КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно 

Twitter de Dalajlamao en 2019 [Dalajlamao] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

@DalaiLamaEO

Bonvenon ĉe Twitter-konto en Esperanto de la Oficejo de Lia Sankteco la 14-a Dalajlamao. Tradukoj de @DalaiLama en Esperanto

02/12/2018- 03/05/2019

Ni bezonas amikojn kaj amikeco baziĝas sur fido. Por gajni fidon, mono kaj potenco ne sufiĉas; vi devas montri iom da interesiĝo pri aliaj. Vi ne povas aĉeti fidon en la superbazaro.

Ĉiu aprezas afablecon, sed bedaŭrinde nia moderna edukado-sistemo, pro ĝiaj materialismaj celoj, ne havas multe da spaco por internaj valoroj. Ni bezonas plikonsciigi homojn pri tiaj internaj valoroj surbaze de sciencaj eltrovoj, komuna senso kaj komuna sperto.

Klimato-ŝanĝo ne estas zorgo de nur unu du nacioj. Tio estas afero kiu influas la tuton de la homaro kaj ĉiun vivantan estaĵon sur la Tero.” (el mesaĝo de LSDL al delegitoj de la UN-Klimata Konferenco COP24

Por kelkaj homoj la ideo de kompato implicas plenan malatenton abnegacion pri la propraj interesoj. Ĉi tio ne estas la kazo. Fakte ni unue devas deziri esti mem feliĉajse ni ne tiel amas nin mem, kiel ni povas ami aliajn?

Amo, bonkoreco, kompato kaj toleremo estas komunaj kvalitoj al ĉiuj ĉefaj religioj, kaj ĉu ni sekvas iun specifan religian tradicion ne, la profitoj de amo kaj bonkoreco estas evidentaj por iu ajn.

Estas bone memori ke aliaj homoj estas kiel ni. Ni naskiĝas sammaniere; ni mortas sammaniere. Dum ni vivas, estas pli bone povi fidi unu la alian kiel amikoj. Ni gajnas fidon de aliaj tiam, kiam ni montras sinceran zorgon pri ilia bonfarto.

Negativaj opinioj kaj emocioj subfosas la kaŭzojn mem de paco kaj feliĉo. Fakte, taŭge pensante, estas tute mallogike serĉi feliĉon se ni faras nenion por kvietigi kolerajn, malicajn kaj malutilajn opiniojn kaj emociojn.

Zorgante pri aliaj, vi montras internan forton malgraŭ kiuj ajn spertoj, kiujn vi alfrontas. Viaj propraj problemoj ŝajnos malpli signifaj kaj ĝenaj por vi. Irante preter viaj propraj problemoj kaj zorgante pri aliaj, vi ricevas konfidon, kuraĝon kaj pli grandan senton de kvieto.

Ĉiuj aĵoj devenas de la menso. Agoj kaj eventoj masive dependas de motivo. Aprezo de la homaro, kompato kaj amo estas ĉefaj punktoj. Se ni kreskigas bonan koron, ĉu nia kampo estas scienco, agrikulturo politiko, ĉar motivo estas tiel kerna, ili ĉiuj pliboniĝos.

Se amo estas difinita kiel deziro ke aliaj estu feliĉaj, kaj kompato kiel deziro ke ili estu liberaj de sufero, kaj se vi kreskigas amon kaj kompaton ene de vi mem, tio certigos feliĉon, bonan sanon kaj mensan pacon.

Fonto de perturbo estas niaj malkvietaj mensoj. Ni povas kontraŭi tion per kreskado de varma koro. Ni devas efektivigi internan transformon por kompreni ke amo kaj korinklino estas vera fonto de ĝojo.

Kompato estas io vere valora. Ĝi ne estas nur religia spirita temo, ne afero de ideologio. Ĝi ne estas lukso, ĝi estas necesaĵo.

Moderna edukado forte baziĝas sur materialaj valoroj. Edukante la cerbon de niaj infanoj ni nepre ne malatentu eduki iliajn korojn, ĉefan elementon de tio, kio devas esti la nutrado de nia kompatema naturo.

Vera kompato estas ne nur emocia reago sed necedebla devigo fondita sur racio. Sekve nia kompato por aliaj ne ŝanĝas se ili negative kondutas. Nia sento de respondeco por aliaj estigas deziron helpi ilin ageme superi iliajn malfacilaĵojn.

Nia vizito al tiu ĉi planedo estas mallonga, do ni devus uzi nian tempon kun signifo. Tion ni povas fari helpante aliajn kie ajn eblas. Kaj se ni ne povas helpi aliajn, ni almenaŭ devus provi ne krei doloron kaj suferon por ili.

Ni devus praktiki montrante inklinon kaj helpante unu la alian. Estas eraro ĉasi feliĉon kaj strebi eviti suferadon per trompado kaj humiligado de aliaj homoj. Ni devas provi atingi feliĉon kaj forigi suferadon per konsideremo kaj bonkoreco.

Ĉiuj pozitivaj statoj de menso kiel amo, kompato, klarvido ktp havas tiun kvaliton, ke vi povas plibonigi ilian kapablon kaj pliigi ilian eblon ĝis senlima nivelo, kaze ke vi regule praktikas ilin per trejnado kaj kreskigo de konstanta familiareco al ili.

Tre gravas generi kiel eble plej multe bonan konduton kaj bonan koron. El tio alvenos feliĉo kaj tujtempe kaj longtempe ambaŭ por vi kaj aliaj.

Spirita praktiko unuflanke entenas konduton pri zorgo rilate al bonstato de aliaj. Ĝi aliflanke kondiĉas memtransformadon tiel ke ni pli volonte inklinas fari tion.

La unua malavantaĝo de kolero estas ke ĝi detruas la internan pacon; la dua estas ke ĝi misformas la vidon de la realo. Se ni pensas pri tio kaj ekkomprenas ke kolero estas vere malhelpa, ke ĝi estas nur detrua, ni povas komenci malproksimiĝi de kolero.

Kiel trejni nian menson” - LSDL priskribas kiel trejni nian menson por prilabori detruajn emociojn en tiu ĉi anglalingva video el kunveno kun grupo el Barato ĉe la loĝejo en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo, Barato) la 11-an de februaro 2019.

Sento de kontenteco estas ĉefa por esti feliĉa. Fizika sano, materiala riĉeco kaj amikoj kontribuas al tio, sed kontenteco regas niajn rilatojn kun ili ĉiuj.

Mi sentas min optimisma pri la estonteco ĉar la homaro ŝajne kreskas pli matura; sciencistoj pli atentas pri niaj internaj valoroj, pri studado de la menso kaj emocioj. Estas klara deziro al paco kaj zorgo pri la medio.

La fonto de feliĉa vivo estas ene de ni. En multaj partoj de la mondo ĝenuloj ofte estas sufiĉe bone instruitaj, do ni bezonas ne nur edukadon. Kion ni bezonas, tio estas atento al internaj valoroj.

Ni ne efektivigos pacon en la mondo nur preĝante por ĝi; ni devas paŝon post paŝo pritrakti la perforton kaj korupton kiuj interrompas pacon. Ni ne povas atendi ŝanĝon se ni ne ekagas.

Anglalingva mesaĝo de LSDL publikigita la 20-an de februaro en la usona revuo Harvard Business Review: “Kial estroj devus esti atentemaj, sindonemaj kaj kompatemaj

La speco de konduto kiu vere estas spirita praktiko konsistas el eviti mensogadon kaj persisti en verdirado, nek humiligante nek mokante aliajn, estante humila kaj havante bonan koron kaj helpante aliajn.

Kiam ni estas sub la rego de kolero alligiteco, tiam ni estas limigitaj en nia kapablo preni plenan kaj realisman vidon de la situacio. Kiam la menso estas kompatema, tiam ĝi estas trankvila kaj ni kapablas uzi nian racio-senson praktike, realisme, kaj kun decideco.

Virinoj montriĝas pli sentemaj pri suferado de aliaj, dume batalistoj kiuj estas celebritaj pro mortigado de la kontraŭulojn preskaŭ ĉiam estas viroj. Ni bezonas vidi pli da virinoj en estraj roloj kaj pli proksime zorgantaj pri kompato-edukado. #InternationalWomensDay

Paco ne nur estas nura foresto de perforto tumulto. Estas tiam, kiam ekzistas eblo de konflikto, sed vi intence evitas perforton kaj adoptas metodojn por solvi la problemon per pacaj rimedoj. Tio estas vera paco.

Povas okazi ke ni sentas ke ni ne povas fari multe kiel individuoj sed la homaro konsistas el individuoj; ni povas fari diferencon. Kiel individuoj ni povas influi niajn proprajn familiojn. Niaj familioj povas influi niajn komunumojn kaj niaj komunumoj povas influi niajn naciojn.

Laborante por la bono de la homaro, mi ne pensas pri mi mem kiel tibetano budhisto, sed kiel homo. Ni devas pensi pri la tuto de la homaro. Esti homo estas la komuna tereno en niaj klopodoj krei pli bonan mondon, ĉar ni ĉiuj travivas dependante de aliaj.

Kunlaboro venas de amikeco, amikeco venas de fido, kaj fido venas de bonkoreco. Havante aŭtentikan zorgo-senton pri aliaj, ne plu estas loko por trompado, ĉikanado ekspluatado; anstataŭe vi povas esti honesta, vera kaj travidebla en via konduto.

La definitiva fonto de feliĉa vivo estas koro-varmeco. bestoj iom montras senton de kompato. Kiam temas pri homoj, tiam kompato povas esti kombinita kun inteligenteco. Per aplikado de racio, kompato povas esti etendita al ĉiu el la 7 miliardoj da homoj.

Iu ajn ideo ke zorgo por aliaj, kvankam nobla kvalito, estas afero nur por niaj privataj vivoj, simple estas mallongvida. Kompato apartenas al ĉiu agadejo, kompreneble inkluzive la laborejon.

Ni devas lerni kiel taŭge uzi nian tempon. Gravas doni sencon al niaj vivoj. Ĉikanado kaj trompado de aliaj ja donas tujan rezulton, sed ili lasas ĉiampensantan senson de malbonstato. El mono ne rezultiĝas reala kontenteco, kontraŭe al kompato.

Depost infanĝardeno ni bezonas edukadon por fortigi internajn valorojn, ne nur ĉasi materialajn celojn. Ni bezonas enkonduki emocian higienon same kiel ni instruas korpan higienon. Ni tiel povas trakti la problemojn kiujn ni alfrontas, esperante fari el tio neperfortan jarcenton.

Tempo ĉiam antaŭen iras ; nenio povas haltigi ĝin. Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon, sed ni povas formi la estontecon. Ju pli kompatema vi estas, des pli vi trovos internan pacon.

Tempo ĉiam antaŭen iras ; nenio povas haltigi ĝin. Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon, sed ni povas plu lerni de ĝi. Kaj ni povas formi la estontecon, kreante pli pacan epokon, adoptante realisman vidpunkton, rekonante, ke ju pli kompatema vi estas, des pli vi trovos internan pacon.

Ĉar kolero kaj malpaco detruas nian mensan trankvilon, ili estas niaj veraj malamikoj. Kolero ruinigas nian sanon ; kompata konduto riparas ĝin. Se koleremo estus baza homa naturo, ne estus espero, sed ĉar nia naturo estas kompatemo, estas espero.

La junuloj de tiu ĉi 21-a jarcento nun reprezentas nian planedon. Ili havas la kapablon alporti ŝanĝon. dum klimata ŝanĝo pliaktiviĝas, ili povas kunlabori en spirito de gefrateco por trovi kaj kundividi solvojn. Ili estas nia vera espero.

Mi estas iom skeptika pri tio, kion ni nomas benoj. Mi kredas, ke la definitiva fonto de benoj estas ene de ni. Bona motivo kaj honesto alportas memfidon, kiu altiras la fidon kaj respekton de aliaj. Tial la vera fonto de benoj estas en nia propra menso.

Nia inteligenteco helpas al ni regi la emociojn. Ekzemple, timo baziĝas sur malfido kaj manko de memfido. Aliflanke, se ni restas honestaj kaj veremaj, malfermaj kaj toleremaj, ni havos pli grandan memfidon kaj venkos timon.

LSDL sendas siajn gratulojn al la Imperiestro Naruhito pro sia supreniro al la trono de Japanujo kaj la krepusko de la nova Rejŭa-epoko. Anglalingva parolado:

Mensa transformo bezonas tempon, sed plifaciliĝas kun familiareco. Ne kovu nerealajn atendojn; ĝi ne rapide okazas. Ĝi postulas paciencon kaj determinon dum monatoj kaj jaroj, sed se vi daŭrigas ĝin, fine de via vivo vi estos kontenta