КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно 

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto [Guillem Sevilla] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Zamenhof La iniciatinto de Esperanto


Biografio de L. L. Zamenhof publikigita okaze de la centa mortotago de la iniciatinto de Esperanto (14-a de aprilo 2017). Verkita de Guillem Sevilla; lingve reviziita de Brian Moon .


Ruslanda hebreo

La oficiale registrita nomo de Zamenhof estis Lazar Markoviĉ Zamenhof 1 . En la aŝkenaza hebrea lia antaŭnomo estis Eliezer; en la jida, Lejzer. Poste, kiel estis kutimo en la epoko, li aldonis ne-judan antaŭnomon Ludwig . Pli malfrue li fariĝis konata kiel L. L. Zamenhof. Li naskiĝis en la urbo Bjalistoko (nun Pollando, tiam Grodna gubernio, Rusia Imperio) la 15-an de Decembro 1859. Li estis la unua filo de Marko kaj Rozalia Zamenhof.

Familia rondo

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso. 2

Marko Zamenhof, Varsovio 1878 | Bildarchiv Austria La patro, Marko (hebree Mordeĥaj; jide Mordĥe, Mordka, Motl, Motel; pole Marek) Fabianoviĉ Zamenhof, estis laŭ ĉiuj atestoj severa homo, lingvo-instruisto aplikanta kun siaj infanoj la metodojn de la carreĝimaj lernejoj. Fizikajn punojn li konsideris taŭga metodo por disciplinado. Li intencis kombini siajn etnan kaj ŝtatan apartenojn. Li laŭtradicie apartenis al mondo patriarka-ortodoksa kaj tradicigardema, sed laŭkonscie fariĝis simpatianto al asimila tendenco kaj, laŭ Naĥum Sokolov 3 ,

[…] la enanima batalo inter la du kulturtendencoj kaj la du vivsferoj faris lin, la patron, figuro tragika… Li estis multinstruito en regiono judisma, estis brilstila hebreisto, profundfunda Talmudisto kaj tamen apartenis al la kultura movado de „Maskilim” 4 , kiuj propagandis aliĝon de la judaj popolamasoj al la regnestrara kulturo, konservante sole la religi-apartecon. 5

La patrino, Rozalia (Liba) Rakel Sofer — filino de Bjalistoka juda komercisto — prezentis tute kontraŭan karakteron: tre sentema, ŝi per amo kaj pacienco zorgis pri siaj infanoj. Profunde religiema, ŝi kredis je kompatema Dio.

Rozalia Zamenhof, Warschau 1878 | Bildarchiv Austria La familio loĝis en la supra apartamento de malgranda ligna domo ĉe ulica Zielona (strato Verda). Ĉu aŭgure aŭ ne, el tiu koloro, simbolo de la espero, estas la flago reprezentanta la plej gravan legacon al homaro fare de Zamenhof, la internacian helplingvon Esperanto .

Identeco

Kiam Zamenhof naskiĝis, Bjalistok estis urbo plejparte juda: proksimume 70% de la loĝantoj estis hebreoj dum la cetero estis poloj, rusoj, germanoj kaj belorusoj.

Judeco estis por Zamenhof kerna parto de lia identeco. Aĝante 46, li skribis:

[…] Mi estas hebreo, kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj, ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al „unu Dio”, t.e. unuj idealoj de la tuta homaro; sed en la nuna tempo de naciaj ŝovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo, fari el mia hebreeco temon por publika parolado estus neoportune kaj povus malutili al nia afero. Kaj paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen konstanta ripetado pri mia hebreeco estas preskaŭ neeble. Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. 6

La judeco de Zamenhof iĝis efektive maltrankviliga faktoro por la esperantista gvidantaro de la frua periodo, kiu ofte zorgis nebuligi lian identecon asertante tutsimple ke li estas Varsovia okulkuracisto.

Inter lingvoj

La intereso por lingvoj ne estis novaĵo en la Zamenhofa familio. La patro kaj la avo estis instruistoj de lingvo.

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo dum lia patro tion faris en la rusa. En tiu ĉi lingvo okazis la instruado tra la Rusia imperio, premante la lingvojn de la regataj nacioj, kiel la pola. Tiurilate, Drezen (2009) rimarkas, ke

La ĝenerala politiko de la cara registaro en la okcidenta lando kaj speciale en la tiel nomata Pola-Reĝlando konsistis en instigado malamika de unu nacio kontraŭ alia. Subpremataj en libera disvolvo de sia nacia vivo kaj kulturo, poloj kaj hebreoj helpis al tiu subpremado per reciprokaj malamikaĵoj.

Jam dum sia infaneco li amis lingvojn „kiel la plej kara objekto en la mondo” 7 kaj plej ŝatis la rusan. Kiam li aĝis 21, post du jaroj da esplorado pri la jida, li pretigis unu el la unuaj gramatikoj de la hebrea-germana lingvo (kiun li tamen ne publikigis).

La ideo pri neŭtrala internacia lingvo ekaperis en la menso de Zamenhof dum la frua infaneco kaj por ties realigo li fervore laboradis la tutan vivon.

Dum la infanaj jaroj de Zamenhof okazis (1863-1865) pola revolucio kies celo estis atingi sendependecon de la rusia regado. La ribelo estis kruele sufokita de rusiaj ĝendarmoj kaj regimentoj kaj daŭris apenaŭ unu jaron. La litvaj judoj, al kiuj apartenis la Zamenhofa familio, staris lojalaj al la Rusia imperio kaj tiu estis aprezita de la aŭtoritatoj. Sekve, post la ribelo Marko Zamenhof ricevis postenon kiel instruisto en ŝtata lernejo por judoj; tio kunportis bonan salajron kaj laboran stabilecon.

Studentaj jaroj

En la jaro 1869 la juna Zamenhof eniris en la Bjalistokan Realan Gimnazion, sed post du monatoj li devis eliri pro grava malsano. En aŭgusto 1870 li eniris denove kaj lernis kun grandaj sukcesoj: dum la 9-jara daŭro de la gimnazia lernado, unue en Bjalistoko kaj poste en Varsovio, li estis ĉiam la unua en klaso. En la jaro 1873 la familio transloĝiĝis al Varsovio, kie la patro ricevis postenon kiel instruisto de la germana lingvo en la reala gimnazio.

Antaŭ ol eniri en la Duan Filologian Gimnazion en Varsovio li restis 5 monatojn hejme por lerni la klaskikan grekan kaj latinan lingvojn, kiuj ne estis instruitaj en Bjalistoko, sed estis nepraj por eniri la Varsovian lernejon.

Zamenhof kiel gimnaziano, ĉ. 1879 La junulo, krom konscience studi, cerbumis —jam ekde sia infaneco— pri la situacio de sia gento hebrea, pri la intergentaj rilatoj kaj la neceso de intergenta lingvo. Tiun neestingeblan intereson pri internacia lingvo ne plaĉis al la patro. Laŭ tio, kion Leono —frato de Ludoviko— diskonigis en letero, la patro parolis pri la laboro Ludovika al la direktoro de Varsovia gimnazio, kaj tiu asertis, ke la junulo estas perdita porĉiame, ĉar tia obsedo estas verŝajne frua simptomo de nekuracebla frenezo 8 . Post tio, Marko Zamenhof devigis sian filon promesi, ke li ne publikigos sian lingvan projekton ĝis la fino de la universitataj studoj, eble esperante, ke post tiom da jaroj li tute forgesos la ideon. Laŭ Drezen 9 , la patro-cenzuristo verŝajne zorgis, ke en la menso de la filo povus eniri danĝerajn ideojn.

En la jaro 1879, ricevinte la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio, li aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva universitato.

Anton Ĉeĥov, estonta rakontisto kaj dramaturgo, studis tiutempe medicinon en la Moskva universitato. Li kaj Zamenhof studis kune du jarojn.

Dum li studis en la Moskva universitato, Zamenhof verkis unu el la unuaj gramatikoj de la jida lingvo, „Provo de gramatiko de novjuda lingvo”, originale en la rusa lingvo sub la kaŝnomo L. Gamzefon.

La 1an de Marto 1881, la revolucia organizaĵo Narodnaja Volja (Popola Volo) murdis caron Aleksandro la 2a. La situacio en Rusio rapide malstabiliĝis. Ondo de pogromoj, subtenataj de Narodnaja Volja kiel formo de revolucia konflikto kaj de la rusia registaro kiel distra manovro, leviĝis en kelkaj ukrainiaj urboj. Malgraŭ ke nur malmultaj judoj estis murditaj, la pogromoj maltrankviligis la judan intelektularon, kiu ekkonsciis, ke la asimiliĝo de la judoj en la rusia socio estas fiaskinta.

La financa stato de la familio Zamenhof malboniĝis ka,j ili ne plu povis teni la filon en Moskvo. Kvankam la juna Zamenhof provis gajni iom da mono kiel instruisto, tiajn okazojn malfacilis trovi por juna hebreo. Ŝajne li vivtenis sin per nur dek naŭ rubloj monate. Krome, ĉar la situacio malstabiliĝis post la atenco kontraŭ la caro, la junulo revenis en Varsovion fine de la dua studjaro kaj aŭguste 1881 reprenis la studojn ekde la tria jaro en la Varsovia universitato. En 1884 li finis la universitatajn studojn. En februaro 1885 li ricevis la gradon de kuracisto kaj unu monaton poste la medicinan diplomon de la Imperiestra Varsovia Universitato.

Klara Silbernik (poste, Zamenhof), 1887 Li forveturis tiam en la malgrandan litovan urbon Veisiejai, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, li konvinkiĝis, ke li por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas: li estis tro impresiĝema, kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe lin turmentis. Tiam li revenis Varsovion kaj decidis elekti por si specialecon pli trankvilan, nome la okul-malsanojn. Li laboris dum 6 monatoj en la okulista fako de Varsovia malsanulejo, poste lernis dum iom da tempo en klinikoj de Vieno (Aŭstrio), kaj en la fino de 1886 li komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam li konatiĝis kun sia estonta edzino, Klara Silbernik, el Kaŭno. La 9-an de aŭgusto 1887 ili geedziĝis.

Esperanto

La pra-Esperanto

Unu el la ĉefaj referencoj pri la origino de Esperanto estas fama letero skribita (en la rusa) de D-ro. Zamenhof al pioniro de la Esperanto-movado Nikolaj A. Borovko, en la jaro 1895.

La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi —estas ridinde ĝin diri— en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi.

Kiam mi antaŭ 13 jaroj komencis mian laboron, tiam Volapük ankoraŭ ne estis en la mondo. (Zamenhof 1889)

Li frue rimarkis, ke internacia lingvo devas esti neŭtrala, apartenanta al neniu nacio aŭ etna grupo kiu povus esti privilegiita de ĝia uzo dum aliaj devus peni lerni kaj uzi ĝin kiel fremdan lingvon. Dum li studis la latinan kaj la malnovan grekan por eniri la Duan Klasikan Gimnazion en Varsovio, li pripensis ĉu unu el tiuj antikvaj lingvoj povus esti revivigita por denove ludi interlingvan rolon, sed ili ŝajnis al li tro kompleksaj por la komuna uzo. Li venis al konkludo ke nur nova artefarita lingvo, specife elpensita por esti facile lernebla kiel dua lingvo, taŭgus por tio.

Li klopodis starigi gramatikon bazitan sur la lingvoj de li konataj; sed elpensi deklinaciojn kaj konjugaciojn, senfinan amason da gramatikaj formoj kun siaj centoj da miloj da vortoj ŝajnis al li tasko tro granda por unu homo.

Dum la kvina gimnazia jaro, tamen, Zamenhof komencis ellernadi la anglan lingvon kaj la simpleco de ĝia gramatiko rimarkigis lin, ke la tiel nomata „riĉeco” de gramatikaj formoj estas nur sinsekvo de historiaj akcidentoj, tute ne necesaj por la lingvo. Per renovigita animo, li ekforĵetadis el sia lingvo neregulajn verbojn kaj ĉiujn balastajn kaj senbezonajn formojn, cele al simpla kaj senescepta gramatiko.

La komplekseco kaj la dikeco de la vortaro tamen daŭre maltrankviligis lin. Komence, li intencis solvi la problemon uzante serion da vortoj logike konstruitaj per kunigo da literoj (a, ab, ac, ad,… ba, ca, da,… e, eb, ec,… be, ce, de,… aba, aca, ada…, k.t.p) al kiuj li asociis arbitraran signifon. Tiajn solvojn, inspiritajn de la filozofiaj lingvoj elpensitaj en la 17-a jarcento, li tuj forĵetis ĉar malgraŭ ĝia logikeco, tiaj vortoj estis tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memorigeblaj. Tio konvinkis lin, ke la vortaro devas baziĝi sur elementoj de ekzistantaj lingvoj, ĉefe latinaj-ĝermanaj. El tiaj lingvoj, kiuj fariĝis la plej diskonataj monde, li elektis prefere tiujn vortojn komunajn, kiuj konsistigis grandegan leksikon jam internacian. Tiu procedo, tamen, farus la vortaron de la nova lingvo tiel grandega kiel tiu de la ceteraj lingvoj, ĉar necesus starigi ekvivalenton inter ĉiu termino el nacia lingvo al la nova lingvo.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo “ŝvejcarskaja” (Drinkejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo “Konditorskaja” (Sukeraĵejo). Tiu ĉi “skaja” ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unuvorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

Li konsciiĝis, ke per malgranda difinita nombro da regulaj sufiksoj kaj prefiksoj aldonitaj al radikvorto eblas logike konstrui amason da derivitaj vortoj el la sama semantika kampo sen neceso lerni ilin unuope.

Je la komenco de la lasta jaro (la oka) en la gimnazio, li distribuis sian „Lingwe Uniwersala”, fruan version de Esperanto, inter siaj klas-kolegoj. La 17-an de Decembro 1878, en la hejmo de la familio Zamenhof, li festis kun la kolegoj la naskiĝon de la lingvo kaj kunkantis la jenan himnon en la nova lingvo:

Malamikete de las nacjes


Kadó, kadó, jam temp’ está!


La tot’ homoze in familje


Konunigare so debá.

Kiu estus en la nuna Esperanto:

Malamikeco de la nacioj,


Falu, falu, jam temp’ estas;


La tuta homaro en familion


Kununuigi sin devas 10 .

Malgraŭ ke nur la nomo „Lingwe Uniwersala” kaj la la supra kvar-versa himno supervivis el tiu frua projekto, tio sufiĉas por rimarki ke ĝi estis bazita sur la samaj tri ĉefaj principoj de la nuntempa Esperanto: internacia vortaro, regula gramatiko kaj vortoj formitaj pere de afiksoj.

Sian lingvan projekton Zamenhof interrompis por mallonga tempo dum li studis por la finaj ekzamenoj kaj poste ĉar li translokiĝis al Moskvo por studi medicinon. Post kiam li enloĝiĝis en Moskvo, tamen, li daŭre laboris pri sia projekto kaj eĉ enkondukis gravajn ŝanĝojn en la lingvon. Kiam li faris atentindajn ŝanĝojn, li ĉiam kontrolis ties taŭgecon ellaborante novajn tekstojn kaj tradukojn.

El tiuj intertempaj projektoj nur kelkaj tekstoj postrestis. Ili troviĝas en tri kajeroj, kiujn Zamenhof uzis specife por sia „Lingvo universala” dum la someraj ferioj de 1881 kaj 1882.

Li dum kvin jaroj konstante laboris pri sia lingvo, polurante ĝin kaj forigante superfluaĵojn. Li okupis pli kaj pli da tempo harmoniigante la lingvon kaj donante al ĝi propran spiriton.

La naskiĝo de Esperanto. La Unua Libro

Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (en Julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn (lerno­libro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca)

Unua Libro, 1887 | Vikipedio La projekto pri internacia lingvo estis pretigita dum la printempo de 1885 en la litova urbo Veisiejai, kie Zamenhof komencis kuracistan praktikon. La postajn du jarojn li pasigis serĉante eldonejon sensukcese ĝis sia estonta bopatro, Aleksandr (Sender) Silbernik, eĉ antaŭ la geedziĝo, sugestis pagi la eldonon per la doto de sia filino. La Varsovia presisto Ĥajim Kelter ĝoje akceptis la taskon. La 26-an de julio 1887 (14-a de julio, laŭ la rusa Julia kalendaro), jam kompostita kaj reviziita de la cenzuristo, la 42-paĝa libreto aperis kun la titolo „Meždunarodny’ jazyk. Predislovije i polnyj učebnik (por Rusoj)” 11 , t.e. Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) . La 27-jara aŭtoro kaŝis sin sub la nomo Dr-o Esperanto . Tiu dato estas konsiderata la naskiĝtago de la Internacia Lingvo poste konata kiel Esperanto .

Antaŭ la fino de la jaro estis presitaj la versioj pola, franca kaj germana de la libreto, kiu poste estis konata kiel la Unua Libro .

Kiel estas Esperanto?

Ĝi estas skribata per la latina alfabeto (escepte de q, w, x, y) al kiu estas aldonitaj ses literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ŝ, ŭ). Ĉiuj literoj estas prononcataj ĉiam same (ekzemple, c ĉiam prononciĝas [ts] kaj neniam [k] aŭ [s]). La akcento troviĝas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

La ĉefaj parolelementoj havas specifajn finaĵojn: -o por singulara substantivo, -a por singulara adjektivo, -i por verba infinitivo, -e por derivita adverbo. Ekzistas nur unu deklinacio kaj unu konjugacio. La tempo estanta finiĝas per -as ; la tempo estinta per -is ; la tempo estonta per -os ; la modo kondiĉa per -us ; la modo ordona per -u ;

La leksiko baziĝas ĉefe sur la internacia vortaro de la lingvoj eŭropaj. Vortoj kiel adreso , biblioteko , centro , ĉokolado , demokratio k.s. estas komunaj en multaj lingvoj kaj rekte kompreneblaj. Por la ceteraj vortoj, Zamenhof uzis materialon de la lingvoj latinaj, ĝermanaj, kaj ankaŭ slavaj. Kiel jam menciite, en la vortfarado estas maksimume uzata afiksado. Ekzemple, sciante la signifon de la radiko san , oni povas facile fari el ĝi novajn vortojn: sano , sana , resanigi , malsana , malsanulo , malsanulejo ktp. Danke al ĉi tiu aglutina principo, scio de tri mil vortradikoj reale donas scion de pli ol dudek mil vortoj.

Slipo el la Unua Libro, kun la promeso lerni Esperanton En la libro estis presitaj ok slipoj kun jena teksto: „Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson”. Zamenhof ricevis centojn da leteroj kiel reago al la Unua Libro : kelkaj laŭdis la iniciaton, aliaj mallaŭdis ĝin kaj aliaj mokis pri ĝi. Multaj esprimis la deziron lerni la lingvon sendepende de la nombro de ricevitaj promesoj. Por respondi tiujn leterojn kaj havigi al interesatoj lego-materialon ne pri Esperanto sed en Esperanto Zamenhof publikigis kroman libron titolitan Dua Libro de lLingvo Internacia en januaro 1888.

La parolantoj de la nova lingvo bezonis pli da vortoj ol estis publikigitaj en la Unua Libro . Pro tio, Zamenhof eldonis komence de 1889 rusan-internacian kaj internacian-germanan vortarojn. Tiutempe la kaŝnomo de la aŭtoro —D-ro. Esperanto— estis adoptita kiel la nomo de la lingvo mem: Esperanto.

Esperanto disvastiĝas. La unua revuo

La Mondlingva Klubo en Nurenbergo, fondita en la jaro 1885, forlasis Volapukon en ĝenerala kunveno okazinta la 18-an de decembro 1888 kaj aliĝis al Esperanto. Tiel aperis la unua Esperanto-klubo. Ties prezidanto, Christian Schmidt, estis ankaŭ la eldonisto de „La Esperantisto”, la unua periodaĵo en Esperanto, kies unua numero aperis la 1-an de septembro 1889 en Nurenbergo.

Unua numero de La Esperantisto, dec. 1889 | Vikipedio Zamenhof redaktis ĝin ekde la komenco. Pro tio, la periodaĵo estis grava ne nur kiel centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj esperantistoj, sed ankaŭ el lingva vidpunkto. Al Esperanto mankis tiun stabilecon, kiun nur la tradicio alportas al la lingvoj. La tekstoj ellaboritaj de Zamenhof por la revuo, helpis unuigi kaj firmigi la lingvon. Esperanto akiris propran stilon kaj ortografion, kaj estis kreitaj la unuaj mallongigoj. La literaturaj tekstoj, tradukitaj aŭ originale verkitaj de Zamenhof, starigis poste la bazon por la Fundamenta Krestomatio .

La gazeto ĉesis en 1895 pro financaj problemoj gravigitaj de la ruslanda cenzuro.

Batalanta okulkuracisto

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure mal­grandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Kiel Zamenhof mem rakontis al Michaux, Esperanto estis negative influinta lian profesian laboron kaj, sekve, lian ekonomian vivon. Unue, li mem devis pagi siajn eldonaĵojn, kaj li bezonis perlabori pli da mono ol liaj kolegoj, kiuj uzis siajn enspezojn nur por vivteni siajn familiojn; due, Esperanto prenis multe da tempo, kiun liaj konkurenculoj utiligis por la laboro, profesia perfektiĝado kaj reklamado; trie, ne ĉiuj ŝatis viziti kuraciston, kiu okupiĝas pri lingvoelpensado.

Lia malsukceso ne estis la sola en la familio. Mark Zamenhof, kiu komence de 1888 ricevis la ordenon de Sankta Anna pro sia granda diligenteco, en la fino de tiu jaro perdis sian cenzuristan postenon pro permeso de dubinda teksto en Hacefira (tiu hebrea gazeto estis fermita por tri monatoj).

En oktobro 1889 Zamenhof pretigis la materialon por la dua numero de La Esperantisto , sendis ĝin al Schmidt, kaj forveturis el la Pola Reĝolando al Ruslando por trovi urbon, kie li povos esti sukcesa okulisto, laŭeble sola. Lia graveda edzino kun la filo Adamo, kiu naskiĝis la 11-an de junio 1888 en Varsovio, devis forveturi al Kaŭno ĉe sian patron.

Zamenhof veturis al urbo Ĥerson (suda Ukrainio) kie estis nur unu okulistino kaj kie li esperis trovi sufiĉe da klientoj por vivteni sin kaj sian familion. Tamen li ne sukcesis, kiel li mem rakontas:

[…] miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edz­ino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton.

Kiam lian situacion malkovris lia edzino, ŝi konvinkis lin akcepti monan helpon de Aleksandr Silbernik, lia bopatro. Fine la situacio fariĝis ne plu eltenebla kaj en majo 1889 li revenis al Varsovio. Li ekloĝis ĉe la strato Nowolipki, n-ro 21. La 13-an de decembro 1889 naskiĝis Sofia Zamenhof, la dua infano.

L. L. Zamenhof, 1891 | Bildarchiv Austria Sed ankaŭ tiam liaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, dum liaj ŝuldoj kreskadis, malgraŭ la bopatra monhelpo. Fine, ne havante jam la eblon plu atendi, li en oktobro 1893 transloĝiĝis kun sia familio en la urbon Grodno. Tie la vivo estis malpli kosta ol en Varsovio, kaj liaj enspezoj estis pli grandaj sed ankaŭ tute ne kovradis liajn elspezojn, kaj li devis ankoraŭ prenadi subtenon de sia bopatro; tamen li akurate registris sin en la prestiĝa Jarlibro de Grodna gubernio kiel kuraciston kun privata konsultejo kaj loĝis tie dum 4 jaroj.

Post la komenca prospera periodo venis financaj problemoj, ĉar en la urbo aperis ankoraŭ unu okulisto. Krome, Silbernik insistis, ke liaj nepoj estu edukataj en la ĉefurbo Varsovio. Silbernik komprenigis al sia bofilo, ke ĝis lia definitiva memstariĝo en Varsovio li devas flankenlasi Esperanton kaj dediĉi sin ekskluzive al sia profesio. La 16-an de oktobro 1897 la Zamenhofoj forlasis Grodnon kaj revenis en Varsovion. Ili ekloĝis ĉe la strato Dzika, n-ro 9.

La franca periodo de Esperanto

Zamenhof restis flanke de la movado dum kvin aŭ ses jaroj post kiam li revenis en Varsovion. Dume, la franca instruisto Louis de Beaufront, sukcesa propagandisto de Esperanto, gvidis la movadon sur nova vojo.

En januaro 1898, de Beaufront fondis la Societon por la Propagando de Esperanto (SPPE) kaj ties dulingvan periodaĵon LEspérantiste (La Esperantisto). Li rimarkis ke la mistikaj, fratecaj ideoj de la slavaj kaj judaj Esperanto-pioniroj tute malfaciligas la antaŭeniron de la lingvo en okcidenta Eŭropo. Anstataŭe, en la propagando li substrekis la facilan lerneblecon kaj la praktikan utilon de la internacia lingvo.

Por pli efike propagandi la lingvon, de Beaufront sukcese klopodis varbi influajn individuojn. Inter la prestiĝaj novaliĝintoj estis profesoroj kaj instruistoj, eldonistoj, verkistoj (inter kiuj Jules Verne), sciencistoj, politikistoj, juristoj, ktp. Iliaj favoraj opinioj pri Esperanto estis konsiderataj pli gravaj ol tiuj de simpla Varsovia okulkuracisto, ĉar tiam Francion oni ankoraŭ konsideris la monda kultura kaj intelekta centro.

Inter la novaj adeptoj troviĝis: Émile Boirac doktoro pri filozofio kaj rektoro de la Universitato de Grenoble (kaj poste de la Universitato de Dijon); Carlo Bourlet, profesoro pri matematiko kaj aŭtoro de pluraj libroj; Théophile Cart, instruisto pri germana lingvo en la prestiĝa Lycée Henri IV kaj prezidanto de la Lingvistika Asocio en Parizo; generalo Hippolyte Sebert, membro de la Akademio de Sciencoj, monda aŭoritato pri balistiko, pioniro pri elektro, teknika direktoro de grava ŝtal-fabriko kaj prezidanto de la Internacia Instituto pri Bibliografio.

Kolekto Esperanta Aprobita de D-ro Zamenhof Julie 1901 Bourlet aranĝis kontrakton inter Zamenhof kaj la fama Pariza eldonejo Hachette & Cie . Hachette komencis publikigi Kolekto Aprobita de d-ro Zamenhof kaj pagis tantiemojn por ĉiu volumo de la Kolekto .

Januare 1903 la kontrakto estis reviziita laŭ maniero avantaĝa por Zamenhof. Tio ebligis al Zamenhof plene okupiĝi pri Esperanto. Samjare, li publikigis la Fundamentan Krestomation de la Lingvo Esperanto . Ĝi prezentas artikolojn represitajn el La Esperantisto 1889-1895 kaj el la unuaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902, kompilitaj kaj stile harmoniigitaj de Zamenhof por „servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj” 12

Junie 1905 estis jam ĉirkaŭ trideko da Esperanto-periodaĵoj. Presa Esperantista Societo , la unua komerca entrepreno esperantista en la mondo, fondiĝis en Parizo la 12-an de februaro tiujare.

Esperanto rapide disvastiĝis el Francio al Valonio, francparolanta Svislando, francaj kolonioj kaj, poste, al Italio, Hispanio kaj Britio.

La Esperanto-kluboj de Calais kaj Dover organizis la unuan internacian kunvenon, okazinta de la 7-a al la 8-a de aŭgusto 1904, kun ducent partoprenantoj. Dum la kunveno, la franca advokato Alfred Michaux proponis okazigi esperantan kongreson post unu jaro en Boulogne-sur-Mer, kie li estis tre aktiva Esperanto-instruisto.

Alfred Michaux kaj Zamenhof en poŝtkarto eldonita ĉ. 1906 kun faksimila aŭtografo | La Ondo de Esperanto La unua Universala Kongreso de Esperanto

La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer de la 5-a ĝis la 13-a de aŭgusto 1905 kaj altiris 688 partoprenantojn el ĉirkaŭ dudek landoj. La fakto ke Esperanto estis la sola laborlingvo de la kongreso vekis entuziasmon inter la partoprenantoj kaj disigis ajnan timon pri la taŭgeco de Esperanto kiel parolata lingvo.

Zamenhof opiniis, ke la kongreso en Boulogne-sur-Mer estos oportuna okazo por determini la socian kaj lingvan statuson de Esperanto. Li deziris jam antaŭ multe da tempo havi malpli da respondeco pri Esperanto kaj lia aspiro al kolektiva respondeco pliiĝis kiam novaj gvidantoj aperis en Francio. Ekde decembro 1889 Zamenhof proponis sensukcese krei Tutmondan Ligon de Esperantistoj, por funkcii kiel „la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero”. En aprilo 1905, li denove proponis la kreon de Ligo por solvi la lingvan kaj organizajn problemojn, sed la gvidantoj de la movado en Francio malaprobis la ideon.

Krom la organiza problemo, la afero pri lingva reformo devis esti solvita. Efektive, jam la kanada socialisto Albert Saint-Martin estis komencinta uzi en sia gazeto La Lumo arbitran alfabeton sen ĉapelitaj literoj. Zamenhof kaj de Beaufront protestis, sed la kanada gazeto estis subtenata de la franco Émile Javal, kiu, kune kun Saint-Martin, kuraĝigis Michaux meti la demandon pri la ĉapelitaj literoj en la kongresan tagordon.

La 28-an de julio, post pluraj tagoj en Berlino, Zamenhof alvenis en Parizo por la unua fojo en sia vivo. Ĉe la Hachette-oficejoj, li diskutis novan kontrakton. La 29-an, la Ministro pri Publika Instruado, Jean-Baptiste Bienvenu-Martin, akceptis lin kaj nomis lin kavaliro de la Honora Legio. Ĉe la Presa Esperantista Societo li renkontiĝis kun Cart, Fruictier kaj Lengyel. Li estis akceptita ĉe la Pariza urbodomo, prezidis premiceremonion por novaj esperantistoj, ĉeestis bankedojn, unu en Ejfelturo kaj alia en Hotel Moderne kun 250 gastoj. Li ankaŭ pasigis unu tagon en Rouen, kie li renkontiĝis kun Louis de Beaufront.

En Bulonjo Zamenhof estis invitita al la antaŭkongresa vespermanĝo kun Michaux kaj la gvidantoj de la Esperanto-movado en Francio, kiuj klopodis konvinki lin forigi la mistikajn fragmentojn de lia parolado kaj tute ne deklami la „Preĝon sub la verda standardo”. Zamenhof tamen rezistis la premon. Li nur akceptis ne legi la lastan strofon de la Preĝo, kiu esprimis alvokon por la unueco de ĉiuj religioj.

La timoj de la franca gvidantaro pri la publika reago al la Zamenhofa malferma parolado montriĝis tamen senbazaj: la Doktoron konstante interrompis aplaŭdoj.

…la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Tiu parolado de Zamenhof estis rememorata de la kongresanoj kiel unu el la plej emociaj momentoj de iliaj vivoj.

La kongreso denove malakceptis la proponon de Zamenhof rilate al starigo de Ligo de Esperantistoj. Provizora Lingva Komitato estis tamen starigita por konsultiĝi kun Zamenhof pri lingvaj aferoj.

Unua Kongreso de Esperanto, Bulonjo-ĉe-Maro | Arkivo de UEA La plej rimarkinda decido de la Kongreso estis la aprobo de la Deklaracio pri la esenco de Esperantismo , baza konstitucia dokumento difinanta la memkomprenon de la Esperantistoj kaj jure fiksanta la Fundamenton de Esperanto kiel lingvan bazon de la planlingvo. Kompilita de Zamenhof antaŭ la kongreso, la Fundamento enhavas Antaŭparolon , Bazan Gramatikon (1887), Ekzercojn (1894) kaj Universalan Vortaron (1893).

La Deklaracio difinas esperantiston kiel „ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo”.

Post la Bulonja kongreso, Esperanto komencis disvastiĝi rapide: laŭ la statistiko de la Centra Oficejo, ekzistis 434 Esperanto-asocioj en 1906, 756 en 1907, kaj 1266 en 1908.

„Disvastiĝo de Esperanto”. Mapo pri Esperanto-grupoj en Eŭropo, farita de la Frankfurta grupo, en Germana Esperantisto, marto 1905 | Vikipedio Movado por la reformo de Esperanto

Post la sukceso de la unua kongreso Zamenhof okupis sin pri la evoluo de la lingvo. Li traktis la aferon pri lingvaj demandoj en korespondado kun Javal. Li skizis siajn ideojn pri la disvolviĝo de la lingvo la 24-an de Septembro 1905, en longa, 28-paĝan leteron. Tie li agnoskis, ke la lingvo ne estas perfekta sed li opiniis ke la maloportunaĵoj estas nemultaj, korekteblaj kaj korektindaj. Li listigis ilin kaj atentigis ke tiuj ŝanĝoj necesigus enkonduki neologismojn , novajn vortojn kaj formojn kiuj ne anstataŭus la malnovajn sed ekzistus apud ili.

Zamenhof pretigis sian projekton kaj sendis ĝin al Javal la 18-an de januaro 1906. Javal estis seniluziigita, ĉar li ne proponis ŝanĝon en la alfabeto. En la estonteco, argumentis Zamenhof, ĉiu presejo kaj telegraf-stacio posedos la Esperantajn literojn kaj, dume, anstataŭ la ĉapelo oni aldonu „h” post la supersignenda letero tiel, kiel la germanoj uzas „e” por anstataŭi la umlaŭton. La efektivaj ŝanĝoj proponitaj estis malmultaj: kvar gramatikaj ŝanĝoj kaj kelkdek vortoj kaj afiksoj por anstataŭi kelkajn tro longajn aŭ miskrompeneblajn.

La dua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Ĝenevo inter la 27-a de aŭgusto kaj la 5-a de septembro 1906 kaj pasis preskaŭ sen incidentoj. La demando pri la lingva reformo ne estis traktita en la kunvenoj.

En Ĝenevo, Javal konvinkis Zamenhof studi la demandon pri reformoj en praktika maniero kaj promesis pagi al li 250.000 frankojn se li faros tiujn ŝanĝojn, kiujn „li opiniis necesaj por faciligi la lernadon de la lingvo, ne nur por niaj samtempuloj, sed ankaŭ por estontaj generacioj”.

Zamenhof rifuzis la monon proponitan, kvankam, kun interezo de kvar procentoj ĝi estus permesinta al li forlasi sian medicinan praktikon kaj vivi libera de financaj malfacilaĵoj kun sia familio.

La Ido-skismo

En Januaro 1901, la francaj matematikistoj Louis Couturat kaj Léopold Leau fondis la _Delegacion por akcepto de internacia helplingvo_ 13 . Tiun ideon ili havis rimarkinte la malfacilaĵojn rilate al komunikado kiujn suferis la diverslandaj partoprenantoj en la Universala Ekspozicio okazinta en Parizo en la jaro 1900.

Tiu Delegacio konsistis el aro de akademianoj kies celo estis peti al la Internacia Ligo de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ mem elekti komitaton kiu esploru tiun demandon.

Por alporti fundamenton sur kiu bazi la decidon, Couturat kaj Leau esploris la historion de helplingvoj kaj analizis ĉirkaŭ 60 projektoj de paroleblaj artefaritaj lingvoj. La laboro konkretiĝis en la jaro 1903 en grava libro por la interlingvistiko, Histoire de la Langue Universelle (Historio de la Universala Lingvo). Esperanto montriĝis laŭ Couturat kaj Leau la plej taŭga el la ekzistantaj artefaritaj helplingvoj.

En la jaro 1906, la Internacia Asocio de Akademioj decidis ne trakti la demandon pri internacia helplingvo. Sekve, la Delegacio elektis Komitaton por mem trakti la aferon. Ĝin prezidis Wilhelm Ostwald, fama kemiisto, poste Nobel-premiito (1909). La vicprezidantoj estis la elstaraj lingvistoj Jan Baudouin de Courtenay kaj Otto Jespersen.

La celo de la Komitato estis, kiel dirite, elekti lingvon sed tute ne postuli ŝanĝojn en la projektoj prezentitaj. Couturat, tamen, flanke de la Komitato, sugestis enkonduki reformojn en Esperanto: la 1-an de novembro 1906 li diskonigis sian projekton Esperanto sen supersignoj al Zamenhof, Javal kaj Michaux. Pri tiu projekto ekinteresiĝis Louis de Beaufront, ĝis tiam la plej kontraŭreformema inter ĉiuj influaj esperantistoj. Zamenhof dankis al Couturat pro la projekto, kiu venis ĝustatempe por konsideri ĝin en la cirkulero Pri neologismoj , sendota al la Lingva Komitato. Michaux aprobis la projekton de Couturat, sed ne volis uzi ĝin sen aprobo de Zamenhof. Javal kaj Lemaire konsentis kun la projekto kaj ĝin prilaboris Michaux, Beaufront, Moch kaj Lemaire.

La 20-an de Januaro 1907 forpasis Émile Javal, la plej frua instiganto por reformi Esperanton, sed tio ne estingis la reformemon. El arda kontraŭreformismo, de Beaufront turnis sin samarde al la mala tendaro. En majo 1907, de Beaufront redaktis la projekton de Couturat, Esperanto sen supersignoj , subskribis ĝin kiel „Ido” kaj sendis ĝin al la Komitato. La reformistoj konsideris, ke utilas ne malkaŝi la identecon de Ido, kiu formale estis de Beaufront, sed fakte Couturat.

La Komitato de la Delegacio kunvenis plurfoje inter la 15-a kaj la 24-a de oktobro 1907 en Parizo. Ĝi ellaboris la bazajn principojn de la internacia lingvo: internacieco (Jespersen), unusenceco (Ostwald), renverseblo (Couturat), kaj testis per ili la lingvojn.

Al la sesio estis invititaj, kun konsulta rajto, la aŭtoroj de la ĉefaj traktotaj lingvoj. Zamenhof delegis al Louis de Beaufront la defendon lianome de la lingvo Esperanto antaŭ la Komitato.

Anstataŭ tio, de Beaufront realigis malhonestan manovron: anstataŭ la Fundamenta Esperanto, li mallojale defendis la projekton „Ido”, kiu enhavis ne nur sensupersignan alfabeton sed gravajn ŝanĝojn de finaĵoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat kompreneble ĝin subtenis, ĉar li estis ties ĉefa cerbo kaj instiganto. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiuj ceteraj proponoj (Spokil, Parla, Bolak, ktp.) ricevis advokaton, ofte la aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la Komitato decidis elekti Esperanton, sed postulante ŝanĝojn laŭ la anonima projekto „Ido” celante interkonsenton kun la Lingva Komitato.

Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la esperantistaron. Dum ses monatoj de Beaufront neis ĉion sed fine li konfesis, ke li mem proponis „Ido” 14 . La Lingva Komitato (esperantista) per voĉdonado rifuzis ĉiujn ŝanĝojn: la plimulto preferis fidele daŭrigi sian vojon laŭ la devizo de la pariza profesoro Cart: „Ni fosu nian sulkon”. La 18-an de januaro Zamenhof alvokis per Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj resti fidelaj al Esperanto, argumentante, ke nur per severa unueco estas akirebla konfido de la mondo kaj kritikis ke la tasko de la Delegacio estis nur elekti, sed ne reformi.

La decido de la Delegacia Komitato provokis gravan skismon en la movado por Esperanto. Ĉirkaŭ 5% da esperantistoj fariĝis idistoj, kaj el tiutempaj gvidantoj al Ido transiris ĝis 20%. En neniu lando, tamen, la nombro de idistoj superis tiun de esperantistoj, kaj la membraro de la tutmonda idista asocio ne superis 600 personojn. Aliaflanke, ĝi decide impulsis la unuigon de la plej granda parto de geesperantistoj en transnacia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio, fondita la 28-an de Aprilo 1908. La alvoko de Zamenhof por tutmonda ligo de esperantistoj finfine, post 9 jaroj, fariĝis realo.

Fruktodonaj jaroj

Dua filino, Lidia, estis naskita la 16-an de Januaro 1904. Kvankam la cirkonstancoj de la Zamenhofa familio pliboniĝis en la unuaj jaroj post la jarcentŝanĝo, la vivo de Zamenhof ne estis senproblema. La revoluciaj okazaĵoj de la jaroj 1905-1907 trafis ankaŭ Varsovion. La konfliktoj inter la gvidaj esperantistoj kaj la atakoj de la idistoj estis venenintaj la vivo de Zamenhof. 1907 estis aparte malfacila jaro pro la Ido-skismo kaj la mortoj de lia bopatro, Aleksandro Silbernik, kaj lia patro, Marko Zamenhof.

Dum preskaŭ dudek jaroj li vivis kaj laboris en la apartamento ĉe la strato Dzika. Li estis la nura okulisto en Varsovio „kiu dediĉis unu tagon semajne por senkoste trakti malriĉaj pacientoj […] kaj en tiu tago lia hejmo estis sieĝita de la malriĉuloj”. 15 Li akceptis pacientojn de lundo ĝis vendredo.

Bourlet aranĝis interkonsenton kun Hachette por lanĉi novan revuon kun Zamenhof kiel konstanta kontribuanto. Por ĉiu linio eldonita verkita de Zamenhof, li ricevu unu francan frankon. Temis pri bonega interkonsento, kiun li ne povis rifuzi. Li devis sendi nur dek paĝojn monate por ricevi ĉiujaran enspezon de 4.800 frankoj kaj ĝui bonan vivnivelon. Tiu aranĝo estis ankaŭ bona por la esperantistoj, kiuj nun havis sian unuan vere literaturan revuon.

La unua numero de La Revuo aperis la unuan de septembro 1906, kun la subtitolo „Internacia monata literatura gazeto, kun la konstanta kunlaborado de D-ro L. L. Zamenhof, aŭtoro de la lingvo Esperanto”. La Revuo estis fondita specife por ke Zamenhof publikigu siajn tradukojn, kies kvanto estis grandega. Ĝi eldonis fragmentojn de lia traduko de la Biblio, la plej vaste legata libro en la mondo, kaj publikigis ankaŭ liajn tradukojn La najtingalo , Infano en la tombo , kaj Fluganta kofro de Hans Christian Andersen, Marta de Orzeszko, La gimnazio de Ŝalom Alejĥem, La rabeno de Baĥaraĥ de Heine, La Revizoro de Gogol, Ifigenio en Taŭrido de Goethe, Georgo Dandin de Molière kaj La Rabistoj de Schiller. Ili ĉiuj estis poste publikigitaj en libroformo kune kun Lingvaj respondoj kaj Proverbaro Esperanta , ambaŭ Zamenhofaj.

Gravan tradukaĵon li realigis jarojn antaŭe, dum li loĝis en Grodno, la Esperantan tradukon de Hamleto, Reĝido de Danujo. Temis pri vera defio: traduki bone konatan, pensinstigan, profunde nuancitan teatraĵon en lingvon kies strukturo estis ankoraŭ sub diskuto. La unuaj legantoj miris pri la flueco, komprenebleco kaj fideleco al la originalo de la Zamenhofa traduko. Pro la traduko de Hamleto, iuj legantoj perdis tutan intereson en la reformado de la lingvo, ĉar ili konvinkiĝis ke ĝi estis jam perfekte funkcia.

Ĉio poste verkita de Zamenhof (originale aŭ tradukite) ĝis la malfrua Hachette-periodo kaj La Revuo estis ombrata de lia traduko de Hamleto.

Paroladoj

La Revuo kaj Lingvo Internacia disponigis abundajn informojn pri la Universalaj Kongresoj, kiujn Zamenhof kaj lia edzino ĉeestis ĉiun jaron. Ambaŭ periodaĵoj publikigis liajn kongresajn paroladojn.

Laŭ la ekzemplo starigita de la emocia parolado en Bulonjo, Zamenhof kutime elektis iun specifan temon por siaj kongres-paroladoj. En Ĝenevo, 1906, li volis prezenti homaranismon, lian spiritan projekton por kunigi la tutan homaron kiel unu homan familion, sed al li estis permesite legi nur la unuan parton de sia skribita parolado. En ĉi tiu unua parto li klarigis ke, krom ĝia praktika flanko, esperantismo havas multe pli gravan spiritan flankon. Li severe kritikis la ideon de Louis de Beaufront, ke „Esperanto estas nur lingvo” kaj ke esperantistoj devas „eviti ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo”:

Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!”

Ĉe la malfermo de la tria Universala Kongreso, okazinta en Kembriĝo en 1907, Zamenhof parolis pri la esenco kaj celo de la Esperanto-kongresoj. Post la kongreso, li faris publikan paroladon en la Londona Guildhall , en kiu li respondis al du akuzoj: unue, ke la esperantistoj estas kontraŭ la plibonigo de la lingvo kaj due, ke la esperantistoj ne estas patriotaj.

Dresdeno estis la gastiganta urbo por la kvara Universala Kongreso, en 1908. Pro la skismo kaŭzita de Ido, Zamenhof dediĉis sian paroladon al la temo de la stabileco kaj evoluo de Esperanto kaj al la rolo de la Lingva Komitato. Ĉe la Dresdena kongreso, la Akademio de Esperanto, prezidata de Boirac, estis elektita kiel supera organo de la Lingva Komitato. La Dresdena kongreso vidis ankaŭ la unuan kunvenon de UEA (Universala Esperanto-Asocio), fondita la 28-an de aprilo 1908 en Ĝenevo. La unua prezidanto de UEA estis la brito Harold Bolingbroke Mudie. La sviso Hector Hodler estis ties vicprezidanto kaj redaktoro de la revuo Esperanto .

La kvina Universala Kongreso okazis en Barcelono de la 5-a ĝis la 11-a de septembro 1909 sub la protekto de la Reĝo de Hispanio, Alfonso la 13-a. Bedaŭrinde, tiu reĝa protekto, kaj la reĝa postkongresa proklamo de Zamenhof kiel komandanto de la Ordeno de Izabela la Katolikino, faris malfavoran impreson sur tiuj, kiuj simpatiis kun la viktimoj de la brutale subpremita ribelo de la antaŭa julio. Zamenhof eĉ ne tuŝis la temon de la ribelo en sia Barcelona parolado, kiu estis la malplej grava el ĉiuj liaj kongresaj paroladoj.

En 1910, la sesa Universala Kongreso okazis en Vaŝingtono, D.K., ekster Eŭropo por la unua fojo. Estis ankaŭ la unua vojaĝo de Zamenhof ekstere de Eŭropo kaj li trovis sin en la lando kie, preskaŭ tridek jarojn antaŭe, li proponis krei judan hejmlandon. La inaŭguran paroladon li komencis per granda patoso:

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi […]

La oka Universala Kongreso okazis en Krakovo en 1912 kaj ĝia temo estis la kvaronjarcenta datreveno de Esperanto. Ĉe tiu kongreso Zamenhof anoncis, ke li forlasas ĉian rolon en la Esperanto-movado, por ke liaj politikaj kaj religiaj ideoj ne estu konsiderataj tiuj de la movado.

Kvankam Zamenhof ofte parolis pri la kongresoj kiel festoj, ili estis lacigaj por li. Laŭ lia frato Leono, jam ĉe la unuaj kongresoj li estis malsana je arteriosklerozo kaj ĉiu kongreso plie difektis lian sanon.

Etiko Zamenhofa: el Cionismo al Homaranismo

La penson Zamenhofan oni ne povas disigi de la socia, politika kaj religia kunteksto en kiu li vivis kaj kreskis. Jam ni rakontis, ke Zamenhof apartenis al hebrea familio, loĝis preskaŭ la tutan vivon en hebrea kvartalo (unue en Bjalistoko, poste en Varsovio) kaj ke li do spertadis diskriminacion kaj subpremon pro etnaj kialoj.

Zamenhof mem, en la letero al Michaux rimarkas kiom tiuj personaj cirkonstancoj influis siajn agojn, pensamieron kaj verkaron:

Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo.

Sekve, eĉ se la ideon pri lingvo internacia jam multaj aliaj intelektuloj ne-hebreaj havis antaŭ (kaj post) Zamenhof, la kreon de Esperanto kaj tre speciale ties „internan ideon”, komprenitajn ambaŭ kiel partoj de ampleksa ideologia tutaĵo, ne eblas kompreni sen aludi al cirkonstancoj specifaj de la hebrea diasporo. Paradokse la fakto, ke la universalismaj ideoj Zamenhofaj devenas el difinita loka kunteksto, faris ilin parte ne eksporteblaj kaj fonto de miskomprenoj kaj divido inter la esperantistoj.

Cionisma periodo

La „juda problemo” fariĝis fonto de konstanta priokupo kaj cerbumado por Zamenhof dum lia tuta vivo. Kial estas malamo inter popoloj? Kial ekzistas antisemitismo? Kion signifas esti judo? Kiel solvi la „judan problemon”?

Diskutoj pri tiaj demandoj ŝprucis en la juda intelektularo post la pogromoj okazintaj dum la jaroj 1881-1882. La reapero de amasa violenta kontraŭjudismo alvenigis multajn adeptojn de la movado Haskala al konkludo, ke la integriĝo de la judoj estis neebla. Unu el tiuj kleruloj, la Odesa juda kuracisto Leono Pinsker, instigite de tiuj teruraj okazaĵoj verkis la broŝuron „Mem-emancipiĝo” 16 , kiu stimulis la unuan pracionisman movadon.

Ekde la vintro de 1881/1882 tra Ruslando kreiĝis grupoj kiuj, nomante sin Ĥovevei Cion (Amikoj de Ciono) propagandis la ideon revivigi judan ŝtaton en Palestino. Zamenhof mem, reveninte el Moskvo en Varsovion, kie li daŭrigis la studadon pri medicino, estis inter la fondintoj de la loka societo Ĥibat Cion (Amo al Ciono), movado kiu antaŭis la grandan cionisman movadon de Herzl.

Sed la cionisma aktivado Zamenhofa, kiom ajn intensa, ĉesis post 3-4 jaroj. Li komencis dubi ĉu cionismo alportos solvon de la juda demando kaj venis al konkludo, ke reveno al Palestino estis nerealigebla revo. Aldone, en sia interno la disŝiriteco inter partikularemo kaj universalemo konsistigis dilemon kiu angorigis lin:

[…] tre ofte turmentadis min la penso, ke mi ne havas la moralan rajton laboradi por idealoj neŭtrale homaj, kiam mia popolo tiom multe suferas kaj havas por si tiom malmulte da batalantoj. […] kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la „homo”, tamen pro la malfeliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis „patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la „homo”. 17

En la jaro 1887 jam estis venkinta la „homo”: Zamenhof komplete ĉesigis sian aktivadon por juda hejmlando kaj tute sin donis al la internacia lingvo, kies Unuan Libron li prezentis tiujare. Pro tiu mensŝanĝo, kiam en 1897 naskiĝis la granda cionisma movado aranĝita de Herzl, Zamenhof jam ne povis aliĝi al ĝi. Tio ne signifas, ke li malligiĝis de la sorto de sia gento. Tute kontraŭe, li alvenis al la konkludo, ke li plej bone helpos la judaron ne per starigo de verŝajna nova konflikto en Palestino sed per kontribuo al la interpacigo kaj unuigo de la tuta homaro. Laŭ Zamenhof, homoj ne devus nek fiere trudi, nek honte kaŝi sian gentan naciecon.

Hebreo en Varsovio ne bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povus resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo unuigus ĉiujn hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj. (Privat, 1920)

Hilelismo

Post jaroj de cerbumado li publikigis siajn pensojn en Januaro 1901, en 78-paĝa libro en la rusa titolita „Hilelismo. Plano por solvi la hebrean problemon”.

Laŭ Korĵenkov (2010a, 36) tiu estas ŝlosila teksto por kompreni la Zamenhofan filozofion. La nomo „Hilelismo” aludas al la rabeno Hilel, fama klerulo kiu vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata klerulo pri la Leĝo (Torao) li interpretis ĝin prefere laŭ spirito , dum lia kontraŭulo, la rabeno Ŝamaj, kaj lia skolo prioritigis interpretadon laŭ vorto . Hilel — kies instruoj ricevis eĥon en Kristanismo kaj Islamo — fame resumis la Toraon laŭ la ora regulo:

„Kion vi ne volas, ke aliaj faru al vi, tion vi ne faru al aliaj. Jen la tuta Leĝo de Moseo. La cetero estas komentarioj.” (Babilona Talmudo, Ŝabat, p. 31a)

Per hilelismo, Zamenhof celis starigi neŭtralan religian ponton, per kiu judoj povus eliri el aparteco religia kaŭzita de la intima ligiteco inter juda religio kaj judeco. Tiu kunfandiĝo inter religio kaj etneco estis laŭ Zamenhof la kaŭzo fundamenta de la „juda problemo”: pro tio, li opiniis, la judoj povas esti nek absorbitaj de aliaj etnoj nek sorbi en si malsamajn popolojn. La libro ne estis amase disvastigita sed nur sendita al „negranda nombro da inteligentaj hebreoj” 18 kiel prov-balono.

Homaranismo

Pri tiu idearo etiko-religia li rakontis al Michaux en fama letero sendita antaŭ la unua kongreso okazinta en Bulonjo (1905) sed pri ĝi nenion diris publike, ĉar li ne volis endanĝerigi la disvastigon de Esperanto. Plie, lia judeco eĉ en Francio —kie ĵus okazis la afero Dreyfus— povus fariĝi aldona obstaklo al tio.

Ankaŭ juddevenaj francaj esperantistoj, kiuj sentis malmulton komunan kun la orientaj judoj, klopodis bremsi Zamenhof. Inter tiuj, Émile Javal atentigis lin, ke hilelismo tute ne havos ŝancojn esti akceptita en Francio; krome, se oni konsideras, ke plue necesas kaŝi la judan devenon de Zamenhof „tiel longe kiel la granda batalo ne estas gajnita” des pli danĝere, eĉ pereige, estus paroli pri tio. 19

Dum la unua kongreso, tamen, li ĝoje rimarkigis dum sia ovaciata kongresparolado ke tie „kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj”. Ankaŭ lia plej religiema parto de la parolado, la „Preĝo sub la Verda Standardo”, estis same furore ovaciita, neatendite de la francaj gvidantoj, kiuj volis tute forigi ĝin. Zamenhof akceptis demetinur la lastan frazon „Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj: ni ĉiuj de Di’ estas filoj”.

Kuraĝigite de la frateca etoso kiu regis la unuan kongreson en 1905, Zamenhof decidis komuniki publike siajn konvinkojn pri la neceso de ekvivalento de interlingvo sur la religia plano. En januaro 1906 li publikigis anonime en Ruslanda Esperantisto broŝuron titolitan „Dogmoj de Hilelismo”, paralele en la rusa kaj Esperanto. Tie li proponis:

La Hilelistoj esperas, ke per la konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj, la homoj kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio fariĝos iom post iom, nerimarkite kaj sen ia rompado.

La esperantistoj plejparte reagis al tia propono skeptike kaj malfavore; kelkaj, kiel de Beaufront, kritikis la nekonatan (sed suspektatan) aŭtoron per akraj artikoloj.

Ĉar la nomo hilelismo ankoraŭ montris klaran ligon al hebreismo kaj ĉar Zamenhof ne plu celis nur la judan popolon sed ĉiujn gentojn kaj religiojn, li reviziis la tekston kaj du monatoj poste aperigis en la sama revuo broŝuron titolitan „Homaranismo”, denove anonime.

Zamenhof deziris prezenti homaranismon okaze de la dua Universala Kongreso, sed Javal kaj Sebert, al kiuj li sendis la legotan paroladon persvadis lin ne legi la duan parton, kie li identigis la „internan ideon” de Esperanto kun homaranismo..

Lastaj jaroj

Demetinte la oficialan rolon pri Esperanto, Zamenhof povis ekagi en la ideologia sfero. Laŭ li la intergentan disecon kaj malamon kaŭzis ĉefe la malsameco de la lingvoj kal la religioj, kaj do „la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion”. 20

En 1913 li proponis organizi Kongreson por neŭtrale-homa religio en Parizo lige kun la 10-a Universala Kongreso de Esperanto (1914), sed la Parizaj movadestroj malakceptis lian planon. Tiam li decidis okazigi apartan kongreseton en Berno, post la Esperanto-Kongreso en Parizo

En la sama jaro li aperigis novan version de la Deklaracio pri Homaranismo kaj unuafoje subskribis ĝin per sia propra nomo.

En la 9-a Universala Kongreso (Berno, 1913) Zamenhof unuafoje ĉeestis kiel simpla kongresano. La ĉefparoladon faris la svisa sciencisto René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure.

La 12-an de aŭgusto forpasis Carlo Bourlet. Sen la premo de Bourlet, Hachette perdis intereson pri Esperanto, kaj la oka kolekto de La Revuo (Septembro 1913 — Aŭgusto 1914) estis la lasta. Zamenhof devis ekserĉi novan eldonanton. Fine estis interkonsentite, ke la Zamenhofan tradukon de la Malnova Testamento—kies ellaboro okupis lian tutan liberan tempon— eldonos la Brita kaj Alilanda Biblia Societo .

En 1914 oni proponis al Zamenhof aliĝi al la Hebrea Esperanto-Asocio, kies fonda kunveno devus okazi en la Pariza kongreso. Zamenhof aprobis la ideon, sed, kiel homarano, li ne volis ligi sin kun iu ajn gento aŭ religio.

Tiun saman jaron li amare atestis kiel Esperanto, lingvo elpensita de li, hebreo, por detrui la intergentan malamon, estas uzata por disvastigi malamon kontraŭ judoj, tiam kreskantan en Pollando. La revuo Pola Esperantisto aperigis diversajn artikolojn antisemitismajn, pri kiuj Zamenhof sendis proteston al ties redaktoro.

Kelkajn semajnojn poste eksplodis la Unua Mondmilito. Survoje al la Pariza Kongreso, Zamenhof kaj Klara Silbernik estis haltigitaj en Germanio, kaj kiel civitanoj de malamika lando ili devis fari dusemajnan ĉirkaŭvojon tra Skandinavio kaj Peterburgo por reveni en Varsovion.

Pro la milito ne okazis la kongreso en Parizo, kaj ankaŭ ne la kongreso de neŭtrale-homa religio.

Fine de 1914 Zamenhof verkis sian alvokon al diplomatoj Post la granda milito kaj sendis ĝin al kelkaj esperantistaj redakcioj, por ke tiuj publikigu ĝin en Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Li antaŭvidis, ke post la milito la diplomatoj reformos la mapon de Eŭropo, kaj li proponis fondi Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo, starigi Konstantan Tut-Eŭropan Tribunalon per konsento de ĉiuj eŭropaj regnoj, kaj garantii kaj proklami, ke ĉiu lando morale kaj materiale apartenas al ĉiuj siaj filoj plene egalrajte.

Post la alvoko al diplomatoj Zamenhof preparis projekton de „porĉiama revizio de Esperanto”. La 28-jaran praktikan funkciadon de la lingvo li konsideris sufiĉa por evidentigi ĉiujn polurendaĵojn, kaj ke „maloportunaĵoj, kiuj ne estas trovitaj en la lingvo ĝis nun, estos trovitaj en ĝi neniam”.

La milito perturbis la vivon de Zamenhof. La 22-an de novembro li havis koratakon. Post la refortiĝo li dividis sian laboron kun la filo Adam tiel, ke tiu lasta akceptis pacientojn matene, kaj la patro dum du horoj posttagmeze.

En Julio 1915 la geedzoj Zamenhof forlasis sian loĝejon ĉe la strato Dzika kaj ekloĝis ĉe la strato Królewska. Zamenhof pasigis siajn du lastajn jarojn de vivo en komforta sepĉambra loĝejo en la tria etaĝo de bela domo en la plej bona distrikto de Varsovio, proksime al la centra urba parko. Lian konsultejon ĉe la strato Dzika reprenis Adam. Doktoro Zamenhof tamen ne konsentis tute ĉesigi sian laboron, sed nur malmultaj pacientoj estis allasitaj al li.

Esperanto, XIVa jaro, n-ro 201 (5) (1917-5-5) La 14-an de aprilo 1917 posttagmeze, en Varsovio okupata de Germanio, la koro de Doktoro Esperanto ĉesis bati.

Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li ekverkis sian lastan eseon, „Pri Dio kaj pri senmorteco”. Li estis tiel malforta, ke estis al li malfacile skribi. Nur kvar paĝojn li sukcesis plenigi, per malfacile legeblaj literoj. La enkondukon sekvis nur unualinea priskribo de la fruinfaneca perdo de la religia kredo.

Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l’ animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda…»

Sur blanka fino de la paĝo kuŝis nur noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan:

Mi eksentis ke eble ne malapero, eble la morto estas miraklo, ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo, ke io nin gvidas al ia celo…

Tiuj estas la lastaj vortoj de la skribaĵo.

La mondo, kiun li lastfoje vidis, ege malsimilis al tiu mondo paca por kiu li batalis. Ankaŭ ne liaj gefiloj —Adam, Sofia kaj Lidia— vidis ĝin: ili estis ĉiuj murditaj de la nazioj en la Dua Mondmilito. Tamen, kiel li deksepjare sentis, eble morto ne estas malapero. Doktoro Zamenhof daŭre vivas en siaj donacoj al mondo: lia lingvo Esperanto, liaj verkoj, kaj liaj ideoj, kiuj daŭre inspiras tiujn, kiuj esperas, ke apud sia nacia flago homoj levu la standardon de tuthoma interfratiĝo.

Bibliografio

BOULTON, Marjorie (1962). Zamenhof, aŭtoro de Esperanto . La Laguna: Stafeto, J. Régule eld.

DREZEN, Ernest (1929). Zamenhof . Lepsiko: SAT.

KISELMAN, Christer. (2010). Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof. En Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco . Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

KOHEN-CEDEK, J. (1969). L.L. Zamenhof kaj la Aramea lingvo. Adolf Holzhaus, eld. Doktoro kaj lingvo esperanto . Helsinki: Fondumo Esperanto.

KORZHENKOV, Aleksander (2010a). Zamenhof. The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto . New York: Mondial; Rotterdam: UEA.

KORĴENKOV, Aleksander (2010b). Zamenhof: Biografia skizo . Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio.

MAIMON, N.Z. (1978). La kaŝita vivo de Zamenhof , kun enkonduko de G. Waringhien. Tokio: Japana Esperanto-Instituto.

PRIVAT, Edmond (1920). Vivo de Zamenhof . Londono: Brita Esperanto-Asocio.

RÁTKAI, Árpád (2009). Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj la Zamenhof-falsaĵaro. Esperantologio / Esperanto Studies , kajero 4, p. 61-92. Rete legebla ĉe http://www.cb.uu.se/esperanto/ees4.pdf

ZAMENHOF, L.L. (1948a). Leteroj de L.-L. Zamenhof . Prezentado k[aj] komentado de Prof. G. Waringhien. I, 1901–1906. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda.

ZAMENHOF, L.L. (1889). „Esperanto kaj Volapük”. La Esperantisto , N-ro 2, 1 novembro 1889. Nürnberg: Klubo Mondlingva.

×