malamikoj vin mortigos. Se vi ne iros, mi mortigos vin. La situacio ne povus esti pli kara, ĉu?"



Kion Pablo povis fari? La kuzo ordonis al li foriri trans la montojn, evitante esti rimarkata de la malamiko, kiu okupis vastan regionon ĉi-flanke de la montaro, por porti gravegan komunikaĵon al iaj samgrupanoj, kiuj kampadis tie transe.



Kaj hodiaŭ...



"... juna kuraĝulo... senkonsidere pri la danĝero, al kiu li elmetis sian junan vivon... kun nekredebla lerteco, kaj kun la tuta energio, kiun li tiris el sia certeco pri la justeco de nia Afero, pri la graveco senigi la landon de tiuj, kiuj agas kontraŭ ties bono..."



Kuraĝa, certa pri la Afero! Pablo volis ne morti, ne suferi, li ege timis la kuzon. Al tio sumiĝas la kaŭzoj de lia agado. Ĉu li akceptis? Ne. Oni perforte devigis lin. Se li estus libera, li certe ne irus. Li ne kredis je tio aŭ tio ĉi. Li aŭdis tro kontraŭdirajn parolojn, kaj nenion komprenis pri la kaŭzoj de la milito. Se oni demandus lin, ĉu li estas por la ruĝuloj aŭ por la bluuloj, li dirus, ke li ne scias, ke li dezirus nur vivi pace, sen milito.



Lerta, ĉu? Fakte, li estis kaptita. Nur pro ŝanco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere. Kaj la reveno ne estis pli facila. Sed denove bonŝanco ridetis al li.



Poste la ĉefo de la transmontanoj rakontis, kiel mire li foje vidis knabon alveni kaj transdoni komunikaĵon. Tiu komunikaĵo estis tiel grava, ke la evoluo de la tuta milito dank' al ĝi ŝanĝiĝis, donante la venkon al la koncerna politika partio.



Pablo petis, ke oni ne disrakontu pri li. Li timis, ke se la alia partio poste revenos al la supro de la povo, ĝi mortigos lin. Sed, kion ajn li deziru, lia famo disvastiĝis. Kaj nun oni nomas straton laŭ lia nomo kaj faras grandan feston kun prezidanto, parolantoj, muziko, kaj grandega homamaso, kiu rigardas lin. Kiu scias, ĉu en ĝi ne troviĝas iu, kiu nun decidas foje ĉesigi lian vivon?



'Krii', li pensis, 'Mi sentas teruran emon krii. Krii: haltu, ĉesu tiel belvorte paroli, tio ne estas la vero. Mi ne scias, kion volis la uloj, por kiuj mi plenumis tiun taskon. Kaj ne estis bonvola servo. Mi ĝin faris, ĉar ne eblis eltiri min. Mi koleras kontraŭ mia kuzo Josй, kiu refoje uzis sian korpan superecon por devigi min plenumi ion, kion mi tutanime nur deziris eviti. Ĉu vi ne komprenas? Mi ne estas via estiminda kuraĝulo. Mi ne volas vidi mian nomon sur domo, por signi straton. Mi volas iri ludi. Mi volas, ke vi lasu min en paco kaj trankvilo. Ĉio ĉi estas malvera, malvera, malvera. Kaj Josй estas bestaĉo, kiu meritas morton. Kial vi prezentas lin kiel savanton de la popolo?...'



Li atingis tiun punkton en sia pensado, kiam li subite rimarkis, ke la parolado ĉesis, kaj ke ĉiuj gravuloj rigardas lin, kvazaŭ ili atendus, ke li faru ion. Sed li ne atentis iliajn vortojn kaj tute ne sciis, kion oni atendas de li. Li malprecize memoris, ke, kiam oni aranĝis la detalojn de la festo, oni diris, ke je difinita momento, li devos ion fari. Sed li forgesis. Kiom ajn li provis serĉi en sia memoro, neniu ideo pri la planita faro retroviĝis.



Liaj sentoj estis tiel fortaj, neklaraj kaj doloraj, ke li ne povis elteni. Ĉiuj bariloj, konstruitaj en li de eduko por malhelpi lin fari agojn, kiujn gepatroj kaj instruistoj nomis nekonvenaj, subite dissaltis sub la premo de la sentoj turniĝantaj en li, en kiuj miksiĝis timo, deziro, malakcepto, honto, malamo kaj kolero. Gajnis kolero. Li ekkriis:



"Vi malvere parolas. Vi nenion komprenis. Mi ne agis pro kuraĝo aŭ por havigi la venkon al vi. Mi ne scias, ĉu la popolo pli feliĉos kun vi aŭ pli feliĉus kun tiuj, kiuj malvenkis. Kiel mi povus, je mia aĝo? Vi ne..."



La gravuloj estis tiel mirigitaj, ke ili restis senmovaj dum la kvaron-minuto, kiu necesis por eldiri tiujn vortojn. Du aferoj okazis samtempe. La muzikestro ekkomprenis sian devon kaj soldata marŝmuziko eksonis, kovranta la knaban voĉon. Dume, la policestro atingis Pablon, metis la manon sur lian buŝon, fermante ĝin, kaj kun kunulo perforte kondukis for la knabon, kies kruroj kaj piedoj kolere moviĝis ek kaj ek, senutile batante la aeron.



La prezidanto reparolis:



"Bonvolu pardoni ĉi tiun interrompon," li diris. "Tro premata de fortaj sentoj, tuŝata plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kuraĝulo momente perdetis la kapon. Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun kaŭzis la surmarŝindaj uloj, kiuj..."



Lerta, tre lerta li estis. Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke ĝi estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo. Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preskaŭ disrompiĝis. Venkis la laceco. Ĉiuj pensis, ke pli saĝe estas ŝajnigi, ke nenio okazis. Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi... tio estus tro danĝera.



En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata. Li diris la veron. Finfine li povis tion fari kaj li tre ĝuis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de Josй per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum li marŝis transmonten, pri la fojo, kiam li iĝis kaptita de la kontraŭuloj, kaj kiel bonŝanco savis lin. Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.



Kiam li aldonis, ke li verŝajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari. Pablo mortis jam dum tiu nokto.



Hodiaŭ, lernante legi, ĉiuj lernejanoj de la lando interese konatiĝas kun tiu dekunujarulo, kies kuraĝo kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.



NOVAJ VORTOJ:



bari, brusto, buŝo, ĉies, favora, gajni, individuo, interna, komuniki, konsili, konveni, kovri, kuzo, linio, partio, prezidi, ruĝa, signo, sumo, tasko, -um-, vasta



NOVAJ KUNMETOJ:



denove, el-meti, el-stari, kamp-adi, sin-done, plen-umi, unuo



25. KIU TIMU KIUN?



"Mi tuj alportos teon," ŝi diris, kaj malaperis en la kuirejon. Mi sentis min malvarma kaj alproksimiĝis al la fajro. Fajroj ĉiam altiris min. Mi rigardis ĝin. Ĝiaj ruĝaj kaj flavaj lumoj dancis en miaj okuloj. La fakto, ke iom da fumo eliĝis el la fajro kaj plenigis la ĉambron per sia karakteriza odoro, tute ne ĝenis min.



La teo estis varma kaj bongusta, ne tro forta, feliĉe, ĉar mi ne ŝatas tro fortan teon, male al kafo, kiu plaĉas al mi nur, se ĝi estas forta, densa, nigra.



"Mi ne komprenas, kial vi biciklas en tia vetero," ŝi diris. "Ne estas pro devo, ĉu? Estas nur sporto, mi supozas."



"Jes," mi respondis, "estas nur sporto. Mi ŝatas vojaĝi bicikle. Nun estas la ferioj. Kiam mi foriris ĉi-matene, la vetero estis bela. Kiu povis supozi, ke ekfalos tia frosta pluvo? La radio nenion similan anoncis. Kaj mi ne povis antaŭvidi, ke mia rado estos fuŝita."



"Vi estas bonŝanca, ke vi venis ĉi tien. La vilaĝo estas malproksima. Tuj post ĉi tiu domo, la arbaro komenciĝas, kaj dum dudek kilometroj estas plu neniu."



"Ĉu vi vivas sola ĉi tie?"



"Normale ne. Mia filo loĝas kun mi. Li havis edzinon, sed ŝi forlasis lin. Nun li eksedziĝis. Sed de tempo al tempo li devas vojaĝi por sia komerco."



Nun ne plu pluvo falis, sed neĝo. Dikaj, densaj neĝeroj. Mi min demandis, kiel mi daŭrigos mian vojaĝon morgaŭ, se dum la tuta nokto plu neĝos tiel dense. Plus tiu fuŝita rado, kiun mi iel devos prizorgi. Eble finfine la gepatroj pravis. Eble ne estis tre saĝe fari biciklan vojaĝon tute sola en iom monta regiono en aprilo. Speciale sur tiu malnova biciklo, ne plej bone funkcianta. Sed plendi utilus al nenio. La hejmo estis malproksima. Neniu povus min helpi. Jam mi estis ege bonŝanca, ke ĉi tiu soleca domo ekzistas, kaj ke en ĝi loĝas afabla maljunulino.



"Ni dividos mian simplan vespermanĝon," ŝi proponis. Ŝi preparis legomojn. Kun pano kaj butero, plus unu frukto, estis ĉio. Mi malsatis kaj plezure enbuŝigus ion pli satigan, kiel estus viando aŭ almenaŭ ovoj, sed tion ŝi ne havis aŭ ne proponis. Mi ne kuraĝis peti ion alian. Kaj kiam mi konstatis, ke ŝi ne metis salon en la legomojn, mi ĝenis min demandi, ĉu salo ie troviĝas. Eble la kuracisto malkonsilis al ŝi sali siajn manĝojn, sed tio ne koncernis min. Kiam mi petis salon, ŝi tuj montris al mi, kie ĝi estas, sed mi ne komprenis, kial estis al mi tiel malfacile eldiri tiel simplan peton.



Ekde kiam ni komencis manĝi, ŝi parolis pli kaj pli libere. Ŝi rakontis pri sia vivo, sia infaneco. Ŝia avo, ŝia patro, ŝia edzo, ĉiuj laboris en la arbaro. Arbaristoj ili estis. Tial ŝi vivis en tiu ĉe-arbara domo.



Aŭskultante ŝin, mi tamen plu pripensis pri mia propra sinteno, pri kiu mi miris: kial mi tuj forlasis la ideon peti ion pli satigan por manĝi? Certe, ŝi ion tian havis. Kaj kial mi apenaŭ kuraĝis peti salon? Mi kutime ne tiel agas.



Finfine mi komprenis: pro timo. Mi alvenis ĉi tien kiel ĝenanto, ne invitita. Sed kiel eblis, ke mi, dekokjara, ne speciale malforta knabo, timis tiun preskaŭ nur-ostan sepdekjarulinon? Ŝi aperis sana, kvankam ŝia haŭto estis iom tro flava laŭ mia gusto, sed ŝi povus fari nenion ĝenan al mi.



Dum ŝi rakontis ion pri sia filo, kio tute ne interesis min, tiel ke mi aŭskultis, kiel oni diras, nur unu-orele, mi komprenis mian timon: mi timis, ke ŝi timos min. Mi subite vidis min kiel dikan grandegulon — kio mi tute ne estas — kiu unubate povus ŝin mortigi kaj tion ial dezirus. Ŝi estis senhelpa, sendefenda. Mi povus fari ion ajn al ŝi. Tiu sento pri mia povo subite min terure ĝenis.



"Mi ĝojas, ke venis gasto al mi," ŝi diris. "Mi kutimas je soleco, sed havi iun junan en la domo estas agrable. Vi dormos en la gastĉambro. Mi devos iom ordigi ĝin, kaj ĝi estas malvarma, sed mi preferus ne devi ŝanĝi la littukojn de mia filo. Cetere, ankaŭ tiu estas malvarma. La ĉambro, mi volis diri, ne mia filo, ha-ha. Ĉiuj dormĉambroj ĉi tie estas malvarmaj, mi bedaŭras."



Kaj tiam mi elparolis la bedaŭrindajn vortojn:



"Ĉu vi ne timas?"



Ŝi rigardis min komence mire, poste kun stranga, ne klare difinebla, esprimo.



"Ne. Mi ne timas," ŝi diris. Sed ne estis dubo, ke mi ĵus mispaŝis.



La teo, kiun ŝi proponis al mi tuj antaŭ ol ni iris enlitiĝi, havis maldolĉan guston, kiun mi bedaŭrinde rimarkis nur post unu enbuŝigo, kiam mi povis fari nenion, krom lasi ĝin plu sekvi sian vojon en mi.



Mi plurfoje eldormiĝis kaj reendormiĝis en tiu nokto. Ĉiu-foje, mi sentis egan malkomforton, kiun mi ne bone komprenis, ĉar mi duon-dormis tamen la tutan tempon. Mi ja estis tre laca pro la longa biciklado, kiun sekvis la longa marŝado, dum kiu mi puŝis la biciklon. Kaj la neĝo, kiu daŭre falis tutnokte, helpis al profunda dormo.



Tamen, kiam mi eldormiĝis matene, pli frue ol tagiĝo, tiel ke ankoraŭ ne estis lumo, mi komprenis la kialon de mia malkomforto: mi estis ligita en la lito. Forta ŝnuro min tenis ne tute streĉe, sed sufiĉe bone, por ke mi ne povu movi la brakojn, nek malligi min per la fingroj.



Mi koleris, sed kion mi povis fari? Krii kaj tiri ŝin el la dormo estus tro malĝentile. Kial vi ĝentilu al persono, kiu ligile malliberigis vin, vi eble demandos. Nu, mi ne havas respondon. Ne estis konvene. Mi komprenis ŝin: ŝi ektimis kaj decidis min ŝnurligi; ŝi liberigos min, kiam tagiĝos. Maljunaj personoj ĝenerale ellitiĝas frue, mi diris al mi por rehavi kuraĝon.



Sed kiam la matena lumo fine envenis la ĉambron, mi rimarkis, ke sur la seĝo apudlita estis fiksita skribaĵo:



"Kara Sinjoro!



"Pardonu, ke mi ligis vin, sed vi min timigis. Mi ofte akceptis neatenditajn kaj nekonatajn gastojn ĉi tie, kaj neniam timis. Sed gazetoj pli kaj pli rakontas pri junuloj, kiuj atakas senfortajn personojn. Kaj eble mi parolis al vi pri la kaŝejo kun miaj ormoneroj. Mi ne memoras bone. Mia memoro ne plu estas, kia ĝi estis. Nuntempe mi emas tuj forgesi, kion mi ĵus diris aŭ faris.



"Mi metis dormigilon en vian tason ĉi-vespere, sed vi trinkis nur malmulte, kaj eble vi ne dormos profunde pli ol unu aŭ du horojn. Mi uzas tiujn por meti vin en staton sendanĝeran por mi. Mi malligos vin nur, kiam estos viro en la domo.



"Eble vi estas bona homo kaj mi petas vian pardonon. Sed via demando, ĉu mi timas, naskis timon en mi."



Ĉu vi scias, kio estis plej zorgiga al mi en tiu momento? Kio, cetere, montras, kiel stulte la homa persono estas aranĝita. Estis la fakto, ke mi nepre bezonis iri al necesejo. Mi trinkis multe da teo post mia alveno, mi trinkis multe da akvo dum la vespermanĝo, kaj legomoj, onidire, estas precipe akvo. Krome, estis malmulte da salo, kaj salo fiksas akvon en la korpo, mi aŭdis. Nu, kiaj ajn la kaŭzoj, mi terure bezonis, kaj la ideo malpurigi la littukojn estis neelportebla.



Kaj jen io subite okazis, kio preskaŭ igis min perdi mian povon super mi tiurilate.



Ekstere la vento blovis. Nenio bone funkciis en tiu malnova domo, kaj ventobato faris, ke la pordo de mia ĉambro iom malfermiĝis. Mi rimarkis nenion tuj. Sed post momento, rigardante al granda spegulo, mi povis vidi parton de tio, kio troviĝis trans la pordo. Aŭ, pli ĝuste: tiun, kiu. Ĉar tuj ekster mia ĉambro kuŝis ŝi, senmova.



Mi krie vokis, sed ŝi ne faris eĉ plej etan movon. Iel, mi sciis, ke ŝi estas morta. Estis terure. Ŝi, tie, senviva. Kaj mi tie ĉi, eĉ ne povanta helpi, se mi supozis malĝuste kaj finfine montriĝus, ke ŝi ankoraŭ vivas.



Mi sentis, ke mi freneziĝos. Neniam mi imagis tian situacion ebla. La tempo pasis ege malrapide, kaj nenio okazis. Mi malsatis kaj soifis, sed ne pri tio mi vere pensis, Okupis mian penson, senkompate, la nekontentigebla bezono iri necesejen, kaj la timo, ke neniu dum pluraj tagoj venos al ĉi tiu soleca domo.



Jes ja, mia gastigantino diris, ke ŝi liberigos min nur ĉe la ĉeesto de viro, kio ŝajnis signifi, ke iu devas veni. Tiu penso redonis esperon. Sed alifoje mi diris al mi: ne; ŝi intencis iri mem al la vilaĝo peti iun veni ĉi tien kaj okupiĝi pri mi. Se mi bone vidis, ŝi ne havis telefonon.



Mi kompreneble provis malligi min. En romanoj kaj filmoj, kaptito ofte sukcesas tion fari. Estis neĝojige devi konfesi al mi, ke, kvankam la ŝnuron ligis maljuna senforta avino, mi ne kapablis malfari ŝian laboron. Sed tiel estis.



Kaj jen finfine mi aŭdis iun ekstere. Tiu frapis la pordon kaj vokis plurfoje: "Sinjorino Ada! Sinjorino Ada!" Mi krie respondis: "Help! Venu supren!"



Estis vilaĝano, kiu alportis al ŝi panon, lakton, ovojn kaj diversajn aliajn manĝaĵojn, kiujn ŝi certe antaŭe mendis.



"Liberigu min," mi petis. "Mi tuj klarigos al vi."



"Kiu vi estas?" li demandis. Sed li ekvidis la kuŝantan korpon, kaj, ne atendante respondon, tuj klinis sin al ĝi.



"Ŝi mortis," li diris post atenta tuŝado. "Ne povas esti dubo."



Nur tiam li envenis en la ĉambron.



"Liberigu, vi diris, ĉu ne?"



Li vidis, ke mi estas ligita. Sed tuj poste li rimarkis la paperon kun ŝia skribaĵo.



"Mi vin petegas, liberigu min, mi nepre devas iri al la necesejo."



Li rigardis min sindemande.



"Kiel mi povas scii, ĉu vi estas danĝera aŭ ne? Mi havas pli bonan ideon."



Li iris al alia ĉambro. Tute klare, li bonege konis la domon. Post nelonge li revenis kun unu el tiuj ujoj, kiujn oni uzas en malsanulejoj por la homoj, kiuj ne kapablas moviĝi kaj do ne povas senigi sin je bezonpremo en taŭga loko.



"Vi devos helpi min," mi diris, "ĉar mi ne povas fari eĉ plej etan movon per la brakoj."



Mi sentis min honta kaj malfeliĉa, sed li akceptis, kaj mi malplenigis min en la ujon. La senpeziĝo estis nekredeble bonvena.



"Mi devas venigi doktoron, por ke li pretigu la necesajn paperojn pri tiu morto," li diris. "Kaj ankaŭ informi la policon."



"Bonvolu forpreni miajn ligilojn," mi petis. Sed liaj duboj pri mi estis tro gravaj.



"Ne. Mi unue rigardu, ĉu ŝia oro plu troviĝas sialoke."



Li baldaŭ revenis kun serioza, neamika esprimo survizaĝe. Mi komence miris, ke li konas la lokon, sed poste mi pensis, ke en tia eta vilaĝo, ĉiuj certe konas ĉion pri ŝi. Se juĝi laŭ la antaŭa vespero, ŝi estis parolema kaj facile forgesis, kion ŝi aŭ oni ĵus diris. Tia homo verŝajne ne povas longe teni ion ne-diskonata.



"Ĝi malaperis. Plej verŝajne vi ĝin prenis kaj ie kaŝis, dum ŝi rimarkis nenion."



"Kaj kiel mi ligis min mem?"



"Vi havas kunulon, eble. Aŭ vi trovis manieron igi ŝin tion fari. Eble dirante al ŝi, ke tiel ŝi ne timos."



"Sed ĉi tiun komunikaĵon fiksitan al la seĝo ŝi skribis propramane. Certe tion vi rekonas."



"Nu, mi ne scias. Ne estas mia tasko kompreni pri tiaj aferoj. Mi informos la policon."



La doktoro venis. Li diris, ke ŝia koro estis malforta kaj verŝajne ne eltenis la timon plus la forto-streĉon necesan por bone ligi min.



Venis policano. Li diris, ke mi devos resti surloke, ĝis la esplorado pri la stranga situacio, kun mi ligita en lito kaj ŝi morta eksterĉambre, estos finfarita. Sed ĉar li ne volis lasi min sola tie, time, ke mi forkuros, kaj ĉar li opiniis, ke neniu en la vilaĝo konsentos gastigi eblan mortiginton, plus konsidere al la malmulta mono, kiun mi disponis kaj igis hotelon neebla solvo, li proponis, ke mi loĝu en la policejo, kiu troviĝis ne tre proksime, en malgranda kampara urbeto.



Tie mi restis plurajn tagojn. Pluraj vilaĝanoj memoris tre bone, kie la maljuna avino kaŝis sian oron. Ŝi ne timis la konatojn kaj jen parolis pri ĝi, jen eĉ montris ĝin. Tiu kaŝejo nun estis malplena.



La fakto, ke oni trovis reston de dormigilo en te-taso ankoraŭ ne purigita, ne faciligis la solvon de la problemo. Ĉu mi ne metis ĝin por ŝin mortigi? Kiel scii, kiom estis metita kaj kiom ŝi trinkis? Eble mi perforte devigis ŝin skribi la leteron kaj poste ligi min, sciante, ke la dormigilo ne efikos antaŭ ol duonhoro.



"Kial mi farus ion tiel malsimplan?" mi diris. "Se mi prenus ŝian oron, mi tuj forirus kun ĝi!"



"Eble tion vi intencis fari komence, sed ne povis pro la neĝo."



"Se mi ŝtelis la oron, kien mi metis ĝin?"



"Jes. Tion vi devus sciigi al ni..."



La esplorjuĝisto, ne kontenta, ne tre certa pri si, decidis ne ellasi min.



La filo de la maljuna sinjorino vere estis plej afabla. Post kiam li klarigis al la polico, ke ĉi-foje, antaŭ ol vojaĝi for por kelka tempo, li akceptigis al sia patrino, ke ŝi lasu lin meti ŝiajn ormonerojn en sendanĝeran lokon en sia oficejo, en la urbo, kie li laboras, oni liberigis min. Li vere ne estis memcentra homo. Li tre malĝojis pri la forpaso de la patrino, sed ne preteratentis pro tio mian strangan situacion.



Li sentis sin kulpa pro la maniero, laŭ kiu lia patrino min traktis, kiom ajn komprenebla ĝi estis.



"Mi ne estas malriĉa," li diris. "Mi havas bonan oficon, mi ne havas gefilojn kaj mia patrino preskaŭ nenion elspezis. Permesu, ke mi faru ion, por ke vi pardonu ŝin."



Kaj li aĉetis por mi tute novan biciklon.



NOVAJ VORTOJ:



aprilo, butero, cetera, densa, dividi, fajro, ferio, fingro, flava, fumo, gasto, ial, iel, karakterizi, konstati, orelo, plus, puŝi, rado, salo, teo, tuko



NOVAJ KUNMETOJ:



esplor-juĝ-isto, forto-streĉo, mem-centra, neces-ejo, preter-atenti





26. KIAM DORSO DOLORAS



"Bela mateno, ĉu ne?"



Ĉiufoje, kiam Tejho renkontas Maevan, lia koro elsaltas el sia kutima regula, paca irado.



"Ho, Tejho, vi! Saluton. Jes, la mateno estas vere bela."



Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas Tejhon, ŝia koro rapidiĝas, kaj io neklarigebla, plaĉe varma, plenigas ĝin. Io poema.



"Ĉu vi fartas bone?"



"Tre bone, dankon, kaj vi?"



La vortoj glitas facile el ŝia buŝo. Nenio vidigas, ke ŝi devas streĉi la fortojn por ne tuj proksimigi la kapon al lia brusto. Kaj ĝin kisi.



"Ankaŭ mi plej bone fartas."



Ili ekridegas.



Ŝajnas, en tiu trankvila loko, ke responde ridas ankaŭ la naturo. Birdo ekflugas gajkante. La lumo sur la maro dolĉas al la okuloj. Estas unu el tiuj tagoj, kiam la vivo vastadone disradias ĝojon.



Kiam oni estas juna, bonfarta, kun tiu beleco, kiun juneco ofte havigas al homoj viglaj kaj sanaj — eble ĉar naturo pretigas ilin por amo — oni facile sin ĝenas antaŭ persono de la alia sekso, sed tiun sinĝenon oni volas ne elmontri. Ĉu plej bona metodo por kaŝi ĝin ne estas eligi laŭtan ridon?



"Fakte, mi ne diris al vi la veron," voĉas Tejho, post kiam la ridoj trankviliĝis, "parolante pri bonfarto. Mia dorso doloras."



"Ĉu vere? Ĉu vi estas malsana?"



"Ne malsana. Ĉu vi scias, kie mi laboris lastsemajne?"



"Ie ĉe la haveno, ĉu ne? Ĉu vi helpis el- kaj en-ŝipigi varojn?"



"Ne, tute ne. Sed vi pravas pri la loko. Mi laboris apud la haveno, ĉe tiu ĉino, kiu vendas malnovajn objektojn el fero. Li dungis min por kelka tempo. Li bezonis iun por ordigi la amason da plej diversaj varoj el plej diversaj materialoj, kiujn li havas. Teorie, li okupiĝas pri malnovaj objektoj el metalo, ĉefe fero, sed fakte li havas multon ankaŭ el aliaj materialoj, ekzemple el ligno. Ankaŭ lignajn meblojn li vendas, ĉu vi scias? Tiu homo kapablas aĉeti kaj revendi ion ajn. Maŝinojn, aparatojn, strangajn artaĵojn, ĉion oni trovas ĉe li."



"Ĉu vere? Sed kiel tio rilatas al via dorso? Kio okazis?"



"Nu, eble mi ne estas sufiĉe forta por tio, kion mi devis fari."



Ne sufiĉe forta, ĉu? Ridinde! Maeva rigardas lin. Sur ĉi tiu insulo, nur la ĉinaj komercistoj, la malmultaj eŭropanoj kaj usonanoj, kaj la homoj, kiuj laboras en oficejo, en hotela akceptejo aŭ similloke, surhavas ĉemizon. Tejho neniam surmetas ion alian ol pantalonon. Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas lin, lia aspekto tuŝas ŝian koron. Ŝi sentas ion en si, ion ne tre esprimeblan, emon tuŝi, eble, deziron, ke haŭto sentu la kontakton de haŭto. Li estas nek dika, nek speciale alta. Tiu iom bruna haŭto, tiu vizaĝo regule trankvila, tiu korpo, senvesta krom la mallonga pantalono, estas simple belaj. Ili ĉiam movas sentojn en ŝi. Ne sufiĉe forta, ĉu? Tiuj brakoj, tiu brusto, tiu dorso aperas kapablaj levi kaj porti ion ajn.



"Vi ne imagas, kiel pezaj kelkaj el tiuj varoj estas. Mi devis levi iun malnovan aparaton, kies uzon mi eĉ ne provus imagi. Li volis ekspozicii ĝin en centra loko... Ĉu vi jam vizitis muzeon?"



"Ne."



"Mi jes, foje, en la granda insulo. Estas domo kun ĉiaspecaj objektoj. Ĉio, sed ne modernaj aĵoj. Mebloj, maŝinoj, aparatoj, manĝiloj, iloj el metalo, ŝtono, ligno, moneroj..."



"Vi ne bezonas diri. Mi neniam vidis muzeon, sed mi sidadis sufiĉe longe en lernejo por scii, kio ĝi estas. Kial vi parolas pri muzeo?"



"Ĉar unu el la konstruaĵoj, kie mi laboris por tiu ĉino, estas kvazaŭ muzeo, tiom da nekredeblaj aferoj ĝi enhavas. La tutan tagon mi devis preni aĵojn el unu loko kaj ilin porti al alia."



"Sed kiel vi dolorigis al vi la dorson? Vi tamen ne levas objektojn kiel okcidentanoj, kiuj tenas la krurojn rektaj por preni ion de sur planko, kaj klinas nur la korpo-supron, tiel ke la dorso elportas la tutan penon, ĝis ĝi malboniĝas." Dum ŝi parolas, ŝi klinas la dorson kaj mallevas la brakojn, tenante la krurojn rektaj. Ŝi ŝajnigas, ke ŝi prenlevas ion de sur la tero laŭ la maniero de la okcidentanoj. Ambaŭ ridegas.



"Ne, tute ne. Sed tiu stranga aparato ne estis fakte, kia ĝi aperis. Ĝi estis multe pli peza en unu flanko ol en la alia, kaj, kiam mi levis ĝin, mi sentis, ke jen ĝi glitas el miaj manoj. Nu, mi ne povis allasi, ke ĝi falu teren kaj rompiĝu, time ke la ĉino koleros kaj devigos min pagi. Kiel mi povus pagi? De kie mi prenus la monon por tia sendube multekosta aparato? Mi provis teni min egalpeze, mi sukcesis, ke la aparato ne falu, sed mi tiucele faris movon neĝustan kaj ekde tiam mia dorso iom doloras."



"Kompatinda!" ŝi diras dolĉavoĉe, kaj sammomente trakuras ŝian tutan korpon neatendita sento, plaĉa, iom ĝua. Nur pro ĝi ŝi ekrimarkas, ke ŝi nun tuŝas lian brakon.



"Ne zorgu," li respondas, same dolĉe. "Doloras nur iomete."



"Tamen, tamen," ŝi rebatas. "Ĉu ĉi tie?" ŝi demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, laŭ la rando de la pantalono.



"Jes, tie." Ne eblus scii, ĉu lia voĉo esprimas sufereton aŭ ĝuon. Ĉu ambaŭ? Ĉiaokaze, ĝi sonas bele, altire. "Via mano estas vere kuraca. Jes. ĝuste tie, sed ankaŭ ĉirkaŭe. Jes, tiel, plu, plu, mi petas. Viaj fingroj havas resanigan efikon. Kaj krome ili... kiel diri?... ili plej agrable poemas. Jes, jes, ne ridu. Via tuŝo havas la dolĉecon de poemo."



Ŝia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas plaĉajn sentaĵojn. Tiam...



Knabo, knabino. Blua maro, ĉielo sennuba, suno. Neniu bruo de maŝino, neniu veturilo, neniu homa voĉo, krom iliaj. Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvazaŭ milite. Ili batalas pri fiŝoj.



Tejho, Maeva ne atentas ilin.



Ne estus ĝentile plu rigardi tiujn du. Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, aŭ, pli ĝuste, ge-soli. Ni pro ĝentileco almenaŭ fermu la okulojn. Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, ĉu ne?



NOVAJ VORTOJ:



aparato, ĉemizo, ĉina, dorso, dungi, ekspozicio, farti, fero, gliti, haveno, insulo, kisi, ligno, materialo, meblo, moderna, muzeo, pantalono, planko, rando, sekso, Usono, varo, vigla





27. KVINA RAKONTO PRI AFANTI



Komercisto, kiu estis amiko de Afanti, devis foriri por longa vojaĝo. Antaŭ ol ekiri for, li venis viziti sian amikon, por diri al li varman, plej amikan ĝisrevidon.



Li apenaŭ eksidis kaj komencis paroli pri sia baldaŭa vojaĝo, kiam li rimarkis, ke Afanti havas belan oran ringon ĉe la ringofingro.



"Mi tre bedaŭras, ke mi devas foriri, ĉar mi tre ŝatas nian rilatadon," li diris. "Vi estas mia plej bona amiko, Afanti, ĉu vi tion kredas?"



"Mi certe kredas vin, kara," Afanti respondis. "Tial mi havas por vi simplan, sed bonan, konsilon: ne foriru."



La alia eligis profundan spiron, zorgvizaĝe.



"Mi devas, Afanti, mi devas. Miaj komercaj aferoj ne ebligas al mi ne foriri. Mi bezonas monon por vivi, ĉu ne? Por ricevi monon, mi bezonas komerci. Kaj por mia komerco mi devas vojaĝi for."



Afanti nenion respondis.



"Sed la ideo resti tiel longatempe sen vidi vin igas min ege malĝoja. Ĝi ŝiras mian koron. Kiel mi elportos? Ne estos facile."



Afanti plu restis silenta.



"Jen mi havas ideon," la amiko diris kun ekbrilo en la okuloj. "Lasu min havi vian ringon. Mi metos ĝin al mia fingro, kaj konstante vidos ĝin. Ĉiufoje, kiam mi ĝin rigardos, mi sentos, kvazaŭ mi vidus vin envere. Ĝi estos mia animpacigilo."



Afanti rigardis sian ringon. Ĝi estis bela. Ĝi estis valora.



Estis eĉ la sola valoraĵo, kiun li iam ajn havis. Per serioza voĉo li ekparolis:



"Min tuŝas la sentoj, kiujn vi esprimas. Kio estas pli valora ol amikeco? Kaj ĝuste mia amikeco al vi kaŭzas al mi problemon. Ĉar ankaŭ mi ne povos havi pacon enkore, dum vi estos for. Ankaŭ mi bezonus vidi vin."



Same kiel lia kunulo antaŭ minuto, Afanti eligis profundan spiregon, bruan, malĝoj-espriman. Dum momento silento okupis la ĉambron. La komercisto sin demandis, pri kio pensas Afanti. Ĉi-lasta aperis profunde enpensiĝinta, kvazaŭ serĉante solvon al suferiga problemo. Sed la esprimo de Afanti subite ŝanĝiĝis: larĝa rideto formiĝis sur liaj lipoj.



"Jen! Ankaŭ mi finfine ekhavis ideon, bonan, solvan ideon. Certe vi bonvolos agi kompate al mi: lasu min konservi la ringon. Ĉiufoje, kiam mi rigardos ĝin, mi memoros, kiel mia plej bona amiko deziris ĝin havi pro varmaj amikaj sentoj al mi. Tio varmigos mian koron. Mi memoros, kiel vi petis ĝin, kiel gravis por vi havi ion, kio tenu viva en vi mian memoron, kaj kiel vi tamen plej grandanime akceptis, ke mi ĝin konservu. Tiel mi ne povos ne pensi pri vi konstante. Vi pravas. Amikeco estas io ege valora, kaj ĉi tiu ringo estos por mi porĉiama signo de nia porĉiama amikeco."



NOVAJ VORTOJ:



ligo, ringo



NOVAJ KUNMETOJ:



en-pens-iĝi, ĝis revido, ringo-fingro





28. MI PERDIS KELKAJN BOVINOJN



— Kultura Centro Esperantista? Ĉu tio estas en la Alpoj?



— Ne. Tute ne. Estas en la plej okcidenta parto de Svislando, en la ĵurasa montaro. Ne estas tiel akraj montoj kiel la Alpoj, sed ili estas tre agrablaj por promeni. Kaj la Kultura Centro troviĝas je iom pli ol mil metroj super la marnivelo, tute proksime al naturo, rande de la plej alta urbo de Eŭropo. Mi diras "urbo", ĉar ekzistas pli altaj vilaĝoj, sed La Chaux-de-Fonds (elparolu: La Ŝodfon') estas vera urbo, centro de horloĝa industrio, tamen je mil metroj de alteco.



— Interese.



— Ĉu vi konas la svisan Ĵurason?



— Jes. Mi tie perdis bovinojn siatempe.



— Perdis bovinojn, ĉu vere? Kiel eblas?



— Tio okazis dum la dua mondmilito. Mi estas judo, kiel vi eble scias. Pariza judo. Mi estis dekokjara, studis pri literaturo. Por mi, kamparo estis stranga medio, nekonata, ekster mia vivo. Medio tute fremda al mi. Regionoj, kien oni iras ferii aŭ pasigi dimanĉon. Sed mi havis neniun veran kontakton kun la kampara vivo.



— Ĉu vi estis en Parizo, kiam la germanoj okupis Francion?



— Jes. Mia familio ne prenis serioze ĉion, kion oni diris pri la malamindaj idealoj de tiu frenezulo Hitler kaj pri liaj klaraj intencoj. Verŝajne ili prenis siajn dezirojn por realo. Kiam la germanoj alvenis, oni trovis por mi kaŝejon en religia lernejo, katolika. Sed tio ne povis daŭri, ĉar, almenaŭ tiuregione, la germanoj komencis kontroli tiujn lernejojn, serĉante judojn por ilin sendi al morto.



— Kiel vi elturniĝis?



— Ni havis amikojn, bonajn amikojn, kiuj ĉion aranĝis. Ili savis mian vivon. Neniam estos limo al la dankemo, kiun mi sentas al ili. Ili organizis eliron al Svislando. Mi vojaĝis ĝis la landlima regiono, kaj tie estis akceptita de franca kamparano, kiel planite. Tiu transirigis homojn de Francio al Svislando kaŝe, por mono. Estis danĝere, ĉar oftis germanaj kontroloj.



— Kiu pagis?



— La estro de tiu katolika lernejo pagis parton, tiuj amikoj alian parton. Juda organizo repagis ilin post la milito. Miaj gepatroj devis pagi antaŭ ol foriri al Svislando, kie ni devis rekuniĝi, sed iu franco raportis pri ilia kaŝejo al la germanoj, kaj ili estis kaptitaj: Mi neniam revidis ilin.



— Terure!



— Jes. Kiu ne travivis ion similan, tiu ne povas imagi.



— Almenaŭ vi saviĝis.



— Jes.



— Kia homo estis tiu translima pasiganto?



— Mi memoras nur, ke mi ne povis ekscii tiutempe, ĉu li havas homajn sentojn aŭ ne. Mi legis sur lia vizaĝo neniun kompaton, neniun komprenon pri tio, kion mi travivis. Por li, transkonduki homojn trans la landlimon, estis ia kutima laboro. Li certe ne estis idealisto, kaj mi ofte min demandis, kion kaŝas lia senvarma vizaĝo. Mi volis rakonti al li pri miaj timoj kaj esperoj, sed li silentigis min per kelkaj akraj vortoj.



— Eble vi estis por li nur mongajnilo.



— Eble jes. Mi restis kun li nur malmultajn horojn. Mi min demandis, ĉu li rigardas min speco de bovo, kiun oni iras vendi ie. Sed mi fakte opinias, ke tio estis nur lia ekstera aspekto, kaj ke sub tiu kvazaŭ senkora ŝajno kaŝiĝis homa kunsento.



— Nu, tion ni neniam scios. Sed kion pri la bovinoj, kiujn vi perdis?



— Atendu, atendu. Mi tranoktis ĉe tiu kamparano. Ege frue matene, antaŭ ol tagiĝis, li vekis min. Mi prenis la sakon, en kiu mi portis miajn kelkajn havaĵojn, kaj sekvis lin. Ni piediris unue tra kampoj, sed baldaŭ tra arbaro. Ni supreniris pli kaj pli, sufiĉe alten sur la monto.



— Ĉu ne troviĝis germanoj, kiam vi foriris?



— Tute ne. Sed ni sciis, ke ili troviĝas en la regiono. Kaj mi kolerigis mian kunulon foje, ĉar... Nu, mi devas unue diri, ke post la unua arbaro ni alvenis super la limon de la arba nivelo. Tie estis nur herbo kaj ŝtonoj. Estis la komenco de vasta herbejo, kie bovinoj pace herbmanĝis rigardante nin pasi.



— Ĉu estis bela vetero? En kiu sezono vi translimiĝis?



— Somere. Tial la bovinoj estis ekstere. Jes, la vetero estis bela. La tagoj estis sekaj tiuperiode, sed tie supre, je tiu horo, estis malvarmete kaj kelkloke renkontiĝis nebulo, fojfoje eĉ tre densa nebulo.



— Pardonu, ke mi interrompis vin per mia demando pri vetero. Vi komencis rakonti, kial vi kolerigis vian kamparanon.



— Plej simple. Ĉar mi krietis. Estis apenaŭ aŭdebla krieto, sed mi ne povis subpremi ĝin. Ni estis en nebulo kaj la ĉielo ankoraŭ estis malhela. Mi pikis min vere dolorige. Oni ne vidis bone. La limo inter tiuj herbejoj estis markita per dratoj. Pikdratoj.



— Ne estas limoj. Nur estas bariloj, por ke bovinoj ne transiru al alia loko, sed restu tie, kie ili devas.



— Ĉu vere? Kiel stulta mi estas! Kompreneble, vi pravas. Vi ne imagas, kiel ĉefurbano povas stulti pri neurbaj aferoj. Nu, mi provis pasi sub tia drata barilo. Mi faris stultan movon, iom glitis, mia nazo trafis ion lignan, mi saltetis kaj pikilo de la pikdrato eniĝis en la dorson de mia mano. Mia krieto estis vere mallaŭta, eĉ ne estis krieto, nur eligo de malakra dolorsono, sed mia gvidanto koleris.



— Kiel li povis koleri senkrie?



— Li sukcesis. Nun, kiam mi revidas lin enpense, mi trovas la situacion amuza. Sed ĝi ne amuzis min tiutempe. Li esprimis sian koleron tute silente. Nur per vizaĝaj esprimoj kaj movoj de la brakoj, de la korpo, de la kapo, de la manoj. Liaj lipoj moviĝis kvazaŭ por montri, ke li krias, sed neniu sono venis. Li imitis kriojn sen krii. Finfine, li retrovis sian trankvilon kaj ni daŭrigis nian iradon. Ni revenis al arbara regiono. Ie, meze de tre densa arbaro, li haltis, kaj signis, ke mi haltu.



— Ĉu li aŭdis germanojn?



— Mi ne sciis. Bedaŭrinde, li nenion volis aŭ povis diri al mi. Li metis fingron sur la lipojn por signi, ke mi faru neniun bruon. Se vi scius, kiel mia koro batis!



— Mi povas imagi.



— Eble. Mi pli kaj pli perdis mian trankvilon, ĉar mi ne komprenis, kio okazas. Ni tie staris silente, senmove, dum pasis minutoj, longegaj minutoj. Lia sinteno povis signifi nur, por mi, ĉeeston de danĝero, kaj mi, urbano, tute ne kutimis al danĝero. Mi ankaŭ, verdire, ne kutimis al malkomforto. Miaj piedoj estis malsekaj pro la longa marŝado en herbejo je la horo, kiam malsekeco formiĝas tie surmonte (aŭ ĉu la malsekeco formiĝas dum la tuta nokto? Kiel nescia mi estas pri naturo!). Mi estis pensanta pri miaj malvarmaj, malsekaj piedoj, kiam insekto min pikis. Kia plaĉa medio! Tio igis min eĉ pli streĉita.



— Sed kial vi longe staris tie senmove? Kio estis la danĝero?



— Fakte ne estis danĝero. Mi jam rimarkis antaŭe, ke mia kunulo havas nekredeble akrajn okulojn, kapablajn vidi tra plej malhela nokto, ĉu germanoj ie marŝis. Nu, ni estis en densnebula loko kaj li provis rigardi. Krome, per siaj same akraj oreloj li tre streĉe aŭskultis, ĉu germanoj ie proksime pasas. Ni ja troviĝis tute proksime al la landlimo. Post iu longa, lasta kontrolado senmova - plej streĉa, kredu min - li proksimigis la lipojn al mia orelo kaj elparolis la unuajn vortojn, ekde kiam ni forlasis lian domon: "Rigardu tiun vojeton" (mi apenaŭ vidis ion, sed ege mallarĝa piedvojeto trairis inter la arboj) "sekvu ĝin. Post kvin minutoj, vi estos en Svislando."



— Ĉu estis tiel simple?



— Tiel simple estis. Simple, sed ege streĉe. La sola problemo estis ne perdi la vojeton. Feliĉe, mi baldaŭ eliris el la nebulo. Mi tiam jam estis en Svislando, sed tion ne sciis. Mi eksciis nur, kiam la vojeto finfine atingis vilaĝon.



— Sed ĝis nun en via rakonto vi nur preterpasis bovinojn, neniam ilin perdis. Kion vi diris komence? Ĉu mi misaŭdis?



— Tio estas tute alia afero. Ĝi okazis poste. La svisoj estis bonkoraj kun mi (ne ĉiam kaj ĉie tiel estis; mi estis bonŝanca). Post iom da tempo, ili sendis min al kamparano. Mi devis resti tie kaj labori kun li por pagi mian restadon en la lando. Mi do iris tien kaj la kamparano estis plej afabla. Li vere varme bonvenigis min. Li invitis min promeni en la ĉirkaŭaĵo, "por montri ĉion", li diris. Survoje ni renkontis bovinarojn kaj li salutis la bovinojn per ilia nomo. Estis gajaj sonoj, tie, ĉar ĉiu bovino havis sonorilon ĉe la kolo, jen pezan, jen malpezan, jen kun akra sono, jen kun malakra.



— Kaj la paca muziko de tiuj sonoriloj estis tiel plaĉa al viaj oreloj de juna ĵus-foririnto el mortodanĝero, ke vi atentis ĝin pli ol la bovinojn mem!



— Ĝuste. Tute prave. Kion mi miskomprenis kiel promenon, tio estis precizigoj por la laboro. Sed, vere, li ne estis klara pri tio. Vespere, li diris al mi: "Iru al tiu kaj tiu kaj tiu lokoj, kiujn mi montris al vi posttagmeze kaj revenigu la bovinojn hejmen."



— Kompatinda!



— Mi ne kuraĝis diri, ke mi eĉ ne estis certa, ĉu mi trovos la vojon. La loknomoj, kiujn li diris dum la posttagmeza promeno, kaj ripetis en sia ordono, kompreneble signifis nenion por mi. Mi tamen foriris. Mi feliĉe grandparte memoris, tra kie ni pasis antaŭe. Mi sukcesis atingi la bovinojn, kiujn mi opiniis liaj. Ili eĉ memvole grupiĝis, kaj mi miris, ke ili tiel facile akceptas sekvi min. Sed mi ne sciis, kiom ili devas esti. Kiam mi revidis ilian mastron, mia bovinaro estis mankhava.



— Kion li faris?



— Li diris, ke li tuj vidis, ke mi estas urba senkapulo, al kiu oni povos nenion ordoni kun certeco, ke li plenumos la taskon. Mi aŭskultis senresponde. Kion mi povis diri? Sed io ege mirigis min. Por mi, ĉiu bovino estas nur bovino, simila al ĉiu alia bovino. Sed li tuj diris, ke mankas tiu, kaj tiu ĉi, kaj tiu alia. Laŭ la nomoj li priparolis ilin. Li devigis min iri kun li. Li trovis ĉiun laŭ la sono de ĝia sonorilo. Li ne nur konis ĉiun vizaĝon bovinan (eble ne la vizaĝon, mi ne scias, kiel li ilin rekonis), sed li ankaŭ konis ĉiujn sonorilajn sonojn. Ĉu ne mirinde?



— Tiel vi konatiĝis kun svisa Ĵuraso! Ĉu poste vi lernis voki ĉiun bovinon laŭnome?



— Ne. Mi ne havis tempon. La sekvantan tagon, mi jam estis for. La kamparano plendis pri mi. Oni sendis min al la horloĝa industrio, kaj tie mi estis brila knabo, kiu ricevis nur gratulojn. Ĉu vi sciis, kiel la israela verkisto David Ŝahar difinas la malbonon?



— Ne.



— Li diras, ke malbono estas io, kio ne troviĝas ĝustaloke. Kafo en taso, li diras, estas io bona. Kafo sur pantalono estas io malbona. Estis erare postuli, ke juna parizano okupiĝu pribovinoj!



NOVAJ VORTOJ:



akra, Alpoj, bovo, dimanĉo, drato, franca, fremda, germana, hela, herbo, horloĝo, idealo, imiti, insekto, israela, juda, Ĵuraso, katolika, kvalito, literaturo, medio, nazo, nebulo, Parizo, piki, seka, sezono, sonori, svisa, veki



NOVAJ KUNMETOJ:



el-turn-iĝi, sia-tempe, tra-nokti





29. AMINDA FAMULO



Li estis tiel fama. Lia nomo, en grandaj literoj, legiĝis ĉie en la urbo. Li certe estis la plej populara kantisto. La stelo, kiu brilis en la nokto. La plej aminda kantisto niatempa.



Liaj muzikoj estis frenezaj, oni diris. Li kantis rapide, vigle, ĝue. Kaj liaj vigleco kaj ĝuemo iel transdoniĝis al la publiko.



Sed estis io poezia en la vortoj, kiujn li kantis. Kaj li estis kuraĝa. Malŝatantoj diris, ke li krias. Ne, li ne kriis. Li vokis. Li devis voki, ĉar li volis veki. Li alvokis nin kontraŭstari maljustecon. Li volis veki la homojn el la dormo, en kiun la moderna vivo ilin tenis. Por ke ili fariĝu aktivaj. Por ke ili agu kontraŭ ĉio malbona en nia socio. Por ke ili igu la socion progresi al pli bona vivo, al mondo pli justa.



Kiun ŝancon mi havis, mi, eta sekretariino, ke li rimarku min? Miaj ideoj estis malsaĝaj. Sed mi volis ian kontakton kun li. Mi sciis, ke nenio serioza eblas inter li kaj mi. Sed scii ne sufiĉas por forigi ideon, ĉu? Mi volis, ke li amu min.



Kiam li aperis antaŭ ĉies okuloj, en la plenplena ejo, lia kostumo brilis. Ŝajnis, ke miloj da steletoj estas kudritaj sur ĝi. Ili respegulis la lumon, kiu estis direktita de la plafono al li, en konstante ŝanĝiĝanta danco.



Dum li kantis, lia tuta korpo dancis. Li ne kantis nur per la buŝo, la lipoj, la lango. Li kantis tutkorpe. Kaj pro tio la aŭskultantoj dancis sian sidan danceton, laŭ la muziko, sur siaj seĝoj. Mi ĉiam trovis tre belaj, sur la fotoj, liajn harojn tiel plaĉ-aranĝe kombitajn. Sed dum li dance kantis tie, ankaŭ liaj haroj dancis, kaj el la bonorda kombado restis plu nenio. Strange, mi trovis lin eĉ pli aminda tiel.



Kiam li finis, mi iris atendi lin. Mi havis tri diskojn kun mi. Mi intencis peti lin subskribi sian nomon sur ili. Mi sciis, ke li eĉ ne rigardos min. Estos nur momenta renkontiĝo, interŝanĝo de kelkaj vortoj, manmovo, kiun li faris milionfoje eble, por irigi la plumon sur la centra ronda papero meze de plasta disko. Jes, mi sciis tion. Mi ne atendis ion alian. Kaj tamen mi esperis.



"Via nomo estas Vera, ĉu ne?" li demandis, rigardante min fikse, rekte en la okulojn.



"Kiel vi povas scii? Jes," mi respondis nekomprene.



Estis nekompreneble. Kiel eblas rekoni personon, kiun oni neniam vidis?



"Mi tuj rekonis vin," li plu diris. "Li estas bonega."



Pli kaj pli strange!



"Kiu estas bonega?"



"Sergjo," li respondis.



"Sergjo?" Mi konis neniun tiunoman, kaj mi aldonis: "Kiel li estas bonega? Pri kio?"



Homamaso premis min tiel forte, ke fariĝis pli kaj pli malfacile spiri. Ĉiuj deziris, ke la famulo skribu sian nomon sur iliaj diskoj, aŭ sur papero. Ili malkontentis pri tio, ke mi malrapidigis la aferon. Li rigardis ilin.



"Aŭskultu," li amikvoĉis, "ĉu vi akceptus vespermanĝi kun mi morgaŭ?" Li enmanigis al mi karton. "Jen la adreso de la restoracio. Ekde la oka mi atendos vin. Ni ne povus paroli trankvile ĉi tie. Sed morgaŭ mi havos libertagon. Ripozigos min vespermanĝi kun vi."



Mi jesis, dankis, foriris, apenaŭ konscia pri la multaj rigardoj, kiuj provis ekkompreni, kial la dio elektis min prefere ol iun ajn alian.



Dormi mi ne povis. Mi pasigis la nokton demandante min, kio okazis. Ĉu entute la invito estis reala? Ĝi estis apenaŭ kredebla. Post kiam mi dormetis kelkan tempon, mi post nelonge vekiĝis, kaj la pensoj plu kaj plu turniĝis en mia kapo, sen prezenti respondon al la multaj demandoj, kiuj kaptis min. Plurfoje, certa, ke la afero estis nur imagita, mi ellitiĝis por rigardi la restoracian karton. Ĝi estis reala.



Matene, mi sentis min tiel malbone post tiu preskaŭ sendorma nokto, ke mi telefonis al la oficejo, ke mi malsanas, kaj ne iros labori. Tiam okazis kvaronhora batalo inter miaj principoj kaj mia deziro. Unu el miaj principoj estas, ke dormo devas veni nature: dormigilon mi neniam uzas. Mi havas kelkajn hejme, ĉar kiam mia patrino vizitas min, ŝi ĉiam lasas iom da ili. Sed ĉi-foje miaj principoj malvenkis: mi enbuŝigis dormigilon kaj finfine glitis dormen. Mi ja bezonis esti bela, kaj sendorma nokto ne favoras beliĝon.



Kiam mi forlasis mian loĝejon tiuvespere, mi timis, ke iu el la oficejo vidos min kaj faros al si ĝustajn ideojn pri mia "malsano". Sed mi povis nenion fari tiurilate. Mi estis preskaŭ certa, ke li ne estos tie. Kial li estus? Tiaj famuloj ne estas tre seriozaj, onidire. Dio scias, kial li havis tiun ideon pri mi.



Mi tre bedaŭrus, se li ne tenus sian promeson. Mankus al mi, ne nur la plezuro dividi manĝon kun viro, kiun mi de malproksime ege ŝatis, eble eĉ amis, sed mankus ankaŭ la respondo al la mirigaj demandoj: Kiel li povas scii mian nomon? Kiu estas Sergjo?



Fakte, kontraŭ mia atendo, sed laŭ mia espero, li tie sidis en la trinkeja parto de la restoracio, tuj ĉe la enirejo. Li direktis al mi larĝan rideton, kiam li ekvidis min.



"Venu," li diris. "Ni havas tablon en aparta ĉambro, tiel neniu ĝenos nin. Ne estas agrable esti fama. Oni malfacile defendas sin kontraŭ scivolemuloj kaj kolektantoj de subskriboj."



Li kondukis min al eta aparta manĝoĉambro.



"Kiel vi fartas?" li afable demandis, post kiam li mendis la manĝon.



"Mi kuŝis sendorme dum la tuta nokto. Pro vi."



"Ĉu mi estas tiel terura?"



"Tion mi ne povas diri, ne konante vin. Oni konas homon nur post kiam oni manĝis tutan kilogramon da salo kun li aŭ ŝi. Kaj je ĉiu manĝo, kiom da salo ni enprenas? Ne vi estas terura, sed viaj nekompreneblaj sintenoj. Kiel vi povas koni mian nomon?"



"Mi diris al vi: pro Sergjo."



"Sed mi konas neniun Sergjon."



"Ĉu vere? Kion pri la desegn-instruisto?"



"Ha, tiu! Mi eĉ forgesis lian nomon. Jes, li estis mia instruisto en la meza lernejo. Foje li petis la permeson desegni min."



"Ĝuste. Li estas ŝanca konato de mia frato, kaj foje mi vizitis lin. Mi vidis tiun belan desegnaĵon en lia sidĉambro. Kaj mi enamiĝis al la belega knabino sur ĝi. Kompare kun la realo, tamen, tiu desegnaĵo estas nenio."



"Kaj dume mi enamiĝis al vi pro viaj kantoj!"



* * *



Mi estis plej malsaĝa. Pro li mi forlasis mian sekretarian laboron. Mi forlasis mian urbon. Mi sekvis lin de loko al loko, kie li kantis. Li estis freneza pri mi, mi pri li. Ĝis venis la tago, kiam ni malpacis, kiam ĉio inter ni ŝajnis subite neelporteble supraĵa, kiam ambaŭ komprenis, ke tio estas kvazaŭ ludo, aŭ pli ĝuste interludo inter la seriozaj okazaĵoj de la vivo.



Mi revenis hejmen, laca, eĉ ne konscia, ke mi almenaŭ riĉiĝis per speciala, instrua sperto...



Sed mia vivo ĉiam plenas je strangaj ŝancaj okazaĵoj. En la vagono, kie mi sidis revenante, mi ne sukcesis subpremi la plorojn. Mi provis interesiĝi pri tio, kio vidiĝas tra la fenestro, sed ne vere sukcesis. Mi sukcesis atenti nenion, ankaŭ ne la viron, kiu eksidis vid-al-vide de mi. Nur kiam li amike metis la manon sur mian brakon kaj demandis:



"Vera, ĉu vi malĝojas?", nur tiam mi mirsaltetis: estis Sergjo!



Sergjo kaj mi vivas kune nun jam la okan jaron. Kaj ĉiutage ni feliĉas pli kaj pli. Li ofte aŭskultas diskojn aŭ kasedojn de mia iama amanto, ĉar li tre ŝatas lian manieron kanti. Ankaŭ mi. Sed mi scias, ke la vespera kantisto estas iu, kaj la viro matena, tagmeza, nokta, feria, iu tute alia.



Ankaŭ nia kantisto tion scias. Li foje diris al mi: "Kiam mi staras antaŭ publiko, kiam la lumoj en la salonego mallumiĝas, kaj nur forta, densa lumo elektra direktiĝas al mi, kaj mi ekkantas, tiam, ŝajnas, ke la ordinara "mi" iras flanken, kaj lin anstataŭas alia persono, multe pli brila, pli bona, pli sentema, pli alt-anima ol mi".



La kantisto kaj la ĉiutagulo: du viroj loĝas en la sama korpo, kaj unu dormas, dum la alia okupas la direktejon. La unuan mi plu amas, ege forte, kaj la dua... la dua ne estas malbona knabo, sed ankaŭ ne tia viro, kun kia mi deziras vivi. Mi eĉ ne bedaŭras, ke la unua ne vivas nur por mi. Kompare kun Sergjo, li apenaŭ ekzistas.



NOVAJ VORTOJ.



aktiva, ĉies, desegni, disko, kasedo, kilogramo, kombi, kostumo, kudri, lango, litero, miliono, plafono, plasta, plumo, poezio, populara, principo, progresi, ripozi, sekretario, stelo



NOVAJ KUNMETOJ:



inter-ludo, sci-vol-ema, sub-skribi, vid-al-vide



30. MISTRAFO



"Maljusta, tio estas maljusta," Ijabo ripetis al si, dum ŝi de malproksime rigardis Olun ordigi la aĵojn, kiujn li intencis kunporti vojaĝe al la ĉefurbo. Ŝi estis en la ĝardeno, kolektanta legomojn por la vespermanĝo. Ŝi proksimiĝis al la domo. Nun ŝi vidis lin bone, kaj lin eĉ pli malamis pro lia maniero bonorde aranĝi siajn aĵojn antaŭ ol ilin paki. Tiel ĉiam agis Olu — ordeme — kaj tial, sendube, li konstante pri ĉio sukcesis. Neniam Sule agis tiamaniere. Kaj Sule neniam sukcesis. Pensante pri sia malamo al Olu, ŝi ekpensis pri la same aĉa sento, kiun ŝi havis rilate al Jetunde, lia patrino. Tiumomente, se vi venus al ŝi kaj dirus, ke antaŭ dek jaroj la du edzinoj de Adejemi — Jetunde kaj ŝi — rilatis vere amike, ŝi ne konsentus kredi vin. Tiujn feliĉajn tagojn ŝi sukcesis plene forigi el sia memoro.



Adejemi estis sufiĉe riĉa por pagi al si du edzinojn, sed li tre ŝatis pacon en la hejmo, kaj sekve, kiam li decidis realigi sian deziron pri dua edzino, antaŭ multaj jaroj nun, li longe priparolis la aferon kun sia unua edzino, Ijabo. Ijabo plene jesis al lia elekto, kaj Jetunde fariĝis ŝia plej bona amikino.



Tiu amikeco eĉ pli fortiĝis, kiam ambaŭ samperiode naskis infanon, ĉar ambaŭkaze estis knabo. La knaboj ege amis unu la alian kaj konstante kune ludis, sen iam ajn malpaci. Havante la saman aĝon, ili interesiĝis samtempe pri la samaj ludoj, kaj nek Sule nek Olu estis pli forta ol la alia.



Adejemi estis tre religia kaj ĉiutage, farante la laŭdevajn preĝojn, dankis Dion pri la granda beno, kiun li ricevis: amoplena familio kun du bonaj edzinoj kaj du bonaj filoj, unuvorte: feliĉo.



Ĉu per sia profunda dankemo al Dio li kolerigis la diablon? Tio estas la klarigo, kiun mi aŭdis de loka saĝulo, konata de ĉiuj kiel homo plej sankta. Sed pri tio mi ne povus juĝi.



Se la diablo agis, li agis pere de la onklo de Sule. Olu timis altecon. Kiam li troviĝis ie alte, li havis la impreson, ke io tiros lin malsupren, kaj ke li falos. Tiu timo vekis kapturniĝon. Sekve, li neniam iris sur altan lokon, se ne troviĝis ĉe ties rando barilo aŭ io simila malhelpanta fali.



Iutage, Sule estis kun sia onklo sur la tegmento de domo, kiun ili kovris per materialoj por ĝin plifortigi konsidere al la baldaŭa pluvsezono. La onklo proponis al la du knaboj, ke ili helpu lin, sed li sciis, ke Olu certe ne jesos. Kaj tie supre, dum Sule samtempe amuziĝis kaj laboris, la diablo tra-onkla parolis al li:



"Mi aŭdis, ke Olu sukcesas tre bone en la lernejo."



Sule jesis.



"Tiu knabo malakceptis veni helpi min sur la tegmento. Kia timulo!"



"Estas vere, ke li timas multajn aferojn, kiuj al mi aperas tute sendanĝeraj," Sule respondis.



"Vidu, tia estas la vivo: ĉar li pli timas, li malpli laboras en la arboj, en la kampoj, en la domo, kaj tial li estas malpli forta ol vi. Forton oni ricevas uzante sian korpon. Jes, li estas multe malpli forta ol vi. Malpli vira."



Sule ege kontentis. Lin iom ĝenis, ke la duonfrato ĉiam iom pli bone sukcesas en la lernejaj taskoj, kaj pro tio li sentis sin iom malsupera al li. La vortoj de la onklo redonis superecon.



"Mi konas multajn tiajn ulojn," la onklo diable plu diris, "kiuj pli bone man-uzas krajonon ol laborilon. Ili fariĝas malfortaj kaj malkuraĝaj, kiel virinetoj."



"Ĉu vere?"



"Jes. Ĉu vi aŭdis pri Odjo? Vi ne konis lin, ĉar li estis tiel timema, ke foje li ne sciis defendi sin, kaj li mortis. Li estis kiel Olu. Ĉiam li okupis la unuan rangon en la klaso. Per plumo, krajono kaj papero li superis ĉiujn, sed kiam ekpluvis fortege kaj la ĉielon traflugis fulmo, li iris kaŝi sin en la jupo patrina. Kiom utilas havi belajn kajerojn plenajn je bela skribo, se eĉ muŝo vin timigas?"



"Nu, Olu estas mia frato, kaj mi amas lin. Estos domaĝe por li, se li fariĝos malkuraĝa. Eble mi povus helpi lin, ĉu ne? Ofte li helpas min kompreni la aferojn en la lernejo. Kial mi ne..."



"Li eble estas via frato, sed li ne estas mia nevo," la onklo interrompis. "Nur vi estas mia nevo, ĉar mi havas nur unu fratinon, kaj ŝi estas via patrino. Vi kaj mi havas la saman sangon, li ne. Vere, mi ne povas ne malestimi lin. Timo ne estas akceptebla ĉe viro."



"Parolante pri sango," Sule diris, ĉar la diabla agado iom komencis efiki en li, "estas fakto, ke Olu timas sangon. Eĉ la propran sangon. Kiam li estis eta, foje li falis, li ŝiris al si iom da haŭto, kaj sango fluis. Li ekploris kiel knabineto."



"Nu, vi vidas! Malestiminda ulo. Ĉu vi plorus, ĉar vi sangas?"



"Ne. Vi pravas. Mi ne timas sangon."



"Ne estas bone pasigi la vivon inter libroj kaj kajeroj, aŭ kovri multajn paĝojn per krajona aŭ pluma skribo. Kial kelkaj knaboj tion faras? Ĉu vi scias? Pro timo. Ili timas ricevi malpli da poentoj ol la kunuloj. Ili timas malsukcesi ĉe ekzameno. Ili timas, ke la gepatroj malkontentos. Sed knabo, kiu ne timas pri siaj poentoj, pri la ekzamenoj aŭ pri malkontentaj gepatroj, ne perdas la energion pri tiuj senutilaj aferoj, kaj li lernas labori pri realaĵoj, kiel vi nun faras ĉi tie sur tegmento kun mi. Labori sur tegmento, sen timo fali, tio estas maniero fariĝi vera viro."



Ekde tiu tago, Sule pli kaj pli vizitis sian onklon kaj laboris kun li. Ili pasigis longajn horojn kune en la arbaro, aŭ ĉe la bordo de rivero. Sule sentis sin pli kaj pli supera al Olu. Kaj liaj poentoj en la lernejo pli kaj pli falis — sed Sule, kiel dirite, ne timis falon — dum lia duonfrato plu sin tenis sur rimarkinde bona nivelo lerneje.



Kaj nun, multaj jaroj jam pasis. Sule ne sukcesis la ekzamenon por eniri la mezlernejon, kaj restis en la vilaĝo, dum Olu iris studi plu. Kaj Olu pli kaj pli brile sukcesis. La du fratoj disiĝis, ĉesis amike rilati. Strange, ambaŭ sentis sin supera kaj malsupera. Sule sentis kulturan malsuperecon rilate al sia frato, kaj ne tre ŝatis aŭdi, kiel tiu bele parolas, uzante brilajn vortojn, kiuj neniam venus al li en la kapon, eĉ se li ilin konas, kaj kiel Olu povis diskuti pri io ajn, ĉar ŝajne liaj scioj kovris ĉiujn eblajn temojn en la mondo.



Olu, siaflanke, trovis Sulen pli forta, kaj eĉ pli inteligenta. Ĉar por uzi laborilon, rebonigi ion fuŝitan aŭ fari objektojn, li estis tiom pli kapabla! La onklo ne tute malpravis: Olu rigardis sian duonfraton pli vira, ol li sentis sin mem.



Ijabo, la patrino de Sule, povus kontenti pri la juna viro, kiu estis ŝia filo: bela, kuraĝa, forta, kapabla. Sed ŝi delonge komprenis, ke Olu gajnos pli da mono kaj atingos pli altan nivelon en la socio, pli altan povon. Se li fariĝos ŝtatfunkciulo, li havos povon multe superan al Sule, kiaj ajn ties korpa forto kaj realaj kapabloj.



Ĉi-vespere ŝi ne plu eltenis. Morgaŭ Olu foriros al la ĉefurbo, ĉar la ŝtato pagas al li studojn tie, tiel brila li estis en la lastaj ekzamenoj. Dum ŝia filo restos en la vilaĝo kaj vivos malriĉan vivon pene laborante ĉiutage, la filo de la kunedzino ĝuos nenifaron en bela urba oficejo, kaj per tiu senutila funkcio ricevos pli da mono ĉiumonate ol ŝi iam ajn vidis en la tuta vivo.



"Maljusta," ŝi diris al si. "La vivo estas maljusta."



Kaj jen, subite, ŝi sciis, kion fari. Olu tre ŝatis ŝian specialan manieron kuiri rizon kun legomoj. Kio estus pli natura ol prepari iom da ĝi por li sola, kiel signon de bondeziro antaŭvojaĝa? Ŝi do preparis la rizon. Kaj dum la akvo bolis, ŝi metis en ĝin la mortigan herbaĉon, pri kiu ŝia frato foje instruis ŝin.



Kiam la rizo estis preta, ŝi lasis ĝin en la domo kaj reiris al la ĝardeno, de kie ŝi povos bone vidi, kiu momento plej taŭgas por iri ĝin proponi al Olu. Ĉi-lasta nun estis ekster la domo. Preferindus atendi ankoraŭ iom da tempo.



Ŝi tiom atentis la movojn de Olu, ke ŝi ne rimarkis, ke ŝia filo revenas kaj eniras la domon. Kiam Ijabo reeniris la hejmon por preni la rizon kaj ĝin porti al Olu, ŝi vidis la poton malplena kaj sian filon kuŝanta kun dolorstreĉita vizaĝo. Ŝi eligis krion, teruran krion, pri kiu la tuta vilaĝo ekmiris. Tiu sengusta, senodora herbaĉo efikas tre rapide kaj la ŝanĝoj, kiujn ĝi kaŭzas en la korpo, estas nekuraceblaj. Kiam, antaŭ ne tre longe, Sule revenis hejmen kaj vidis la poton, li tuj sciis, por kiu tiu rizo estis preparita. Por ke tiu ne ĝuu ĝin, li manĝis ĉion.



Oni diris al mi, ke tuj post la krio de Ijabo aŭdiĝis lauta, sango-frostiga ridaĉo. De la diablo, oni diris al mi.



NOVAJ VORTOJ:



beni, boli, bordo, diablo, domaĝe, ekzameni, flui, fulmo, ĝardeno, jupo, kajero, kazo, kovri, krajono, muŝo, nevo, onklo, paĝo, paki, poento, rango, rizo, sango, tegmento



NOVAJ KUNMETOJ:



du-on-frato



31. PRINCIPOJ



— La homoj ĉe ni faras al si vestojn, ĉar tiuj, kiujn oni povas aĉeti, ne plaĉas al ili. Pro tio la loĝantaro de nia regiono bezonas grandan kvanton da kudriloj, tondiloj, butonoj, ktp.



— Eble, jes, sed nia plano...



— Lasu la planon ripozi en paco kaj rigardu la realon. Povas esti froste ĉi tie vintre, ĉu ne? Tiel froste, ke eĉ la rivero glaciiĝas. Kaj ĉu vi vidis, kiaj montriĝas la tute pretaj manteloj, kiujn eblas trovi magazene? Kaj krome, por tiuj aĉaj, hontigaj varoj, kiom longe oni devas atendi en vico! La homoj iel trovas la ŝtofon por tondi kaj kudri mem. Tial ili deziras tiel altan nombron da tondiloj kaj kudriloj, al kio necesas aldoni la butonojn, la fadenon, kaj kompreneble la ŝtofon.



— Jes, mi scias, ke la homoj tion bezonas. Sed ne estas mia kulpo, se tiujn oni nuntempe ne trovas en la magazenoj.



— Kompreneble ne estas via kulpo. Estas nenies kulpo. Estas la kulpo de la Plano, verŝajne. La demando ne estas, ĉu iu kulpas, kaj kiu. Sed estas multe da mono gajnebla ĉi-kampe. Gajnebla, gajninda, ĉu ne?



— Mi ne konsentas. Ni ne povas kontentigi tiujn dezirojn. Fadeno, ŝtofo, butonoj kaj similaj varoj tute ne rilatas al nia produktado.



— Mi ne parolis pri tio. Mi scias, ke pri tiaj varoj vi povas nenion fari. Sed vi produktas kulerojn, ĉu ne?



— Jes. Kuleroj, kuleregoj, tranĉiloj, forkoj troviĝas inter niaj produktaĵoj. Kune kun ĉiaspecaj kuiriloj, kiel ekzemple potoj kaj tiuj ujoj, en kiuj oni donas formon al kukoj. Se io estas farata el malpeza metalo kaj rilatas al manĝoj aŭ al kuirado, ni fabrikas ĝin. Sed butonoj...



— Ne temas pri butonoj, sed ĉefe pri tondiloj. Se vi fabrikas tranĉilojn, kial vi ne entreprenus tondil-produktadon?



— Vi perfekte scias kial. Pro la Plano. Kaj ŝanĝi nian planon ne estas simple. Vi ne imagas...



— Sed kiu parolas pri planŝanĝado? La sistemo, kiu plej gajnigas monon, ne povas esti leĝa. La projekto, kiun oni proponas al vi, estas uzi parton de viaj maŝinoj dum parto de la tempo por propra eksterleĝa kaj eksterplana produktado.



— Tion mi ne faros.



— Ĉu vi timas?



— Jes, mi timas. La kontroloj pli kaj pli oftiĝas, ekde kiam ni havas tiun novan estron ĉe la regiona partia komitato. Sed ne temas nur pri timo. Via projekto tute simple ne konvenas. Ĝi disrompus la tutan organizon de la ekonomio. Se ĉiuj tiel farus...



— Sed, precize, tiel ĉiuj faras. Ne ŝajnigu, ke vi ne scias.



— Mi ŝajnigas nenion. Mi nenion scias, kaj mi volas scii nenion. Mi akceptis principojn, kiam mi estis infano, kaj eĉ nun, kiam mi havas gravajn respondecojn en fabriko, mi kredas je tiuj principoj kaj volas ilin defendi.



— Kaj pro homoj kiel vi, la tuta popolo frostas sen taŭgaj vestoj. Multaj havas la necesan kapablon por fari al si belaĵojn por kovri sin, kaj nur pro vi kaj viaj principoj mankas al ili la bazaj iloj kiel tondiloj kaj fingringoj.



— Se la homoj ne estas kontentaj, ili povas plendi. Skribi al gazetoj. Tio estas efika. Kiam gazeto presis artikolon pri tia plendo, ofte la situacio ŝanĝiĝas.



— Mi ne komprenas vin. Kelkaj laboristoj, kiuj ĉiaokaze nenion faras, farus ion por ni. Mi scias, ke en via fabriko, laboristoj ne estas tiom okupitaj, kiom ili devus. Ili ne laboras plentempe. Se vi permesus al ili fabriki la objektojn antaŭviditajn en nia projekto, ili tre ĝojus, ĉar tio signifus krompagon. La laboristoj kontentus, ni ambaŭ kontentus, la popolo kontentus.



— Kaj kiel vi vendos la neleĝajn varojn?



— Tio ne estas via problemo. Via problemo estas produkti, via fabriko ja havas la maŝinojn kaj la laborforton. Pri la vendado miaj amikoj okupiĝas. Tio estas bone pritraktita en la projekto. Mi devos havigi al vi tiun tekston. Necesas, ke vi legu ĝin. Mi havas ankoraŭ du kopiojn. Kiam vi legos tiun projekto-tekston, vi tuj vidos, ke temas pri plej serioza organizo. Ĝin preparis homoj, kiuj scias entrepreni. Ili kune formis asocion, sen iu ajn leĝa bazo, sed ege efikan, kaj plej saĝe organizitan el ekonomia vidpunkto. Ĝia ĝenerala sekretario estas inteligenta, aktiva, plej entreprenema virino.



— Eĉ se ŝi estas, ne nur aktiva kaj entreprenema, sed ankaŭ bela kiel rozo, mi ne favoras la proponon krimi kontraŭ la ŝtato. Kaj mi eĉ ne ŝatas la ideon tiel proksime interesiĝi al via projekto. Mi klopodas plenumi mian taskon en la kadro de la leĝo, kaj tio jam ne estas facila.



— Kompreneble, ne estas facile. La leĝoj estas neplenumeblaj. La Plano estas neplenumebla. Ne diru al mi, ke vi ricevas laŭleĝe ĉiujn materialojn, kiujn bezonas via fabriko por sia produktado; mi ne kredos vin.



— Nu, ni devas elturniĝi kiel eble plej lerte, ĉar ni ne ĉiam ricevas ĉion je la ĝusta tempo, kaj la tempolimoj estas gravaj, sed ĝenerale mi sufiĉe bone sukcesas. Tamen, bonvolu ne kompari tion, kion ni faras por plenumi la planon, kun projekto entrepreni tute novan produktadon.



— Ŝajnas, ke mi ne sukcesos konvinki vin. Vi preferas la lecionojn de la ŝtato al la lecionoj de la vivo.



— Mi ne estas facile konvinkebla pri neleĝaj aferoj. Multaj eble trovas min stulta, sed pri ilia opinio mi ne zorgas. Ĝi ne koncernas min. Mi havas principojn. Unu el ili estas: neniam enmiksi min en kriman agadon.



— Mi devos klopodi ĉe alia fabriko. Sed ne estos facile. Vi havas ĉion necesan ĉi tie. Ĉu... ĉu vi raportos pri mi?



— ...



— ...?



— Ĉu vi deziras cigaredon? Mi fumos unu.



— Dankon. Cigaredo ĉiam ricevindas. Kvankam eble estas la cigaredo por tiu, kiun oni baldaŭ juĝos kaj punos per morto, ĉu ne? La tradicia lasta cigaredo.



— Kial mi sendus vin al morto, aŭ, pli verŝajne, al ia alia puno?



— Kiu scias? Vi havas principojn. Vi apartenas al la partio. Vi havas oficialajn funkciojn. Vi estas imitinda ekzemplo por ĉiuj, oficiale. Diri en iu partia kunsido, ke vi suspektas min, aŭ mian "mantelfaran klubon", povus fortigi vian situacion, ebligi al vi altiĝi en la partiaj aŭ ŝtataj kadroj. Sed eĉ sen konsideri vian propran intereson, se vi estas konvinkita, ke mi malutilas al la ŝtato kaj al ĝia sankta-sankta Plano, eble viaj principoj volos, ke vi diru al la ŝtato, kion mi faras. Homoj kun principoj povas esti danĝeraj en nia socio.



— Vi havas strangajn ideojn. Ĉu vi ne rimarkis, ke tiuj, kiuj raportas pri tiaj projektoj, kiel la via, malutile al la koncernatoj, estas ĝuste tiuj, kiuj ne havas principojn? Homoj, kiuj serĉas nur la propran intereson?



— Vi estas grandanima. Ne voli malutili al la ŝtato. Ne voli malutili ankaŭ al la amikoj, eĉ se ili estas malamikoj de la ŝtato. La malamikoj de viaj amikoj do tamen estas viaj amikoj! Interese. Mi gratulas kaj dankas. Kaj mi ne dubas, ke vi parolas la veron. Nu, bone, dankon, ke vi min aŭskultis. Forgesu ĉion, kion mi diris al vi.



* * *



— Kion li diris?



— Li malakceptas. Mi ne sukcesis konvinki lin.



— Domaĝe. Kial?



— Mi bedaŭras tiom, kiom vi. Pro principoj, li diris.



— Pro principoj, li, ĉu? Viro, kiu havas mirindan edzinon, sed ne hontas sinsekve "uzi" kvin sekretariinojn! Tia viro havas principojn, ĉu? Kia mondo!



— Nu, mi estas certa pri lia sincereco. Malobei la leĝon, la Planon, estus por li tiel kontraŭprincipe, ke tio igus lin reale malsana. Ne utilos klopodi plu ĉe li.



— Ĉu li havas ideeton pri tio, ke ni jam produktas tiujn varojn en lia fabriko?



— Tute ne. Se li tion suspektus, li ne povus respondi al mi, kiel li faris.



— Tio estas la bona aspekto de tiuj grandegaj fabrikoj. La estro ne povas scii, kio okazas en ili. Mi ĝojas, ke li ne suspektas, kiel mon-produkte lia maŝinaro laboras por ni. Ni do daŭrigos trankvile. Tamen estas domaĝe, ke li ne jesis. Estus malpli danĝere, se la granda ĉefo amike kovrus nian eksterleĝan entreprenon. Kia fuŝa ŝanco, ke ni troviĝas ĝuste sub la regado de homo kun principoj! Kion diras lia edzino?



— Ŝi estis certa, ke ni ne sukcesos konvinki lin. Ŝi konas lin bone kaj amas lin tian, kia li estas, eĉ kun lia bezono ĝui rilatojn kun aliaj inoj. Ŝi ne kredis je nia sukceso, sed ŝi tamen esperis ĝin.



— Kompreneble.



— Ŝi troviĝas en stranga situacio. Ŝi ne scias, kion fari el la multa mono, kiun ŝi gajnas. Ĉu vi scias, ke la tondiloj, kiujn ni kaŝe fabrikas en la laborejoj de ŝia edzo, nun bonege vendiĝas en la tuta lando? Ŝi pagas nin bonege, sed tiu entreprenema virino tiom enspezas, ke ŝi povas pagi sin ankoraŭ pli bone. Sed por ŝi estas multe pli malfacile ol por ni. Ŝi timas elspezi sian tutan monon, ĉar la edzo tion rimarkus. La monon ŝi tial enmetis en novan aferon: produktadon de manteloj. Tion ŝi faras en alia fabriko, kiel vi scias. Kaj mendoj kaŝe alfluas el ĉiuj regionoj de la lando.



— Jes, sed se mi bone komprenis, tio ne solvas ŝian problemon. Ŝi trovis iun, kiu havigas al ŝi la necesajn ŝtofojn kaj fadenon, same kiel la butonojn kaj aliajn necesajn aĵojn, kaj ŝi komencis produkti mantelojn tiel grandakvante, ke ŝi gajnas novajn milionojn, el kiuj ŝi ne scias, kion fari.



— Ŝiaj manteloj estas bonegaj kaj belegaj, tial ŝi sukcesas.



— Se ŝi havus, krom la edzo, ankaŭ amanton, li scius, kiel elspezi la monon. Mi nepre devus klopodi ŝin tiri al mi. Ni estas samaĝaj, dum ŝia edzo estas pli maljuna. Mi do eble havas ŝancojn. Ŝi ne estas bela, sed tiel vigla kaj inteligenta!



— Vi ne sukcesos. Ankaŭ mi opiniis: mi nepre devos klopodi kapti ŝin. Kaj mi konas multajn, kiuj simile provis. Ĉiuj malsukcesis. Vi ne venigos ŝin en viajn brakojn, kredu min.



— Kial vi estas tiel certa?



— Mi scias. Ŝi havas principojn.



NOVAJ VORTOJ:



artikolo, butono, cigaredo, entrepreno, fabriko, fadeno, forko, glacio, ingo, kadro, klopodi, konvinki, kopii, kuko, kulero, mantelo, nombro, projekto, regi, sincera, sistemo, suspekti, ŝtofo, teksto, tondi



NOVAJ KUNMETOJ:



en-spezi, krom-pago



32. LA ŜLOSITA ŜRANKO



Tiel longe, kiel li povis memori pri si, Pol scivolis pri la granda ŝranko en la ĉambro de la patrino. Li sciis, ke en ĝi estas nur vestoj: jupoj, roboj, eble eĉ — kiu scias? — kelkaj malnovaj ĉapeloj, kiajn la avinoj surmetis. Tamen, se estas nur vestoj, kial ŝi ĉiufoje ŝlosas ĝin? Kaj kial ŝi ĉiufoje prenas la ŝlosilon, kien ajn ŝi iras?



Sed hodiaŭ oni vokis ŝin al io lastminute kaj ŝi ege rapidis iri en la ĉambron por surmeti taŭgan robon por respondi al tiu... tiu kio? Pri kio temis? Kial la ega rapideco? Ŝi nenion diris. Pol malprecize rimarkis, ke ŝi havas iom strangan esprimon sur la vizaĝo, sed li ne starigis al ŝi demandojn. Lin interesis nur, ke ŝi havis la ŝlosilon enmane, kiam ŝi revenis vestita per serioz-aspekta robo, kaj ke ŝi ĝin metis sur mebleton, dum ŝi kontrolis kelkajn paperojn, antaŭ ol eliri. Kaj la afero fariĝis precipe interesa, kiam li rimarkis, ke ŝi forgesas repreni ĝin.



"Ĉu vi estos for longe?" la knabo demandis.



"Mi verŝajne revenos nur posttagmeze. Vi devos tagmanĝi sola. Vi povus revarmigi la rizon de hieraŭ. Metu iom da oleo, kaj kiam ĝi estos varma... nu, vi scias, kiel mi faras kutime rizon revarmigitan. Vi mem jam faris, ĉu ne? Sed ne metu tiom da oleo, kiom lastfoje. Ne estas bone, se ĝi estas tro grasa. Restas ankoraŭ iom da legomoj, kiujn vi povos enmeti. Sed pardonu min nun, mi devas vere forkuri."



Ŝi parolis multe pli rapide ol kutime. Ne ofte ŝi tiel faris multajn rekomendojn. Pol estis sufiĉe memstara kaj ne bezonis , tian parolfluon por scii, kiel varmigi rizon jam kuiritan. Sed ne pri ĉio ĉi li pensis. Ja estos libertago, sen la patrino, sed kun la ŝranko-ŝlosilo.



Li decidis atendi dek minutojn post ŝia foriro, por certiĝi, ke ŝi ne revenos. Kial dek minutoj ŝajnis al li daŭro sufiĉe certiga, ne demandu min. Tiel funkcias la menso de knabo dekkvarjara.



Longaj ŝajnis tiuj dek minutoj, kaj kiam li prenis la ŝlosilon kaj direktis sin al la ĉambro, lia koro preskaŭ brue batis.



Li malŝlosis la ŝrankon. En ĝi, kiel antaŭvidite, pendis ĉefe roboj, jupoj, kaj aliaj vestoj. Kaj videblis ankaŭ kelkaj malnovaj ĉapeloj, vere ridindaj.



Sur la ŝranka planko li rimarkis grandan kvadratan skatolon, malnov-aspektan. Li malfermis ĝin.



Eta ora kruco, kaj insigno de iu internacia klubo aŭ societo, kuŝis sur serio da kovertoj kaj malnovaj paperoj, flaviĝintaj. La enhavo de la kovertoj ne estis interesa: fakturoj, malnova monbileto kun bela bildo de reĝo el lando, kiu delonge ne plu estis reĝlando. Alia bileto de cent francaj frankoj, kiu de eĉ pli longe ne plu estis valida, kaj diversaj aliaj paperoj, pri kiuj li nenion komprenis. Kial ŝi konservis ĉion ĉi?



En la lasta koverto troviĝis leteroj videble skribitaj de infano, jen krajone, jen plume, sur stranga malmoderna papero, ĉe kies supro estis presita rozo. Kaj kio sub la kovertoj? Tie kuŝis folioj, ĉiu kun la sama bela maldika skribo. Leteroj plejparte, sed ankaŭ aliaj tekstoj: notoj pri tio aŭ tio ĉi, vortoj de kantoj, kantoj kun muziknotoj, poemoj, kiel tiu ĉi:



Kiam mi revenis


al vilaĝo mia


ne plu estis poploj


sur la riverbordo


kie ili staris.



Kiam mi revenis


la ŝtonkruco flava


ĉe la voja rando


estis renversita


kaj la pecoj kuŝis.



Mi ne plu retrovis


kiam mi revenis


la knabinon brunan


kiu ludis kun mi:


ŝin la morto prenis.



Kaj la rozĝardeno


estas nun senflora


sur ĝi kreskas sole


la sovaĝaj herboj.



La subskribo estis "Lucien Thevenin", kaj poste venis la vortoj: "El La vana kanto".



Poemo kopiita el libro, ŝajnis. Kial?



La skribo estis tiu de lia patro, kiel li komprenis rigardante la subskribon de leteroj. La patro! Jen unuafoje en la vivo Pol vidis, kia aspektis la skribo de lia patro, tiu homo, kiu estis por li nur fota aŭ rakonta estaĵo. Li ja mortis, kiam Pol estis tiel juna, ke restis pri li neniu memoro, eĉ nebula. Cetere, liaj fotoj estis malmultaj, kaj lia patrino preskaŭ neniam rakontis pri li.



Nun li legis liajn leterojn. Ili estis jen amplenaj, jen ege praktikaj, ofte kun desegnaĵoj, poezio, kantoj. Longa korespondado de viro al virino, kiujn la laboro ofte apartigis. Kiel li amis ŝin! Kiel bele li esprimis siajn sentojn! Tiu legado kondukis la knabon tra la tempo al amhistorio, kiun li antaŭe ne imagis. Li ĉeestis la naskiĝon kaj disvolvon de amo. Kaj ankaŭ, verdire, multajn aliajn aferojn. Problemojn pri loĝejo. Problemojn pri laboro. Problemojn pri mono. Li trovis ege aminda la patran ŝaton al kulturo, lian elekton de poemoj, lian intereson pri ĉio bela kaj bona. Tra tiuj leteroj li ekkonis altkvalitan viron, kun videblaj mankoj, kompreneble, sed tamen tiel indan je varma, fila amo!



Kaj jen li ekkoleris. Kial ŝi tenis ĉion ĉi enŝlosita? Tiu viro estis ŝia edzo, jes ja, kaj lia morto ege suferigis ŝin. Sed li estis la patro de Pol. Neniam ŝi konsentis paroli pri li. Kial? Kial? Kial? Kiam li scivolis, kaj faris demandon, ŝi respondis lacavoĉe: "Mi petas vin, Pol..." kvazaŭ estus memkompreneble, kial similaj demandoj ne konvenas.



Komencon de respondo, eble, li trovis tuj poste. Sub la leteroj li ja trovis plian koverton, kiun li antaŭe ne rimarkis. Ĝi plenis je gazetaj eltondaĵoj. Sur ili li vidis la foton de sia patro. Teruran foton. La foton de lacega, malfeliĉega homo. Kvankam, dank' al Dio, io tamen briletis en la rigardo. Ne estis homo sanaspekta, estis iu tenata de malfacile superebla doloro.



La grandaj literoj, kiuj ĉapelis la artikolojn, frapis la knabon rekte en la koron, tiel neatendite, ke li preskaŭ perdis la konscion. Lia patro estis krimulo. El kie Pol prenas la kuraĝon eklegi, li ne sciis. Sed li streĉis siajn fortojn, subpremis la kriojn, kiuj formiĝis en li, kaj legis, kvazaŭ estus devo. Jes, la patro mortigis homon. En plej aĉa, por-mona krimo. Pol sukcesis legi ĝis la fino, ĝis tiu momento, kiam la juĝisto elparolis la terurajn vortojn: malliberejo ĝismorta. Pol sciis, kiam lia patro mortis. Tio estis nelonge post tiu juĝdecido.



Li ekploris. Fluis liaj ploroj, daŭre, daŭre, kvazaŭ el fonto senlima, nehaltigeble, ĉe malpreciza ideo, ke lia mondo nun estas tute renversita. Sufero, kolero, honto, ĉio miksiĝis en li. Ŝajnis, kvazaŭ tiuj sentoj estus grupo da atakantoj, kiuj batus lin de ĉiu flanko, ĵetante lin de unu al la alia, de tiu alia al tiu ĉi, ĉiuj frapemaj, ĝuantaj krueli al senkulpa kaj sendefenda knabo. Io estis nun ŝirita en lia animo, io sangis, kaj io pro kolerfajro bolis.



Li tiel perdis la senton pri tempo. Li plu sidis sur la planko, tie apud la ŝranko, kiam ŝi envenis, du aŭ tri horojn pli frue ol antaŭvidite.



"Kio...?" ŝi diris. Sed ŝi ne povis fini la eldiron. La vido de la filo ploranta apud la enhavo de la kvadrata skatolo ŝiris ŝian koron. Sed en plej nekomprenebla maniero ŝi komencis jen plori, jen ridi, jen fari ambaŭ samtempe, kiel fojfoje okazas al infanoj. Ŝi ne povis paroli pro la tro forta sento-elfluo.



Finfine tamen ŝi retrovis sufiĉe da trankvilo por eligi tri vortojn eĉ pli strangajn ol ĉio antaŭa:



"Hodiaŭ, ĝuste hodiaŭ!" Kaj jen ŝi rekomencis duonplori, duonridi.



Fine, eble pro laceco, aŭ ĉar ili atingis la limon de la plor-fonto, ambaŭ ĉesigis sian por ili ĝenan, kontraŭkutiman, elmontron de sentoj.



"Nun vi scias," ŝi diris, sed kun rideto!



Li sentis emon frapi ŝin, pro tiu nekomprenebla gaja esprimo.



"Kiel vi povas rideti?"



"Pol," ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis plej dolĉe serioza ol iam ajn antaŭe, "Pol, mia knabo. La honto estas finita. Hodiaŭ mi spiras vere libere unuafoje en dek tri jaroj. La tiama decido de la juĝisto ĵus estis oficiale renversita. Via patro estas lavita el terura malvero. Li ne plu estas krimulo. Ho, Pol!"



Kaj la plorfonto pliafoje malfermiĝis. Ankaŭ la knabo emis samtempe ridi kaj plori. Li silente atendis, ĝis ŝi trovos la kapablon reparoli.



"La vera krimulo," ŝi fine klarigis, "ĵus mortis. Sed antaŭ ol mem forpasi, li venigis policanon, kaj antaŭ du personoj konfesis, ke la mortigon kaŭzis li. Li eĉ donis al la polico precizigojn, konkretajn detalojn, kiujn ĝi kontrolis, kaj dank' al kiuj neniu dubo plu restas. Li klarigis, kiel li ĉion aranĝis, por ke oni surmetu la kulpon sur vian patron. Pol, ho, Pol!"



Kaj ree ŝi ekploris.



La okuloj de la knabo malsekiĝis, dum lia buŝo formiĝis al rideto.



"Restu trankvila ĉi tie," li diris. "Refaru vin bela, ĉar plorado ne taŭgas al vi. Mi iras prepari la rizon."



NOVAJ VORTOJ:



bileto, ĉapelo fakturo, folio, grasa, insigno, korespondi, koverto, krimo, kruco, kvadrato, kvalito, menso, oficiala, oleo, poplo, rekomendi, renversi, robo, rozo, sovaĝa, ŝlosi, ŝranko, valida, vana



NOVAJ KUNMETOJ:



antaŭ-vidi, el-tond-aĵo, en-ŝlosi, mem-stara, muzik-noto, reĝ-lando, sub-premi



33. ĈU PRUNTO AŬ DONACO?



La gongo sonis. Juĝisto Liang surmetis la oficialan robon kaj direktis siajn paŝojn al la juĝejo: nova kazo prezentiĝis.



"Pri kio temas?" li demandis la plendanton post la unuaj formalaĵoj.



"Altestiminda sinjoro juĝisto," tiu ekparolis, "ĉi-homo — tio estis la formala maniero diri "mi" al ĉina oficialulo en la tempo, kiam disvolviĝis la afero ĉi tie raportata, tio estas dum Gao Tzong, el la Tang-imperifamilio, estis imperiestro — ĉi-homo, kiu nomiĝas Jen Guosjang, siatempe pruntedonis belegan altvaloran pentraĵon al s-ro Gao Ŝoŭfang, laŭ peto de ĉi-lasta, kiu deziris pendi ĝin sur muro de salono, en kiun li invitis multajn gastojn por grandega festa akcepto. Nun, tiu malkonsentas redoni la pentraĵon al mi."



Juĝisto Liang turnis sin al Gao.



"Kion vi diras?"



"Altestiminda sinjoro juĝisto! Kontraŭe al s-ro Jen Guosjang, kiu ĵus parolis, ĉi-homo estas rektakora. Io donita restas donita. Mi ne rehavigos la pentraĵon al s-ro Jen, ĉar ĝi estas donaco. Li donacis ĝin al mi."



Juĝisto Liang invitis Jen esprimi sin pri tio.



"Ne estas vere, altestiminda sinjoro juĝisto. Gao petis ĝin por la tempo, dum kiu li gastigos la gravajn personojn, kiujn li invitis. Mankis ja al li io, kio taŭge plibeligus lian salonon. Neniam mi diris, ke mi donacas tian altvaloraĵon al li. Io prunteprenita estas akceptita nur prunte."



"Ĉu iu ĉeestis, kiam vi pritraktis la aferon inter vi?" la juĝisto demandis.



Du voĉoj neis samtempe.



"Kial s-ro Jen donus al vi tian multvaloran rulaĵon?" sonis la juĝista voĉo, direktita al Gao. (Kiel vi scias, tradicia ĉina pentraĵo estas farata sur rulebla, aŭ, pli ĝuste, volvebla papero, kiun oni malvolvas por fiksi ĝin al muro; tial la juĝisto nomis la pentraĵon "rulaĵo").



"Ĉar mi faris al li grandan servon kaj li volis danki min," Gao respondis.



Juĝisto Liang turnis la kapon al Jen.



"Ĉu vere?"



"Estas vere, ke li faris al ĉi-homo grandan servon. Ne estas vere, ke ĉi-homo donacis al li la pentraĵon."



"Kiel vi dankis lin?"



"Poeme. Li diris al mi, ke li malakceptas, ke mi faru donacon al li. Li diris, ke servon oni ne pagu, aŭ ne plu estas servo. Mi do nenion donis, por ne ofendi lin."



La juĝisto ĉi-foje parolis al ambaŭ:



"Eble estis miskompreno. Eble vi, s-ro Gao, komprenis, ke vi ricevas donacon, dum fakte s-ro Jen akceptis nur portempe seniĝi je la rulaĵo. Ĉu vi, s-ro Jen, akceptus lasi al s-ro Gao la pentraĵon?"



"Plej estiminda sinjoro juĝisto, mi scias, ke vi estas justa kaj mezuras ĉiun egale per egala mezuro, sed kiel mi povus? Ĝi apartenas de longe al mia familio. Ĝi estas originala pentraĵo kun multmona valoro. Mi neniam intencis donaci ĝin kaj ne donacis ĝin. Se mi farus donacon al s-ro Gao danke pri la servo, per kiu li ĝojigis min, mi donacus ion alian. Mi trovus ion belan, kies valoro rilatus al la servo, sed ne donus ĉi tiun pentraĵon, kiu estas ege ŝatata familia memoraĵo, kun historia graveco, sen simila signifo por s-ro Gao."



"Kaj ĉu vi, s-ro Gao, pretus redoni al s-ro Jen tiun pentraĵon? Se ĝi estas donaco, ĝi apartenas al vi, kaj vi povas fari el ĝi, kion vi volas. Ĉu ne pravigus tiun donon la fakto revenigi pacon inter du alte estimataj samurbanoj, kiaj vi ambaŭ estas?"



"Plej estiminda sinjoro juĝisto, tio estus lasi malbonfaron senpuna, kaj tio estus danĝera ekzemplo. Kio estis donita, tio estis donita. Oni ne reprenu ĝin. La pentraĵo estas mia kaj mi ne donacos ĝin al s-ro Jen."



La juĝisto restis momente silenta.



"Bone," li poste ekdiris. "Restu ĉi tie kaj silentu, dum mi iras enprofundiĝi en Dao. Mi revenos post nelonge." (Dao estas la principo, kiu regas la mondon laŭ la malnova ĉina pensado).



Juĝisto Liang eniris sian ĉambron, bruligis iom da bonodoraĵo antaŭ bildo de dia estaĵo, klinis sin, malplenigis sian menson je ĉia penso aŭ movo, kaj tiel restis silenta dum kelkaj minutoj.



Relevinte la kapon, li prenis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn vortojn sur ĝin, post kio li venigis sian ĉefan kunlaboranton, Kong. Kong siatempe estis ŝtelisto, sed juĝisto Liang foje revenigis lin al rekteco. Ege dankema al la juĝisto, kiu, kaptinte lin, lin ne punis, li metis je ties servo siajn multajn kapablojn, inter kiuj rimarkindis lia korpa forto kaj scipovo batali. La juĝisto ne bezonis klarigi la kazon, ĉar Kong ĉion jam aŭdis. Li diris nur:



"Prenu ĉi tiun rajtigilon, iru al la domo de Gao kaj forprenu la rulaĵon. Sur la papero mi notis, ke se la servisto, kiu donos la pentraĵon al vi, ion diros pri ĉi tio al iu ajn, fortranĉo de kapo lin atendos. Rediru tion al li. Li rekonos la markon de la juĝejo kaj faros ĉion, kion vi ordonos. Kiam lia mastro revenos, li diru, ke li ne scias, kio okazis, ke eble spirito venis kaj forprenis la pen-traĵon."



Liang revenis en la juĝejon. Por lasi al sia kunlaboranto la tempon iri preni la volvaĵon, li faris longan paroladon al la du kontraŭuloj. Finfine, li ellasis ilin, dirante, ke ili ne forlasu la urbon, sed atendu lian juĝon, kiu venos post kelkaj tagoj.



Al Gao li diris:



"Iru preni la pentraĵon kaj alportu ĝin ĉi tien. Ĝis la afero estos decidita, la pentraĵo restos en la juĝejo."



Kiam ili estis for, li venigis sian amikon Tzu, kiu estis pentristo kaj fakulo pri arto.



"Ĉu vi konas la pentraĵon, kiu antaŭe pendis ĉe s-ro Jen?" li demandis.



"Li havas plurajn."



"Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj."



"Jes. Pri tiu mi scias. Mirinda artaĵo. Li foje lasis ĝin ĉe mi por iometa rebonigo de parteto, kie la papero komencis fuŝiĝi."



"Estas do vere, ke ĝi valoras multon, ĉu ne?"



"Multegon."



"Ĉu estas verŝajne, ke Jen donacus ĝin?"



"Se temus pri iu ajn alia, mi dirus: estus neeble. Sed Jen estas neordinara homo, kelkafoje strange donema. Mi ne povus respondi certe al via demando."



"Ĉu eblus, ke mi ricevu sufiĉan, sed ne tro bonan, kopion de tiu originalo?"



"Jes, senprobleme. Tuj, se vi volas. Mi havas hejme tian kopion. Mi faris ĝin mem, kun la permeso de s-ro Jen, kiam li lasis la rulaĵon ĉe mi. Fakte, mi eĉ havas du kopiojn, ĉar unu el miaj lernantoj kopiis mian kopion por ekzerci sin."



Tiumomente Kong revenis kun la pentraĵo. La tri rigardis ĝin. Ĝi estis spirhaltige bela.



La gongo eksonis.



"Certe, tio estas Gao," juĝisto Liang pensis, kaj, kiel ofte, li estis prava.



"Estiminda sinjoro juĝisto," diris la alkurinto, kaj tuj haltis. Per tuketo li viŝis al si la kapon kaj kolon, malsekajn pro la kuro. Li sentis malkomforton, ĉar li ne kutimis tiel rapidi piede, sed la novaĵo, kiun li volis komuniki al la juĝisto, estis tiel grava, ke li forgesis pri la neceso aspekti konvene.



"Estiminda sinjoro juĝisto," li rekomencis. "Okazis io terura." Kaj refoje mankis al li la spiro por paroli.



"Unue, bonvolu provi malstreĉi vin kaj trankviliĝi, mi petas," sonis la juĝista voĉo, mem ege senstreĉa. "Ekzercu vin pri trankvilo. Videble, vi tion bezonas. Jam antaŭe en la juĝejo vi parolis tro rapide, kaj tio ne estas bona. Kaj nun vi kuris, kio ne estas tre konvena al viro kun via rango en la socio. Ekzercu vin al malrapido kaj pripensado. Mi konsilas al vi spiri profunde. Jen. Bone. Kaj nun bonvolu raporti trankvile kaj malrapide. Kio okazis?"



"Ĉi-homo petas vian pardonon, se li ne obeis la regulojn de konveneco. Sed tio, kio okazis, estas tiel neatendita! La pentraĵo malaperis, alte konsiderinda sinjoro juĝisto. Mia servisto diras, ke neniu envenis la domon. Sed kiel tio eblus? Plej verŝajne li ŝtelis ĝin. Sed antaŭ ol lin puni, mi rapidis ĉi tien por komuniki al vi la informon."



"Ne punu vian serviston," juĝisto Liang diris. "Ĉi tiu afero estas stranga, kaj ni ne scias, kiuj transmondaj aŭ supermondaj fortoj okupiĝas pri ĝi. Se malbona ago kreis aĉan etoson ĉirkaŭ tiu pentraĵo, ni devos tre atenti ne aldoni maljustaĵon al jama maljustaĵo. Vi bezonas malstreĉi vin. Iru vin bani, se vi bonvolos sekvi mian patran konsilon. Tio remetos ordon kaj pacon en via tro streĉita menso. Kaj post la bano ripozu. Sed ne foriru el la urbo. Mi venigos vin, kiam mi havos informojn. Cetere, se okazos io nova, ĉu al vi, ĉu al s-ro Jen, mi ne dubas, ke vi tuj venos sonigi la juĝejan gongon. Iru nun. La kunsido estas finita."



* * *



La gongo sonis jen por tio, jen por tio alia: tia estis la vivo de juĝisto en la imperio. Sed tri tagoj pasis antaŭ ol ĝi sonis refoje pro la pentraĵa kazo.



Juĝisto Liang, certa, ke li nun vidos s-ron Gao, ridetis al si survoje al la impresa salonego, kie li oficis. Sed kiam li eniris ĝin, lia vizaĝo estis tute serioza. Tie efektive, kun estima sinteno, lin atendis Gao.



"Altestiminda sinjoro juĝisto," tiu diris, "ĉi-homo ricevis bileton pri la pentraĵo kaj venis informi vin."



"Diru!"



"Sur tiu paperfolio estas skribite, ke la volvaĵo estis ŝtelita kaj ke ĝin havas la reĝo de la ŝtelistoj. Li redonos ĝin kontraŭ mono. Se mi proponos sufiĉan sumon, li rehavigos la pentraĵon al mi. Se ne, li ĝin ŝiros, kaj ĝi estos perdita por ĉiam."



En plej multaj ĉinaj urboj, tiutempe, ekzistis organizitaj ŝtelistoj, kies ĉefon oni nomis 'reĝo de la ŝtelistoj'. Ĉi-lasta, laŭŝajne, subskribis la koncernan komunikaĵon.



"Transdonu al mi tiun bileton, ni devos esplori pri ĝi," la juĝisto ordonis.



Gao pasigis la folion, kaj la juĝisto rapide legis ĝin. Li ŝate lasis siajn okulojn laŭkuri la liniojn skribitajn de Kong. Lia kunlaboranto perfekte imitis la skribmanieron de la loka reĝo de ŝtelistoj. Sed la juĝista vizaĝo restis senesprima.



"Kion vi intencas fari?"



"Mi ne scias. Ĉi-homo volis nur informi vin alte estimindan. Ĉi-homo baldaŭ decidos, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj postulas baldaŭan reagon."



La raportado de Gao okazis matene. Posttagmeze, la gongo refoje sonis. Venis ĉi-foje Jen. Li diris, ke li ricevis bileton de la reĝo ŝtelista, kun enhavo simila al tiu de Gao. Juĝisto Liang same demandis:



"Kion vi intencas fari?"



"Timigas ĉi-homon la afero, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj havas sian ejon, laŭ ĉi tiu bileto, trans la dua mallarĝa ponto, sude de la urbo. Kaj tiu aĉfama urboparto, kie la stratetoj malbonodoras, estas plena je sovaĝuloj. Tien li petas min iri por porti la monon kaj repreni la rulaĵon. Nu, almenaŭ li rekonas min kiel tiun, al kiu la pentraĵo rajte apartenas, kvankam li forŝtelis ĝin el ĉe Gao. Jes, mi provos superi mian timon kaj iros tien. Mi proponos al li 120 arĝentajn monerojn."



"Estas multe."



"Multe estas, jes. Sed estas tiel grave, ke la volvaĵo restu en bona stato! Li diras, ke, se la mono ne sufiĉos, li ŝiros ĝin! Tion mi ne povus elporti."



Nokte alproksimiĝi al la suda malbonfama urboparto ne estis tre plaĉe. Feliĉe la luno brilis, kaj ankaŭ multaj steloj, tiel ke ne estis tute mallume. Tamen, sub la mallarĝa ponto, la unua rivero nigris kiel karbo. Kaj io alia same nigris en la profundo de la koro de Jen: timo. Li premis al si la saketon, en kiu la arĝentaj moneroj troviĝis. Alia rivero renkontiĝos poste, kiun li devos transiri, kaj post tiu dua ponto la irado vere iĝos danĝera. Li ne hontis pri sia timo. Li ripetis al si, ke kuraĝon oni bezonas en la vivo, ke al kuraĝo oni sin ekzercu, kaj ke kuraĝo finfine estas ne foresto de timo, sed la kapablo iri plu antaŭen, kvankam oni timas.



Kiam io movis sin per rapida salteto malantaŭ li, glacia sentaĵo laŭfluis lian dorson. Li turnis sin. Estis nur kato, kies okuloj lumis per impresa verda lumo. Sed tiel turniĝante li rimarkis tri aŭ kvar malhelajn homformojn, kiuj vekis en li zorgon. Ili estis en la mallumo, ne tute proksime, sed ne sufiĉe malproksime, por ke li sentu sin sendanĝera. Li daŭrigis sian vojon, kaŝe rigardante de tempo al tempo. La homaj formoj plu sekvis lin, ĉiam restante en la plej malluma flanko de la stratetoj. Li elpoŝigis la tranĉilon, kiun li kunprenis, sciante, ke li iras al danĝera loko. Li estis preta kuraĝe defendi sin, sed kion li povus fari, se ili formus cirklon ĉirkaŭ li?



Kiam li alvenis apud la dua mallarĝa ponto, tiuj uloj proksimiĝis al li. Pri iliaj intencoj ne povis esti dubo, sed troviĝi ĉe l' bordo de l' rivero donis ideon al Jen. Li saltis en la akvon, pensante, ke bani sin en la malvarma fluo estos malkomforto, kiun priŝteli homon eble ne tre riĉan tute ne valoros.



Li pensis ĝuste, kaj neniu sekvis lin en la akvon. Li naĝis ĝis la alia flanko, kaj, kaŝe elirante el la rivero, en loko, kiun la luna lumo ne heligis, decidis atendi sur la bordo, ĝis la policaj rondirantoj alvenos. La ŝtelistoj ja povus ne deziri malsekiĝon, sed ne forlasi pro tio la ideon lin senigi je mono. Al ili sufiĉis atendi, ĝis li elakviĝos kaj revenos supren al la strato.



Li ege malvarmis, sed havis nenion por viŝi sin seka. Kiam la polica grupeto alvenis, li iris apud ĝin kaj petis ĝin kuniri ĝis la lasta strateto, en kiu troviĝis la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj laŭ la bileto lin atendis.



* * *



"Mi venigis vin," juĝisto Liang seriozvoĉis, "por komuniki al vi la finan decidon de ĉi tiu juĝejo.



"Vi, sinjoro Gao, montris per via agmaniero, ke vi ne alte estimas la pentraĵon, kiu troviĝas centre de ĉi tiu kazo. Anstataŭ travivi danĝerojn por iri ĝin repreni, vi sendis serviston, kaj por tiu rulaĵo vi proponis nur 40 arĝentajn monerojn, dum vi perfekte scias, ke ĝi valoras multe pli. Kiam la reĝo de la ŝtelistoj diris, ke tio ne sufiĉas, via servisto respondis, laŭ via ordono, ke vi ne donos pli. La danĝeron, ke la rulaĵo estus ŝirita, vi ne serioze konsideris.



"Male, s-ro Jen iris mem. Li kuraĝe trapasis la timindajn pasejojn, li eĉ ĵetis sin en akvon, por ke la mono, kiun li portis, ne estu ŝtelita. Kaj kiam li troviĝis en la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj lin atendis, li donis al tiu altan prezon por la pentraĵo, nome 120 arĝentajn monerojn.



"Neniu povos certiĝi, ĉu temis pri pruntedono aŭ donaco. Sed havo portas kun si respondecon. Kiam kultura valoraĵo, kiu venas de la avoj de niaj avoj, troviĝas en danĝero iĝi rompita, aŭ, ĉi-kaze, ŝirita, estas la devo de homo ĉion fari por ĝin savi, eĉ je kosto de konsiderinda perdo. El la sinteno de unu kaj de la alia montriĝas, ke nur unu meritas havi la originalan pentraĵon, kaj tiu pagis la plenan prezon por ĝi."



"Sed, alte estiminda sinjoro juĝisto," ekparolis Gao, "la reĝo de la ŝtelistoj fine akceptis mian proponon kaj donis la pentraĵon al mia servisto! Ĉu vi do volas, ke ĉi-homo redonu ĝin al s-ro Jen? Mi ne komprenas, kion vi ĵus diris pri li."



Juĝisto Liang ridetis.



"Ĉar ne estas ebleco scii, kiu pravas, rilate al dono aŭ prunto, vi ricevis kopion, kiu valoras la monon, kiun vi pretis pagi. La originalon s-ro Jen ricevis. Sed ĉar li montris sin inda je tiu havaĵo, ĉi tiu juĝejo redonas la 120 arĝentajn monerojn al li. Venu, sinjoro Jen, ĉi tiu mono estas via. Jen. Mi gratulas vin pri la kuraĝo, kiun vi elmontris hieraŭ. Kaj nun, la traktado de ĉi tiu kazo estas finita."



La multaj scivolemuloj kiuj ĉeestis, ekstaris kaj komencis eliri el la juĝejo. Kune kun la publiko eliris ankaŭ Kong. Li ridetis. Li tre ŝatis juĝiston Liang. Kaj certe li neniam forgesos, kiel bone li sentis sin, ludante la reĝon de la ŝtelistoj.



NOVAJ VORTOJ:



arĝento, bani, cirklo, donaci, ekzerci, etoso, folio, formala, gongo, imperio, karbo, kato, korto, mezuri, originala, pentri, ponto, prunti, ruli, sovaĝa, sudo, viŝi



NOVAJ KUNMETOJ:



por-tempe, pri-trakti, prunte-doni, prunte-preni, sci-povi, sia-tempe, sur-meti





34. MALBENITA LISTO



— Sinjoro eldonisto, mi sukcesis verki 33 el la promesitaj rakontoj. Eble ili estas bonaj, eble ili estas tuj ĵetindaj en fajron, mi ne scias. Eĉ se verkisto relegas dekfoje sian verkon, paĝon post paĝo, li mem ne povas juĝi ĝin. Sed pluen iri mi ne povas. Vi devos, ĉu akcepti neplenumitan taskon, ĉu aldoni unu aŭ du jarojn al la dato notita sur via kalendaro por la ricevo de miaj rakontoj.



— Kial vi ne povas daŭrigi? Ĉu vi ne promesis? Ĉu vi ne prenis sur vin sindevigon rilate al mi?



— Promesis, promesis, sindevigo... Belaj grandaj vortoj ili estas tute certe, sed homo estas nur homo, kaj kiam ne eblas, ne eblas. Ĉe neebleco, promesoj kaj sindevigoj forfalas, ĉu ne?



— Kial tasko, kiun vi komence plenumis tute bone, ŝajnas, subite fariĝis malfacile efektivigebla? Vi estas mallaborema, jen ĉio.



— Ne, ne. Mi ŝatas verki. Vi scias, ke mi neniam provas eviti malfacilaĵojn. Mi tre dezirus efektivigi vian planon, sed mi ne povas. Rigardu al la listo.



— Kiu listo?



— La malbenita listo de la vortoj, kiuj restas. La listo de la vortoj, kiujn mi devas enmeti en miajn romanojn.



— Romanojn? Ĉu vi verkas romanojn nun? Ni interkonsentis, ke vi verkos difinitan nombron da rakontoj, ĉiufoje kun inter 20 kaj 25 novaj vortoj, por ke la lernanto transiru de scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil aŭ iom pli. Ni volas, ke la lernanto transiru senpene de baza nivelo al meza. Sed ni parolis pri rakontoj, eĉ rakontetoj, neniam pri romano.



— Pardonu min, estis eraro. Intenca eraro. "Romano" estas unu el la vortoj sur la listo.



— Sed vi jam uzis ĝin. Mi memoras, ke ĝi troviĝas en la rakonto pri la du fratoj, kiuj retroviĝas ie sur la Britaj Insuloj.



— Kian memoron vi havas! Jes, jes, mi uzis ĝin, sed ne sufiĉe. Mi devas reenmeti la vortojn post kelka tempo, por ke la leganto fiksu ilin en sia memoro sen devi speciale peni. Mi diras "sen peni" pro la sama kaŭzo, ĉar la vorton "peni" mi ne sufiĉe uzis.



— Sed tion vi faras dekomence. Kial aperas nova problemo?



— La problemo estas, ke restas pluraj vortoj, kiujn mi ne sukcesas enrakontigi, ĉar ili havas neniun rilaton inter si, kaj mi ne kapablas trovi temon komunan por ili.



— Ne perdu la kapon pro tia eta problemo. Diru al mi, kiuj estas tiuj vortoj, kaj ni ekzamenos la aferon tute trankvile. Mi devus povi helpi vin, kvankam kun mia nuna dent-doloro...



— Dent-doloro! Ĉu vere viaj dentoj doloras? Kompatinda eldonisto! Vi suferas ĉe la dentoj, kaj jen mi venas ĝeni vin pri miaj verkproblemetoj!



— Estas mia kulpo. Mi neniam brosas la dentojn sufiĉe. Jam kiam mi estis etulo, mia patrino konstante diradis al mi: "Uzu la dentbroson. Uzu ĝin dum almenaŭ tri minutoj ĉiutage. Se ne, kiam vi estos granda, viaj dentoj doloros, ili rompiĝos, ili moliĝos, kaj vi perdos ilin. Memoru mian konsilon: sendenta viro ne estas bela."



— Tri minutojn! Diable, tio estas multa, ŝajnas al mi, kvankam verdire, mi neniam atentas pri la daŭro, kiam mi brosas al mi la dentojn.



— Certe tio estas multa. Mia patrino eĉ foje provis kontroli. Ŝi kalkulis la tempon, dum mi brosis al mi la dentojn, kaj se mi brosis triminute, ŝi tion signis sur la kalendaro. Ŝi krajone metis etan linion, iom kiel minussigno, tiel ke mi povu konstati, ĉu en la plimulto el la tagoj mi brosis miajn dentojn sufiĉe longe.



— Terure. Ĉu ŝi longtempe tion faris?



— Ne. Ŝi baldaŭ perdis la kuraĝon. Tio postulis tro da mensa energio. Post kelkaj fojoj ŝi trovis stulta la devon kontroli mian dentviŝadon. Sed ĉiaokaze, la dentisto diris al mi, ke miaj dentoj estas tre malbonaj, ĉar mi manĝas tro da sukero. Mi amas dolĉaĵojn. Mi amas dolĉecon. En unu tason da kafo mi metas tri pecojn da sukero, aŭ tri kuleretojn, laŭ la loko. Ankaŭ en teon mi enmetas saman kvanton.



— Mi ne elportus tiom sukeritan kafon.



— Mi scias, ke tio ne estas bona por la sano. Miaj dentoj ne tre bone fartas pro tiu kutimo. Sed tia mi estas: mi ŝategas sukeron, kaj ne tre ŝatas spicojn. Eble ĉar mia patrino ĉiam ege spicis la manĝaĵojn. Ŝi eĉ spicis sian teon. Mi supozas, ke ŝi metis multe da spico ĉien, por ke oni ne tro sentu la veran guston de tio, kion ŝi preparis.



— Nu, mi ne volas resti ĉi tie kaj ĝeni vin per miaj konsideroj pri verkado, dum via tuta kapo doloras pro fuŝa, malbonfarta dento. Mi...



— Ne, ne. Restu. Mi prenis kuracilon, kaj ŝajnas, ke ĝi komencas efiki. Eventuale, se la doloro revenos tre forte, mi petos vin lasi min sola kun ĝi. Sed mi ne tre kredas je tiu eventualeco. Nun, de momento al momento, mi sentas, ke la doloro pli kaj pli malaperas. Kompreneble, tio estas nur sento. La fuŝa dento plu fartas malbone kaj... Sed mi reparolu pri via problemo. Memorigu al mi: kion vi diris pri la premioj?



— Pri la premioj? Mi neniam parolis al vi pri premioj! Kiuj premioj?



— Ĉu ni ne decidis, ke la abonanto, kiu plej bele, ĝuste kaj plene sukcesis resumi la plej longan el viaj rakontoj sur duona folio, t.e. en ne pli ol dudek linioj, ricevos premion?



— Abonanto, vi diris, ĉu? Sed miajn rakontojn vi ne presos en revuo. Ne temas pri abonoj, sed pri legantoj de libro, lernantoj, eventuale eĉ ŝatantoj de literaturo.



— Ha jes, mi eraras! Mi miksas kun io alia. Tio estis ideo de mia edzino, Mi eventuale uzos ĝin foje pri aliaj tekstoj. Aŭ eĉ eventuale pri viaj, se vi konsentos, ke ili aperu en tiu revuo.



— Kiu revuo?



— LA PILKO.



— Stranga nomo por revuo. Pri kio ĝi temas?



— Pri sportoj. Pri piedpilko, korbopilko, manpilko...



— Atentu! Oni diras, ne 'piedpilko', sed 'futbalo'.



— Ne, ne, ne. 'Futbalo' estas fuŝa misangla vorto, kiu ne impresas min. Por mi tio estas piedpilko kaj ĝi restos piedpilko.



— Laŭ via plaĉo. Mi ŝatas vian principon pri formado de vortoj, sed ne ni kreas la lingvon. Ni devas obei ĝiajn regulojn, kaj la ekzistantan vortliston, aŭ pli ĝuste, la oficialan vortaron.



— Mi ne konsentas. Vi estas verkisto, ĉu ne? La verkistoj estas tiuj, kiuj vere kreas lingvon. La verkistoj kaj la popolo. Se la ideoj de la verkistoj estas bonaj, la popolo ilin akceptas kaj ili eniras en la lingvon. Se ne, ĝi ilin malakceptas kaj la lingvo ne enhavos ilin. Kaj same, se la ideoj de la popolo estas bonaj, oni povas certi, ke verkistoj ilin alprenos. Vi neniam riskas ion proponante novan formon, ĉefe se vi havas taŭgan lingvosenton.



— Eble. Tamen mi ne komprenas, kial vi volas, ke miaj rakontoj aperu en sporta revuo. Ili tute ne rilatas al pilkoj. Mi eĉ ne sukcesis enmeti la vorton 'pilko' en iun ajn, kvankam ĝi kuŝas sur tiu malbenita listo. En kiu rubriko miaj rakontoj presiĝus? Nek en la piedpilka (aŭ futbala), nek en la korbopilka, nek en la piedkurada, nek en la saltada...



— Oni povus krei lingvan rubrikon. Kial sportemuloj ne interesiĝus pri lingvo? Ili interesiĝas pri ĉio, kio rilatas al movado de la korpo. Se ili movos la langon por paroli novan lingvon, ĉu tio ne estus iaspeca sporto? Oni povus premii tiujn, kiuj movas la langon plej rapide, plej forte, plej bele, plej sporte...



— Tiuj, kiuj parolos plej spice! Ha-ha!



— Ha-ha! Mi ne scias, kial mi ridas, ĉar tio ne estas tre amuza. Nu, por forgesi mian denton, plej verŝajne. Kiam mi fondis tiun revuon, mia ideo estis... Ho, diable!



— Kio okazas? Kial vi movas la piedon? Ĉu ankaŭ la piedo doloras al vi?



— Tute ne. Sed mi ĵus rimarkis, ke estas truo en mia ŝtrumpeto. Antaŭe, viraj ŝtrumpetoj estis bonegaj, nerompeblaj, netrueblaj. Kiam vi palpis ilin, vi tuj sentis, ke ili estas faritaj per bonkvalita materialo. Sed nun eĉ simpla palpo kaŭzas truon. Ili fariĝis, kiel la virinaj ŝtrumpoj. Laudire, tuj post la dua mondmilito, virinaj ŝtrumpoj estis porĉiamaj. Ili ne truiĝis. Sed la ŝtrumpa industrio ektimis, ke, se la ŝtrumpoj daŭros kaj daŭros sentrue, okazos teruraj ekonomiaj malfacilaĵoj por ĝi. Tial la grandaj ŝtrump-fabrikistoj en Norda Ameriko kaj Okcidenta Eŭropo, kaj verŝajne ankaŭ en Japanio kaj similaj landoj, ŝanĝis la materialon. Ili nun uzas ion, kio rapide truiĝas. Tiel ili vendas multege pli da ŝtrumpoj kaj ŝtrumpetoj. Nu, pri kio ni parolis antaŭe? Ne por diskuti pri ŝtrumpoj vi venis al mi, ĉu?



— Ni parolis pri tiu malbeninda vortlisto. Mi sentas min, kvazaŭ senmovigita, kvazaŭ mian vojon subite barus muro, murego. Aŭ eĉ pli bone: kvazaŭ mi estus falinta en fosaĵon, el kiu mi ne kapablas eltiri min.



— Kia stranga komparo! Mi ĉiam miras pri la bildoj, kiuj venas al homoj en la kapon, kiam ili volas belfrazi bilde anstataŭ ol uzi la kutimajn vortojn. En kian fosaĵon vi falis? Kiuj fosis ĝin?



— Ĉirkaŭ tiu malnova urbo staras muroj, sed antaŭ la muroj, laŭlonge de la tuta muraro, oni fosis longan fosaĵon, por ke la malamikoj falu en ĝin, kiam ili volas ataki la urbon kaj meti sur ĝiajn murojn la flagon de sia lando, kiel signon de sia venko. Nu, mi volas ataki tiun liston, venki ĝin. Sed mi-ne-scias-kiu fosis grandan fosaĵon por bari mian vojon. Mi falis en ĝin kaj ne kapablas eliĝi. Mi estas kaptita, kaj mia nekapablo uzi en kelkaj rakontoj vortojn, kiuj tute ne rilatas unu al la alia — uzi ilin nur pro tio, ke ili kuŝas sur via malbenita listo — tiu nekapablo suferigas min.



— Estas amuze vidi, kiel via menso funkcias. Viaj ideoj pri fosaĵo, urbo kun ĉirkaŭa muraro, malamikoj, kiuj volas planti siajn flagojn sur ĝi, dum ĉiuj hundoj de la urbo rapide movetadas sian voston tien kaj reen por signi, ke ili estas kontentaj, vere, mi neniam imagus tiajn aferojn en serioza interparolado, kiel la nia.



— Mi neniam parolis pri vostoj de hundoj. Tion vi prenis el via propra imago kaj tiu penso vere mirigas min. Kiam mi klopodas trovi komparon, por klarigi per konkretaj bildoj ion malkonkretan, mi trovas pli facile ekzemplojn en plantoj ol en bestoj. Hundoj kaj katoj ne tre interesas min, verŝajne, dum mi ŝatas arbojn, arbojn kun ĉiamaj verdaj folioj, arbojn kun folioj, kiuj flaviĝas ĉiujare kaj falas, jes mi ŝatas arbojn, arbarojn, sed ankaŭ fruktojn kaj legomojn. Ĉiujn plantojn mi ŝatas, dum bestoj ne tre interesas min.



— Domaĝe. Tamen estas tre interese. Ĉu vi scias, kial hundoj kaj katoj tiel ofte malamikas?



— Ne.



— Estas problemo de komunikado: ili miskomprenas unu la alian. Kiam hundo levas la voston por esprimi sian feliĉon, kato komprenas tion kiel danĝersignon.



— Interese. Mi eventuale enmetos tion en unu rakonton.



— Vi vidas, ke bestoj estas tre interesaj. Sed kial vi konstante uzas la vorton eventuale?



— Mi ne scias. Verŝajne, por ke la leganto lernu ĝin. Kaj por ke la anglalingvanoj komprenu, ke ĝi ne signifas la samon, kiel eventually en ilia lingvo, kio signifas 'finfine'.



— Strange. Sed kial vi parolas pri leganto? Kial legantoj scius, kion ni diras?



— Ĉar mi intencas uzi ĉi tiun interparolon kiel tekston por mia rakontaro (kvankam ĝi tute ne estas rakonto). Tial mi ekfunkciigis mian kased-aparaton. Ĉu vi ne rimarkis?



— Ne. Ne tre ĝentile. Vi almenaŭ povus peti mian permeson. Vi lasis min paroli stulte pri miaj dentoj kaj ŝtrumpoj, se diri nenion pri la rilatoj inter kato kaj hundo. Ne diru, ke ĉio ĉi estas sur kasedo, kaj ke vi intencas transskribi niajn parolojn kaj ilin publikigi?!



— Tamen, jes, ja, tio estas mia intenco.



— Sed kial diable la legantoj interesiĝus pri nia interparolo?



— Pro la vortoj, kiujn ni uzis: broso, dento, eventuale, flago, fondi, fosi, kalendaro, listo, minus, nordo, palpi, planti, premii, romano, rubriko, spico, sukero, ŝtrumpo, vosto. Tiuj konsistigas preskaŭ 70 elcentoj el la vortoj, kiujn mi ankoraŭ devis uzi por fini la liston, aŭ por sufiĉe ripeti vortojn, nur unufoje viditajn.



— Vi do preskaŭ sukcesis, ĉu ne?



— Verki taŭgan rakonton, tute ne. Sed enmeti serion da stultaj vortoj en stultan tekston, por ke la leganto ricevu sian ĉiu-tagan aŭ ĉiusemajnan aŭ ĉiumonatan kvanton da novaj vortoj el la fama listo, tion mi nun sukcesis.



— Pri kio do vi plendas? Vi vidas, ke tio efektiviĝas facile. Iom da energio, homo, iom da energio, kaj via entrepreno atingos sian sukcesan finon. Kiel mi diris komence: vi nur estas mallaborema.



NOVAJ VORTOJ:



aboni, broso, dato, eventuala, flago, fondi, fosi, futbalo, Japanio, kalendaro, kalkuli, listo, literaturo, minus, palpi, pilko, planti, premio, resumi, risko, rubriko, sukero, suspekti, ŝtrumpo, vosto



NOVAJ KUNMETOJ:



el-doni, far-iĝi, sin-dev-igo



35. PO KIOM?



— Vi denove ludas per via komputilo! - Kial ne? Ĉu tio ĝenas vin?



— Min? Tute ne. Ludu, kiom vi volas. Kion vi faras?



— Mi uzas la informbankon pri Sovetio. La ĉefo volas, ke mi verku artikolon pri la ekonomia situacio tie, kaj mi bezonas bazajn donitaĵojn. Mi ne tre ŝatas devi verki tiun artikolon. Tio ne estas mia fako.



— Kaj kion aparte presindan vi eksciis dank' al via komputilo, aŭ pli ĝuste dank' al ties informfonto?



— Nenion, kio estus, kiel vi diras, presinda. Nur nombroj, nombroj, nombroj montriĝas al mi. Sovetio vendas tiom da gaso, ĝi aĉetas tiom da greno. Ĝi vendis eksterlanden tiom da ligno, el kiu tiom sub formo de tabuloj, ktp ktp.



— Verŝajne ne pri tiaj informoj soifas la publiko. Krom eble kelkaj uloj, kiuj faras sciencan esploradon.



— Vi eraras. La ĝenerala publiko ne tre interesiĝas pri tia informa materialo, sed gravuloj kun respondecoj en diversaj ekonomiaj entreprenoj, homoj, kiuj okupiĝas pri fontoj de energio, industriistoj; kiuj volas efektivigi tiun aŭ alian projekton, ĉiuj tiuj legas nian ekonomian rubrikon, eble ne kiel soifa infaneto en-buŝigas la patrinan lakton, sed almenaŭ kun intereso. Ni redaktas altkvalitan ekonomian paĝon, kiun multaj favore legas.



— Diable! Vi defendas vian gazeton kun bela energio. Nu, pardonu, mi tute ne intencis ataki vian publikigaĵon. Ĉu mi povas rigardi vian komputilon? Kio estas tio nun? Ha jes, turismo! Ŝajnas, ke la turisma sezono alportis konsiderindan gajnon. Vidu, ne nur en somero, sed eĉ en aŭtuno la hoteloj estis tiel plenaj, ke la turisma organizaĵo ne sciis, kien loĝigi la alvenantojn. Interese!



— Interese, ĉu? Ne por mi. Tiuj nombroj min frenezigas. Temas konstante pri milionoj. Milionoj da tio, milionoj da tio ĉi. Sed por mi tio signifas nenion. La intereso por mi estas nul.



— Ha-ha! Ni faru statistikon pri via intereso. Kiom da intereso por ĉiu informo? Koncerne vin, po nul!



— Ha ne! Ne rekomencu, mi petas vin. Mi vin konas. Mi vidas, kion vi celas. Vi volas refoje rekomenci vian ludon kun tiu vorteto "po". Gi min lacigas. Fakte, mi neniam vere komprenis la uzon de tiu "po".



— Ĝuste tial mi volas lude instrui vin. Ne estas malfacile. Se mi diros al vi, ke ni ambaŭ sovaĝe rompis po du vitrojn, kiom da vitroj estis rompitaj?



— Ni estas du. Kaj ni rompis po du vitrojn. Ni do, sovaĝuloj, rompis kvar vitrojn: vi rompis du kaj ankaŭ mi du. Ĉu bone?



— Ne estas bone rompi vitrojn, speciale se sovaĝe, sed via kompreno estas ĝusta kaj la kalkulo senerara. Vi vidas, ke estas simple. Vi apenaŭ bezonis pripensi por trovi ĝustan kaj precizan solvon al la problemo. Kaj nun mi diru: la dekses turistoj trinkis po glason da biero. Kiom da glasoj da biero ili trinkis entute?



— Dekses.



— Ĉu iu ne trinkis?



— Ne. Ĉiu trinkis.



— Ĝuste tion precizigas "po". Se mi dirus: "La 16 turistoj trinkis 16 glasojn da biero", oni scius, ke la grupo malplenigis 16 glasojn, sed oni ne scius, ĉu eble unu soifulo ne trinkis kvar, dum kvar aliaj trinkis nul. Kiam oni diras: "La 16 sovaĝuloj trinkis po glason", tio signifas, ke ĉiu sovaĝulo el la 16 trinkis unu glason. Mi supozas, ke vi perfekte komprenis nun.



— Perfekte, mi ne dirus. Mi komprenetas. Tamen, mi ĉiam sukcesas esprimi, kion mi volas, sen uzi tiun vorton. Mi trovas ĝin malfacila. Mi rekomendas ĝin al neniu, kaj mi ne reklamospri ĝi en mia gazeto.



— Strange, ke vi tiel reagas. Mi trovas, ke tiu vorteto meritas iĝi multe pli populara ol ĝi nun estas. Aŭskultu. "Ĉiuj mem-broj de la asocio ricevis po etan floron el la ĝardeno de la prezidanto". Ha-ha!



— Ha-ha, ĉu? Mi konfesas, ke mi ne komprenas. Mi ne estas tre inteligenta, vi scias. Kial tiu laŭta rido?



— Po etan floron, poetan floron, floron de poeto!



— Ne tre amuze.



— Ĉu vere? Sed kion vi dirus, se mi informus vin, ke "ĉiuj polinoj amas po polon"?



— Kiun popolon?



NOVAJ VORTOJ:



aŭtuno, banko, gaso, greno, komputi, nul, po, poeto, polo, redakti, Sovetio,



statistiko, tabulo, turismo, vitro



NOVAJ KUNMETOJ:



don-it-aĵo





36. PERFEKTA BAKADO



Dum pluraj monatoj mi laboris en ne tre gaja havenurbo, kie oftege pluvis. La ĉielo estis konstante malhela, preskaŭ nigra pro la nuboj. Kaj kiam ĝi heliĝis, ĝi iĝis nur hele griza, neniam ĝi bluis.



Ĉu mi estas plendema homo, ne facile kontentigebla? Eble. Sed, sincere, tiu neniam suna vetero efikis preme al mia nerva sistemo.



"Kial vi fuŝas vian vivĝojon pro tiu vetero?" amiko diris al mi. "La koloro de la ĉielo ne dependas de vi. Kontraŭ aferoj neeviteblaj estas sensence batali. Ne la veteraĉo, sed via sinteno al ĝi, trafas suferige viajn nervojn."



Mi ĝenerale ŝatas tiun samoficulon, sed fojfoje li imagas, ke li apartenas al speco de saĝuloj, komisiitaj de la dioj doni konsilojn al la tuta homaro, kaj tiuj liaj kursoj pri saĝeco ne estas ĉiam bonvenaj. Des pli, ĉar li plej ofte pravas.



Mi rigardis tra la fenestro. Dikaj ŝipoj malrapide moviĝis sur la maro, sub la griza plafono, kiun oni tamen ĉi tie nomis ĉielo. Jam la kvaran monaton nun mi laboris en ĉi tiu oficejo, ĉe fenestro, kiu rigardis al la maro, kaj tiuj ŝipoj min impresis kiel en la unua tago.



Kion ili transportis? Ĉu ŝafan viandon el Nov-Zelando? Horloĝojn el Svislando, aŭ, plej verŝajne, Japanio? Ĉu komputilojn el Usono, skribmaŝinojn el Italio, sciencajn aparatojn el Germanio, grenon el Kanado, bovan viandon el Argentino, aŭtojn el ie ajn? Mi devenis de kampara regiono, interne de la lando, kaj sidi ĉe tiu apudhavena fenestro estis kvazaŭ teatraĵo, pri kiu mi neniam laciĝis. Se nur tiu malbenita vetero...



"Se vi rigardas la dancon de la ŝipoj anstataŭ progresi en via tasko, mi konas iun, kiu ne benos vin..." mia konsilema amiko diris, afable, sed ne pro tio agrable.



Mia brusto dikiĝis pro profunda spiro, kiun mi tuj malrapide kaj brue eligis. Li pravis kiel ĉiam.



Mi pene rekomencis redakti la raporton, kiun la ĉefo postulis. Sed en mia menso kvazaŭ filmo ruliĝis, kun ŝipoj, blua maro, verdfoliaj arboj, suno, insuloj... Kiel mi estus povinta supozi, ke pli ol imagado, ĝi estis ia antaŭscio?



"La ĉefo vokas vin!" Subite min vekis el pensado preskaŭ dorma la voĉo de sekretariino.



Mi suspektis, ke li esprimos sian malkontentecon pri mia tro malrapida laboro. Dum momentero min trakuris eĉ la penso, ke eble li anoncos, ke li volas maldungi min. Tio estus por mi malfacile elportebla novaĵo. La ekonomia situacio ne estis ideala, multe mankis ĝis tio, kaj dungiĝon oni ne povis esperi facile trovi. La ideo iĝi senlabora kaj longe serĉadi entreprenon, kiu dungos min, ne kondukis al rideto, dum mi paŝis al lia oficejo. Nek helpis la fakto, ke liaj unuaj vortoj estis dubsencaj:



"La etoso ĉi tie ne taŭgas al vi, ĉu?" li diris.



"La etoso? Jes ja, mi tre ŝatas la etoson en nia oficejo. Neniu estas malafabla, ĉiuj laboras precize kaj helpas unu la alian. Fakte, estas vere amika etoso. Krome, mi ŝatas la etoson de havenurbo. La ĉeesto de ŝipoj, la etaj mallarĝaj stratoj de la ĉehavena urboparto, tiuj plej diverslandaj restoracioj kaj trinkejoj, ĉio ĉi ege plaĉas al mi."



"Mi uzis malĝustan vorton, pardonu. Mi volis diri: la vetero," la estro diris, ridete.



"Nu, nu, jes, tiurilate vi pravas. Mi ŝatas ĉion ĉi tie, sed ne la veteron. Tiu malalta griza plafono el nuboj kvazaŭ pezas sur mi preskaŭ dolorige."



"Nu, mi bezonas sendi iun al pacifika insulo. Temas pri traktado ĝuste en la kampo, kiun vi plej bone konas. Mi pensis pri vi. Ĉi tie baldaŭ estos aŭtuno, pluvos eĉ pli ol ĝis nun. Tie printempos. Ĉu tia eta ekskurso plaĉus al vi?"



Eta ekskurso! Kiajn vortojn li uzis! Se li ne sentas la diferencon inter transmara vojaĝo kaj aŭtobusa aŭ vagonara ekskurso, li vere estas stranga, aŭ nekredeble riĉa, aŭ...



Kaj jen mi estis tie sude. Blua ebeno de trankvila maro, invita al agrabla, malstreĉa, ripoziga bano. Maro; blua ĉielo; varma vetero, sed vento, kiu refreŝigis. En senhoma apudmara naturo mi sidis, ĝuante la ĉirkaŭan pacon. Mi demetis mian ĉemizon, por plej plaĉe baniĝi en la sunradioj.



"Gardu vin! Oni neniam estas tro singarda pri la suno ĉi-insule," afable alparolis min brunhaŭta junulo, videble lokano, vestita nur per eksblua usondevena pantalono.



Mia haŭto, blanka kiel la luna disko, igis min senti min fremda, diferenca de ĉiuj ĉi-insule. Mi opiniis, ke mi trovis taŭgan solecan lokon, por progrese brunigi ĝin, sed konstateble tio estis eraro.



"Eble vi devus konservi la ĉemizon sur vi," li plu diris. "La suno povas bruligi vian haŭton, tiu iĝos tute ruĝa, kaj doloros al vi."



"Ĉu vere?"



"Mi ne scias. Blankuloj tro diferencas unu de la alia tiurilate. Kelkaj rapide fariĝas bele brunaj, ĉe aliaj la haŭto fariĝas plej amuze ruĝa. Amuze por la rigardantoj, ne por la koncerna ruĝhaŭtulo. Estas tre ridige, ĉefe, se la suno atakis la nazon. Tiuj grandaj, dikaj elstaraj nazoj, sune ruĝigitaj, estas plej ĝojiga vido."



Mi iom ĝenis min, ne sciis, kion respondi.



"Kelkaj inaj turistoj havas tutan sistemon por defendi sian nazon kontraŭ la fajro de la suno," li plu prelegis. "Ankaŭ tio estas ridiga: ilia nazo estas tute blanka, kiel la viando de tro kuirita kokido, dum la resto de la vizaĝo ruĝas kiel... nu... kiel ruĝa floro."



"Aŭ fajro," li aldonis post silenta, mensesplora momento. Dum longa senparola minuto li rigardegis min, kiel bestoscienculo beston.



"Ŝajnas al mi, ke vi apartenas al la ruĝula speco, ne al la brunula," li diris, kun ia moka rebrilo en la okuloj. "Se vi ne volas revesti vin, almenaŭ iru en ombron. Kvankam ĉi tie..."



Mi rondrigardis. Nenie estis ombro.



Mi min demandis, ĉu remeti la ĉemizon. Eble estus pli saĝe. Sed aliflanke, mi sentis tion malvenko antaŭ tiu mokemulo, kaj ĉu mi ne riskus, ke malvenko havus kiel precipan efikon, ke lia mokemo plifortiĝus? Sed ĉu li vere volis moki min, aŭ ĉu mi misprenis por moko ion, kio estis nur speciala maniero interrilati kun fremdulo?



"Antaŭ kvindek jaroj, onidire, eŭropanoj ĉiam surhavis ĉapelon, ĉar la suno trafis al blankulo la menson tra la kapaj ostoj," li diris, refoje kvazaŭ prelege, kaj mi refoje ne povis scii, ĉu li mokas min, aŭ nur estas animsimpla knabo, kiu ne havas la samajn regulojn pri ĝentileco kaj konveneco, kiel ni. Ofte mi aŭdis prelegi pri "interkultura komunikado". Ĉu mi nun trafis unu el ties problemoj?



"Mi min demandas, kial ili ne plu bezonas ĉapelojn," li serioze laŭtvoĉe pripensis. "Mi supozas, ke iliaj kapostoj fariĝis pli malmolaj. Kion vi opinias, estimata fremdulo?"



"Mi samopinias kiel vi," mi respondis. "La blankulaj kapoj perdis sian molecon. Tial ni ne plu bezonas ombron, ni povas elporti la sudmaran sunon senĉapele. Nun ni havas ĉe la kapo malmolajn ostojn, kiuj efektive baras la efikon de viaj terure bruligaj sunradioj."



Li ridis. Mi komencis suspekti, ke temas nek pri moko, nek pri animsimpleco, sed pri ia ŝercemo, tro diferenca de la mia, por ke mi tuj sentu ĝin. Aŭ eble mia timo esti mokata fuŝis mian naturan senton pri ŝercemo. Kiel ajn estu, per mia respondo, mi retroviĝis sur la sama ŝercnivelo kiel li.



"Ĉu vi scias, kial mi estas bele brana?" li demandis, larĝigante sian bruston per eksteren-tiro de la braksuproj, kvazaŭ por elmontri, kiel fortule konstruita li estas. Sed la brilo de liaj okuloj estis por mi tute klara nun: ne estis moko, sed la natura ŝercemo de feliĉa knabo.



"Ne," mi respondis kun travidebla ŝerca seriozeco.



"Kiam Dio kreis la unuajn homojn, la avojn de la avoj de niaj avoj, li faris ĉiaspecajn klopodojn. Li provis jen per tiu materialo, jen per tiu alia, ĝis fine li trovis ion vere kontentigan. Per tiu materialo li unue devis fari du provojn antaŭ ol sukcesi. Li faris belan kukon kun la formo de homo kaj metis ĝin en la bakujon, sed li ne havis sufiĉe da ligno por longa fajro kaj ne lasis la kukon sufiĉe longe. Sekve, kiam li eltiris ĝin, la homkuko ne estis bone bakita. Ĝi estis ankoraŭ multe tro hela. Tiel naskiĝis la blankuloj.



"Poste li pensis: nun mi ne plu simile eraros. Li kolektis multege da ligno por fari longedaŭran fajron kaj metis duan hom-kukon en la bakujon. Sed li lasis ĝin tro longe. Tro kuirita, tro longe bakita, ĝi eliĝis tute malhela. Tiel naskiĝis la nigruloj.



"Nur post tiu dua eraro li sciis, kiel ĝuste kalkuli la daŭron de l' bakado kaj la forton de l' fajro. Kaj kiam li eltiris el la bakujo la trian homkukon, ĝi estis perfekte kuirita, perfekte bakita, nek tro blanka, nek brule nigra, perfekte flavbruna kiel mi. Tiel naskiĝis mia popolo."



Li ridis longan, laŭtan, gajan ridon, kiun mi neniam forgesos.



NOVAJ VORTOJ:



Argentino, baki, gardi, Kanado, koko, nervo, Nov-Zelando, ombro, Pacifiko



NOVAJ KUNMETOJ:



de-meti, de-veni de, gardi sin, kiel ajn estu, 1', multe mankas ĝis tio,



re-brilo, sen-labora, sin-garda, tra-vid-ebla





37. SESA RAKONTO PRI AFANTI



Estis belega aŭtuna vespero. Baldaŭ la suno subiros. La lumo estis dolĉa, la etoso plej paca. Aŭdiĝis neniu bruo, krom kelkaj birdokantoj. Afanti sidis apud sia edzino, ekstere, en la ombro. Kortuŝa sento de plaĉa geedza ama kunuleco plenigis ambaŭ. Malriĉaj ili eble estis, sed feliĉaj. Feliĉaj pro tiu granda, simpla amo.



lom post iom Afanti konsciis, ke delonge li ne manĝis. Lin kaptis malsato.



"Ĉu vi ne preparis kukojn?" li demandis, memorante pri bona odoro, kiun li sentis revenante hejmen.



"Ĉu vi ne povus kontentigi vin nur sidi ĉi tie, ĝui la naturon, kaj ame rigardi la vizaĝon de via belega edzino?" ŝi ridete respondis. Miksi amon kun ŝerco estis unu el ŝiaj favorataj amuziloj, kiun li ege ŝatis.



"Jes ja, mi povus kontentiĝi per tio," venis la rebato, "sed, se mi manĝos bonajn kuketojn, dum mi rigardos vian luman vizaĝon, estos eĉ pli kontentige. Mi antaŭsentas, ke okazos miraĵo: via vizaĝo tiam fariĝos ankoraŭ pli bela."



Ŝi rigardis lin kiel patrino infanon, kun io danka en la okuloj, kaj ekstaris por iri domen. Al ŝi plaĉis, kiom li ŝatas ŝian kuirarton. Afanti dume ridis silente.



'Edzinoj estas kvazaŭ patrinoj', li pensis, 'por ami, ili bezonas nutri'.



Kaj dum ŝi revenis alportante la kuketojn, ŝi ridetis al si.



'Edzoj estas kiel infanoj', ŝi pensis, 'por ami, ili bezonas manĝi'.



NOVAJ VORTOJ:



nutri



NOVAJ KUNMETOJ:



sub-iri





38. NE STARU TIE!



Vi demandas, kiom mi aĝis, kiam mi unuafoje flugis al Usono? Apenaŭ 25 jarojn. Ne alta aĝo. Junulo sensperta mi estis. Min timigis la propra funkcio. UN ĵus dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre alte konsiderata organizo. Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj taskoj, kiujn mi devos plenumi. Nek aĝe, nek laborkapable mi sentis min taŭga. Mi min demandis, ĉu mi saĝe agis akceptante tiun funkcion, des pli, ĉar mi neniam profesie tradukis eĉ unu paĝon antaŭe.



Fakte, skribe traduki ne estas tre ĝojiga laboro. Kiam vi finis transigi tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian originalan tekston, kiun vi traduku. Kaj tiel plu senfine.



Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (ĉar ilin verkis fremdaj fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian sencon. Krome — ĉu vi scias, ke la vorto 'originala' havas du tute malsamajn sencojn? — tiuj originalaj tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni nomis ilin originaloj), sed ili ĉiam temis pri la samaj aferoj sammaniere, sen ŝerco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco. Se aldoni, ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej feliĉigaj.



Sed tamen ĉio ĉi estus akceptebla kun ĝojo kaj gajeco, se la laborkondiĉoj estus taŭgaj. Sed la laborĉambroj estis bruaj kaj neplaĉaj. Ni ofte devis labori nokte. Kaj la homa medio ne favoris la kreiĝon de plezuro. La etoso estis tre streĉa, ne tre homa — ni sentis nin objektoj, maŝinoj - plene manka je reciproka ĝentileco. Akraj malpacoj ofte estiĝis. La reciprokrajn rilatojn markis malestimo. Tiel estis almenaŭ ĉe la francaj tradukistoj, ankaŭ ĉe la rusaj. Ĉe la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.



Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti. Ankaŭ tio ne estus tre originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan. Mi rakontu pri mia unua mateno en Novjorko. Mi sidis en hotelo, ĉe tablo apudfenestra, kaj, dum mi manĝis miajn ovojn kaj panon kaj grasaĵojn trinkante kafon, kiun mi trovis aĉa, mi rigardis eksteren.



Ne estis gajige. Antaŭ ol alveni ĉi tien, mi havis mensan bildon pri Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke ĝi neniel rilatas al realo. (Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun troviĝis).



Por mi — pro la filmoj — Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj altegaj konstruaĵoj kaj kun tre belaj domoj. Novjorko plenis je altaj domegoj, jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj. Ŝajnis, ke la urbo estis konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco. La stratoj estis planitaj orde, laŭ ordo tiel senkompate kvadrata, ke ĝi povus frenezigi iun ajn kun iom poezia animo. Sed la domoj mem ŝajnis konstruitaj senorde. Dikaj kaj maldikaj konstruaĵoj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpuŝe malhelruĝa brikaro. Kvazaŭ ne tre lerta infaneto estus lude metinta ŝtonon sur ŝtonon, brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el tia farmaniero rezultos.



Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19a-jarcentaj. Eĉ la literoj sur la magazenaj montrofenestroj aŭ sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta Eŭropo. Kaj la strata malpureco superis ĉian kapablon de mia tamen sufiĉe kapabla imago.



Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj ĝi puŝis malpuraĵojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turniĝis surloke, formante plej malbelan vidaĵon.



Aŭ ĉu nur mia mensostato faris, ke ĉion mi vidis malbela? Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antaŭa imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenciĝis per renkonto kun dikaj, forpuŝaj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelĉambro.



Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato. Mi provis informiĝi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por aŭskulti min. Anstataŭ respondi al mi, ili puŝis min por preterpasi. Ŝajnis, ke ĉiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupiĝi pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj ĉiam ege plej afablis kaj amike helpis min).



La homoj puŝis min, interpuŝiĝis, ne pardonpetis, aspektis atakeme. En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi paŝis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazaŭkuris preter... malrapidegaj veturiloj.



Estis nekredeble multe da aŭtoj kaj aŭtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruciĝis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, aŭ apenaŭ, povis progresi pluen. Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol aŭte.



Marŝante kiel mi diris, provante sensukcese orientiĝi en tiu freneza urbego plena je malĝentilaj puŝemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la buŝon manĝante tranĉojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj troviĝis ĉu viando, ĉu legomoj, ĉu mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke ĉiu rigardis rekte antaŭ sin per okuloj, kiuj ŝajnis vidi nenion, krom, eble, malĝojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie ŝajnis ekzisti. Ĉiu sidis sur sia seĝo, tute proksime al alia, kaj ĉiu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta eŭropano, kaj ĉiu ŝajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso — apartula, senrilatula — kreiĝis en multaj eŭropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko nur antaŭis.)



Finfine mi tamen trovis afablan usonanon ĵus alvenintan el ie sude. Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun aŭtobuson mi uzu, kaj kie troviĝas la koncerna aŭtobushaltejo. Mi sentis grandan senpeziĝon. Finfine montriĝis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en ĉi tiu frenezulejo, serĉante elirejon, kiu porĉiame malaperis.



Ve! La senpeziĝo ne daŭris longe. La aŭtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis ĝin. Mi pretiĝis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura diraĵo: No standing.



Mia sango glaciiĝis en mia tuta korpo. Mi ĵus estis dungita de UN kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, verŝajne eĉ la usonan. Kaj laŭ mia lingvoscio, No standing ne estis dubsenca esprimo. La senco estis plej klara. No standing signifas nur: "Ne staru", aŭ, se vi preferas, "Estas malpermesite stari" aŭ "Neniu staro allasita" (vi vidas, kiel bele ni tradukistoj kapablas ŝanĝi la vortigojn por esprimi saman ideon).



Diable!, mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi aŭtobuson, kion mi faru? Sidi surtrotuare ne estis tre plaĉe, tiel malpura ĉio estis. Ne pli invita montriĝis la same malpuraj ŝtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn ŝtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo). Kuŝi estus ankoraŭ pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis. Neniu sidis aŭ kuŝis aŭ pendis tie apude, atendante aŭtobuson. Mi do povis imiti neniun. Ĉu aŭtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke mi pli kaj pli freneziĝas.



Mi decidis ronde paŝi en la ĉirkaŭaĵo, trovante tre maltaŭgaj la kondiĉojn por kontroli, ĉu la aŭtobuso alvenas, Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, laŭ kiu ĝi devis alveni. (Mi parolis antaŭe pri la du sencoj de la vorto 'originala'; ĉu vi rimarkis, ke ankaŭ 'senco' havas du sencojn? La senco, kiu estas la direkto, laŭ kiu oni ien iras aŭ venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).



Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atinis la ĉefsidejon de UN kaj komencis konatiĝi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo No standing signifas, ke aŭtoj ne rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera por la aŭtobusoj.



Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direktiĝas al aŭtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataŭ simple skribi "Aŭtoj ne haltu", oni diras "Ne staru" ĝuste ĉe loko, kie normalulo emos atende stari? Ĝuste ĉe aŭtobus-haltejo!



Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute ne komprenis aŭ eĉ ne povis legi. Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori... tradukiste!



NOVAJ VORTOJ:



bloko, briko, Kalifomio, Novjorko, reciproke, trotuaro



NOVAJ KUNMETOJ:



al-lasi, la angla, de tempo al tempo, for-puŝa, frenez-ul-ejo, inter-kruc-iĝi, okul-umi, orient-iĝi, sen-pez-iĝo, sid-ejo





39. NE FACILAS REGI PUPOJN FADENE



La ĉi-suba teksto nur celas pli bone konigi al vi vortojn, kiujn vi ne sufiĉe ofte renkontis. Ne esperu trovi en ĝi interes-kaptajn okazaĵojn aŭ belecon literaturan. Se vi jam konas la du sencojn de 'plumo' kaj de 'folio', kaj komprenas la "novajn vortojn" listigitajn tuj post la teksto, vi povas preterlasi ĝin.



— Kio estas respondkupono?



— Estas kupono, kiun vi povas aĉeti en poŝt-oficejo, kaj kiun vi enmetas en leteron irontan eksterlanden. Tie, via korespondanto povas transdoni ĝin al sia poŝtisto kaj ricevi interŝanĝe de tiu respondkupono poŝtmarkon, kiu validas por normala letero sendota eksterlanden. Kial vi demandas?



— Pro simpla scivolemo. En nia klubo, la prezidanto diris, ke li disponas multajn respondkuponojn, kiujn li ricevis per interŝanĝo de kasedoj, kaj ankaŭ de literaturaj verkoj, kaj ke li pretas ilin dividi inter la membroj, kiuj dezirus ilin ricevi. Sed ĉar mi neniam aŭdis pri respondkuponoj antaŭe, eble mi miskopiprenis. Eble ili ne rilatas al tiu interŝanĝo de kasedoj kaj literaturaĵoj. Li diris, ke li konservis ilin dum longa periodo, kaj komence volis vendi ilin al ni je favora prezo, sed forlasis tiun ideon kaj decidis ilin simple dividi inter ni.



— Ĉu vi scias, pri kiaj kasedoj temas?



— Estis kasedoj kun muziko, sed ankaŭ kasedoj kun teatraĵoj. Li diris, ke bona rimedo lerni lingvon estas aŭskulti kaj reaŭskulti kasedon en tiu lingvo. Li havas ankaŭ tutan serion da kasedoj kun prelegoj, sed mi suspektas, ke tiuj ne estas tre rekomendindaj al neseriozaj personoj, kiel mi. Prelegojn oni rekomendu nur al seriozuloj, ĉu ne?



— Egale ĉu temas pri seriozaj aŭ neseriozaj lernantoj, estas fakto, ke oni ofte rekomendas la uzon de kasedo kiel rimedon lerni lingvon. Mi neniam provis mem, sed mi aŭdis, ke oni progresas rapide tiurimede, precipe se oni havas "bonan orelon", t.e., se oni havas memoron, kiu funkcias pli bone aŭde ol vide.



— Mia memoro estas nek vida nek aŭda.



— Ĉu vere? Kion oni devas rekomendi al vi? Ĉu odorojn? Lerni lingvon per odora ekzercado devas esti malfacile!



— Por lerni lingvon, mi havas bonegan sistemon, kiu ideale efikas al mi. Mia memoro estas mana, mova, fingrouza. Ankaŭ buŝouza. Por memori lingvon, mi devas agi, funkciigi mian langon, miajn lipojn, miajn dentojn, miajn fingrojn, mian tutan korpon eble. Tial ideale por mi estas uzi pupteatron. Mi havas puprolulojn, kiujn mi regas per fadenoj, kaj mi ludigas al ili ĉiajn rolojn. Tiel mi memoras la frazojn kaj vortojn de la lingvo lernata.



— Sed ĉu vi povas tion fari pri ĉiaspecaj temoj?



— Ne. Domaĝe. Eble profesiulo sukcesus, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe lerta. Multe mankas ĝis tio. Fari, ke pupa rolulo trinku el botelo jam ne estas facile, se oni devas regi ĉiujn movojn per fadenoj, sed botelo estas nenio kompare kun forko kaj tranĉilo, ĉe rolanto, kiu devas manĝi de sur telero. Kaj tamen, se mi volas lerni la tutan lingvon, mi devas ankaŭ paroli pri kuleroj, forkoj, tranĉiloj, teleroj, ktp, ĉu ne?



— Mi imagas, kiel malfacile tio estas. Oni devas esti tre lertfingra, kaj havi multege da praktiko.



— Jes. Mi trovis lingvoinstruan libron, kiu konsistas el serio da interparoloj, kiujn mi provis ludi pupteatre, konsidere al mia memoro, kiu funkcias plej bone per mana aktiveco, sed tio montriĝis nefarebla. Foje temis pri iu, kiu kombas sin, jen tiel, jen alimaniere. Amuza rakonto. La haroj neniam restas aranĝitaj, kiel li volas. La kombilo ne havas rektajn dentojn kaj kelkaj dentoj mankas, kio kaŭzas ĉiajn fuŝojn en la kombado, en la har-aranĝa-do. Eble ne estas tre inteligenta teatraĵeto, sed interesa el vidpunkto lingva. Bedaŭrinde, mi ne kapablis ludi ĝin pupteatre. Fari, ke miaj pup-roluloj bone kombu sin, tion mi ne sukcesis.



— Ŝajnas, ke alprenante tiun lingvinstruan libron, vi elektis ion netaŭgan por via metodo!



— Jes. En alia interparolo de tiu sama serio, la roluloj devis fumi cigaredojn. Iu virino eĉ devis uzi tiucele cigaredingon. Feliĉe, ke ne estis kudristino, kiu metas fingringon sur sian dikfingron. Aŭ ĉu sur la montrofingron oni metas fingringon, kiam oni volas kudri? Mia patrino estis kudristino, sed pri kudraj aferoj mi scias nenion.



— Ĉu en tiu serio ne estas teatraĵeto, en kiu la rolulo skribas per unu el tiuj malnovaj plumingoj? Ĉu vi memoras, kiel ili estis, antaŭ jardekoj? Kun feraj plumoj. Teni per fadenoj pup-rolulon, kiu almetas plumon al plumingo, tio certe necesigus perfektan regadon de la sistemo.



— Kaj perfektan regadon de si mem. Ne nur de la fadensistemo, sed ankaŭ de la propra nerva sistemo. Tian perfektan regadon mi ne havas. Inter tiuj rakontoj, kiujn — teorie, sed praktike tute ne — eblus ludi teatre, estis unu pri infanoj ludantaj en iu korto, kaj pri birdo, kiu faligas sur la dek infanojn po unu plumon. Veran birdplumon. Ne feran aŭ alimetalan plumon por skribi. Plumo el birda flugilo. Ĉu vi imagas? Kiel la verkinto povis pensi, ke tiaj aferoj estas teatre ludeblaj? Mi ne parolas nun pri pupteatro, sed pri simpla, normala teatro. Kiel oni povas enkonduki birdon en teatraĵon, birdon kun difinita rolo?



— Eble birdo el plasta materialo kaj sistemo kun multaj nevideblaj fadenoj...



— Sed tiu birdo devis flugi al arbobranĉo kaj tie sidi, kaj folioj devis fali de la arbo. Verdaj folioj, ne flavaj. Freneze! Kompreneble temas pri arbfolioj, ne pri paperfolioj. Ĉu vi rimarkis, ke la vortoj 'plumo' kaj 'folio' ambaŭ havas du sencojn? Unu sencon pri naturo, alian sencon pri skribado.



— Pri plumoj, la kaŭzo estas konata. Estis tempo, kiam en sufiĉe granda parto de la mondo, oni skribis per birdplumoj. Sed ni revenu al via serio de teatraĵoj. Vi diris, ke temas pri lingvo-lernado. Ofte la lernantoj memoras pli bone, se ili gaje amuziĝas, kaj se la rakontoj estas tute neverŝajnaj.



— Jes, sed tiam, oni ne diru, ke tiuj interparoloj estas ludeblaj teatre. En tiu kun la birdo sur la branĉo devis esti ankaŭ fulmo. Mi ne memoras ĉion, sed estis insektoj, kiuj ektimis pro la fulmo, arbo, kiu perdis la foliojn, kaj birdo siajn plumojn. La roluloj ege aktivis, mi certigas al vi. Neniu ripozis longe. Konstante okazis io. Sed mi eĉ dubas, ĉu la vortoj tiel lernataj estas vere utilaj praktike. Tiuj verkistoj de lernolibroj, eĉ.por progresantoj - kiel ĉi tiu Vere aŭ Fantazie, ĉu vi konas? - ofte fŭnkcias nur teorie. Ili ne konscias, ne atentas la praktikajn problemojn.



— Ĉu nenion el tiu libro, tiu kun la serio de teatrecaj interparoloj, vi povis prezenti per via pupteatro?



— Tamen jes. Estis bonaj facilaj partoj. Ekzemple unu, en kiu homoj de ambaŭ seksoj multe kisas unu la alian. Tion mi facile povas aranĝi regante la movojn per miaj fadenoj. Prezenti gejunulojn, kiuj kisas sin reciproke, aŭ teatraĵon, en kiu la roluloj de la vira sekso donacas rozojn al tiuj de la ina sekso, kaj formiĝas feliĉaj paroj, tio estas simpla eĉ per mia ne tre disvolvita sistemo.



— Kio alia estis facila?



— Estis unu, iom malfacila, sed tamen realigebla, pri la vorto 'tuko'. En ĝi oni uzas littukojn, naztukon...



— Naztukon, ĉu? Mi opiniis, ke oni devas diri 'poŝtuko'.



— Naztuko, poŝtuko, estas egale. Ambaŭ vortoj signifas la samon. Krome estas rolulo, kiu viŝas sian buŝon per buŝtuko, alia, kiu purigas meblojn per viŝtuko, tria, kiu preparas tablon por manĝo, kaj komence metas sur ĝin tablotukon. Pri tablotuko, ne estas vera problemo, ĉar ĝi havas sufiĉan grandecon. Sed pri la aliaj estas pli malfacile, ĉar miaj pupoj estas etaj. Mi solvis la problemon uzante grandajn tukojn ĉiufoje. Tio montriĝis efika: tio ridigas la publikon.



— Ĉu vi ludas antaŭ publiko?



— Jes. Mi provas trovi publikon por la plej belaj pecoj. Se mi sukcesas kunmeti bonan programon kun belaj kostumoj kaj altkvalitaj lumaj aranĝoj, tio devigas min bone scii la tekston, kaj tiel la lingvo enkapiĝas en mi. Ankaŭ miaj lango kaj lipoj ekzercas sin. Sed vi ne imagus, kiom da tempo postulas la preparado de tia programo.



— Ĉu vi faras tion sola?



— Komence mi estis sola. Sed nun feliĉe mi sukcesis trovi du kunlaborantojn. Ju pli ni regas nian arton, des pli ni amuziĝas. Unu el la du belege imitas plej diversajn voĉojn kaj lokajn parolmanierojn. Tio estas ideala por tia laboro. Fakte ni amuziĝas multe pli dum niaj ekzercoj ol la publiko, kiam ni prezentas la programon.



— Kiam vi prezentos tian programon? Ĉu baldaŭ?



— Mi ne povas diri. Ni havas tre belan, ridvekan tekston, kiu taŭgus ideale, se insektoj ne ludus en ĝi gravan rolon. Kaj, kredu min, pupteatre prezenti historion de batalo inter homoj kaj insektoj starigas kelkajn ne facile solveblajn problemojn. Des pli, ke la afero disvolviĝas nokte. Estas bela brila plenluno, jes ja, kaj ankaŭ multaj steloj, sed ne tiuj sufiĉas por vidigi insektojn sur la pupteatro!



— Ĉu vi planas foje veturi al Zagrebo?



— Al Zagrebo? Kial?



— Ĉar en Zagrebo (Jugoslavio) okazas ĉiusomere internacia pupteatra festivalo, kies lingvo estas esperanto. Pupteatristoj el multaj landoj venas, kaj la publiko estas ege multenombra. Dekoj da miloj venas rigardi kaj aŭskulti. Vi devus iri tien. Viaj insektoj certigas al vi brilan sukceson!



— Ludi antaŭ dekmiloj! Ne, ne. Mi ne estas freneza. Kaj tamen... Eble, foje. Interesa ideo. Mi komunikos ĝin al miaj kunlaborantoj.



NOVAJ VORTOJ:



festivalo, Jugoslavio, kupono, -ont-, -ot-, pupo, rolo, telero, Zagrebo



NOVAJ KUNMETOJ:



al-preni, dik-fingro, egale ĉu, inter-ŝanĝi, montro-fingro, mult-nombra, peco (muziko, teatra, poezia), poŝt-marko, star-igi (problemon)





40. KARA SUGA!



Kiel ofte okazas en "evolu-landoj" (kia stranga esprimo!), nur unu individuo estis grasa en nia vilaĝo. Al li apartenis la plej granda parto de la vilaĝa tero. Sed precipe, se li povis meti bute-ron kaj oleon en siajn manĝojn sen mezuri ilin, en kvanto, kiu impresis nin ĉiujn, tio estis, ĉar li pruntedonis monon.



Ĉiu vilaĝano ŝuldis ion al li, kaj la sumo de tiuj ŝuldoj certe atingis nivelon trans la kapablo de nia imago. Fojfoje pluvoj ne venis en la ĝusta sezono, kaj la grenkolekto de la jaro estis perdita: ĉiuj familioj depruntis de li por povi vivi plu kaj fariĝis liaj ŝuldantoj. Alifoje venis registara fakulo pri "evoluigo de la postrestintaj kamparoj", kiel oni diris, kaj la fakulo rekomendis planti fruktarbojn. La monon por tio ni ricevis de la ŝtato, sed, kiam la arboj kreskis sufiĉe por produkti, necesis mono por paki la fruktojn kaj ilin sendi al la urbo, kaj tiam la registaro ne plu havis monon por ni, kaj ni depruntis de la dika grasulo, tiel ke la ŝuldoj grandiĝis.



Aŭ okazis geedziĝo. Se vi sumigos ĉiujn kostojn: la festmanĝon, la monon por la bofamilio, la pastron, la ŝtofon por la festaj vestoj, ktp, vi alvenos al bela sumo. Kion fari, se ne viziti la grasulon... kaj vidi la ŝuldon salti alten, alten.



Stranga vilaĝo (ĉu stranga aŭ normala? fakte, mi timas, ke sufiĉe normala): ĉiuj viroj estis tiel malgrasaj, ke videblis ĉiuj ostoj ĉe la brusto kaj flankoj; sed unu estis tiel grasa, ke lia haŭto brilis, kvazaŭ sur ĝi fluus oleo. Li konstante viŝis al si la vizaĝon per poŝtuko, kaj tiu tuko grasis, kvazaŭ ĝi fakte uziĝus por paki buteron.



Li estis ĉiam plej afabla kun mi, kaj mi ŝatis lin. Li ja permesis, ke mi gardu liajn bestojn. Estis ĉefe bovinoj, sed ankaŭ azenon li havis. Nia regiono estas monta, kaj ofte mi iris kun unu el liaj bestoprizorgantoj gardi la bovinojn en la supraj herbejoj. La azeno plaĉis al mi, ĉar ĝiaj longaj oreloj iel kortuŝis min, kaj min amuzis ĝia maniero eligi strangan maŝinan sonon, kiam ĝi koleris, ĉar mi tiris ĝian voston. Sed ĝi ĉiam restis malsupre ĉe la grasulo. La bovinojn ni kondukis ofte al tre vasta ebena loko, da kiaj ekzistas malmulte en nia malebena landoparto. Laŭ la diro de la bestprizorganto, la herbo sur tiu ebenaĵo estis aparte bonkvalita. Ĝi efektive havis pli belan verdon ol la herbo malsupre. Kaj tiu ebenaĵo estis tiel vasta, ke la bovinoj povis tie plenigi sin per herbo senmezure, kiom ili volis. Estis pli da muŝoj ol en pli altaj lokoj, sed tio ne vere ĝenis nin, kaj la bovinoj uzis sian voston por ilin flugigi for.



Vintre, sed ankaŭ kelkfoje en aŭtuno, povis okazi, ke blovis norda vento tre rapida kaj malvarma. Tiam estis neeble iri al tiu vasta ebenaĵo, ĉar nenio baris la vojon al la glacia vento. Tiam ni iris al aliaj lokoj, kiuj troviĝis interne de eta montaro, kiujn la kruela vento ne povis atingi.



Fojfoje la grasulo komisiis min konduki sola la bovinojn supren, ĉar la respondeca bovingardisto malsanis, aŭ havis alian komision por plenumi. Tiu respondeco al mi ege plaĉis.



Ne estis lernejo en nia vilaĝo. Poste, kiam mi vivis en la urbo, mi konstatis, ke vizitadi lernejan klason ne sufiĉas por ricevi bonan edukon. La geknaboj ĉe ni estis pli bone edukitaj ol multaj homoj, kiuj kapablas skribi kaj legi. Ni parolas ĝentile kaj afable, ni konsideras la sentojn de la aliuloj, ni ne blovas cigaredfumon en la vizaĝon de nia apudulo, ni estas helpemaj, ni lavas nin, por esti konstante puraj. Oni devus mezuri edukitecon, ne per la daŭro de la lernejvizitado, sed per la kvalitoj de la koro, ĉu ne? Tiujn patrinoj transdonadis, ĉe ni.



Kvankam ni ofte manĝis nur kelkajn legomojn freŝe kolektitajn el la propra ĝardeno, ĉar nenio grena plu disponeblis, kaj ni ne havis monon por aĉeti panon aŭ alian manĝaĵon — ni do ofte malsatis — tamen ni estis feliĉaj. La legomoj estis freŝaj, ĉar ni iris kolekti ilin en la ĝardeno tuj antaŭ ol manĝi. Nun en ĉi tiu malbenita urbego, kiom mi dezirus manĝi simile freŝajn legomojn kaj fruktojn! En nia regiono kreskas bonegaj pomarboj. Simile bonajn pomojn mi neniam trovis aliloke. Kaj mi ne parolis pri la lakto. La grasulo almenaŭ permesis, ke mi reportu hejmen bovinan lakton, kaj tio ege helpis. Se ni, la infanoj, ne trinkis ĉion, mia onklino faris el ĝi buteron. Ŝi eĉ kelkfoje buteron metis en sian teon, kion mi trovis stranga, ĉar ĉe ni neniu tiel faras. Tio estas tibeta kutimo, ne nia.



Konstante, ĉe ni akvo bolis, por la teo. Ni estis bonŝancaj vivi en la montaro, sufiĉe norde, ĉar tie akvo neniam mankis. Ni ne manĝis viandon, eĉ kokidan, dum en aliaj partoj de nia lando, multaj ne manĝas "ruĝajn viandojn", kiel ili nomas bovaĵon aŭ ŝafaĵon, sed akceptas "blankajn": kokidaĵon kaj fiŝojn. Neniu en la vilaĝo trinkis alkoholaĵon, vinon, aŭ bieron. Tiuj estis simple nekonataj ĉe ni.



Poste, en la urbo, mi mire konstatis, ke ekzistas homoj, kiuj trinkas tiom da vino aŭ da grenalkoholaĵo, ke ili ne plu konscias, kion ili faras, kaj al senkulpuloj diras atakeme vortaĉojn, kiuj povas nur dolorigi. Kiel stulta estas tia malbona edukiteco! Kiel ili povas ne kompreni, ke la vivo estas multe pli agrabla por ĉiuj, se ĉiuj ĝentile sin tenas, kiel estis ĉe ni en la vilaĝo? Nur post longaj jaroj da vivado enurba mi komprenis, ke mi ne rajtas kompari. En nia montara vilaĝo, ĉio estis komuneca; en la urbego, konstantas ĉe multaj soleco. Soleco emigas trinki forgesige, kaj oni ĉesas konsideri la aliulojn.



Unu el la bovinoj estis al mi tre kara. Mi ĉiam havis specialajn favorojn por ŝi. (Ĉu mi devus diri ĝi? Ŝi estis mia amikino, ne neŭtralseksa amiko). Mi nomis ŝin Suga. Ŝia lakto estis la plej bona. Kiam mi iris sidi sur ŝia kolo, ŝi aperis tute kontenta. Kiam mi palpis ŝiajn flankojn aŭ ŝian kolon, aŭ metis la manon al ŝia nazo aŭ buŝo, ŝi direktis al mi belajn okulojn kun saĝula, profunda rigardo. Se iufoje mi ricevis de unu el la servistoj de la grasulo iom da pano, mi dividis mian panon kun ŝi. Ŝi ĉiam paŝis apud mi, ĉu en la unua rango de la vico, ĉu en la lasta rango. Kiam mi parolis al ŝi, ŝi tuj komprenis. Mi neniam devis eĉ frapeti, por komprenigi al ŝi, kien ni iru. Mi nur dolĉe elparolis la vortojn, kaj ŝi obeis.



Se muŝoj ariĝis ĉe ŝiaj okuloj, mi ilin foririgis kaj ŝi rigardis al mi danke. Ŝi perfekte sciis, ke niaj rilatoj estas diferencaj de la rilatoj kun la aliaj en la bovinaro. Kiam ŝia lango malsekigis mian manon, kvazaŭ kise, mia koro iom pli rapide batis. Mi estis feliĉa. Profunde interne de mia koro mi sentis, ke mi vere amas ŝin.



Kaj jen, kiam mi aĝis dekunu jarojn, la terura novaĵo trafulmis mian vivon:



"Ni ne plu restos ĉi tie," mia patro diris. "Ni ŝuldas tro multe da mono al nia ole-vizaĝa samlokano. Li scias, ke ni ne povos repagi per mono aŭ objektoj. Li postulas repage nian etan terpecon kaj la domon. Kaj li ne povus preni min inter siajn kamplaboristojn, ĉar da ili li jam havas sufiĉe. Ne estas alia rimedo solvi la problemon, ol foriri urben." ,



Estis terure. Ni pakis niajn kelkajn havaĵojn en ŝtofajn sakojn. Ni foriris nokte longe antaŭ ol kriis la unua koko, kaj marŝis ĝis la sunleviĝo, irante malsupren laŭ rivero de sur la montoj, kie nia vilaĝo staris. Fine ni atingis lokon kun vagonara stacio.



Neniam mi vidis ion similan. Estis multkoloraj reklamoj pri aferoj, kiujn mi ne konis. Sur unu vidiĝis grandega botelo. Sur alia paketo kun blankaj rulaĵetoj. Sur tria monto neĝe blanka. Tiel oni reklamas pri biero, pri cigaredoj, pri glaciaĵoj, iu informis min, sed mi eĉ ne sciis, kio tiuj estas. Mi neniam vizitis kurson de legado kaj do ne komprenis la strangajn signojn — literoj oni ilin nomis — kiuj rigardis min de sur tiuj reklamoj.



Homoj sidis, aliaj staris. Familioj, paroj, unuopuloj. De plafono pendis ronda objekto kun strangaj signoj kaj montriloj, kaj mi demandis de iu, kiu sidis tie apude, kio ĝi estas. Li respondis:



"Horloĝo. De kie vi venas, ke vi ne scias, kio estas horloĝo? Ĉu la tempon ĉe vi oni ne mezuras?"



Mi ne povis imagi, ke tempo estas mezurebla, kaj tute ne komprenis lian diron. Li ne estis malamika. Sed en lia supereco mi sentis ion, kion mi neniam sentis vilaĝe. Eĉ la grasulo ne alparolis nin tiel. Ni sentis, ke li estas riĉa kaj multpova. Verŝajne li havis pli bonan sintenon en antaŭa vivo, tiel ke li naskiĝis bonŝancule en ĉi tiu, sed lia maniero superi ne similis tiun: ni ĉiam sentis, ke li havas konsideron al ni, eĉ se li devis forpreni nian tutan monon pro la ŝuldoj.



Ĉe tiu stacio estis strangaj floroj kaj verdaj plantoj, kiajn mi neniam vidis. Estis varme. Mi rigardis la du ŝajne senfinajn metalajn liniojn, kiuj trapasis la stacion. Sur tiuj pasas vagonaroj, klarigis mia patro, tion oni nomas fervojo.



Estis uloj, kiuj aktivis kurante kaj kriante de unu flanko al la alia, portante pezajn ujojn aŭ skatolojn aŭ mi-ne-scias-kion. Venis virinoj kun korboj, plenaj je nevideblaĵoj. La plej multaj homoj havis pakojn apud si. Patrino lavis infaneton ĉe fonteto. Maljunulo atendis la vagonaron kun ŝafino, kies kolon lia mano konstante palpadis. Pluraj junaj viroj trinkis strangajn trinkaĵojn el brunaj boteletoj aŭ eĉ el ruĝaj metalaj skatoloj, longaj ujoj, rondaj ĉirkaŭe kaj ebenaj ĉe la du flankoj. Kokino paŝis, rigardate de neniu.



Kaj jen sonorilo eksonoris. Malrapide alvenis fumanta maŝino, kiu ruliĝis sur radoj, kaj tiris post si longan vicon da veturiloj. Tiujn, mi tiam eksciis, oni nomas vagonoj. Kun okuloj vaste malfermitaj pro miro, mi rigardis tiun vagonaron, kaj precipe la radojn, kiuj ruliĝis sur la vojo fera. Ili estis tiel perfekte oleitaj, ke ŝajnis, ke ili nur glitas. Sed kiam la vagonaro ekmalrapidis, tiuj radoj faris akran braon, kiu dolorigis al mi la orelojn.



Dum ĉirkaŭe sonis ĉiaspecaj bruoj kaj krioj, ni envagoniĝis. Post iom longa tempo, la vagonaro ekiris for.



Ju pli ni restis en ĝi, des pli estis varme. Kompreneble. Ni foriris matene el norda monta regiono, kaj ju pli ni antaŭen veturis, des pli ni iris suden, kaj des pli proksimiĝis tagmezo. Sur la vagonplafono estis fiksita ventumilo, sed ĝi apenaŭ efikis. Ĝi nur movis la varmegan aeron.



Ne estis sidlokoj por ni. Interne de la vagono, sur la sidlokoj, troviĝis du virinoj kun longaj koloraj jupoj, kaj ankaŭ, inter aliaj personoj, tre malgrasa individuo kun stranga insigno sur siaj vestoj, kiu legis gazeton. Li trafoliumis la gazeton, legis artikolon sur unu paĝo, transiris al alia paĝo por legi alian artikolon, kaj tiel plu dum horoj. La tutan tempon li movis la lipojn silente ("tio estas legi", mi pensis), kaj li konstante viŝis al si la kolon per malpura eksblanka poŝtuko.



Mi ne vizitadis lernejon, sed mi tamen sciis multon pri la ekstera mondo. Mi sciis pri bibliotekoj, magazenoj, filmoj, bankoj. Mi eĉ sciis pri karbo. Karbo estas nigra materialo, kiu brulas, kaj kiun oni uzas en malvarmaj lokoj por varmigi domojn, por boligi akvon aŭ por kuiri rizon kaj legomojn. Kiam ni ankoraŭ loĝis en la vilaĝo, foje venis al ni iu, kiu parolis pri la urbo. Li montris al mi libron kaj klarigis, ke en urbo estas grandaj domoj kun multegaj libroj, kiujn oni povas legi tie aŭ eĉ prunte preni hejmen. Bibliotekoj, oni tiujn nomas. Kaj estas aliaj domoj, kien oni iras, kaj subskribas paperon, kaj ricevas monon, se oni rajtas (ni ne rajtus). Ilin oni nomas bankoj. Tiu persono demandis, kiel mi nomiĝas, kaj skribis por mi mian nomon sur papero, kiun mi ĉiam konservis. Eĉ ĉi tie mi havis ĝin kun mi en la vagono.



'Domaĝe, ke mi ne scias legi', mi pensis. 'Mi ŝatus vizitadi klason kaj sekvi kurson de legado kaj skribado. Ĉu povus esti, ke en la urbo tio eblos?'



Tiaj pensoj, kaj la ebleco rigardi al tiom da novaj aferoj tra la fenestro helpis min elteni la suferon forlasi la lokojn, kiujn mi plej amis en la mondo. Mi rigardis trafenestre kaj vidis, kiel ĉie homoj aktivas en kampoj, kiel mia patro. Kiam ni pasis sur ponto super rivero, la radoj faris resonan bruon, kiu plaĉis al mi.



Foje la vagonaro haltis en stacio, kie regis apenaŭ elportebla odoraĉo.



"Kial tiel aĉe odoras?" mi demandis mian patron, sed la respondon li ne sciis. Iu maljuna sinjoro, kiu staris apud mi, diris:



"Tiu karakteriza odoro venas de la fabriko de plastaĵoj. Oni fabrikas ĉi tie plastan materialon, kaj el la plasta materialo oni fabrikas ĉiajn objektojn. Tio riĉigis ĉi tiun urbeton, alportis laboron al multaj, sed kun laboro ankaŭ tiun karakterizan, plej malplaĉan odoron. Kaj la viroj ĉi tie eĉ komencis trinki alkoholaĵojn."



"Mia nepo laboris ĉi tie," li reparolis post momenteto. "Li estis bona knabo, kiam li estis malriĉa, sed nun... Ne sufiĉis al li havi loĝejon plenan je plastaj objektoj, kiujn li... Eĉ plastajn me blojn li havas, almenaŭ plastajn seĝojn mi vidis ĉe li. Mi ne komprenas. Urbo kelkfoje tiel efikas al bonedukitaj homoj, ĉar mi certigas al vi, ke li estis bone edukita. Ni edukis lin ne fumi, ne trinki alkoholaĵon, ne manĝi viandon, sed rezulte..." (mi miris, ke tiu individuo neniam finis siajn frazojn). "Li estas tre aktiva kaj inteligenta. Li iradis al bona lernejo, ĉiam ricevadis la unuan rangon en la ekzamenoj en sia klaso, ĉe ĉiuj kursoj. Li eĉ studis literaturon kaj anglan lingvon. Post kiam ĉi tiu plastaĵa fabriko lin dungis, li rapide progresis kaj iom post iom... Ne sufiĉis al li perlabori bonan monon, ĉar li bezonis... Li havis televidon, li povis rigardi filmon ĉiuvespere. Ne sufiĉis al li. Li volis ankaŭ la inojn, kiujn li rigardis televide. Sed tiajn televidulinojn oni ne povas havigi al si tiel facile, eĉ kun bona laboro en plastaĵa fabriko... Tiu televido... Tiu televido ŝanĝis lian manieron pensi, liajn gustojn, liajn sentojn. Li komencis vizitadi virinaĉojn. Ĉiesulinojn. Ili trinkis vinon, kaj la diablo scias... Kaj nun, nun... Estas priplorinde havi tian nepon, kiu eĉ... Jes, estas priplorinde esti la avo de tia nepo, ĉar..."



Li ne precizigis, kio okazis, kaj mi ne kuraĝis demandi.



"Imagu, nepo mia, filo de mia filino...! Havi propran nepon en malliberejo, kia honto!"



Mi ne kuraĝis demandi, kial la nepo estas en malliberejo. Estis strange, ke, se li hontas, li rakontas la aferon. Eble li bezonis rakonti al knabo, ĉar li ne povis paroli pri ĝi kun plenkreskuloj.



Tiel pasis la tempo. Mi rigardis, pensadis, aŭskultis.



Finfine ni atingis la urbon, la urbegon, en kiu, laŭdire, eblos trovi laboron kaj do ricevi monon por vivi.



Mi sentis, ke mia patro timas. La vojaĝo estis akceptebla, ĉar tiam la urbo estis nur bildo en niaj mensoj. Sed la realo trafis nin, kiam la tuta familio elvagoniĝis. Ne plu estis pensoj nun, sed komenco de nova vivo. Mi ne trovis ĝin bela. Ne plu estis unu el tiuj etaj stacioj kun plantoj apude, kiajn ni vidis grandnombre laŭ la vojo, sed vera vastega stacidomo, verdire en ne tre bona stato, sed impresa per sia grandeco, kun tre alta tegmento, kontraŭ kiu ĉiuj bruoj plej forte resonis.



Estis tiom da aktivado ĉiuflanke, ke interne de mia kapo, ŝajnis, ke ĉio turniĝas kaj ruliĝas. Homoj kun korboj kaj sakoj, ŝtofaj plejparte, sed jen kaj jen plastaj, kaj ĉiaspecaj, ĉiaformaj, ĉiamaterialaj pakaĵoj rapidis ĉiuflanken. Konatoj retroviĝis kaj brakumis unu la alian. Homoj kisis sin reciproke, fojfoje kvazaŭ iom malproksime, fojfoje kun forta palpa kuneco. Iu religiemulo, sidanta ĉe muro, laŭte preĝkantis tute sola, ŝajne tute nekonscia pri la ĉirkaŭa ega aktiveca. Oni aŭdis vokojn. Homoj en divers-regionaj kostumoj paŝis tien kaj reen. Ĉiaj lingvoj sonis, sed malofte mi aŭdis frazon en la kara lingvo el la nordo. Nepoj retrovis geavojn, amikoj amikojn, nevojn onkloj, kaj soluloj iris unuope, senfamilie, senĝoje, kun rigardo de perditoj.



Mia patro lasis nin en angulo, ĉe la rando de gazet- kaj cigared-vendejo, kaj diris:



"Mi iras informiĝi. Atendu min ĉi tie."



Li malaperis sur larĝega ŝtuparo, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi antaŭsentis, ke neniam plu mi revidos lin. Mi malpravis. Post longa tempo (ĉu vere longa? mi ne povus diri, ĉu duonhoro, ĉu pli, ĉu malpli: tiuperiode, tempo ne estis por mi io mezurebla), li revenis.



"Ne estas eble tranokti en la stacidomo," li diris, "ni iru eksteren. Sur la strato, sur trotuaro, ni faros al ni lokon."



Se la stacidomo estis impresa, kiom pli la strato! Estis milionoj da homoj, kiuj surtrotuare preterpasis, aŭ sidis, aŭ kuŝis, aŭ staris kaj interparolis, aŭ rigardis montrofenestron aŭ reklamon. Estis miloj da bruoj, homaj, maŝinaj, bestaj. Pasis bovinoj, pasis azenoj, pasis aŭtoj, aŭtobusoj, portveturiloj ĉiaspecaj. Estis grandegaj reklamoj kun grandega virina vizaĝo, aŭ kun flugmaŝino, aŭ kun objektoj, kiujn mi neniam vidis. Kaj ĉie surskriboj, surskriboj, surskriboj, per divers-aspektaj literoj, tiel diversaj kelkfoje, ke ili ŝajnis deveni de malsamaj mondoj, kaj ili rigardis min, sed diris al mi nenion.



Ni devis serĉi longe antaŭ ol trovi lokon, sed ni estis bonŝancaj. Ni ne dormis sur trotuaro, kiel multaj, sed trovis aĉ-odoran, parte malkonstruitan domon, kie multaj familioj jam loĝis, kaj en kies korto ni trovis angulon por ni.



Mi estis ege laca, kaj, kiam mi kuŝiĝis sur la malmola ŝtona planko, mi opiniis, ke mi tuj endormiĝos. Sed dormo ne venis. Venis nur la bildo de kara, plej kara bovino, kies lakto estis senkompara. Venis ankaŭ ploroj, kiuj glitis malsupren ĝis miaj lipoj kun karakteriza sala gusto.



"Suga!" mi apenaŭ aŭdeble ekplendis. Mi provis plori kiel eble plej silente, por ne maltrankviligi mian patrinon, kiu jam havis sufiĉe da zorgoj sen mi.



Nur tiam mi vere ekkonsciis, ke mian amikinon bovinon mi neniam plu revidos.



Tiel mi dekunujara kampara montarano ekkomencis la vivon en urbego.





NOVAJ VORTOJ:



nepo, neŭtrala, -op-, pomo, ŝuldi, Tibeto



NOVAJ KUNMETOJ:



brak-umi, foli-umi, vent-umi, vent-um-ilo, ĉies-ul-ino, de-prunti, evolu-igi, evolu-lando, fer-vojo, glaci-aĵo, montr-ilo, per-labori, post-resti, reg-ist-aro, re-soni, sen-kompara, sum-igi, sun-lev-iĝo, sur-skribo, unu-op-ulo





41. MI TRO TIMAS



En tiu ebena regiono, ĉe la suda rando de Saharo, kie vivas la Zafiaŭoj, la gepatroj de knabino ĝenerale postulas, por fordoni sian filinon al edziĝ-deziranto, monsumon tiel altan, ke ĝi superas la eblojn de normala juna viro.



Kiel neriĉa knabo povus realigi la projekton fondi familion en tiaj kondiĉoj? Estas ja simple neeble al junulo enspezi sufiĉe da mono por pagi la prezon de bona vivkunulino. Tial estas tradicie, ke juna viro, deziranta edziĝi, iras en alian vilaĝon por kapti junulinon kaj de tie forkondukas ŝin al sia hejmo. Efektive, por lerta junulo, tio estas la plej efika sistemo eviti senĉesajn diskutojn kun la estonta bofamilio. Plej ofte, la kapto estas aranĝata interkonsente kun la knabino.



Tian kapton decidis efektivigi Jajo, kiam li atingis la aĝon de 18 jaroj. Jajo estis ege kuraĝa. Entreprenema, plena je energio, timanta nenion kaj neniun, li restis egalanima antaŭ ĉiuj danĝeroj, kaj eĉ la plej sovaĝaj bestoj ne sukcesis impresi lin.



Jajo havis bonan, sinceran amikon, samaĝan, kies nomo estis Adum. Tiuj du knaboj ne povus pli diferenci. Adum ja tiom timis, kiom kuraĝis Jajo. La vido de sango, ekzemple, tuj kreis en Adum egan malkomforton, nura penso pri sovaĝaj bestoj igis liajn harojn ekstari, kaj ĉio nova efikis kvazaŭ preme al lia koro.



Domaĝe, ke tiu timo baris al Adum tiom da ebloj, ĉar, cetere, li estis plej kapabla knabo. Foje, iu fremda scienculo, kiu faris esploron tiulande, petis ĉiujn junulojn de la vilaĝo provplenumi malfacilan taskon, ĉar li bezonis helpanton kun specialaj kapabloj manaj, kun aparte bona vido kaj kun inteligenteco supera al tiu de la meznombro. El la tuta vilaĝo, nur Adum sukcesis. Li havis eksterordinare akrajn okulojn, pli lertis fingre ol la ceteraj lokaj knaboj kaj lia menso funkciis aparte klare kaj vigle. Kontenta finfine trovi iun vere kapablan lin helpi, la scienculo proponis al Adum trimonatan dungiĝon ĉe li.



Sed kvankam tiu dungo estis plej interesa, kun tre bona pago kompare kun ĉio, kion eblas ricevi tiuregione, Adum malakceptis. Dungiĝo ja devigus lin iri al alia, sufiĉe malproksima loko, kaj li nepre volis eviti kontakton kun fremduloj. La tuta vilaĝo rekomendis al li jesi, sed li kapneis energie, kun la lipoj forte premataj kaj ĉiuj linioj de la vizaĝo streĉataj al esprimo malkontenta. Kiam oni demandis lin, kial li ne akceptas tiun eksterordinare favoran dungproponon, li ne respondis. Li perfekte konis la kaŭzon de sia malkonsento, sed timis ĝin diri, ĉar oni mokus lin. Lin teruris ne nur la ideo gasti plurmonate ĉe fremduloj, sed precipe la fakto, ke tien li devus veturi aŭte. Neniam li sidis en aŭto, kaj li intencis neniam fari tion. Por ni plej ordinara veturila bruo estis por li malkomforte timiga.



Timema estis Adum, sed ankaŭ lerta, inteligenta, bonkora kaj bone edukita. Krome, la amikeco inter Jajo kaj li estis plej profunda kaj sincera. Tial venis la propono:



"Mi bezonas vian helpon," Jajo diris al li. "Mi intencas edziĝi. Mi rimarkis knabinon en la brun-fonta vilaĝo. Mi konatiĝis kun ŝi. Ŝi plaĉas al mi, mi al ŝi. Mi iros kapti ŝin, sed tion mi ne povus fari sola. Mi bezonos helpanton."



Adum ege antaŭtimis tian danĝeran entreprenon, sed li ankaŭ timis perdi la estimon de Jajo. Ĉi-lasta timo estis pli forta: li jesis.



La du amikoj surkamele ekiris, unu trankvila, la alia kun koro batanta pro timo. La kapto okazis senprobleme. Gajis la etoso en la triopo, kiam ĝi ekiris revene. La knabino estis ridema, kaj Adum ŝin tuj ŝatis.



Sur la revena vojo, kiam alvenis la horo ripozi kaj sensoifiĝi, Jajo petis de Adum:



"Iru preni akvon, bonvolu."



En tiu regiono, riveroj ne estas riveroj kiel en la cetero de la mondo. Videblas, jes ja, du bordoj, kiuj laŭiras specon de fosaĵo, natura fosaĵo. Efektiva rivero tie fluas somere dum du monatoj, post la pluva sezono, sed dum la ceteraj monatoj de la jaro, oni ne vidas akvon inter tiuj riverbordoj, nur grandegajn arbojn, kiuj sukcesas tiri por si akvon el la subtera profundo.



Tra truoj, ofte fortigitaj per tabulaj muroj, kiuj malhelpas disfalon, ankaŭ la homoj povas atingi la subteran akvon kaj ĝin preni por siaj ĉiutagaj bezonoj. Tion Jajo petis, ke Adum faru.



"Mi timas," Adum respondis, "mi konas tiun akvoprenejon: ĝi estas fama pro la leonoj, kiuj ĝin vizitadas."



Tiu reago amuzis Jajon, kaj kiam li apartigis la lipojn ridete, liaj dentoj tiel radie blankis ĉe la nigra vizaĝo, ke la knabino sentis sian koron moliĝi: kia bonŝanco esti elektita de tiel aminda junulo!



"Nu, bone," Jajo respondis, "ŝajnas, ke vi kaj mi kaŭzas ĉe leonoj malsamajn reagojn. Eĉ plej sovaĝa leono ĝenerale evitas min. Tuj kiam mi montriĝas, tiuj bestoj forkuras kaŝi sin en iu senhoma angulo. Ili tuj konscias mian superecon, ŝajnas. Restu do ĉe mia amatino; al akvo iros mi."



Sed ankaŭ resti sola ĉe la knabino timigis kompatindan Adum, kaj tion li vigle esprimis.



"Kial vi ne ambaŭ irus?" demandis la junulino. "Mi povas resti sola. Mi ne timas. Mi gardos la kamelojn kaj la pakaĵojn."



La du amikoj kune do malproksimiĝis.



Kiam ili atingis la riverbordon, Jajo proponis al Adum, ke ĉi-lasta malsupreniru ĝis la truo, por preni akvon.



"Kial mi?" Adum respondis. "Eble vi volas uzi tiun tempon, dum mi pene iras malsupren, por rapidi al via ino kaj forkameli kun ŝi, lasante min sola. Nun vi havas amatinon kun vi, vi ne plu solas, vi ne plu bezonas min. Mi ege timas. Krome, ne estus juste. La penan laboron, kial faru nur mi?"



"Adum, kio al vi okazas? Ĉu vi ne estas mia amiko? Ĉu mi ne ĉiam estis justa al vi? Por montri, ke mi tute ne volas lasi al vi sola la penajn taskojn, mi iros mem."



"Sed tiam mi restos sola ĉi tie supre!" preskaŭ plore plendis Adum. "Kio okazos al mi, se leonoj venos? Ili estas akradentaj, kaj mi ilin timas!"



"Adum, Adum mia kara, vi ne estas kunulo, kun kiu vivo facilas. Feliĉe, ke vi estas mia bona amiko, kaj ke mia patrino edukis min agi helpeme. Ni iru kune, kaj kune revenu supren."



Efektive, la malsupreniro estis pena, kaj eĉ pli pena la reveno al la bordosupro, kun la akvo, kiu pezis, kaj kiun plej singarde necesis porti. Sed ĉio disvolviĝis plej bone, kaj vigle diskutante pri leonoj, ili revenis al la loko, kie la junulino sidis.



"Jam estas vespero," Jajo diris. "Ni tranoktu ĉi tie. Morgaŭ ni daŭrigos la vojaĝon."



Ili manĝis kaj trinkis, manĝigis kaj trinkigis la kamelojn, elprenis la kovrilojn kaj aranĝis la pakaĵojn por komforte pasigi la nokton.



"Ni bone doimos ĉi tie," Jajo diris, kontente rigardante la lokon. "Ni kuŝu, mi ĉi-flanke, vi tiuflanke, kaj ŝi inter ni."



"Ho Jajo, kiel vi povas tion proponi?" Adum zorgvizaĝe demandis. "Se mi kuŝos ekstere, leono venos sensoifiĝi per mia sango, satiĝi per mia viando."



Jajo kaj lia amatino interŝanĝis signifplenan rigardon.



"Ne gravas al mi," la knabino diris. "Adum, kuŝu meze, inter ni."



Tiel estis aranĝite, kaj la tri baldaŭ endormiĝis.



Sed meze de la nokto, Jajo kaj la junulino vekiĝis, dum Adum plu dormis profunde. La geknaboj ridetis al si, ĝojaj konstati, ke ambaŭ vekiĝis samtempe. En tiu fakto ili vidis, ke io ligas ilin, iu ligilo jam forta, eĉ se ilia amo ankoraŭ estas tre freŝdata.



Jajo puŝis for sian kovrilon, ekstaris, kaj signis al la amatino, ke ŝi venu al li. Ankaŭ ŝi forpuŝis la kovrilon kaj alproksimiĝis al la knabo.



"Mi havas ideon," Jajo diris tiel mallaŭte, ke ŝi apenaŭ povis aŭdi. "Ni faru ŝercon al Adum. Kiam mi iris preni akvon, mi konstatis, ke sur la riverbordo troviĝas sekaj arboj, kiuj falis foje, verŝajne trafite de fulmo. Inter ili estas kelkaj samgrandaj kiel vi kaj mi. Ĉu vi bonvolos veni kun mi ĝis tiu bordo kolekti du? Ni kuŝigos ilin ambaŭflanke de Adum kaj metos sur ilin niajn kovrilojn. Tiel li imagos, ke estas vi kaj mi. Ni tuj foriros surkamele. Kiam tagiĝos kaj la sunradioj vekos nian timulon, tio estos leciono por li. Li konstatos, ke li dormis tute sola, kaj ke neniu leono lin manĝis!"



Ŝi ridis silente.



"Ŝercema vi estas, Jajo, ŝercema! Al mi tio plaĉas!"



Tion ili faris evitante fari bruon aŭ movojn, kiuj povus veki Adum, ĝojaj pri la sento de komuneco, de agrabla kunlaboro en ŝerco. Kaj, meze de la bela stelplena nokto, ili surkamelis for.



Kiam Adum vekiĝis, li terure konstatis, ke liaj gekunuloj foriris kaj ke... leono staras tuj apud li. La leciono pri nedanĝero leona vere estis fuŝita!



Lin kaptis tia timego, ke, ne plene konscia, kion li faras — eble li ankoraŭ duondormis — li saltis sur la dorson de l' leono kaj ekkaptis ties du orelojn. Sentante iun sur si, ne sciante, kion fari, la leono ekkuris tra la senhomejo.



Tenante ĝiajn orelojn, Adum rimarkis, ke li kapablas direkti ĝin. Li ĝin turnis jen al tiu direkto, jen al tiu alia, ĝis li kondukis ĝin al sia vilaĝo.



Kiam li alvenis en la vilaĝon, Jajo kaj la knabino ankoraŭ ne estis revenintaj. Ili ĝuis sian kuneston for de ĉiuj ceteraj homoj, kaj tute ne deziris rapidi hejmen. Vidante Adum eniri fulmrapide la vilaĝon, side sur kuranta leono, la vilaĝanoj apenaŭ povis kredi al la propraj okuloj. Krioj sonis:



"Estas Adum! Kia kuraĝulo! Kiu diris, ke li estas timema? Rigardu! Kia neordinara kuraĝo! Li sidas sur leono kaj direktas ĝin!"



"Li indas fariĝi nia ĉefo!" iu proponis. La antaŭa vilaĝestro antaŭ nelonge mortis, kaj oni ankoraŭ ne estrigis iun, kiu anstataŭu lin.



"Jes! Adum nia ĉefo! Adum estu nia ĉefo!" ĉiaj voĉoj laŭtis. Ili ne konsciis, ke Adum estas preskaŭ morta pro timo. Sed ĉi-lasta bezonis helpon.



"Amikoj! Mortigu ĉi tiun leonon," li kriis per voĉo, kiun markis timo. Sed oni ĉiam aŭdas laŭ tio, kion oni imagas, kaj anstataŭ timon aŭdi, la vilaĝanoj aŭdis venkosenton. Kiel, se ne venke, povus reagi viro kapabla vojaĝi sur leono? Jam ili sentis lin superulo kaj deziris lin obei. Ili do mortigis la leonon. Nur tiam Adum sukcesis deiĝi de sur la sovaĝa, plej timiga besto. Tiel li fariĝis vilaĝestro.



Kiam Jajo kaj lia amatino alvenis, la vilaĝanoj anoncis al ili, ke nova estro ĵus estis elektita: Adum.



"Adum, ĉu vere? Ĉu vi ŝercas? Kia nekredebla anonco!" Jajo ekmiris.



Oni klarigis, ke tute ne temas pri ŝerco, sed pri la efektiva, de ĉiuj konstatita, kuraĝo de Adum, alveninta side sur leono. Pri tiu antaŭe ne imagebla evoluo, la du geamantoj ne sciis, kion pensi. Sed ĉar temis pri bonkora kaj certe plej sincera amiko, ili plezure akceptis lin kiel ĉefon.



Ĉiuj ekaktivis por prepari grandan feston kaj prikanti la novan ĉefon kaj lian historian grandfaron. Oni kuiris bonajn viandojn, trinkis, laŭ la tradicio, multe da tre sukerita teo, kaj lasis gliti tra la lipoj, ĝue, tiun grenbieron, kiun, laŭ la religio, oni devus ne trinki, sed... nu, Islamo alvenis ĉi tien ne antaŭ tiel longe, kaj ĝi ne sukcesis plene forpuŝi la antaŭajn kutimojn.



Ekde tiu tago, Adum neniam plu timis. Ĉiuj rigardis lin kuraĝulo. Kion li povis fari, krom agi kuraĝe? Tion farante, li rimarkis, ke ne estas tiel terure, ke li efektive povas: kuraĝo iom post iom fiksiĝis en li. Kaj ĉar li estis lerta, inteligenta, kunsentema, li montriĝis bonega vilaĝestro.



Nur kiam li mem iris ŝteli edzinon, li diris al ŝi (ĉar ambaŭ amis unu la alian sincere, kaj li ne volis kaŝi for de ŝi la veron):



"Ĉu vi scias, kial mi alvenis ĝis la vilaĝo surleone?"



"Ne," ŝi scivole respondis.



Eĉ al amata edzino ne estis facile klarigi.



"Ĉar mi... nu, pro timo mi... mi... mia korpo eligis ĉion superfluan, ĉu vi komprenas? Mi malsekiĝis. Nu... ĉio, kion mi antaŭe manĝis kaj trinkis, elfluis kaj elglitis tra la malsupraj korpo-truoj. Pro la suno kaj la varmo, la forĵetaĵoj duone resekiĝis kaj formis kvazaŭ gluaĵon, tiel ke mi restis glue fiksita al la dorso de tiu leono. Pro tio ĝis la vilaĝo mi restis sur ĝi!"



NOVA/ VORTOJ:



glui, Islamo, kamelo, Saharo, zafiaŭo



NOVAJ KUNMETOJ:



egal-anima, est-onta, freŝ-data, kovr-ilo, mez-nombro, speco de, super-flua





42. LA FAKTURO DE FRAŬLINO GUDULA



Kompare kun multaj aliaj, tiu vintro de 1720 ne estis speciale terura. Sed dum juna Janĉjo laŭiris la neĝkovritajn stratojn de Namuro, li ne ĉesis vortaĉi al si plende. Vintron li malamegis.



Li atingis parkon, kaj pasis en ĝin. Li sin demandis, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren, sed ambaŭ ebloj estis egale senesperigaj. Li iris maldekstren parolante al si preskaŭ sensone.



"Dio mia, Dio mia!" li alvokis la Plej-Altulon. Ĉu li ŝercis, ĉu li seriozis, li mem verŝajne ne povus diri. Se estis preĝo, ĝi estis iom stranga.



"Laŭ nia pastro," plu parolis la apenaŭ aŭdebla voĉo, "vi kreis la mondon, kun multo bela en ĝi, kaj ankaŭ, verdire, multo malbela. Vi kreis montojn kaj ebenaĵojn, riverojn kaj teron, arbojn kaj florojn, pomojn kaj terpomojn. Nu, bone, konsentite. Mi komprenas, ke vi kreis printempon, someron kaj aŭtunon; Iom da vetera diferenco agrablas al ni ĉiuj. Sed kreante vintron, vi troigis. La diferenco kun la aliaj sezonoj estas tro akra. Rlgardu! Jen refoje neĝpezaj nuboj kovras la ĉielon."



Li ĉesis dum momento paroli. Odoro de freŝe bakita pano trafis lian nazon. Li nun paŝis sur parka vojo, kiu troviĝis ĉe la rando de strato, sur kies alia flanko fama panbakejo staris. Sed li havis enpoŝe eĉ ne unu moneron. La penson pri bona buterita pantranĉo li forĵetis malproksimen de si. Li rekomencis alparoli Dion:



"Rigardu, kiel malsekaj miaj ŝuoj estas! Tiu neĝo eniĝas en ilin, kaj miaj ŝtrumpoj, kvankam dikaj kaj ame faritaj propramane de mia patrino, nun impresas, kvazaŭ ili estus tuttage restintaj en fonto. Mi eĉ min demandas, ĉu unu el miaj bonaj ŝtrumpoj ne komencas havi truon. Tiu glacia akvo tenas miajn karajn piedetojn en konstanta frosto. Kompatindaj miaj piedoj, kiuj tiom ŝatas komforton, jen ili glaciiĝas ĝis-oste."



En la parko troviĝis neniu. Post kelkminuta silenta marŝado, la knabo rekomencis frazigi sian memkompaton, ĝis la sinsekvo de pensoj kondukis lin al jena diro:



"Tion mi ne meritas, ĉu? Kion mi faris por... meriti... tian... punon?"



Ke la vortofluo en la menso de la 16-jarulo subite malrapidiĝis, tiel ke la sonoj kvazaŭ ne plu povis klare formiĝi, tio havis precizan kaŭzon: lasante siajn pensojn flui tiamaniere, Janĉjo plej akre resentis la memoron pri ĵusa puninda misfaro. Li iĝis klare konscia, ke li efektive meritus la koleron de la Ĉielaj Superuloj.



Kial, vi cetere demandas, la knabo trapromenis la urbon kaj ĝiajn parkojn de unu rando al alia malsekigante al si la ŝuojn, kaj sekve la piedojn, malplaĉe marŝante sub tiu grizplafona ĉielo? Ĉar li ne kuraĝis reveni hejmen. Kaj kial li malvolis hejmeniĝi? Ĉar... Sed por tion klarigi, ni devas reiri iom pli fruen en la tempo.



Mastro Pikar, la patro de Janĉjo, estis lignaĵisto kaj meblisto. Bona laborulo, ĉiam ema al plej perfekta kvalito, kaj kun menso kreema, li pli kaj pli sukcesis en sia profesio.



En la momento, kiam ni ekrigardas lin, li paŝas tre kontente, tute ne rimarkante la neĝon, la grizajn nubojn nek la frostan veteraĉon. Li ĵus estis en eta, sed bonfama hotelo, kie li plezure pritraktis gravan mendon: la hotelestro deziras modernigi sian meblaron kaj mendis ĉe Mastro Pikar tutan serion da litoj kaj ŝrankoj, kaj ankaŭ tablojn kaj seĝojn por la restoracio, kiu dependas de la hotelo. Tiu homo estas riĉa. Li bone pagos. Kaj la beleco de la mebloj certe estos por Mastro Pikar reklamo, kiu alportos al li aliajn aĉetontojn. La venontaj monatoj prezentiĝis plej bone: multe da laboro, multe da enspezo. Jes ja, necesos tempo por pretigi ĉiujn varojn, sed pri tio ili priparolis realisme kaj la mendinto akceptas trankvile atendi. En Namuro, cetere, oni neniam rapidas.



Rulante en sia menso plaĉajn pensojn pri la dikaj enspezoj, kiujn tiu grava mendo alportos al li, Mastro Pikar do estis plej gaja kaj kontenta. Li mallaŭte kantetis al si kanton revenante hejmen. Sed la kanteto frostiĝis sur liaj lipoj, kiam li eniris sian laborejon. Oj oj oj oj oj! Kiel eblas fari tiajn fuŝajn lignajn kadrojn! Li preskaŭ ploris vidante, kiel terure lia filo Janĉjo fuŝis sian laboron.



Janĉjo ja helpis sian patron prilabori lignaĵojn, sed nun montriĝis, ke li fuŝis la serion da fenestrokadroj, kiujn li devis prepari por la nova librovendejo sur Ferstrato.



"Janĉjo! Janĉjo! Janĉjo! Kie sin kaŝas tiu fuŝulo?" li ekkriis kolere.



La knabo provis forkuri el la domo, sed la patro vidis lin, lin kaptis, kaj, preskaŭ perdante la kapon pro kolero, prenis longan lignopecon kaj ek! Punaj batoj pluvis sur la junan fuŝulon.



"Ĉu mi ne instruis al vi?" la patro diris batante. "Ĉu vi ne povas aŭskulti, kion mi klarigas al vi, rigardi, kion mi montras? Vi ne atentas la laboron! Jen mi fariĝas pli kaj pli bonfama pro la alta kvalito de mia laboro, sed vi faraĉas ion ajn, iel ajn. Ĉu vi neniam lernos esti preciza, kalkuli ĝuste, zorge rekomenci ion miskomencitan, ĝis la rezulto estas perfekta, vendinda? Ligno estas valora materialo, kiun oni estimu. Oni ne traktu ĝin iel ajn. Ĉi tiu domo produktas altkvalitajn varojn, ĉu vi komprenas?, altkvalitajn. Oni mezuru, kontrolu, kalkulu, refaru..."



Dum li tiel parolis, li plu batis kaj batis, ĝis liaj ostoj komencis dolori same suferige, kiel la tuta korpo doloris al la filo.



Ne estas facile eduki filon. Anstataŭ konduki Janĉjon al deziro pli bone labori por estontece eviti similajn punojn, la batado kreis en la knabo nur deziron mem puni la patron pro tiu troa puno, kiu preskaŭ odoris je malamo.



La ideo, kiun lia kreema menso baldaŭ proponis al li, tuj forgesigis la doloron.



Mastro Pikar ne sciis skribi kaj legi. Li apenaŭ kapablis skribi sian nomon, per malrapida manmovo, ege mallerta. Janĉjo, siaflanke, antaŭe vizitadis lernejon kaj sciis skribi, legi kaj kalkuli. Estis li, kiu tenis la enspez- kaj elspez-librojn de la patro, notis ĉion notindan, faris la necesajn monkalkulojn (pri kiuj, male al la patro, li pli lertis ol pri la lignomezuraj) kaj pretigis la fakturojn. Kaj ĝuste nun li devis skribi fakturon por fraŭlino Gudula.



Riĉa, f-ino (= fraŭlino) Gudula antaŭ ne longe mendis ĉe Mastro Pikar kelkajn meblojn, kiujn ŝi donacis al nevo okaze de ties edziĝo. Janĉjo sciis, ke lia patro mem portos la fakturon al f-ino Gudula por tuj ricevi la monon, aŭ almenaŭ parton de la kalkulita sumo.



Malfacile alprenante plej seriozan esprimon — ĉar lia patrino troviĝis en tiu sama ĉambro, kie staris lia skribtablo, kaj li ne povis permesi al si, ke ŝi ion suspektu — pene subpremante fortan emon ridi, la junulo skribis fakturon vere originalan. Kaj ĝin fininte, li iris al la laborejo, kie lia patro finfaris seĝon.



"Mi petas vian pardonon pri la fuŝitaj fenestrokadroj," li diris per voĉo de senvalora subulo.



"Mi punis vin, mi vin batis, la afero nun estas finita, ni ne plu parolu pri ĝi," diris Mastro Pikar, iom honta pri la tro forta kolero, kiu antaŭ nelonge igis lin bati la filon pli kruele, ol tiu efektive meritis.



"Dankon pri via bona koro, patro. Mi venis peti vin subskribi la fakturon al f-ino Gudula."



"Ha jes, dankon, ke vi ĝin preparis. Mi iros transdoni ĝin al ŝi tuj, post kiam mi estos fininta ĉi tiun seĝon."



La faktoj ĉi-supre raportitaj okazis en la mateno. Kaj nun, posttagmeze, Janĉjo promenas sencele, ĉar li timas revidi la patron. Tiu ja certe iris al f-ino Gudula kaj la diablo scias, kiel ŝi reagis al lia fakturo. Sed ne nur la diablo tion sciu. Ankaŭ vi, kara leganto, rajtas esti informita.



Kun sia tro longa verda jupo, siaj tro malgrandaj okulvitroj kaj sia tro alta hararanĝo, f-ino Gudula aspektis iom strange, sed la lignaĵisto elmontris nenion el sia sento pri ŝia ridindeco. Plej ĝentile li salutis ŝin. Ŝi reciproke salutis plej afable.



"Ho, Mastro Pikar! Ĉu vi fartas bone? Envenu, mi petas. Vi certe alportas al mi la etan fakturon."



Ŝi kondukis lin al sidĉambro.



"Bonvolu sidiĝi. Tiu seĝo ne estas tiel komforta, kiel viaj, sed ĝi taŭgos."



Apenaŭ Mastro Pikar havis la tempon eksidi, jam ŝi direktiĝis al meblo, el kiu ŝi prenis metalan skatolon.



"Mia mono estas en ĉi tiu skatolo, mi tuj pagos vin, tiel mia ŝuldo estos nuligita, kaj mi ne ŝatas ŝuldi monon. Tiu serio da mebloj, kiun vi faris por mia nevo, estas belega. Hieraŭ ankoraŭ mi rekomendis vin al amiko, kiu bezonas farigi mi-ne-memoras-kian lignaĵan laboron."



Mastro Pikar ridetis. Li ŝatis homojn pretajn tuj pagi, kaj plaĉis al li gratuloj kaj buŝ-al-orela reklamado.



Dum li interŝanĝis kelkajn vortojn pri la vintro, ŝi metis la fingrojn al sia brusto. Eta ŝlosilo tie pendis, fiksita al fadeno aŭ ŝnureto, kiu rondiris ŝian kolon. Ŝi tiris la ŝnureton, prenis la ŝlosileton, malŝlosis la metalan skatolon kaj rigardis Mastron Pikar demande. Li transdonis la fakturon al ŝi.



"Mi scias, ke vi estas serioza homo, kaj ne riskas prezenti fuŝan kalkulon, sed permesu, ke ne nur la sumon mi rigardu, sed kontrolu ĉiun eron. Mi ne dubas pri vi, sed eĉ plej bonintencaj homoj fojfoje faras erarojn en kalkulado, ĉu ne? Ĉu vi scias, kial mi estas iom riĉeta? Ĉar mi ĉiam plej precize kalkulas."



"Sendube, sendube," trankvile respondis la lignaĵisto.



Sed tuj kiam ŝi komencis legi, ŝiaj lipoj premiĝis kaj ŝia vizaĝo koloriĝis sange.



"Kiel eblas?"ŝi diris kaj ekrigardis lin nekomprene. La ruĝa koloro sur ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela.



"De kie vi prenis la fikuraĝon enmanigi al mi tiun... tiun... nu, mi ne povas kompreni," ŝi plu diris, kaj ŝiaj okuloj disĵetis fulmojn.



"Nu, kio okazas, estimata fraŭlino? Mi estas certa, ke ĉio estas en ordo, kaj ke ĉiu prezo estis plej ĝuste kalkulita."



"Hontinde, hontinde!" ŝi elparolis tra lipoj preskaŭ fermitaj.



"Neniam mi legis ion simile malkonvenan."



"Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi ne komprenas. Se enestas eraro, bonvolu precizigi al mi, pri kio temas."



"Neniam oni traktis min tiel fie. Kia fiaĵo! Tio igas min... Nun, jen subite mi ne plu bone fartas. Mi timas, sinjoro... Mi ti-mas, ke necesos voki doktoron. Mi apenaŭ povas spiri."



"Se vi fartas malbone, mi plezure servos vin irante voki kuraciston, sed via subita malbonfarto ne povas rilati al mia fakturo. Eble, antaŭ ol venigi doktoron, mi donu al vi glaseton da vino aŭ alkoholaĵo. Tio efikos refortige."



Dum tiu fraz-interŝanĝo ŝi staris. Nun ŝi preskaŭ falis sur seĝon.



"Foriru, foriru," ŝi ordonis akravoĉe. "Neniam plu mi mendos ion ĉe vi. Mi..."



Dume, Mastro Pikar trovis botelon da fruktalkoholaĵo kaj plenigis glaseton por ŝi.



"Trinku, estimata fraŭlino, trinku, tio helpos vin retrankviliĝi."



Ŝi ne sciis, ĉu akcepti aŭ ne la proponon de tiu fiulo, sed fine ŝi tamen konsentis malsekigi siajn lipojn per la trinkaĵo.



Ŝi rigardis Mastron Pikar. Kiam ŝi vidis lian obeulan, zorg-plenan, seriozan vizaĝon, iĝis klare al ŝi, ke li ne povas esti kulpa. Li sentis tiun ŝanĝon en ŝi, kaj demandis dolĉavoĉe:



"Klarigu al mi. Kial mia fakturo efikis malsanige? Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas."



"Legu mem," ŝi diris. "Aŭ ĉu vi ne scias, kion vi skribis?"



"Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fuŝitajn fenestrokadrojn, aŭ loki ŝrankon. Mi ne scias skribi, nek legi. La fakturojn ĉiam preparas mia filo Janĉjo kaj..."



"Via filo! Do estas li! Kia hontindulo! Vi ne scipovas legi, vi diris. Nu, bone, mi legos por vi. lomete. Car ĝis la fino mi verŝajne ne povos."



"Bonvolu."



"Jen. 'Gudula estas stultulino: 25 guldenoj' ('Guldeno' estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode).



Ŝi parolis tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la sonojn, kiujn ŝia buŝo ellasos.



"25 guldenoj, tio estas por la eta vestoŝranko."



"Vi ne aŭdis min, Mastro Pikar." Ŝi laŭtigis sian voĉon. "Estas skribite: 'Gudula estas stultulino: 25 guldenoj'."



"Ĉu vere?" Li ankoraŭ ne kredis al siaj oreloj.



En f-ino Gudula, la fakto laŭtlegi frazon, kiun ĝis tiam ŝi aŭdis nur enmense, kreis miksaĵon el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon. Sed dum ŝia vizaĝo rekoloriĝis ruĝe, tiu de Mastro Pikar iĝis morte blanka.



"Atendu la sekvon. Mi plu legas: 'lito por ŝia amanto: 25 guldenoj'."



"Kion?"



" 'Seĝeto por ripozigi ŝiajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj; 'Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj; 'Libroŝranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj; 'Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj'."



"Nekredeble, nekredeble! Kompatinda fraŭlino! Kiel mi povos pardonigi min?"



Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la aĝo de ok jaroj.



F-ino Gudula rigardis lin. Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, ŝiaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata. Ŝi ekstaris, prenis glaseton kaj ĝin plenigis per la sama frukta alkoholaĵo.



"Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki. Ĝi estas iom forta, ĝuste tian alkoholaĵon vi bezonas."



Li trinkis senpense.



"Mi ne scias, kion diri. Mi hontas. Mi terure hontas. Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?" Kaj jen la plorfonto ree malfermiĝis.



"Ĉu vi akceptus pecon el kuko tute freŝe bakita?" ŝi demandis, kaj levis sin denove. El la apuda kuirejo ŝi revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tranĉis ĝin. Ŝi donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.



Li viŝis al si la okulojn kaj manĝetis la kukpecon. Li trinkis iom pli el la alkoholaĵo. Liaj fortoj iom post iom revenis.



"Fi-romanoj! Nekonvenaj revuaĉoj! De kie li prenis tiajn ideojn? Je lia aĝo! Li povas prepari sin al plej terara puno. Jes, mi promesas al vi, fraŭlino. Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min."



Nun estis la vico de f-ino Gudula pardonpeti. Ŝi diris, ke ŝi devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta ŝerco, se ŝerco oni povas tion nomi. Ŝi promesis, ke ŝi plu turnos sin al li, se ŝi bezonos servojn de lignaĵisto, kaj eĉ — ĉar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli ŝire tuŝis ŝian koron — ke ŝi klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn ŝi konas. Ili disiĝis bonamike.



Janĉjo ne dubis, ke lia patro gardostaras ĉe la hejma pordo kaj pretas lin bati eĉ pli kruele ol en la mateno. Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.



Kiam oni marŝas sencele dum tuta duontago kun truitaj ŝuoj kaj pli kaj pli traataj ŝtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de neĝo, memoroj pri la ĝuo malstreĉi sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson. La piedoj de Janĉjo estis tiel malsekaj, ke li antaŭsentis la unuajn signojn de malsano. Eviti malvarmumon en tiaj kondiĉoj estus neeble. Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen...



Dum li sensukcese esploris sian menson serĉe al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimiĝis junulo, kies paŝoj montriĝis necertaj. Videble, tiu trinkis bieron aŭ vinon, aŭ eĉ ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.



"Helpu min!" li alvokis Janĉjon. "Policanoj postkuras min." Li parolis malfacile, kvazaŭ lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).



El liaj neklaraj frazoj, Janĉjo tamen sukcesis kompreni, ke tiu junulo, kun menso nebula pro troa vinĝuo, havis, antaŭ kelkaj minutoj, la amuzan ideon voli tondi la harojn de sia hartondisto, kiu ŝance ankaŭ troviĝis en la sama gastejo. La hartondisto ne konsentis, ke tiu fŭsmova vinplenulo uzu akran tondilon ĉe lia kapo, kaj, por senigi sin je li, finfine vokis la policon. La homoj en la gastejo provis bari al li la vojon, sed li estis tre forta kaj sukcesis trapasi tiun homan baraĵon. Tamen, laŭ tiu junulo, tuta grupo da policanoj nun serĉas lin.



Ke lin ne haltigis homa baraĵo, sufiĉis lin rigardi por tion tuj kompreni. Li ja estis mirinde alta kaj forta. Krome, oni povis suspekti, ke ankaŭ la barantaj homoj sufiĉe vinis aŭ bieris. Ju pli li rigardis lin, des pli Janĉjo komprenis la eblan utilon de tiaj grandeco kaj forto.



"Venu kun mi," li proponis, kaj kure li kondukis sian novan kunulon al la muro, kiu ĉirkaŭas la ĝardeneton de la familia hejmo.



"Vi estas granda kaj forta," li diris. "Ĉu vi povus teni min tiel, ke mi atingu la supron de la muro? Mi scias, kie ŝtupetaro troviĝas aliflanke. Se vi levos min tien, mi tuj alportos ĝin al vi. Vi tiam facile povos ŝtupeti al la mursupro, kaj de tie en la ĝardenon. La polico ne komprenos, kien vi malaperis. Ili pasos preter la domo rimarkante nenion."



Kvankam la egalpezo de la vinplenulo estis neideala — multe mankis ĝis tio - tamen li sukcesis altigi Janĉjon ĝis la supro de la muro. Post kelkaj momentoj, la juna Pikarido malsupren saltis aliflanke. Fakte, li ne bezonis serĉi la ŝtupetaron. La bruo de policaj paŝoj, pli kaj pli proksimaj, igis la junulon tutforte provi savi sin. Altkreska li estis, kaj unusalte li sukcesis teni sin ĉe la mursupro. Fortabraka, li facile tiris sin supren, kaj baldaŭ saltis apud Jan-ĉjon en la pikara ĝardeno.



"Venu," simple diris la knabo, "vi estas savita."



Senbrue enirante, li konstatis, ke lia patro ne gardostaras. Mastro Pikar certe gardis la pordon dum parto de la nokto, sed li verŝajne laciĝis kaj fine decidis iri dormi. Janĉjo kondukis sian kunulon al sia ĉambro, kaj la vinplena fortulo senpeziĝe, plezure, ekkuŝis sur lian liton. Janĉjo, kiu konis sian patron, opiniis pli saĝa kuŝi sub la lito.



Samtempe honta kaj kolerega, Mastro Pikar malprofunde doimis.



"Mi ĵus aŭdis bruon," li diris al la edzino. "Certe estas tiu krimulo Janĉjo."



Li ellitiĝis, prenis sian lignan batilon, kaj rapidis al la ĉambro de l' filo. La fenestrokovriloj estis fermitaj kaj nenio videblis en tiu densa nokto, en kiu, cetere, nuboj kaŝis la lunon, sed li ne bezonis lumon. Li perfekte sciis, kie la lito troviĝas.



Ne necesis do pli ol kelkaj momentoj, por ke li staru ĉe la lito kaj komencu bati, kriante vortaĉojn al la kuŝanto. Sed - ho miraĵo! — apenaŭ post du batoj jen sin levis el la lito vasta, grandega homformo, tute ne simila al la 16-jara, maldika kaj mallarĝa Janĉjo.



"Eeeeeeej," sonis el tiu moviĝanta formo voĉo apenaŭ (aŭ tute ne) homa, malakre, neklare.



"Kiu vi estas?" Mastro Pikar demandis. Sed tro da nekutimaj aferoj okazis ĉi-tage, li ne ripozis sufiĉe por havi klaran menson, kaj li ne plu estis certa, ĉu li vekiĝis aŭ dorme bildigas al si teruraĵojn.



"La dia-a-a-a-a-a-blo," diris la fortulo, kaj, prenante ion el sia poŝo, daŭrigis: "Jen mi havas tondilon. Se vi plu atakos min, mi tondos viajn harojn. Plej neregule. Plej fuŝe. Vi estos tiel malbela, ke vi ne plu kuraĝos eliri al la strato." Li palpis sian pantalonon. "Cetere, ankaŭ tranĉilon mi havas, tio povos helpi..."



Mastro Pikar ne atendis la finon de la frazo. Li forkuris al sia ĉambro kaj ŝlosis ties pordon.



"La diablo estas en la ĉambro de Janĉjo," li diris al la edzino, spiregante. "Li volas tondi kaj tranĉi. Dio mia, Dio mia!" Kaj, kiel bona katoliko, li faris sur si krucosignon.



"Venu dormi, anstataŭ diri stultaĵojn," respondis la edzina voĉo, dormepeza. Time, Mastro Pikar, streĉante la orelojn por provi aŭde kompreni, kio plu okazas, repaŝis al la gea lito.



En la fila ĉambro, Janĉjo plej mallaŭte gratulis sian kunulon:



"Vi agis belege. Ĉu vi ofte teatras? Vi ludis vian rolon perfekte. Mi des pli gratulas, ĉar ni ne havis la tempon interkonsenti pri tio, kiel vi rolu. Kiel freŝbakita diablo, vi estis rimarkinda. Nu, vi estas libera nun. La polico certe ĉesis serĉi vin. Mi rekondukos vin eksteren. Sed atentu, gardu vin fari eĉ plej etan bruon, aŭ vi riskos, ke tiu frenezulo, kiu vekis vin batile, rekomencos frapi. Normale, la duan fojon, li estas pli danĝera. Mi rekomendas al vi eliri tuj."



Senbrue ili paŝis ĝis la stratpordo, kaj, farinte mokan soldatan saluton, la juna fortulo malaperis en la formiĝanta nebulo.



La sekvantan matenon, kiam la patrino de Janĉjo vekis sian filon, ŝi demandis:



"Ĉu vi scias, kio okazis hieraŭ? Via patro estis en terura stato, sed li volas klarigi nenion al mi. Kaj eĉ dumnokte ŝajnas al mi, ke li iom freneziĝis. Mi aŭdis ion, mi, kiu ĉiam dormas tiel profunde. Jes, mi aŭdis, kvazaŭ okazus frapoj kaj krioj."



"Mi scias nenion, patrineto," malveris Janĉjo kun vizaĝo de obeema, plej sincera infano. "Mi dormis en mia lito trankvile la tutan nokton."



Tiumomente, la patro eniris la dormĉambron de sia filo.



"Ĉu vi ne hontas?! Fari tian krimon kontraŭ via patro! Mi ĉi-foje batos vin ĝismorte!" li ekkriis.



Sed la knabo restis tute trankvila.



"Kiun krimon, patro?" li demandis kun plej senkulpa esprimo.



"La fakturo de f-ino Gudula... Kiam mi transdonis ĝin al ŝi... ho, kia honto! Kiel vi havis la ideon..." Li tro koleris por kapabli bonorde vortigi siajn pensojn. Janĉjo interrompis:



"Vi certe ne transdonis la fakturon de f-ino Gudula al ŝi. Tiu fakturo ankoraŭ kuŝas sur mia skribotablo. Mi vidis ĝin hieraŭ, kiam mi revenis hejmen."



"Kion? Sur via skribotablo, sed... Ni iru kontroli."



"Jen, rigardu," Janĉjo diris enirinte la skribĉambron. "Vi eĉ ne subskribis ĝin."



La antaŭan tagon, antaŭ ol verki la specialan fakturon, li preparis la veran kaj intence ĝin lasis sur la skribotablo. Ĉar lia patro ne sciis legi, li riskis nenion.



"Maria!" Mastro Pikar vokis sian edzinon. "Vi, kiu kelkfoje diras, ke vi iomete konas la literojn. Ĉu vi kapablus legi eĉ nur unu vorton de ĉi tiu malbenita skribaĵo?"



Ŝi prenis la paperfolion.



"Mi povas legi la nomon. Estas skribite: 'F-ino Gudula', kaj unu alian vorton mi rekonas: 'seĝo'. Pri la aliaj mi eble povus, sed estus tro lacige."



La patro nenion plu komprenis.



"Kio estas la papero, kiun vi donis al mi hieraŭ?"



"Mi donis al vi neniun paperon, patreto," la knabo respondis, plu konservante la saman senkulpan, bonknaban esprimon.



"Vi batis min, ĉar mi fuŝis la fenestrokadrojn, kiujn ni devis prepari por la nova librovendejo. Kaj tiam, ŝajnas al mi, vi perdis la kapon. Vi tiom batis min, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Mia impreso estis, ke diablo ekokupis vian menson."



"La diablo!" kriis la patro.



Li refoje krucosignis.



"Pardonu min, filo," li diris. "Mi kuras al la preĝejo. Ŝajnas, ke efektive diablo venis ĉi tien. Mi eĉ renkontis lin dumnokte. Dum la tago, certe, li baris normalan disvolvon de la laboro. Li metis malordon en la rilatojn. Li lokis min en hontovekan situacion. Li fuŝis mian tutan tagon."



Kure li foriris.



"Kompatindulo!" Janĉjo diris al la patrino.



Kaj nur kiam ŝi estis for, li ellasis el si la senkompatan, sed gajan, tro longe subpremitan ridon.



NOVAJ VORTOJ:



Belgio, fi, guldeno, -ism-, Namuro, oj



NOVAJ KUNMETOJ:



alt-kreska, la diablo scias, est-ont-eco, fenestro-kovrilo, fin- (fin-fari), freŝ-bak-ita, gardo-stari, gast-ejo, konsent-ite, kruco-signo, mal-varm-umi, okul-vitroj, real-ismo, sia-flanke, ŝtup-et-aro, ter-pomo, tro-igi, turni sin al iu, ven-onta






43. KOKINO, MI, ĈU VERE?



Koko vekis min. Estis ankoraŭ nokto, sed rapida rigardo al mia brakhorloĝo montris, ke la koko ne eraras: baldaŭ tagiĝos. Kiel tiuj birdoj povas tiel ĝuste scii pri baldaŭa sunleviĝo, mi neniam komprenos.



Preskaŭ ĉiuj aliaj vojaĝantoj plu dormis. Ni troviĝis sub vasta branĉa tegmento, kiun subtenis senbranĉigitaj eks-arboj, kaj kies normalan uzon mi ne povis imagi. Ĉu ĝi estis aŭtobusa stacio? Tiuloke, meze de sovaĝa naturo, tio ne estis verŝajna. Eble ĝi iam utilis kiel vendejo de azenoj aŭ ĉevaloj. Aŭ ĉu oni uzis ĝin kiel teatron? Se jes, kial tiel malproksime de la vilaĝo, kiu troviĝis plurajn kilometrojn for?



Je kelkaj centoj da metroj, sur la tera vojo, videblis nia fuŝita aŭtobuso. Hieraŭ vespere, kiam ĝi subite ĉesis funkcii, tiel ke ni devis halti en ĉi tiu ne antaŭvidita loko, neniu el la vojaĝantoj miris, neniu plendis. Male. Ĉiuj fakte ĝojis, ke la kutima fuŝo okazis ĉi-foje proksime al tiu stranga senmura konstruaĵo. Ne ĉar ni bezonus tegmenton kontraŭ pluvo; ĝi ne venos ĉi-somere. Sed ĉar la senherba tero, sur kiu eblis kuŝi, verŝajne estis pli senriska, rilate al insektoj kaj aliaj malplaĉaj bestetoj, ol medio plene natura. Por eviti tiujn ĝenantojn, la sola solvo estus tranokti en la aŭtobuso, sed dormi sur seĝo plaĉas al neniu.



La taga lumo alvenis tre rapide, kaj iom post iom la vojaĝantoj vekiĝis. Ili salutis unu la alian ridete, kelkfoje eĉ ride. Por ili, ŝajnis, la aŭtobusa nekapablo plu iri estis pli ŝerco ol malfeliĉo. Ĉi tie, verdire, tempo havas tute alian valoron ol en mia horloĝ-fabrika lando, kaj, ĉar komforto estas maloftaĵo, la fakto devi pasigi nokton sur malmola tero ne aperis eksterordinara.



Mi ĉirkaŭrigardis. Estis kvazaŭ pentraĵo pri la vivo, aŭ, pli ĝuste, vivteatro, en kiu plej diversaj roloj ludiĝis. Viro ekbruligis cigaredon. Knabineto premis al sia brusto pupon, kaj ne estis klare, kiu gardas kiun kontraŭ kiu danĝero. Alia individuo tiris el unu el siaj pakaĵoj boteleton, kiun li tuj portis al sia buŝo. Ĉu tiel frumatene li jam komencis trinki alkoholaĵon? Mi memoris lin: en la aŭtobuso, li dormis la tutan tempon, kun sia flava sunĉapelo kovranta la vizaĝon ĝis la nazo kaj la ĉemizo malfermita, vidiganta dikan, graspezan bruston. Virino, metinte speguleton sur aron da pakaĵoj, kiujn ŝnuro helpis teni fermitaj, zorge kombis sin. Soldato preme kisis la amatinon. Juna virino senvestigis sian bruston por nutri infaneton patrinlakte.



Ĉie staris korboj, plastaj kaj ŝtofaj sakoj, ujoj plej diversaj. Inter ili ruliĝis pilko, kiun du knabetoj postkuris. Unu el ili kun-puŝiĝis kun virino, kiu, se mi bone vidis, pretigis sin por kudri butonon al la ne tre pura ĉemizo de sia apudulo. Ŝi pikis sian fingron, la viro provis kapti la kulpulon, sed, ne sukcesinte, ĵetis al li aron da plej malbelaj vortaĉoj, dum la virino, etigante siajn okulojn, penis pasigi la fadenon tra la kudrila trueto. La du knabojn la kolerulo ne impresis, kaj ili kuris plu, interpuŝiĝis, kaj renversis aron da pakaĵoj, metitaj unu sur la alia en verdire facile rompebla egalpezo, kaj, vidante, ke ili tiel kreas eĉ pli da malpaco, fine opiniis pli saĝa malaperi eksteren.



Ie aŭdiĝis muziko. Iu ŝajne kunportis etan radio-aparaton aŭ simplan kased-aŭdigilon. Knabeto, tute ne ĝenata de la ĉirkaŭaj bruoj aŭ movoj, tenis en la mano maldikan longan feraĵon kaj uzis ĝin skribile por desegni sur la griza tero. Ĉiaspecaj bazaj homaj agadoj prezentiĝis sub ĉi tiu branĉa plafono: oni amis, laboris, manĝis, trinkis, ludis, arte kreis, ĝuis muzikon, palpis pakaĵojn kaj vestojn, interrilatis jen malafable, jen kun dolĉaj, kortuŝaj vizaĝesprimoj...



Apudulino mia, ege maljuna virino, direktis al mi sendentan, sed ne pro tio malpli radian, rideton. Ŝi proponis al mi frukton, kiun ŝi ĵus tiris el sako. Mi akceptis, reciproke ridetante kun plej dankaj okuloj. Miavice, mi malfermis mian feran skatolon plenan je sekaj kuketoj kaj proponis ilin al ŝi. Ŝi trovis tion plej amuza, ŝajne, sed plezure prenis unu.



Post nelonge, mi decidis iri paŝi ekstere. La nokto en tiu nekomforta ejo ja tute ne estis ripoziga, kaj mi sentis bezonon refreŝigi min en la malvarmeta matena aero. Mi marŝis sencele dum kelkaj minutoj, ĝis, vidinte, iom pli altan ol la vojo, ŝtonan formaĵon, de kie oni certe havos belan vidon al la ĉirkaŭaĵo, mi direktis miajn paŝojn al ĝi. La loko estis plaĉa, la vidaĵo efektive bela, kaj mi tie sidis, ĝuante la ankoraŭ ne tro varman sunon.



Du viroj — kunvojaĝantoj miaj — alvenis sur la vojo. Ili sidiĝis sur falintan arbon, kiu kuŝis vojrande, kaj, kvankam ili troviĝis tre proksime, ili ne vidis min, ĉar inter ni staris sufiĉe densa aro da kreskaĵoj. Se mi ne vidus ilin alveni, mi ne povus scii, ke ili sidas tie, sed miaj okuloj senpene ilin sekvis, kaj nun, tra la folioj kaj branĉoj, mi duonvidis ilin. Kaj bone aŭdis.



Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kio prezentiĝis: ili parolis... pri mi! Unue mi ne kredis je miaj oreloj kaj dum momento estis konvinkita, ke min kaptis ia memcentreco, kiu misformis la aŭdatajn sonojn. Ilian lingvon mi ne flue parolis, kaj kvankam mi komprenis ĝin sufiĉe bone, tamen misaŭskulto povus facile okazi. Sed iom post iom la afero fariĝis tute klara. Kelkaj precizaj detaloj, kiujn ili elvokis, ne lasis lokon al dubo. Mi estis la momenta temo de ilia interparolo. Kaj ne nur ili parolis pri mi, sed unu eĉ ĵus nomis min "kokino"!



Tion mi trovis plej stranga. Komparon kun koko mi even-tuale komprenus — ĉar, mi forgesis tion al vi diri, mi apartenas al la vira sekso — sed kokino! Kia stranga ideo! Mi spertis etan senpeziĝon, kiam mi konstatis, ke ne nur al mi la komparo estis malklara:



"Kial vi nomas lin kokino?" la pli juna demandis.



"Ĉiuj tiuj uloj estas kokinoj, ĉu mi neniam klarigis al vi?"



Mi streĉis la orelojn, kaj provis sidi iom pli komforte, penante ne fari bruon.



"Ni ĉi tie en la sudo estas fiŝoj, vi jam aŭdis tiun rakonton, ĉu ne? Oni moke diras pri mi, ke ĝi estas mia plej ŝatata prelego!"



"Jes, tiun komparon mi konas. Ĝi rapide disvastiĝis en ĉiuj lokaj grupoj de aktivuloj. Tiuj el la nordo, la blankuloj, kiuj diras, ke ili volas helpi nin, estas birdoj. Ili faras belajn planojn, ili ekzamenas ĉion de alte. Tie supre, ili ekhavas ideojn, ili imagas solvojn al ĉiu problemo. Ili elpensas proponojn kaj projektojn. Ili havas, kiel alta birdo, universalan rigardon al la situacio. Por ili ĉio estas facila, ĉar ili estas malpezaj kaj ne renkontas kontraŭstaron de la medio, tute male: eĉ la aero ilin portas. Ili rapidege transflugas de loko al loko, kaj diras al ni: 'Jen kiel vi faru. Ni studis, ni trovis solvon, faru kiel ni'. Ili forgesas nur unu punkton, nome..."



"... ke ni estas fiŝoj. Ni ne povas vojaĝi tiel malproksimen en tiel malmulta tempo. Ni ne povas vidi ĉion de alte. Ni iras pene, marapide, en akvo plena je danĝeroj kaj kontraŭstaroj. Akvo ne tre pura, ĝenerale. Kaj anstataŭ kompreni nin, ili nin malestimas, ĉar ni progresas tro malrapide. Ili volas evoluigi nin al siaj ideoj. Ili volas, ke ni imitu ilin, kvazaŭ fiŝo povus imiti birdon!"



"Jes, mi tre ŝatas tiun komparon. La tuta problemo pri tio, kion ili nomas evolulando bele esprimiĝas en ĝi. Kaj ankaŭ la problemo de la streĉiĝoj inter urbo kaj kamparo. La homoj en la registaroj loĝas en urbo, kaj tial ili vidas la problemojn birde, sed ni naĝas en tiuj kiel fiŝoj. Nu, bone, la komparo estas bela, sed al ĝi sumiĝas tio, kion mi aŭdis. Neniam oni parolis al mi pri kokinoj en tiu kunteksto."



"La kokinoj estas kiel tiu ulo kun la UN-pasporto, kiu vojaĝas en nia aŭtobuso kaj pri kiu ni parolis antaŭe." (Oj, mi pensis, kion ili nun diros pri mi? Sed jam li daŭrigis). "Ili estas birdoj, sed ili eĉ ne kapablas flugi! Al la birdoj, pri kiuj ni parolis antaŭe, tute mankas realismo, ĉar ili rigardas ĉion de tro alte por vidi la konkretajn detalojn, kaj ili estas tiel facilmovaj, ke por ili ĉio simplas. Sed almenaŭ ili havas vastan, universalan rigardon al la mondo, kaj ili provas fari ion. Male, tiuj etaj funkciuloj... Ili estas kokinoj, ili kredas sin superaj al la fiŝoj, ĉar birdoj ili estas. Sed fakte ili eĉ ne vidas nin fiŝojn. Kaj, kvankam birdoj, ili ne kapablas flugi kaj kompreni la problemojn el alta, vast-rigarda vidpunkto. Ĉu vi jam aŭdis la bruon de granda kokinejo? Kluk-kluk-kluk klulĉ-kluk-kluk kluk-kluk-kluk. La tutan tagon tiel. Kluk-kluk-kluk-kluk-kluk. Ili nur kapablas vorti."



Mi faris mallertan movon, kiu faligis ŝtonon. Ili rigardis supren.



"Ĉu estas iu tie?"



Sed mi restis nevidebla pro la foliplenaj branĉoj.



"Kaj vorti sensignife," li finis.



NOVAJ VORTOJ:



kluki, pasporto



NOVAJ KUNMETOJ:



mem-centr-eco, kun-teksto





44. FINA LETERO



Nun mi povas konfesi al vi, ke mi celis altan celon. Verkante ĉi tiun rakontaron, mi iel deziris, ke ĝi estu kvazaŭ eta-eta esperanto-biblioteko, komenco de biblioteko. Se ĉi tiu estas via unua libro en esperanto, la vorto "biblioteko" ne taŭgas, ĉar, kiel vi scias, biblioteko estas iom vasta libraro. Sed imagu, ke anstataŭ aĉeti ĉi tiun rakontaron sub formo de unu libro, vi povus aĉeti ĉiun rakonton aparte. Imagu ankaŭ, ke ĉiu estus presita sur tre dika papero per grandegaj literoj. Tiam vi havus bibliotekon kun 43 libroj!



(Ĉu vi opinias, ke mi diras sensencaĵojn? Vi certe rimarkis, ke tio estas ĉe mi malnova kutimo, ho ve! Sed, bonvolu pardoni, mia tasko ankoraŭ ne estas tute plenumita, kaj mi devas iom daŭrigi.)



Alia karakterizo de biblioteko estas, ke en tia libraro la pritraktitaj temoj estas tre diversaj. Tiun principon, ke regu diverseco, mi provis obei en ĉi tiu rakontaro. Mia deziro estis, ke la tekstoj de ĉi tiu libro spegulu plej diferencajn aspektojn de la vivo. Mi provis elekti temojn sufiĉe universalajn, por ke la legantoj komprenu ilin kaj interesiĝu pri ili, kiaj ajn iliaj deveno, medio kaj kulturo, sed ankaŭ sufiĉe lokaj, por ke ili havu ian realan, konkretan, bongustan etoson.



Mia tasko, se paroli sincere, ne estis facila. Mi devis prizorgi, ke de rakonto al rakonto vi konstante progresu en la kompreno de la vortoj. Tiucele mi konstante devis kontroli, ĉu tiu aŭ alia vorto jam estis enkondukita, kiom da fojoj mi uzis ĝin, kaj okupiĝi pri aliaj redaktaj punktoj, kiujn oni ne atentas en normala verkado.



Se, ekzemple, mi nun demandos vin, ĉu, viaopinie, mia rakontaro estas sufiĉe bona spegulo de la diverseco de homaj travivaĵoj aŭ ĉu vi ne trovas neakcepteble stulta la komparon de ĉi tiu verketo kun tuta biblioteko, vi suspektos, ĉu ne?, ke tiujn vortojn mi ne uzis nur pro tio, ke mia imago ŝance prezentis ilin al mi. Kaj vi pravos. Kiel vi prave suspektis, mi uzis ilin laŭplane. La vortoj 'biblioteko' kaj 'spegulo' ankoraŭ ne aperis sufiĉe ofte por bone fiksiĝi en via memoro — mi pensas precipe pri neeŭropanoj, al kiuj longa vorto kiel 'biblioteko' povas aperi tro fremd-aspekta por facile memoriĝi — kaj mi ne sciis, en kiun rakonton ilin meti. Do jen ili estas, en ĉi tiu fina letero al vi.



Mi esperas, ke tiu devo uzi difinitajn vortojn kaj aperigi ilin laŭ difinita nombro da fojoj ne igis miajn rakontojn tro malnaturaj. Sed, sincere, mi dubas, ĉu eblis sukcesi. Mi timas, ke mi celis tro altan celon. Eble vi vin demandas, kial vi aĉetis ĉi tiun libron, anstataŭ iri regule al klaso, sidi antaŭ nigra tabulo (aŭ, se via klaso estas tre moderna, antaŭ verda aŭ blanka tabulo), kaj krajone noti ĉiufoje en via kajero aŭ notlibro la novajn vortojn, kiujn la kursgvidanto notas sur la tabulo.



Eble ankaŭ vi opinias, ke vi progresus pli rapide kaj pli agrable en la lingvo, se vi simple abonus esperanto-revuon kaj ĝin legus regule, ĝis via abono estos finita. (La ĉi-suprajn konsiderojn mi prezentis nur, ĉar mi ne sukcesis pli frue enmeti sufiĉe ofte la vortojn 'tabulo' kaj 'aboni').



Mi ne listigos ĉi tie ĉiujn eblajn metodojn progresi en lingvoscio. Se vi klopodos, vi trovos multajn, kaj povos elekti tiun, kiu plej plaĉas al vi.



Se do ĉion konsideri, estas verŝajne, ke vi ne estas tre kontenta pri ĉi tiu varo, kiun vi aĉetis ĉe via esperanta libroservo. Eble via ekonomia situacio pro tiu aĉeto malboniĝetis. Vi deziris amuziĝi legante, ne havigi al vi bazan vorthavaĵon.



Ĉu valoris la penon ĉi-sistema vortlernado, vi vin demandas. Kaj mi reciproke min demandas, ĉu entute valoris la penon verki. Sincere, mi multe preferas paroli. Mi ŝatus gastigi vin en restoracio, eble en unu el tiuj landoj, kie la homoj plu surhavas lokajn aŭ naciajn kostumojn. Uzante forkon kaj tranĉilon ĉe bongusta manĝaĵo, ni plezure pritraktus ĉiaspecajn aferojn, kaj tio vastigus vian vortoscion. Aŭ, se vi preferas manĝi sen telero, sen forko, sen tranĉilo, aŭ kun telero sed nur per la manoj, kiel oni faras en multaj afrikaj kaj aziaj regionoj, al mi estus egale. Ni trafus la saman rezulton. Kune manĝi kreas aŭ favoras amikecon, kaj kune paroli ekzercas la parolantojn esprimi sin flue.



Sed eble tuta manĝo, kun viando, legomoj, terpomoj, ne estas necesa. Pli simple ni povus sidi ĉe kafo aŭ teo en trinkeja angulo kaj longe diskuti pri tio aŭ tio ĉi. Tiel vi lernus multajn vortojn. Alia sistemo estus, ke mi feriu kun vi. Jes, longa vojaĝo dum la someraj ferioj, aŭ eble en aŭtuno — jes, pli bone en aŭtuno, ĉar estas malpli da turistoj tiuperiode — estus bonega okazo instrui al vi multajn novajn utilajn vortojn. Per simpla ĉiutaga praktikado de la lingvo, ne nur en vagonaro aŭ ŝipo, sed ankaŭ en stacidomoj, se vagonare ni vojaĝus, aŭ en havenoj, se ŝipe, ni povus longe interŝanĝi ideojn kaj memorojn pri kutimoj kaj tradicioj, pri kuirarto, pri travivaĵoj, pri zorgoj kaj ĝojado, pri muziko kaj kantoj, pri muzeoj kaj kampoj, pri literaturo, politiko, amo ktp ktp. Eĉ pri ekonomiaj aspektoj de ŝipa transportado, ekzemple, se tio interesas vin, aŭ pri la manieroj trovi plej bonan kaj malmultekostan restoracion, se al tiaj praktikaj temoj vin portas viaj gustoj. Aŭ — kial ne? — pri la organizo de stacidomoj aŭ la teatra utiligo de naciaj kostumoj. Jes, en iu ajn ombra loko ni agrable sidus kaj parolus.



Egale, al kiu kampo direktus nin nia lingvo- kaj lango-uzo, ni praktikus esperanton, kaj tiumaniere via mastrado de la lingvo ĉiutage progresus. Ĉu necesas legi paĝon post paĝo de ne tre serioza rakontaro por iĝi ĝisosta esperantisto? Ĉu pravigas la ekziston de tiom da tekstaĉoj la celo enkapigi vortojn sendolore? Laŭ miaj principoj, celo neniam pravigas rimedon. Uzi malbonan rimedon por bona celo ne estas ĝuste (se vi havas alian teorion, aŭ starpunkton, mi respektas ĝin; mi nur esprimis mian, eble ne tre modernan). Sed, krome, eble mi miskalkulis. Eble miaj klopodoj ne havos la efikon, kiun mi esperas kaj supozas. Terure! Sed tia estas la vivo: entrepreni ion ĉiam estas riski.



Kaj nun mi devas pardonpeti. Mi petas la pardonon de tiuj multaj legantoj, kiuj ne trovis ĉi-libre rakonton el sia popolo. Mi klopodis trovi kiel eble plej diversajn, sed miaj fontoj estis kompreneble tre limigitaj, kaj mi ne sukcesis fari pli bone ol mi faris. La sola alia solvo al tiu grava problemo konsistus en pluraj jaroj da esplorado. La tempon por tio necesan mi bedaŭrinde ne disponas. Verki libron konsistantan el kvardeko da esperantlingvaj rakontoj per zorge studita vortolisto ne estas mia profesio, kaj mi devas perlabori mian vivon alimaniere. Domaĝe, sed tiel estas.



Al la anoj de la popoloj, kiuj trovis ĉi tie rakonton de ili konatan, mi same petas pardonon. Estas tre verŝajne, ke mi miskomprenis kaj misprezentis ilian kulturon, eble eĉ mi ofendis aŭ tuŝis malagrable iliajn sentojn. Se tio okazis, sciu, ke mi tion ne faris intence. Sed belaj intencoj ne sufiĉas por igi kulpulon senkulpa. Mi do povas nur kalkuli je via komprenemo kaj amikeco. Ne estas facile kompreni de interne la pens- aŭ sent-manieron de tute alia popolo. Miajn fuŝojn, espereble, vi grandanime pardonos al mi.



Nun...



Permesu, ke mi ĵetu rigardeton al mia vortlisto. La vortojn 'kato' kaj 'drato' — kiel en 'pikdrato', ĉu vi memoras? — mi devus uzi ankoraŭ unufoje, la vorton 'ŝtono' dufoje, kaj ankaŭ...



Ho ne, ne! Sufiĉas! Mi ne suferigu vin plu. Ni haltu. Mi sentas min, kvazaŭ mi ne plu povus antaŭeniri, kvazaŭ ŝtonmuro aŭ pikdrata barilo barus al mi la vojon, formante baraĵon tiel densan, tiel fermitan, ke eĉ kato ne povus gliti sub ĝi. Jes, ni haltu ĉi tie. Tiu vorto 'kato' dormu en angulo de via memoro. Se katoj interesas vin, vi certe memoros la vorton; se ne, ne. Ne gravas.



Io alia multe pli gravas. Jeno. Se vi legis de la unua paĝo ĝis ĉi tiu punkto, vi renkontis iom pli ol mil malsamajn "subvortojn", se repreni la esprimon, kiun mi uzis en la antaŭparolo (la faka vorto, kiun uzas lingvistoj, estas morfemo). El tiu tuta nombro, 92 elcentoj aperis almenaŭ kvinfoje, 80 elcentoj almenaŭ sepfoje, kaj 72 elcentoj almenaŭ dekfoje. Por memori freŝdate viditan vorton, oni devas rerenkonti ĝin post kelka tempo en alia kunteksto. Tiun principon mi sekvis, kaj, ĉar memoro funkcias grandparte per ripetado, oni povas supozi, ke vi nun vere proprigis al vi tiujn vortojn aŭ subvortojn kun iliaj diversaj sencoj.



Mi gratulas vin. Vi havas nun bonan bazon por plu disvolvi vian scion de esperanto. Per tiu bazo vi ja povas pritrakti multegajn demandojn, kiel montras al vi la diverseco de la temoj en la rakontaro, kiu konsistigas la enhavon de ĉi tiu libro.



Sed ĉiaokaze, se vi vere atingis ĉi tiun punkton en via legado, vi estas gratulinda. Vi ne senkuraĝiĝis. Vi penis ĝisfine. Via esplorema menso volis scii pri ĉiu okazaĵo ĉi tie raportita. Eble vi plurfoje dum la legado malbenis la verkinton, eble eĉ via sango bolis kolere pro liaj stultaĵoj, sed vi ne forĵetis la libron, kvankam vi konsciis ĝiajn multajn notindajn mankojn. Tial permesu, ke mi amike salutu vin kaj restu dankeme kaj gratuleme via,



Claude Piron



NOVAJ VORTOJ:



morfemo



NOVAJ KUNMETOJ:



ĝis-osta, kalkuli je, lim-igi, sen-senc-aĵo, star-punkto, (nigra) tabulo





45. POSTPAROLO



Mi havas grandegan dankoŝuldon, kiun mi ne scias, kiel repagi. Multaj personoj konigis al mi tradiciajn rakontojn el sia kulturo, aŭ raportis pri interesaj travivaĵoj, propraj aŭ aliulaj, kiuj havigis al mi bazon por mia verkado. Al ĉiuj mi plej profunde dankas.



Ofte, rakonto, sama en la ĉefa plano, sed kun detaloj pli malpli malsimilaj, venis al mi diversvoje. Bona ekzemplo tiurilate estas la rakontoj pri Afanti. Ilin konigis al mi antaŭ pli ol tridek jaroj ĉina amiko kaj lingvo-instruisto. Sed mi longe poste retrovis plurajn el ili en la dulingva (ĉina-angla) parto de The Straits Times, la konata singapura gazeto, en Sovetskij Uzbekistan kaj en la libro de Zhong Qin Meiri Hanyu (Pekino: Xin Shijie, 1985).



Alia ekzemplo estas la rakonto pri Ali kaj Aŭdu, kiun mi prezentis sub la ĉapelo Komuneca Spirito. La parton pri la komitata kunsido kaj la evoluigo mi aldonis por enkonduki vortojn el mia "malbenita listo", sed por la resto de la rakonto mi sekvis tion, kion rakontis al mi foje ano el la haŭsa popolo, kun kiu mi rilatis en Brazzaville, dum mi tie laboris por Tutmonda San-Organizo. Tiu rakonto troviĝas, iom malsimila, ankaŭ en Ka Kara Karatu (Zaria: Gaskiya Corporation, 1967) kaj en Abraham, R. C. Hausa Literature and the Hausa Sound System (London: Uni-versity of London Press, 1959).



La rakonto pri Janĉjo kaj F-ino Gudula apartenas al la folkloro de Namuro (Belgio). La ĉefrolulo, kiun mi nomis Janĉjo, fakte estas Jean Biйtrumй Picar (oni elparolas proksimume: ĵan bjetrime' pikar'). Liaj amuzaj fi-faroj, post longtempa parola transdoniĝado, estis publikigitaj de la gazeta verkisto Victor Petitjean en 1843 (reeldono aperis antaŭ iom pli ol jardeko: Petitjean, V., Jean Biйtrumй Picar, Gembloux: Duculot, 1974).



Kompreneble, la neceso konstante atenti la rilaton inter konataj kaj nekonataj vortoj, kaj enkonduki iom post iom vortojn el difinita listo — la milmorfema listo, kiu konsistigas la "mezan nivelon" en Kontakto — devigis min larĝmezure ŝanĝi la originalajn rakontojn aŭ la faktojn raportitajn. Mia imago, ofte, tiom helpis min, ke la originala raportaĵo fariĝis nerekonebla.



Granda parto el la baza materialo, kiun mi uzis, estis transdonita al mi okaze de ŝancaj renkontoj, antaŭ longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke iutage mi verkos per ĝi lern- aŭ leg-libron. Rezulte, mi ne povas laŭnome danki multajn el miaj informintoj. Ili sciu, ke iliaj vizaĝoj restas vivaj en mia memoro, kaj ke mi konscias, kiom mi ŝuldas al ili.



Kelkaj personoj, de kiuj mi petis permeson prezenti ĉi-libre okazaĵojn, kiujn ili raportis al mi, konsentis, sed nur kondiĉe, ke mi ne diru ilian nomon. Ankaŭ tiuj memvolaj sennomuloj akceptu mian amikan dankadon.



Fine, ĉar kelkajn nomojn mi tamen povas diri, permesu, ke mi ĉi tie publike danku al Ching Liben, Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama Mabinda kaj Aleksandr Ŝtejnman. Mi esperas, ke ili bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj aŭ raportaĵoj.



C. P.



NOVAJ VORTOJ:



haŭsa



NOVAJ KUNMETOJ:



materialo: verk-materialo, bazo uzata por verki



kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke la persono for-pasis (= mortis) kaj ke oni konservas karan memoron pri li aŭ ŝi



trans-formi: ŝanĝi (la formon de)